Vortordo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Enspezo postulas elspezon"

~ Zamenhof montrante kutiman vortordon

"Vi eble povus eĉ profesii kiel kabareda komediisto!"

~ Vikipediisto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Kion do faru ateistoj, precipe en nekatolikaj landoj..."

~ Calvin Coolidge

Regula SVO vortordo estas pova ilo por eviti ambiguecojn, precipe pri subjekto kaj objekto. Tion uzante, oni bezonas nek akuzativajn finaĵojn malfacilajn, nek konfuzajn prepoziciojn kiel "na". La ilo estas multe uzata en la du plej facile lerneblaj lingvoj de la mondo, la angla kaj la ĉina, kaj ankaŭ en la plej populara lingvo de la mondo, Ido.

126475380029.png

Baza principo[redakti]

Aprendiz de esperanto.jpg

La baza principo estas ege simpla. La verbo estas en la mezo. Antaŭ la verbo troviĝas la subjekto. Post la verbo la objekton ni trovas.

Ekzemplo el la angla[redakti]

Ni rigardu mallongan diraĵon el la angla

Time flies like an arrow.

Por analizi, ni unue devas trovi la verbon en la mezo –

like (ŝatas) la verbo
Time (tempo) antaŭ la verbo, do parto de la subjekto
flies (muŝoj) antaŭ la verbo, do parto de la subjekto
an arrow (sagon) post la verbo, do la objekto

La signifo do estas...

"La tempo-muŝoj (speco de usonaj muŝoj) ŝatas sagon."

Eĉ pli simpla ekzemplo el Ido[redakti]

1806 n.jpg

La Idisto Louis de Beaufront skribis artikolon kun la titolo

La linguo supleanta Ido

Jen la analizo –

supleanta (anstataŭanta) la verbo
La linguo (la lingvo) antaŭ la verbo, do la subjekto
Ido (Idon) post la verbo, do la objekto

La signifo do estas, "La lingvo, kiu Idon anstataŭos".

Do ni tuj komprenas, ke la artikolo temas pri Tokipono.

Demokratia severeco kaj totalisma libereco[redakti]

Grava temo por nuntempa lingvascienca diskuto estas la kontrasto inter la demokratia severeco de la angla vortordo kaj la totalisma libereco de la rusa.

Vidu ĉefan artikolon pri rusa inversigo.

Esperanto kaj vortordo[redakti]

Esperanto devas elekti inter akuzativo kaj fiksita vortordo. Ĉar ne estas internacie interkonsentita vortordo, akuzativo estas la pli simpla elekto. Daŭrigante legi la sanktajn skribojn, vi trovas la sekvajn ekzemplojn:

Espero panon ne donas.
Mensogo malproksimen ne kondukas.
(Venu)Ĉi tien!
Li amas ŝin kiel frato fratinon.
Vi devas balai la polvon sub la lito kaj ne sub la liton.

Vortordo en Esperanto[redakti]

Vortordo en Esperanto, signifas akcepteblajn ordojn de frazeroj en la esperantaj frazoj. Vortordo en Esperanto probable estas la plej libera kaj varia el ĉiuj - almenaŭ naturaj - lingvoj. En EdE-V Kálmán Kalocsay skribis jene pri Vortordo en Esperanto:

{En Esperanto la vortordo estas libera; la deviga akuzativo kaj la nombra konformiĝo de substantivo kun adjektivo permesas grandan elastecon en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu libereco.

La ĉefa regulo estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la predikato sekvu post la subjekto, ilin apartigu maksimume adverbo. Precipe grava estas tio, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo la persona pronomo staru ĉiam antaŭ la verbo, ankaŭ en la orda modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien-reen ŝovi en la frazo.

La vortetoj "ankaŭ", "nur" kaj "ne" staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas.

Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: „La laboro postulanta grandan penon“. Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. „La plenplena de homoj ĉambro“.

En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: „Venu“, diris Johano. Sed: „Venu“, li diris.

En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l' dependa frazo rilatas.

La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l' frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo. v. Sintakso.

KALOCSAY

Noto de M. C. Butler: „Johano diris“ kaj „diris li“ ŝajnas al mi egale bonaj.

Vidu ankaŭ[redakti]


La Vikipedio havas pedantan artikolon pri vortordo.