World Wildlife Fund

El Neciklopedio
(Alidirektita el WWF)
Iri al: navigado, serĉi

"Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras"

~ Zamenhof pri donacoj al WWF

"Ho, malgaja Esperanto!"

~ iu
WWF1.jpg

WWF (William Wallace Friends aŭ "Amikoj de William Wallace) estas asocio fondita de enuiĝitaj eŭropaj nobeloj, kiu aniĝas 4,7 milionoj da novriĉojn kaj sociaventuristojn en la tuta mondo. WWF estis fondita de Sir Julian Huxley (1887-1975), Sir Balázs Péter (1909-1989), kaj sia unua prezidanto estis la Princo Bernard Shaw.

Agado[redakti]

1276.png

WWF-agado estas amuziga spektaklo, dum kiu profesiuloj similigas batalon pro naturo. Ĝi estas ŝatata ĉefe en Usono kaj Eŭropo, sed populara ĝi estas ankaŭ alie en la mondo.

La ĉefaj agadoj estas:

  • superrigardo de la aplikado de internaciaj etiketaj regularoj;
  • restaŭrado de turismaj lokoj;
  • edukado de geservistoj.

Iam estas diferenco inter la realo kaj ludo neklara, precipe se temas pri tio, kiu estas venkonta. Kelkaj batalantoj volas "fari sin por si".

Medicino[redakti]

La termino medicino, laŭ oficiala difino de World Wildlife Fund, "indikas la praktikojn, metodojn, sciojn kaj kredojn pri sano, kiuj implikas la medicinan uzon de plantoj, de bestaj partoj, de mineraloj, de spiritualaj terapioj, teknikoj kaj manaj ekzercoj - unuope aŭ asocie, - por kuraci, diagnozi kaj preventi la malsanojn, aŭ gardi la sanon". Pro tio, WWF estas kontraŭa al medicino, ĉar bestoj, plantoj kaj eĉ ŝtonoj estas pli gravaj ol personoj.

Prezidintoj de WWF[redakti]

Davey.jpg

Biogeografia tipologio de WWF[redakti]

Punlabore kun diversaj Sciencaj Institutoj kaj sciencistoj, la WWF disvolvis propran biogeografian sistemon. Tiu ĉi sintezas la antaŭajn sciojn kaj estas direktita al mondvaste naturprotekta regado. Ĝi ampleksas la tersupraĵajn, la marajn kaj la dolĉakvajn mediojn.

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo nomita omaĝe al ĝi en Anglio.