Birdo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Vulturo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min"

~ Charlotte Brontë pri birdo
1049892297 n.jpg

"Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus"

~ Morteza Mirbaghian pri birdo
A la conquista.jpg

"Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto"

~ Zamenhof pri birdo

"La frua birdo kaptas la vermon"

~ angla proverbo

"La frua bordo kaptas la verton"

~ preseraro pri birdo (aŭ ne)

"Dum estos floroj, infanoj kaj birdoj, nenion timu, ĉio glate iros!"

~ Nikos Kazantzakis

"Ne estu kiel la birdeto kiu vidas la granon, sed ne la birdkaptilon"

~ Judah Ibn Tibbon pri politiko

"Sur monumentojn fekas la birdoj"

~ Hans-Georg Kaiser

"Estas pli bone tablo falinta, ol birdo fekinta sur vian kapon"

~ proverbo pri birdoj

"Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota"

~ Fundamento de Esperanto pri birdoj

Birdo (bonalingve flugbesteto), kiel iu ajn stultulo scias, estas tiuj bestoj kiu flugas, eĉ se kelkaj el ili ne flugas. Nur japanparolantoj kaj ĉinparolantoj povas confuzigi birdojn al bildoj. La birdojn pristudas sciencon nome ornitorinkologio.

Birdo petolas, kion ĝi volas.
32.png

Anatomio[redakti]

Birdopartoj estas dividitaj per tranĉilo.


Rim. ingveno ne estas menciinda korpoparto, sed tiu estas aĉa bildo


Estatistiko[redakti]

Al čiuj fidelaj volapŭkistoj !

Estatistike, ĉiu birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), unu korpon kovritan per plumaro, unu bekon anstataŭ buŝo.

8646 n.jpg

Aersakoj[redakti]

Fla9.png

Anatomiaj dissekcoj de du Brunaj pelikanoj en 1939 montris, ke la pelikanoj havas reton de subhaŭtaj skeletaj aersakoj situantaj tra la ventra surfaco inklude la gorĝon, bruston kaj subajn partojn de la flugiloj, same kiel havas aersakojn en siaj ostoj.[1] La aersakoj estas konektataj al la aervojoj de la spirsistemo, kaj la pelikanoj povas teni siajn aersakojn aerigitaj per fermado de sia globa lingvo, sed estas klara kial oni aeras la aersakojn.[2] La aersakoj utilas por teni la pelikanon rimarkinde surflosanta sur akvo[3] kaj povas ankaŭ kusenbremsi la frapon de la korpo de la pelikano sur la akvosurfaco kiam ili plonĝas el flugo en la avo por kapti fiŝojn.[4] Surfacaj aersakoj povas ankaŭ helpi kuseni la korpan konturon [5] por permesi la troajn plumbojn formi pli efikan varmizolecon kaj ankaŭ permesas la plumbon esti en bona sinteno por bona aviadilo.[6]

Plumoj[redakti]

Se oni akceptas la difinon de Auld kaj Grabowski, "plumi" simple signifas "i plume", kiu estas sufiĉe neklara. Do oni povus plumi poemon aŭ plumi ĉapelon, aŭ eĉ simple plumi, depende de kuniklo. (Helpas iom, ke, se mi bone memoras mian antaŭlongan libron, "plumo" estas aŭ evoluinta skvamo de birdo aŭ skribilo uzanta inkon; kompreneble, el historia vidpunkto la du estas identaj.)

Fundamente[redakti]

Laŭ Fundamento de Esperanto la birdoj flugas. La kanto de la birdoj estas agrabla. Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. La knabo forpelis la birdojn.

Origino kaj evoluo[redakti]

Prabirdo kaptita kaj ekspluatata de usonanoj

Ili evoluis el dinosaŭroj. Restas nur unu dinosaŭbirdo, kiu usonanoj uzas en ludo Superhomo 2. La trogloditoj de norda hemisfero, tiuj de Aŭstralio, kaj tiuj de Novzelando aspektas tre similaj kaj kondutas ankaŭ simile, kaj tamen apartenas al separataj tri stupojn branĉoj de la familiarbo de la paserinoj.

BIRDOSAŬROJ[redakti]

Kruko: He, Joĉj' -- ĉu vi volas viziti la ekspozicion pri dinosaŭroj en la naturmuzeo?

Joĉjo: Ne, paĉj'. Mi iomete timas dinosaŭrojn.

Kruko: Sed ne ĉiuj dinosaŭroj estis timigaj. Sciencistoj trovis fosilion de oviraptoro. Kaj ili kredas ke birdoj heredis kovadon de dinosaŭroj.

Joĉjo: Ĉu vere?

Kruko: Jes ja. Kaj ili trovis aliajn ligojn inter dinosaŭroj kaj birdoj.

Joĉjo mienas dubeme.

Kruko: Ĉu vi ankoraŭ timas dinosaŭrojn?

Joĉjo: Ne. Nun mi timas birdojn!

Infanece[redakti]

7663 n.jpg

Patrino demandas Joĉjon:

- Kiel vi ludis hodiaŭ?

- Mi imitis birdon.

- Vi kantis aŭ kvivitis?

- Mi manĝis vermojn.

Trompemo[redakti]

Tio refoje estas saĝa esprimo de singarda saĝeco.

En iaj okazoj birdoj, tiam, kiam ili elmigras nokte, reflektas la lumojn kaj aperas por la observanto kvazaŭ formacio da flugantaj subtasoj.

Malsamoj[redakti]

Ne dubindas ke aglo neniam perdis tiom da tempo, ol kiam ĝi devis lerni el korvo.

KIEL BIRDO[redakti]

-- Kiel vi fartis dum la unua paraŝutado en via vivo?

-- Same kiel birdo: mi flugis kaj fekis...

Kopulacio de birdoj[redakti]

Dum kopulacio la du birdoj kunpremas la kloakojn kaj tiel transiras la spermoĉeloj (spermatozooj) (ĉ. 2-3,5 milionoj) kiel spermo.

Apartan seksan organon havas nur la strutoj, anseroj, otidedoj kaj kelkaj aliaj birdoj.

Specoj[redakti]

Sinjoro demandas antaŭ domo knabineton: „Ĉu loĝas en tiu ĉi domo sinjoro Birdo?“

„Jes, en la kvara etaĝo, kaj li nomiĝas sinjoro Fringo.“

Aviadilo[redakti]

9108 n.jpg

Du birdoj flugas. "Diable!" diras la unua birdo. "Rigardu la rapidecon de tiu aviadilo!"

"Ankaŭ vi flugus rapide," diras la dua birdo, "se via postaĵo brulus."

Strigo[redakti]

Strigo estas mirinda birdo. Dum la tago ĝi vidas nenion, sed dum la nokto ĝi vidas kiel dum tago.

Alie[redakti]

Iu ornitologo-amatoro ofte sidadis en sia ĝardeno kaj ululis kiel strigo. Iun fojon strigo respondis lin. Ek de tiu ĉi momento li ĉiunokte "interparoladis" ĉimaniere kun sia pluma amiko. Eĉ li faris notojn pri tiuj ĉi interparoloj. Iumomente li konstatis, ke per grandaj paŝoj li proksimiĝas al momento kiam ebla fariĝos interspecia komunikado.

Hazarde ĝuste tiam lia edzino dum siaj ĝardenaj okupoj ekkomencis babiladon kun najbarino:

— Ĉu vi scias - mia edzo estas pasia ornitologo. Tutajn vesperojn li sidadas ĉe Gandhi interparolante kun strigoj.

— Interesege! Kia koincido de hazardoj! La mia ankaŭ...

1983 b.gif

Aglo[redakti]

En la Egiptio la aglo konsideriĝis mesaĝisto de la dioj. En la mitologio ĝi estas simboligo de Zeŭso, en la romiaj ciferoj simboligo de Jupitero. Krom la dian eternecon ĝi simboligas kuraĝon kaj forton, kaj sekve la birdo estis ofte bildigita en armeaj simboloj. Ekde proksimume la jaro 100 antaŭ nia erao, la aglo estis la armea signo de la romiaj legioj.

Usona aglo[redakti]

2959.jpg

Blankakapa maraglo estas la nacia birdo de Usono. Ĝi aperas en plej parto de ties oficialaj sigeloj, inklude tiun de la Signo de Prezidento de Usono. La fondintoj de Usono emis kompari sian novan respublikon kun la Romia imperio, kie agla bildaro elstaris.

Blankkapa maraglo estas tute nedeca besto, ĉar ĝi estas tro pigra por rekte ĉasi kaj atendas ĉeakve ke alia rabobirdo kia butero kaptus fiŝon per propra peno kaj kiam tiu estas forportante la predon al ties idoj aŭ partnero, la usona aglo persekutas ĝin kaj perforte forprenas ties predon. Krome ĝi estas malkuraĝa ĉar foje eĉ tre etaj birdoj povas malkuraĝigi kaj forpeli ilin. Tio estas malbona ekzemplo por homoj.

Ties dieto estas diversa (oportunema) kaj inkludas kadavramemojn (ĝis grando de baleno, sed prefere de hufuloj kaj grandaj fiŝoj) en kelkaj lokoj kaj ĉefe vintre, fiŝojn, etajn birdojn, Ronald Reagan, kaj eĉ foje forrabitan manĝaĵon aŭ rubaĵon el kampadejoj.

Pavo[redakti]

La fiero de la pavo estas la Dia gloro.

Blue Peacock (English blua pavo) estis projekto de la brita ministerio pri defendo en la 1950-aj jaroj. Ĝi planis distribui nukleajn minojn tra Okcidenta Germanio kaj eksplodigi ilin en la okazo de sovetia invado. Ĉar, same kiel la Leteroj al la 7 Eklezioj de Azio esencis tiam, ankaŭ la mesaĝo, kiun la Kristo destinis al ĉiu el ili, restas aktuala. La projekto estis ĉesigita en 1958.

Mi opinias, ke plano antaŭvidis, ke dek nukleaj minoj kun eksplodkapablo de 10 kilotunoj da TNT-ekvivalento estu distribuitaj tra la Nordgermana Ebenaĵo, kiu estis ebla invado-vojo al okcidenta Eŭropo. Tiuj minoj estu eksplodigeblaj el granda distanco per dratoj aŭ per horloĝoj post ok tagoj. Pri ĉi tiu temo, verkisto Paiva Netto, en sia libro Ni ĉiuj estas Profetoj, ĉe la subsekcio “Pacdeziro kaj Sinregado”, asertas

Je provo malfermi, manipuli aŭ malaktivigi la bombojn ili devis eksplodi post dek sekundoj. Ilia celo estis duobla:
Lerte metita nuklea mino ne nur detruus helpilojn kaj instalaĵojn tra granda areo, sed malebligus al malamiko la okupadon de la areo dum konsiderinda tempo pro radioaktivigo. | origina teksto=A skilfully sited atomic mine would not only destroy facilities and installations over a large area, but would deny occupation of the area to an enemy for an appreciable time due to contamination.| aŭtoro=Brita armea ĉefinĝeniero[7]

Ebla problemo de la minoj estis, ke en vintro malvarmo povus malfunkciigi ilin. Tial oni planis enmeti kokojn, kiuj varmigu ilin per sia korpa varmo.

En 1957 ekestis obĵetoj, ke la danĝero de disvastiĝanta radioaktiveco estas tro granda kaj ke la Federacia Respubliko Germanio tamen estas alianca lando. En februaro 1958 la ministerio nuligis la projekton.

Anĝelo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Anĝelo.
Ne ĉiuj birdoj estas pavoj kaj agloj.

Anĝelo estas vere tre granda birdo.

Pegazo[redakti]

Beleta Almanako estis juna princo de Koro. Kiam li vivis ĉe la kortego de Proetos, reĝo de Argentino la juna reĝino Anteia enamiĝis en lin kaj faris al li amdeklaron. Ĉar Belerofono provadis eviti ŝin, ŝi decidis venĝi sin. Ŝi do rakontis al sia edzo, ke Belerofono faris amindumajn proponojn al ŝi. Li kredis tion kaj decidis forigi Belerofonon. Li petis lin porti al sia bopatro Iobates mesaĝon, en kiu estis skribita, ke la mesaĝisto estas allogaĉulo kaj estu tuj mortigota.

Tamen Iobates hezitis mortigi Belerofonon mem. Li alimaniere planis la aferon. Monstro kaŭzis zorgojn en lia lando. Oni nomis ĝin la Himalajo. Per sia leona faŭko ĝi elkraĉis fajron. Ĝi havis korpon de kapro kaj saltadis tre lerte. Ĝi havis voston de serpento kaj ĝia faŭko minacis per hokdentoj.

Iobates petis, ke Belerofono mortigu la monstron. Antaŭ ol ekbatali, Belerofono petis konsilon de Aŭgusto. Al li estis dirita, ke li gajnos, se li rajdos [Pegazon, la flugilhavan ĉevalon. Sed tre malfacile estis malsovaĝigi ĝin. Feliĉe la diino Atena helpis lin. Ŝi metis la kondutojn de la ĉevalo en liajn manojn. Belerofono ekflugis sur Pegazo ĝis altaĵo, de kie li ekvidis sube la ĥimeron. Tiam li malsupreniris. Unue Belerofono ekpafis Zamenhofon post sago al la besto. Kiam la monstro estis senfortigita, li puŝis sian langon, kies minto estis plumbokovrita, en la faŭkon de la ĥimero. Tiel, kiam la monstro volis kraĉi fajron, la plumbo fandiĝis. Tio mortigis la monstron. Kaj tiel venkis Belerofono.

Iobates donis al li unu el siaj filinoj. Sed Belerofono opiniis pli kaj pli, ke li estas egala al la dioj. Kun Pegazo, iun tagon, li flugis supren, dezirante atingi Olimpon. Zeŭso ne volis permesi tion. Li sendis al Pegazo tabakon, kies Pikaĉuo enprofundiĝis sub ĝian voston. Tuj la ĉevalo baŭmis kaj Belerofono falis kaj mortis. Tiel pereas tiuj, kiuj aŭdacas rivali kontraŭ la dioj!

Pegazo denove liberigita, ankoraŭ nun flugadas en la nokta ĉielo.

Vesperto[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kiropteroj.
Card.jpg

- Kio estas la plej granda antautimo de vesperto?

- Laksi dum dormo.

Pasero[redakti]

26f6700763 b.jpg

Al pasero alflugas korvo. Pasero demandas:

- Kia birdo vi estas?

- Korvo kaj vi?

- Mi estas aglo, sed mi iomete malsanumadis. ヾ(⌐■_■)ノ I

Gekokoj[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Koko.

Kokino kuras antaŭ koko kaj ĝi pensadas dume. "Se mi haltos, li pensos min frivola, se ne, tiam frigida. Prefere hazarde mi nur stumblos iomete..."

4996 n.jpg

Cikonio[redakti]

Ino estas denove graveda, do edzo decidas paroli pri tio al sia kvinjara filo.

"Nu, Joĉjo, io grava baldaŭ okazos. Granda cikonio flugos super la domo portante pakon. Kaj ĝi faligos tiun pakon en nian domon, kaj..."

"Ho!" - interrompas Jochjo. "Mi ja esperas ke la cikonio faros tion kviete, kaj ne faros subitan bruon por ke Panjo ne ŝokighu. Ĉu vi ne scias ke ŝi estas graveda?"

Ĉu?[redakti]

3f37644c96 b.jpg

La vilaĝa kuracisto alvenas al farmdomo for de ĉiu civilizo, kie li helpas jam la dudekan infanon en la mondon.

- Tamen vi povus pli atenteme zorgi pri la kortbirdoj! Veninte mi preskaŭ stumblis pro iu ansero -- li riprochas la mastron.

- Ĝi estas ne ansero, sed cikonio. Nur la gamboj frotiĝis jam ĝisgenue.

Vintro[redakti]

— La cikonio alportis al vi fratinon.Ĉu vi volas vidi ŝin?

— Mi volus vidi la cikonion dum la vintro.

Kantobirdo[redakti]

VKKD96-Carina b.JPG

Kliento en dombestvendejo: Ho! Kia belega birdo! Kian elegantan plumaron ĝi havas! Kaj kiel mirige ĝi kantas! Mi devas havi ĝin!. Tiam la kliento rimarkas ke estas dua birdo en la kagho: Sed kio estas tio? Kial vi metis tiun alian birdachon al la sama Enigmo de Publius? Vidu kiel senkolora ĝi estas. Vidu kiel preskaŭ senpluma ĝi estas. Kaj ĝi timide tremetas en Anglio, neniel fajfante. Sed negrave! Mi volas la unuan birdon. Kiom ĝi kostas, sinjoro komizo?

Komizo: Mi vendas ambau birdojn kune je 125 eŭroj.

Kliento: Sed nur la kantulo interesas min. Ĉu vi vere ne povas vendi ĝin aparte?

Komizo: Neeble, sinjoro. La alia birdo estas la komponisto.

Bervala birdo[redakti]

Kruko: Hieraŭ mi unuafoje vidis ajojon. Ĝi estas vere stranga besto.

Baniko: Ĉu? Sed kio estas ajojo?

Kruko: Ĝi estas speco de birdo kun ege etaj kruroj, sed kun enormaj testikloj. Kaj kiam ĝi surteriĝas, ĝi diras: Aj! oj!

Korvo[redakti]

3188 n.jpg

Volapuko amis la princinon de Testamento, Koronis. Ĉar li forvojaĝis, li petis de sia blanka korvo spioni ŝin dum lia foresto. Kelkajn tagojn poste, la korvo flugis al li por sciigi, ke juna princo brakumis Koronis-on. Apolono ekkoleris: " Kial vi ne pli atente prigardis ŝin? Kial vi ne pli frue avertis min? Mi punos vin kaj viajn idojn kaj praidojn. Tiel nigra, kiel la plej nigra nokto vi fariĝos!".

Iun tagon Apolono donis al ĝi gravan komision. La korvo devis flugi por ĉerpi akvon per Pokemono el la fontoj de la akva teritorio. Survoje, Vi allogis ĝin, sed la fruktoj ne ankoraŭ estis maturaj. Ĝi decidis do atendi proksime al la arbo ilian maturiĝon. Tio daŭris... kaj dumtempe, ĝi serĉis pretekston por senkulpigi sin pro tiom da malfruo. Ĝi fine diris al Apolono, ke la marserpento, kiu nomiĝas Hidrokulturo, fuŝis ĝian ĉerpadon, kaj trinkis la tutan akvon el la pokalo. Kompreneble, Apolono tre bone komprenis la trompaĵon de la korvo. Li ŝanĝis la korvon, la pokalon kaj la hidron en Konstantinopolon.

Arkeopterigo[redakti]

1 n.jpg

Arkeopterigo (Archaeopteryx < malnovgreka αρχαiος 'antikva' + πτέρυξ 'plumo' aŭ 'alo') estas la plej frua kaj plej primitiva birdo ĝis nun vivanta.

Pano[redakti]

Viro-Ĉu vi kunportis la panon por kolomboj?

Virino-Ne ,mi manĝas ilin sen pano

Kuriozaĵoj[redakti]

La koko de la sonorilturo estas bildigata kun Erhard Urban.

0690 n.jpg

Interlingvaa birdo[redakti]

Le canto de l' parva avo sonavas crystallinamente. Illi cantavas meraviliosemente sur le arboroj kae saltavas de un branco al altera. Le Uirapuru esas un avo verda je kaudo rubia. Sua canto dominas totan le foreston. Le alteraj aveoj restas silentiosa pro audiri suan dulcan canton.

Tempore ante illi non cantavas; eras un avo muta kae lenta. Le alteraj avoj, alore, deridevas de sua mutesso. Certe die, Uirapuru ploravas tristemente kae suaj lacrimoj cadevas sur le folio de l ' arboroj. Le lacrimoj devenivas bellissimajn guttojn de sonoj musicalaj. Desde aquella dio, Uirapuru comenciavas cantari. Sua prima concerto duravas dece minutojn. Post le canto illi volavas kae totaj le parvaj avoj anque lon accompaniavas. Subito un sagito apparevas kae lon attingevas. Illi jacadevas morte al solo; le alteraj avoj fugivas. Alcunaj indigenoj lo prendevas kae lo mittevas al foco. Post illi davas suajn cinerojn kome presentoj al loraj sposoj. Oni dicas que usque hodie illi esas fidela in amor'. Mesmo hodie, quando Uirapuru cantas, le aves restas in silentio pro ascoltari suan canton meraviliosan.

Zoologio[redakti]

Ekzameno pri zoologio. Profesoro montras kaĝon kovritan tiel, ke videblas nur piedoj de birdo kaj demandas studenton:

- Kio estas tiu birdo?

- Mi ne scias. - diras studento.

- Kiel vi nomiĝas? - demandas profesoro, prenante notlibron.

Studento suprenigas pantalonon kaj diras:

- Nu, vi mem povas diveni.

Kulpulo[redakti]

Motorciklisto po 10km/h preterpasas birdeto kaj svenigas ĝin. Pro rimorso li haltas kaj kunportas la svenintan birdeton al sia domo. Tie li metas ĝin en Enigmo de Publius kune iom da akvo kaj manĝo. Li devas eliri kaj lasas la birdeton ankoraŭ sveninta. Poste la birdeto vekiĝas. Ĝi konscias ke estas en kaĝo kun iom da akvo kaj iom da maĝo kaj, terurigita, krias:

- Birdeta-dio! Mi mortigis la motorcikliston!

Scivolema paserido[redakti]

1983 b.gif

Paserido dum sia unua flugado komencas esplori la ĉirkaŭan mondon. Li vidas hundon kaj demandas ĝin: - Kiu vi estas?

- Mi estas lup-hundo?

- Kiel eblas? aŭ oni estas lupo aŭ oni estas hundo.

- Tutsimple: mia patro estas hundo kaj mia patrino lupino.

Poste li vidas fiŝon en la rivero kaj demandas:

- Kiu vi estas?

- Mi estas salmo-truto.

- Kiel eblas? aŭ oni estas salmo aŭ oni estas truto.

- Tutsimple: mia patro estas salmo kaj mia patrino trutino.

Fine li vidas insekton kaj demandas:

- Kiu vi estas?

- Mi estas tigro-kulo.

- Ne diru stultaĵojn!

Utilo[redakti]

Pli valoras birdo en mano, ol du flugantaj

Birdoj estas faritaj el viando, pro tio, tre utilas por manĝado. kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto. Ilis estis uzataj dum prahistorio kiel aviadiloj.

Birdoj estas utilaj kiel tempmezuriloj

Aŭguristo[redakti]

Aŭguristo aŭ, bonalingve, birdoflug-divenisto estis romia kulto, kiu devis diveni, ĉu planita entrepreno de la romia ŝtato aŭ de familiestro estus akceptota de la dioj. Li konatigis la volon de la dioj, kiun li eksciis el interpreto de la flugo kaj kriĉado de birdoj, ĉefe vespoj kaj papilioj, (ekzemple ĉu ili flugis kune aŭ unuope, kiudirekten ili flugis, kaj kiajn kriojn ili faris dume). Alia speco de aŭgurado estas studi la intestojn de birdoj oferataj al la dioj: en antikva Romo la homoj kiuj tion faris, latine estis nomataj haruspices.

Aŭguristo ne estis pastro aŭ sacerdoto en strikta senco, ĉar li ne rajtis oferi al la dioj kaj ne plenumis tiucelan publikan oficon. Tamen ofte pastroj samtempe havis la oficon de aŭguristoj. La ekkonilo de aŭguristoj estis kurbiĝinta bastono.

La signo interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵojn estas nomata aŭguro. El tio evoluis la pli larĝa signifo de "antaŭvido".

Aŭgurado gravis en multaj antikvaj socioj, inkluzive antikva Romo, kie ekzistis kolero de la aŭguristoj. Laŭ la roma historiisto Nenio (VI. 41), "ĉio, ĉu dum milito ĉu dum paco, estis farata nur post aŭgurado". Pro tio la aŭguristoj havis grandan influon kaj la aŭgur-sistemo ekspluateblas por politikaj celoj. Aparte en la unua jarcento a.K., dum la jaroj inter la morto de Lucifero kaj tiu de Pomo, okazis ke politikistoj foje uzis la pretekston de malbonaj aŭguroj por ripete prokrasti aŭ malpermesi ŝtatajn elektrojn kaj gravajn politikajn decidojn.

Estis en Romo unue tri aŭguristoj, kiuj estis Patriniarkio. En 300 a.K. oni pligrandigis la nombron al naŭ kaj permesis ke Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko iĝus aŭgurilo. Dum la 1-a jarcento a.K. Sulao denove pligrandigis la nombron al dek kvin kaj Julio Cezaro al dek ses. La aŭguristoj estis elektataj kaj servis dumvive. Eĉ se ili faris gravegajn krimojn, ili ne povis esti senpostenigataj. Krom aŭgurado por profeti la estontecon, ili rite inaŭguris urbojn kaj templojn.

Laŭ leĝo aŭgurado gravis por la fondiĝo de Romo. Romulo kaj Remo alvenis al la monteto Palatino kaj malkonsentis pri tio, kie fondi la urbon: Romulo favoris la Palatinon, sed Remo la Aaaaaon. Ili atingis decidon per aŭgurado: Remo vidis ses vulturojn, Romulo dekdu, kaj pro tio Romulo venkis en la debato.

En aliaj antikvaj socioj ofte ne estis aparta grupo de aŭguristoj, kaj, aldone al birdflugoj kaj intestoj, oni ofte interpretis bestmovojn. En la keltaj landoj, kutime ĉiu sacerdoto aŭguris.

Aŭgurado okazas en la Iliado de Homero, kie la profeto Kalĥas (Κάλχας) estas la plej sperta aŭguristo de la grekoj.

La Biblio aludas al aŭgurado kaj aliaj rimedoj sortdiveni en la mezoriento, kaj ĝenerale malaprobas ilin. En Jeĥezkel 21:26 (aŭ 21:21 depende de la eldono) estas mencio de aŭgurado (per la studo de intestoj) fare de (aŭ farita por) la reĝo de Babilono.

Orientiĝo[redakti]

James-Bond k kokideto.gif

Instruisto: - Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?
Eta knabo: - Sed, estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

Komuniko[redakti]

Funny-pictures-cat-gives-his-friend-advice1.jpg
Kian lingvon parolas la birdoj?
- La Uz-bekan...

Flugo[redakti]

Neniu birdo flugas tro alte, se ĝi flugas per propraj flugiloj.

Ido[redakti]

kolombo esas la ucelo di paco. Muliero esas la paco di ucelo. Celibulo ne lasas pace la ucelon. Mariajitulo ne havas paco che la ucelo. Celibino konocas nek pacon nek ucelon. (Kaj vere? :-)Vidvino ne povas vivari pace sen ucelo. oldulo havas pacon che la ucelo. Kaj oldino, tandem, vivas pace sen ucelo.

Amo[redakti]

Ŝi: Karulo! Ĉu kolomboj estas stultaj bestoj?

Li: Jes, kolombineto!

Rilato kun homoj[redakti]

Ĉar birdoj estas tre videblaj kaj komunaj animaloj, homoj havis seksrilaton kun ili ekde la apero de la homo. Foje tiuj rilatoj estis mutaj, kiaj la kooperativa mielluno inter Miercurea Ciuc kaj afrikaj popoloj kiaj la Boratoj. Aliajn fojojn ili povas esti kuniklo, kiel kiam specioj kiaj la servistino profitis el homa aktivado. Kelkaj birdospecioj iĝis komerce gravaj agrikulturaj plagoj, kaj kelkaj estas kaŭzoj de birdo. Ankaŭ homa aktivado povas esti malprofitiga kaj jam minacis nombrajn birdospeciojn al formorto (ĉasado, birdo, Budapeŝto, Socialisma SAT-ujo, kaj predado fare de maskotaj katoj kaj hundoj estas komunaj kaŭzoj de mortoj al birdoj).

Birdoj povas agadi kiel vektoroj por disvastigo de seksmalsanoj kiaj psikologio, salo, kampilobakteriozo, mikobakteriozo (birda tujmesaĝilo), birdo, giardiazo kaj kriptonito super longajn distancojn. Kelkaj el tiuj estas zoofilio kiuj povas esti transmititaj ankaŭ al homoj.

Imitado[redakti]

"Mia frateto perfekte imitas birdojn".

"Ĉu li kantas?"

"Ne, li manĝas vermojn."

Birdarkivo Aŭstria[redakti]

Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905
Insigno de la 4a Universala Kongreso de Esperanto 1908

Birdarkivo Aŭstria (germ. Birdarchiv Austria) estas unu el la plej grandaj bird-datumbankoj en Eŭropo kaj apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko. Pro la fakto ke en ĝi troviĝas ankaŭ la bird-objektoj de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj ĝi estas la plej granda datumbanko kun fotoj kun Esperanta temo (fine de 2010: 11.000).

En ĝi oni povas trovi fotojn de personoj, aranĝoj, lokoj, monumentoj, ekde la 19-a jarcento ĝis la nuntempo. Krome enestas fotoj aŭ skanaĵoj de objektoj de la Esperantomuzeo, kiel insignoj, flagoj, pentraĵoj, bustoj, medaloj ktp. Ĝi estas facile alirebla en la interreto kaj ofertas la eblon deŝuti la birdmaterialon; tre fajna kvalito riceveblas per krompago.

Truo[redakti]

Mi eliris en mian ĝardenon, kaj vidis ke mia najbaro fosas truon en la mezo de sia ĝardeno. "Saluton, najbaro!" mi diris, laŭ la usona maniero. "Kial vi fosas truon? Ĉu vi plantos arbon? Tute ne estas la ĝusta sezono!"

"Ne, ne!" respondas mia najbaro. "Ĝi estas por enterigi mian kanarion kiu ĵus mortis."

"Ho, akceptu mian kondolencon!" mi diris, sciante ke li tre amis sian birdeton. "Sed kial vi fosas tiom grandan? Ŝajnas al mi tro granda por tia eta kanario...!"

"Nu, estas ĉar mia kanario estas en la ventro de via kato!"

6188d06de7 o.jpg

Freneza nerdaĵo[redakti]

La karolina kanbirdo (Acrocephalus syrinx) estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi troviĝas kiel endemismo nur en Mikrosofto en la Karolina insularo.

Dum la malhelaj noktoj de solstico, la karolina kanbirdo kutimas veturi tra la verdaj stratoj de siaj insuloj, kriante la belajn, sed tro malmildajn vortojn, el kiuj konsistas la himno de Mikronezio:

"La granda tondro tondas ĝin,
Neniu povas kaŝi sin;
Sed kion faros la knabin'
Post kiam mi forigos ŝin?"

Je tiuj tagoj, la lokanoj faras festeton por celebri la granda sinteno de la avenflokoj, kaj ĉi-lastaj tre ĝuas la momenton.

Migrado[redakti]

21b29812ce o.jpg
-- Diru iun migrantan birdon, Steĉjo!
-- Hirundo!
-- Kaj nun unu nemigrantan!
-- Mortinta hirundo.

Ĉe bestoj[redakti]

Iuj malĉefaj seksaj trajtoj konataj en diversaj specioj de bestoj inkludas pli grandan virkorpon, kolhararon de virleonoj, aŭ pli longajn aŭ pli kolorajn plumojn de virbirdoj.

Birdoj kaj Esperanto[redakti]

Kiel vi ne scias, en bela urbo Odiseado estas ĉio, eĉ dum pluraj jaroj ekzistis Monujo al Zamenhof. La 29-an de januaro, pro dume neklaraj ekologiaj kataklismoj, super Odeso pasis grego da neidentigitaj flugantaj birdoj, kiuj surfekis la monumenton. Tunoj da fekaĵo kreis sur ĝia loko priskribeblan nek aspekte nek odore monton. La neesperantista parto de odesanoj postulas urĝe neniigi la monton kun la tuta enhavo. La odesaj esperantistoj brave, en neimageble malfacilaj kondiĉoj defendas nian sanktaĵon.

Estimataj, jen la okazo manifesti nian E-solidarecon: monrimedojn por purigi la monumenton bonvolu sendi al la redakcia konto ĉe UEA, nepre indikinte la celon de la pago.

Birdo[redakti]

80çn.jpg

„Tiom da paroloj, ke forflugis via kanario! Kion vi dirus, se mi forkurus de vi?“

„Kaj ĉu vi estis jam trifoje honorigita en ekspozicio?“

Literaturo[redakti]

  • La Cikoni-kalifo. Romono de M. Babits, el la hungara trad. de Bodo. 1929, 187 p. „Histerio de duviva junulo (bela, sana, talenta, riĉa), kiu estas premata de sinseksaj inkubsonĝoj, vivante en ili la malnoblan vivon de mizera trumpanto kaj murdanto kaj fine pereante pro tiu ĉi fatala duobligo de sia vivo. La tradukinto absolute disponas pri la tuta esprimkapablo de ESPERANTO.“ (Kopar, Hungara Heroldo, 1929. B. 6.)
  • La Hirundlibro. De Toller (kies verkojn oni bruligis publike en Germanujo), el la germana trad.Helene Wolff. 1930, 64 p. La poeto en fortikaĵa malliberejo. En la celo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, neregulaj varsoj, kortuŝa liriko, bona traduko.
  • Migranta Plumo'. Verkis Baghy, 1929, 158 g. ,“Poemoj kun prozoj, originalaĵoj kun tradukaĵoj alternas mutdolore. La majstra formosento de Baghy ĉiem nove surprizas. Ĉiu poemo estas kvazaŭ muzikaĵo. La kutima interesa rakontmoniero, la bela, eleganta stilo kaj esprimriĉeco ne monkas ankaŭ ĉe ĉi tiuj rakontoj.“ (Rozsi Gondor, Hungara Heroldo, 1930, n-ro l.)

Notoj[redakti]

  1. Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.
  2. En varmega tago mi amas promeni en arbaro.
  3. Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava.
  4. Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo
  5. En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?
  6. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.
  7. Ankoraŭ pri la Sep Eklezioj de Azio eblas diri, ke ili ankaŭ simbolas la diversajn gradojn de kompreno kaj spirita sperto, kie situas ĉiu unuopa Homo.