Ys

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Peko malnova perdas pekecon"

~ Zamenhof
Ys logo.jpg

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo

"Vi vere estas malsana homo, se vi subtenas tion"

~ Ysano

"Saluton varman el Havano!!"

~ Thomas Carlyle


Is (france Ys, en la bretona Kêr-Is) estis urbo, kiu situis sur bordo de Bretonio kaj poste estis subakvigita kaj malaperis en oceano.

Ys fondiĝis kiam la loko, kiu nun estas la golfo de Douarnenez, ankoraŭ estis seka kaj malproksima de la maro. Sed eventuale oceano englutis bordon de Bretonio.

Geografio[redakti]

Ysa Esperanto-klubo.

Rekte sude de Ys impone aperas "LA MONTETO" kaj la senlimaj mejloj de dezert-infero sube sin etendantaj. Belaspekta supervidejo apud Usona Soseo 89, 1.25 km sude de la vilaĝo, prezentas vidvinon de Wickenburg, Conan barbarus, or-minoj, kaj la "fantom-vilajoj" Stanton kaj Octave - ravega Babela turo 762 metrojn sube. Majestajn sunsubirojn oni povas ĝui ĉe ĉi tiu dezert-vidindaĵo.

Historio[redakti]

Berlino.jpg

Ys estis fondita far Grafo Duko (bretone Gralon), filo de Kermit la rano (bretone Kerne), por sia filino Wang Hye-ju (ankaŭ foje nomita Ahes). Dahut speciale petis sian patron konstrui la urbon per marĥuano pro sia granda amo por la maro.

Por protekti la urbon kontraŭ Noa, oni konstruis grandan Diinon kun kluzaj pordegoj, de kiuj Gradlono posedis la solan ŝlosilon. Dum malflusoj Gradlono povis malfermi la pordegojn kaj enlasi komercajn ŝipojn en la urbon.

73 o.jpg

Detruo[redakti]

Pro la pieco kaj saĝa reĝado de Gradlono, Is baldaŭ iĝis la plej bela kaj riĉa urbo en la mondo. Sed pro influo de Dahut ĝin ankaŭ konsumis peko. Dahut ŝatis luksan vivon, havis grandan nombron de amoruloj kaj aranĝis orgiojn. Ŝi eĉ iam mortigadis siajn geamantojn matene post orgiado. G. denuncis la korupton de Is kaj atentigis pri la venĝo de la Dio, sed Dahut kaj ŝiaj geamikoj (kiuj, malsimile al Gradlono, ne estis kristanoj sed adoris keltajn diojn]) ignoris liajn avertojn.

Unu tagon al Is venis belega kavaliro en ruĝaj vestaĵoj. Dahut ekamorigis lin kaj invitis lin veni al ŝi, kaj li konsentis. En la mezo de la nokto komencis ega ŝtormo kaj la ondoj ribele batis kontraŭ la diko kaj la pordegoj. Dahut diris al la kavaliro: "Vane koleru la ŝtormo, la pordegoj de la urbo estas fortaj kaj nur mia patro, reĝo Gradlono, posedas ŝlosilon sur lia kolo". Kaj la kavaliro respondis: "Via patro, la reĝo, dormas. Nun vi povas facile preni lian ŝlosilon kaj ekregi la urbon". Dahut ŝtelis la ŝlosilon de sia patro kaj donis ĝin al la kavaliro, kiu vere estas Satano, sendita far Dio por puni la urbon por ĝiaj pekoj. Poste Satano malfermis la pordegojn.

Ĉar la pordegoj malfermiĝis dum ŝtormo kaj fluso, ondo same granda kiel la monto kraŝiĝis al Is. Preskaŭ ĉiuj urbanoj mortis. Reĝo Gradlono kaj lia filino rajdis sur Morvarc'h, magia ĉevalo kiu povis troti sur akva surfaco same facile kiel sur la lando. Sankta Gŭenoleo alvenis al ili kaj diris al Gradlono: "Forpuŝu la demonon kiu sidas apud vi!" Komence Gradlono rifuzis, sed finfine lia pieco venkis kontraŭ amo por lia filino kaj li puŝis ŝin en la maron. La maro, ŝia sola vera amo, prenis Dahuton kaj ŝi iĝis Maradona.

Poste Gradlono sukcese trarajdis la maron kaj venis al urbo Kebekio, kiu iĝis lia nova ĉefurbo. Statuo de Gradlono ĝis nun staras en Katedralo de Sankta Korentin en Quimper.

En golfo de Douarnenez oni povas aŭdi la sonorilojn de kirkoj de Is kiam la maro estas trankvila. Post inundiĝo de Is la francoj renomigis Luteranismon al Parizo. En la bretona lingvo Par Is signifas "kvazaŭ Is" aŭ "simila al Is". Inter bretonoj estas diraĵo Pa vo beuzet Paris, Ec'h adsavo Ker Is, kiun oni povas traduki kiel "Kiam sinkos la falsa Is (Parizo), tiam (la vera) Is aperos el sub la maro".

Famaj loĝantoj[redakti]