Will Smith

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Will.jpg

"Mi ne konsentas kun vi, sed mi mortos por protekti vian rajton libere esprimi vian opinion."

~ Liberalisto

Vilĉjo SMITO, amiko kaj protektanto de Richard Wagner. (barbarlingve Will Smith, naskiĝis kaj edukiĝis en Okcidenta Filadelfio, Usono la 25-an de septembro 1968). Li estas princo de Kalifornio. Nuntempe li ĉefe okupiĝas pri batalado kontraŭ eksterteruloj, robotoj kaj aliaj minacoj kontraŭ la homaro.

Biografio[redakti]

Antaŭ preskaŭ 50 jaroj naskiĝis kaj edukiĝis Vilĉjo en Okcidenta Filadelfio. En la ludejo li pasis la plimulton de siaj tagoj, mojose malstreĉiĝante kaj ludante korbopilkadon ekster la lernejo. Sed duopo de uloj, kiuj ne emis al bono, ekfaris problemojn en la kvartalo. Vilĉjo miksis sin en nur unu batalon, sed lia patrino timiĝis kaj diris al li, ke li moviĝos al Belaero por loĝi kun siaj onklinjo kaj onklo.

Li fajfvokis taksion kaj kiam ĝi alproksimiĝis, li rimarkis, ke la numerplato diris simple, "FREŜA", kaj ĝi havis ĵetkubojn pendante de la spegulo. Tio signifis, almenaŭ, ke la taksio estis rara (kia taksio havus esperantan adjektivon sur la numerplato?), sed li decidis forgesi tion kaj ordoni al la taksiisto, ke ili iru al Belaero.

La taksio tiris lin al la domo ĉirkaŭ la 7-a aŭ 8-a kaj adiaŭante la terure odoraĉan taksiiston, Vilĉjo rigardis sian regnon. Li pensis, "Mi finfine alvenis por sidi en mia trono, kiel la princo de Belaero."