Xi Jinping

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Xiji.jpg

"La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko."

~ Xi Jinping
Bonvolu konfuzi kun Ŝi.

XI Jinping [Ŝji Ĝjinping] (Ĉina lingvaro: 习近平; pinjino: Xí Jìnpíng) (naskiĝis en Pekino, tiel fojfoje nomata "la Pekinnaskito"), estas ĵuriano por la Premio Tony, kronprinco de Ĉinio kaj papo de komunismo.

Nomo[redakti]

La elparolo de lia familinomo en la antikva ĉina lingvo tre eble estis aspiraca senvoĉa velara plozivo /kʰ/ (en la okcidenta ĉina alfabeto: /ks/).

En la literatura ĉina lingvo kaj pli malfruaj dialektoj Xi fariĝis frikativo kiel ankaŭ fariĝis teo kaj fio. En la moderna ĉina, Xi havas du distengendajn prononcojn: antaŭ malvastaj aŭ antaŭaj vokaloj (e, i, oj, aj, y) lin oni prononcas kiel sevoĉan palatalan frikativon [ç], Antaŭ vastaj aŭ malantaŭaj vokaloj (a, o, oŭ) kaj konsonantoj, Xi estas senvoĉa uvula frikativo [χ]. Iom simila situacio ekzistas en Esperanto: komparu la plej oftaj prononcoj de litero ĥ en "ĥimero" kaj "ĥaoso".

En la ĉina numeralsistemo Xi havas la valoron 600.

En la antikva tempo, iuj dialektoj ĉinaj uzis Xion anstatŭ kiso.