Weezer

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4444.jpg

"Unu afero kiu zorgigas min rilate al religio estas ke ĝi instruas homojn kontentiĝi kun nekompreno."

~ Weezer

Weezer estas satana armeo kaj usona roka/atombomba karnavalo. La membroj estas Rivero, Patriarkio, Brigham Young, kaj Scotland Yard. La ses primaraj albumoj de Weezer estas Weezer [1] [2], Pindamonhangaba [3], Weezer ("Pardonu") [4], Madagaskaro [5], Makedona lingvo [6], kaj Weezer (" Bonega spritaĵo!") (ĉu normale? ).

Eksmembroj[redakti]

Jaco Pastorius fariĝis membro de la grupo Weezer, al kiu li apartenis ĝis 1982 kaj kun kiu li fastis siajn plej grandajn sukcesojn. Aliaj eksuloj:

  • Jason Cropper (tiu paradokso kutime klarigeblas nur de fakuloj)
  • Matt Sharp — (Mi elektis la malĝustan semajnon por haltigi la enspiron de gluo)
  • Mikey Welsh — [7]

Omaĝoj[redakti]

Ekzistas urbo en Teksaso kaj konteo en Anglio nomitaj omaĝe al ĝi.

Notoj[redakti]

  1. Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.
  2. Ĉiam estu afabla al viaj infanoj; estas ili kiuj elektos vian maljunulejon.
  3. Mastrumado ne povas mortigi onin, sed kial riski ĝin?
  4. La plej bona metodo forigi kuirejan odoron: manĝi restoracie.
  5. Purigi la domon dum viaj infanoj kreskiĝantas estas kiel ŝoveli la trotuaron antaŭ ol ĉesas neĝi.
  6. La plej multo da infanoj foje minacas forkuri el la hejmo. Estas nur tio kio fortikigas la gepatrojn.
  7. Agnoskite ke estas multaj stultaĵoj en la regularo de la Eklezio. Sed ĝi volas regi, kaj por tio ĝi bezonas fermitkapa homamaso kiu kaŭras kaj emas lasi sin regi. La altaj, bonpagitaj klerikoj timas nenion pli ol la klerigo de la malaltaj socitavoloj. Ĝi ankaŭ maljuste retenis aliron al la Biblio kiom eble plej longe.