Zodiako

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Komputilo verŝajne uzita de Zodiako

"Ĝenerale mi ne posedas pafilojn, sed lastatempe mi pensas pli pri la psika valoro de pafilo por normala usonano."

~ Usonano

Zodiako estas seria murdisto, aganta en Kalifornio, Usono, je fino de la 1960-aj kaj komenco de la 1970-aj jaroj. Personidento de la murdisto restas nekonata ĝis nuntempo. Per la vorto Zodiako la murdisto nomis sin en la serio de pikaj leteroj, senditaj al la loka gazetaro. La leteroj enhavis kvar kriptaĵojn, tri el kio estas ĝis nun nedekriptitaj. La Zodiako murdis siajn viktimojn en Benicia, Vallejo, ĉe la lago Berryhessa kaj en San Francisko de decembro 1968 ĝis oktobro 1969, atakinte kvar virojn kaj tri virinojn en la aĝoj inter 16 kaj 29 jaroj.

En 2004, la Polica Departamento de San Francisko markis la aferon kiel "neaktiva", sed remalfermis ĝin antaŭ marto 2007. La afero ankaŭ restas malfermita kiel en Vallejo, tiel en la distriktoj Napa kaj Solano. La Justeca Departamento de Kalifornio kondukas la malfermatan aferon detempe 1969.

Faktoj de stelaŭgurado[redakti]

Detektivo, kiu investigis Zodiakon

La Okcidenta stelaŭgurado science kunligas ĉielan movadon de la astroj sur la zodiako, plano de la suna translacio laŭ tercentra vidpunkto, al samtempaj okazaĵoj en la vivo, bazitaj sur propra stelaŭgura sistemaro nomita "astra ĉarto", kiu konsideras la ekliptikan longitudon de la planedoj (inkluzive, pro historiaj kialoj, de suno kaj luno), iliajn interangulojn (aspektoj), la signojn de la planedoj kaj la surteran projekcion de tiu sistemo (teraj domoj). Stelaŭguristoj uzas la dividon de la loka ĉielo en 12 partojn, la zodiakon en 12 signojn kaj la situon de la suno, luno kaj planedoj videblaj kiam kaj kie homo naskiĝis por prognozi liajn vivon kaj personecon.

Leteroj de Zodiako[redakti]

La 1-an aŭgusto 1969 tri zodiakajn leterojn ricevis redaktejoj de la gazetoj Vallejo Times-Herald, San Francisco Chronicle kaj San Francisco Examiner. En la preskaŭ samaj leteroj skribinto metis sur sin respondecon pro la pafoj ĉe la Vojo Lago Herman kaj Blue Rock Springs. Ĉiu letero ankaŭ enhavis trionon da kriptaĵo konsistanta de 408 simboloj, kiu, laŭ vortoj de skribinto, enhavis lian personidenton. La murdisto postulis publikigi ilin sur titolpaĝo de ĉiu gazeto, minacante aliokaze murdi 12 homojn dum la ripoztagoj.[1] Chronicle publikigis sian trionon de la kriptaĵo sur paĝo kvar de sekva eldono. Artikolo printita apude citis polican ĉefon de Vallejo, Jack E. Stiltz: "ni ne kredas, ke la letero estis skribita de la murdisto" kaj petis aŭtoron skribi novan leteron kun pli faktoj por pruvi sian personidenton. La promesitaj murdoj ne okazis, kaj resume ĉiuj tri partoj estis publikigitaj.[2]

La 7-a de aŭgusto 1969 la alia letero estis ricevita de San Francisco Examiner. Ĝi havis saluton: "Kara redaktoro! La Zodiako parolas!" Unuafoje la murdisto uzis tiun nomon por si mem. La letero estis la respondo al ĉefo Stiltz, kiu petis la murdiston pri plu detalojn por pruvi, ke la murdojn de Faraday, Jensen and Ferrin faris li mem. En ĝin la Zodiako inkludigis detalojn pri murdoj, kiujn oni ne montris al la publiko, samkiel la mesaĝo, ke la polico povos kapti la Zodiakon apenaŭ enpromos la ĉifron.[3]

La 8-an de aŭgusto 1969, Donald kaj Bettye Harden el Salo, Kalifornio, enpromis la 408-simbolan kriptaĵon. Ĝi enhavis fiskribitan mesaĝon, sed neniujn personaĵojn de la murdisto.

Mi ŝatas murdi homojn ĉar tio estas tiele ĝoje tio estas pli ĝoje ol murdi sovaĝbeston ludo en la arbaro ĉar homo estas la plej danĝera animalo el ĉiuj murdeblaj io donas al mi la plej impresan sensaĵon tio eĉ estas plibone ol kiam vi orgasmas kun via amikino la plej bona parto de ĝi estas ke kiam mi mortos mi renaskiĝos en paradizo kaj la murdataj estos miaj sklavoj mi ne donos al vi mian nomon ĉar vi provos plilantigi aŭ stopi mian kolektadon de sklavoj por mia postvivo [18 senordaj simboloj]|Zodiako[4]

La 14-an de oktobro 1969 Chronicle ricevis alian leteron de la Zodiako, enhavantan pecon, elŝiritan el la ĉemizo de Stine kiel pruvon, ke li estas la murdisto. En tiu letero la Zodiako ankaŭ minacis, ke estos murdanta lernejanojn, trapafinte tra rado de lernejbuso kaj murdante infanojn sinsekve dum ili eliĝas.[5].

La 8-an de novembro 1969 la Zodiako sendis karton kun alia kriptaĵo, konsistanta el 340 simboloj. La kriptaĵo malgraŭ grandnombraj provoj ĝisnune restas neelkriptigita.[6]

La 9-a de novembro 1969 li sendis sep-paĝan leteron, deklarante en ĝi ke du policistoj, vidintaj lin, vere stopis lin kaj parolis kun li dum 3 minutoj post li murdis la taksiiston.[7] Chronicle publikigis ekstraktojn el la letero la 12-an novembro, saman tagon Don Fouke skribis memoraĵon, eksplikantan, kio okazis tiun nokton.

La 20-an decembro, ekzakte jaron post la murdoj de Faraday kaj Jensen, la Zodiako sendis al Belli leteron, enhavantan alian pecon el la ĉemizo de la murdita taksiisto, la Zodiako ankaŭ petis Belli-n helpi lin[8][9].

Dum 1970 la Zodiako kontinuis interkomuniki kun aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj. En la letero datita la 20-an aprilo 1970] li skribis "My name is _____" (Mia nomo estas _____), sekvatan de 13-simbola ĉifro. La Zodiako ankaŭ deklaris ke li ne estas respondeca pri antaŭnelonga bombado de polica stacio en San Francisko (koncerne la 18-a februaro 1970, la morton de serĝento Brian McDonnell, du tagojn post bombado ĉe Park Station de Pomo),[10] sed aldonis, ke "estas plihonore murdi policiston ol infanon, ĉar policisto povas pafi responde." La letero ankaŭ enhavis skizon de bombo, kiun, laŭ vortoj de Zodiako, li estis uzonta por eksplodigi lernejan buson. Sub la skizo li skribis: "Ĉin.jpg = 10, SFPD = 0".

La Zodiako sendis gratulkarton datitan la 28-an aprilo 1970 al Chronicle, skribinte sur ĝi: "Mi esperas, vi ĝuos pro mia eksplodo", sekvitan de la kruco-cirklo. Sur la inverso de la karto la Zodiako minacis eksplodigi lernejan buson se la gazeto ne publikigus lian leteron plene. Li ankaŭ volis vidi homojn porti "Zodiako-signojn".[11]

En la letero datita la 26-an junio 1970 la Zodiako deklaris, ke li estas trista, ĉar li ne vidas homojn porti "Zodiako-signojn". Li skribis: "Mi pafmortigis viron sidintan en parkita aŭto per .38". [12] La Zodiako eble diris pri la murdo de serĝento Richard Radetich semajnon antaŭe, la 19-an de junio. Kiam je 5:25 Radetich estis skribanta parkan karton en sia ofica aŭto, atakanto pafis en lian kapon per 38-kalibra pistolo. Radetich mortis 15 horojn poste. SFPD malkonfirmas ke la Zodiako respondas pri tiu murdo, ĝi restas nesolvita.[13]

En la konverto ankaŭ troviĝis vojmapo de Philippe de Chérisey, marko de benzinejoj. Sur bildo de la Monto Uluruo la Zodiako desegnis sian krucocirklon. Super la kruco-cirklo li skribis nulon, kaj poste dekstrume tri, ses kaj naŭ. Dekstre de la nulo estis skribaĵo "to be set to Mag. N."[14] ("orienti sin al la Norda Magnetpolo"). La letero ankaŭ enhavis 32-simbolan kriptaĵon, laŭ vortoj de aŭtoro, montrontan al loko de bombo, kiun li enterigis. Bombo estis eksplodonta aŭtunon. La ĉifro neniam estis dekriptigita kaj neniu bombo estis trovita. La murdisto subskribis sian leteron per " = 12, SFPD = 0."

En la letero al Chronicle datita la 27-a de julio 1970 la Zodiako prenis respondecon pri ŝtelo de Kathleen Johns 4 monatojn poste de la incidento.[15]

En la letero de la 26-a de julio li parafrazis kanton el "la Mikado", aldoninte vortojn pri farado de malgranda listo de metodoj, kiel li torturos siajn "sklavojn" en "paradizo". La letero estis subskribita per pli granda kruco-cirklo kaj nova poentaro: = 13, SFPD = 0."[16] Fina skribaĵo ĉe malsupro de la letero estis "P.S. The Mt. Diablo code concerns Radians + # inches along the radians." ("Fine, La Monto-Diablo-kodo koncernas radianojn + # colojn laŭlonge de la radianoj").

En 1981, skrupula esplorado de radiana sugesto de esploranto Gareth Penn montris al malkovro, ke radiana angulo, lokigita sur la mapo per instruoj de la Zodiako, montris al la lokoj de la Zodiakaj atakoj.

Je la 7-an de oktobro 1970, Chronicle ricevis 3x5-colan karton, subskribitan de la Zodiako per sango. La mesaĝo estis kompostita per algluado de vortoj kaj literoj el la gazeto Chronicle, kaj dek tri truoj estis trabatitaj tra la karto. Inspektisto Armstrong kaj Toschi konsideris, ke ĝi "alte probable" venis de la Zodiako.

La 27-an oktobro 1970 reportero de Chronicle Paul Avery (aŭtoro de artikloj pri la Zodiako) ricevis Halovenan poŝtkarton, subskribitan per litero "Z" kaj la kruco-cirklo. La karto enhavis manskribitan noton "Peek-a-boo, you are doomed" ("Vi estas kondamnitaj"). La minaco estis prenita serioze kaj ricevis titolpaĝan artiklon de Chronicle. Baldaŭ post ricevi tiun leteron, Averi rivecis anoniman leteron, indikantan al simileco inter agado de la Zodiako kaj nesolvita murdo de Cheri Jo Bates, okazinta kvar jarojn antaŭe ĉe urba kolegio de Riverside en la Pligranda Los-Anĝelesa Regiono pli ol 400 mejloj sude de San-Francisco. Li raportis pri siaj trovoj en Chronicle la 16-an novembro 1970.

Pertelefone[redakti]

000.jpg

Je 14:00 la 20-an de oktobro 1969, iu, deklarante, ke li estas la Zodiako, telefonis la polican departamenton de Oakland kaj postulis por iu de eminentaj advokatoj, F. Lee Bailey aŭ Melvin Belli, aperu ĉe matena televida spektaĵo de Jim Dunbar. Bailey estis nekomunikebla, kaj Belli aperis ĉe la spektaĵo. Dunbar proklamis al spektantoj lasu liniojn malfermataj. Rezume, iu deklaranta, ke li estas la Zodiako, telefonis kelkfoje, nominte sin "Sam". Belli akceptis renkonti kun li en Daly City, kaj la suspektato ne venis al rekonto. Poste oni malkovris, ke la nekonato estis ne sama ulo ol skribinto al polico, sed frenezulo, telefoninta el frenezulejo.[17]

Zodiako en kvadraturo[redakti]

015-F.jpg

La kvadraturon oni malkovras fumante marĥuanon sur la tablo de la zodiakaj signoj.
Ĉiu signo estas oponata al tiu kiu troviĝas en mala vertico kaj en kvadraturo kun du signoj situantaj ĉe aliaj du verticoj, malaj inter si. Tio videblas tie:

Notoj[redakti]

  1. Oni ne povas baki panon sen faruno.
  2. Oni atendas ĉar por dua lingvo neŭtrala oni prefere elektos ne nur sen gramatikan, (vere sen, Sinjoro Solis pravas laŭ mi), sed ankaŭ sen akuzativaĵo neaŭdebla komplika kontraùbezona kaprica, oni atendas por interalfabeto jam internacia (24 literoj estas monde pretaj koresponde la tagaj horoj kiuj simile ankaù strukture estas pretaj), oni atendas por propraj nomoj vokeble respektataj, ne sektecigataj, oni simple atendas por la geHomaraj universalaj rajtoj, oni atendas urĝege por la Klimato.
  3. Mi esperas ke ĉiu legos la saĝajn vortojn de ĉi tiu alineo.
  4. Bonvolu unue konsulti etimologian vortaron
  5. Esperantlingve en la originalo.
  6. Fakte ja al la ĝenerala publiko estas iom malfacile prijuĝi fakan studon, kiu bele ĵonglas kun fakesprimoj.
  7. Jes, mi tute ne plu bezonas droni en tiuj fekaĵojn.
  8. Ne maltrafu la okazon!
  9. Tiaj provoj kaj atencoj ne povas okazi sen pagi por ili ege altkoste, neniel tamen sukcesonte...
  10. Ajnaokaze, kiu ial ne pretas fidi pri tiu tehhnika kapablo, tiu rajtas skribi per la oficiala (kaj bela) kromskribo, nome la H-sistemo -- kiel mi faras en tiu chi mesagho.
  11. Tio tamen ŝajnas kredebla.
  12. Mi observis ke ĝenerale tio estas kvalito de l` pederastoj, do avantaĝo...
  13. Knaboj prefere ne iru tien por resti sanaj.
  14. Tre simpla demando pri pederastio.
  15. La epidemio okazis en moderna mondo.
  16. Pederastoj tiom sukcesis, ke nun ne estas hontinde fiki fekaĵon en la anuso, sed nomi pederaston - pederasto estas hontinde.
  17. Ne temas pri stilo de komunikado, sed pri ĝusteco de la informoj.