Xena

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Um G.jpg

"Pli bone ne sali, ol sali tro multe."

~ Zamenhof

Xena (ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!) estas usona televida serio [1], kiu estiĝis kiel fajrero [2] de la TV-serio Hercules. Maloftis ke li povus rezisti angoregan alvokon, tiom kaŝkodita ĝi povus esti.

Ĝi ludatas en la greka mitologio kaj apartenas al la fantastaj filmoj.

Xena [3] estas senkompata militisma princino, kiu rabas, murdas kun bando de eksterleĝuloj. Unu tagon ŝi konsciiĝas kaj ŝanĝas sian vivstilon. Ekde tiam ŝi batalas kun kunulo Gabriela [4] por la bono. Per la nekutima bataltekniko kaj helpe de magiaj armiloj ŝi akiras la venkon ĉiam eĉ kontraŭ tutaj armeoj aŭ dioj.

Inter militistaj princinoj[redakti]

„En nia tribo militas du veraj idiotoj.“

„Kiu estas la dua?“

Filozofiaĵo[redakti]

Xena pri gejedzeco: „Insulo de amo, ĉirkaŭita per oceano da elspezoj.“

Notoj[redakti]

  1. Televido alportis murdon denove en la hejmo - kie ĝi apartenas.
  2. Tio estas plibone ol nenio. Nenio, tio iom timigas ĉu ne ?
  3. Nu, vere tiu ĉi lasta eraro falis plentrafe sur kampon sterkitan. En ĉiuj sencoj de la vorto.
  4. Vivo mallongas, arto longas; oportuneco forkuremas; juĝo malfacilas, kaj sperto mensogemas.