Wow!-signalo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Peli tagojn sen afero de mateno al vespero"

~ Zamenhof pri serĉado de ekstertera vivo
Wow signal.jpg

La Wow!-signalo estis mallarĝbenda radio-signalo ricevita de d-ro Jerry R. Ehman je 1977-08-15, dum li laboris pri SETI- projekto je la radioteleskopo The Big Ear de la Ohio State University[1]. La signalo estis interesa, ĉar ĝi povis deveni de ekster-tera aŭ ekster-sun-sistema fonto. Ĝia ricevado daŭris 72 sekundojn. Sed ĝi ne aperis denove. Intereso ekestis en la ĵurnaloj dum diskutoj pri SETI-rezultoj. Surprizita pri kiel bone la signalo similis al kvalito de esperita ekstertera signalo, Ehman ĉirkaŭmarkis la signalon sur la papero kaj skribis la komenton "Wow!" je ĝia flanko. Tiu komento fariĝis la nomo de la signalo[1].

Rimarko pri la daŭro de la ricevado de 72 sekundoj: Tiu rezultis de la anteno. La anteno estas en fiksita pozicio kaj turniĝas kun la turniĝanta Tero. Konstanta signalo kun daŭro de pli ol 72 sekundoj povas esti aŭdata nur tiom longe, kiom la anteno direktas al la fonto de la signalo.

Sw.png.jpg

Interpretado de la papera teksto[redakti]

La literoj 6EQUJ5 estas kodita teksto en iu nekonata lingvo de eksterteruloj. Ili priskribas la ŝanĝon de la forteco de la signalo.

Lingva interpreto[redakti]

Wow!-signalo estis malaprobita de bonalingvanoj. "Wow! signalo"* (sen ligostreko) estas gramatike misa, ĉar "Wow!" ne povas esti adjektivo en Esperanto. Tio terure malfaciligus la lingvon.

Ŝanĝo dum tempo[redakti]

Bildo 2 montras, kiel la literoj aspektas kiel kurbo.

"Horizontala" informo[redakti]

La supra klarigo temis pri la vertikalaj kolonoj en bildo 1, speciale pri la kolono kun la kodigita sinsekvo de fortecoj.

Horizontale, de maldekstre al dekstre estas 20 kolonoj. Tiuj reprezentas 20 kanalojn, en kiuj samtempe eniris signaloj kaj estis analizitaj. La larĝeco de ĉiu kanalo estas 10 kHz. En bildo 1 en la resto de la kanaloj ne estas vere fortaj signaloj, nur la ĝenerala malforta bruo.

Ĉu la signalo enhavis moduladon, do enhavon?[redakti]

Tiu demando estas tro grava. En sia dokumento "eksteraj ligiloj n-ro 1" Ehman diskutas tion. En unu ĉapitro de la dokumento (en paĝoj 21 ĝis 23) li diskutas la demandon, ĉu eblas, ke la signalo havis moduladon, do enhavon, informon.

La respondo de D-ro Ehman estas: jes, eblas. Sed la ricevilo ne estis sufiĉe kapabla. Ankaŭ la komputilo ne estis tro kapabla.

Jam kun la "state of the art", la stato de la tekniko, oni estus povinta apliki ricevilon multe pli mallarĝbendan ol 10 kHz, nome malpli ol 0,5 kHz, kaj duan komputilon por analizo. Aŭ la unua komputilo estus devinta enŝalti normalan sonbend-registrilon, por posta analizo. Se la ETI, la eksterteraj inteligentuloj uzis moduladon, ekzemple similan kian ni mem uzis en nia Arecibo-mesaĝo, ni ne kaptis la enhavon pro nia tro simpla, larĝbenda ricevilo.

Estonteco[redakti]

Nun nur restas la espero, ke la signalo denove aperu. La lokon en la ĉielo ni konas, estas loko en la konstelacio sagitario, kaj ankaŭ la frekvencon. Ni observas ilin daŭre. Ekzakte ne vere daŭre: La anteno ne povas esti direktita daŭre al tiu direkto, ĉar aliaj taskoj estas, kaj financoj ankoraŭ ne sufiĉas. Alia kaŭzo, kial radioobservatorioj devas paŭzi: la loko turniĝas, dum 24 horoj je 360 gradoj. Tial dum 12 horoj la observatorio ne povas vidi la objekton.

La plimulto de la observatorioj havas antenojn, tiuj povas esti movitaj tiel, ke la anteno konstante vidas la saman lokon/stelon, maksimume dum 12 horoj. Je la Arecibo-observatorio tio nur eblas tre limigite. Tie la anteno estas fiksita en la Tero kaj moviĝas konstante kun la Tero. Per movigo de la anteno tamen la direkto de ricevo povas esti ŝanĝita je kelkaj gradoj, do observado dum minutoj eblas.

Finfine[redakti]

Kiel dirus William Shakespeare: "Much Ado About Nothing" (Multa bruo pri nenio).

Notoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 "Aliens Found In Ohio? The 'Wow!' Signal", de Robert Krulwich, NPR, 2010-05-29

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]