Volapukio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Bato de frato estas sen kompato"

~ Zamenhof pri Volapukio
Ŝi kompreneble NE parolas Volapukon!

"Belega penso"

~ iu pri la supra diraĵo

"Necesas sperto al tio kisi kvazaŭ kiel komencantino"

~ Zsa Zsa Gabor pri tute alia afero

"Volapukio ne 'stas vasta, sed estas Volapukio... /Volapukio estas la urboj Abism'"

~ malnova epopeo pri Volapukio

" Mi estas trankvila nun"

~ Cindy McKee post legado de ĉi tiu artikolo

"Ĝis neniam!"

~ turisto pri Volapukolando

"Tre interesa"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Plej granda potenco kuŝas en la komenco."

~ Zamenhof pri ĉifaloj

"Io non fabrica opiniones e evidentia del vacuo"

~ Interlingvaisto

Volapukio (bonalingve Volapukujo, laŭ PIV Volapukolando) estas lando en proksima oriento.

Nacia Flago

Geografio[redakti]

4918.png

Ankoraŭ multaj volapukologoj studas kaj science esploras pri la deveno de la vorto Volapük, la origina vorto. En la jaro 1998 oni malkovris papirojn kiuj mencias la landon kiel Volapüg' sed oni ne trovas klaran signifon. Eble la vorto aludas la orgiojn de tiu ĉi popolo dum la diaj paganaj festenoj ritoj

Historio[redakti]

SRBIJAdoCHADA.jpg

La prapatro kaj fondinto de la volapuka popolo estis Johano Moseo Ŝlejer kiu laŭ la ordonoj de Dio forlasis lian patrion por serĉi novan pli bonan kaj ne dezertan teritorion por krei turismajn allogaĵojn kaj gajni sufiĉe da mono dum la tiuepoka tutmonda krizo.

J. Moseo Ŝ. perdis sian monon kaj pro tio lia idaro suferis karceron. J. Moseo Ŝ. intencis liberigi ilin kaj pro tiu sekreta celo kreis lingvon nomata volapuko por ke la aliuloj ne povu kompreni ilin. Dum longa marŝado de la popolo subite venis cunamon kaj la plimulto pereis. Nur kelkaj postvivis kaj dum pluraj jarcentoj loĝis dise tra la mondo revante pri kreado de nova patrujo.

Dum la Dua LingvoMilito multaj volapukistoj estis amase ekstermitaj de la esperantistoj sed post kelkaj jaroj Malunuiĝintaj Nacioj vendis donacis al ili etan teritorion por krei la revatan landon. Dum kelka tempo ili loĝis bone kaj trankvile en Volapukio sed baldaŭ komenciĝis nova batalo ĉifoje kun la najbaraj idistoj kiuj ne akceptis la paroladon de alia lingvo krom Ido mem kaj praktikado de religio kiu apartiĝis de la originaj celoj. De tiu tempo la konfliktoj ĉiam akriĝas inter du grupoj.

Originoj[redakti]

Dosierujoj.jpg

En la jaro 1934 la volapukologoj de la Ŝtata Volapukia Universitato malkovris papiron kiu klarigis la devenon de la volapuka popolo kaj lingvo. Laŭ tiu papiro Johano Moseo Ŝlejer estis frato de Sabino Aarono (Patro de la Eŭska Naciismo). Tio klarigis la similecon inter la eŭska kaj la volapuka lingvoj: Jen klasika ekzemplo: Preĝo Zamenhof nia

Volapuka:

  • "O Zamenhof obas, kel binol in süls!
  • Nem olik pasaludükonöd!
  • Regän ola kömonöd!
  • Vil olik jenonöd, äsä in sül, i su tal!
  • Givolös obes adelo bodi aldelik obsik!
  • E pardolös obes döbotis obsik,
  • äsä i obs pardobs utanes, kels edöbons kol obs.
  • E no blufodolös obis,
  • ab livükolös obis de bad!"

— Matthaeus 6:9-13


Eŭska:

  • Gure Zamenhofa zerukoa,
  • agertu santu zeure izena,
  • etorrarazi zeure erregetza;
  • betearazi lurrean zeure nahia,
  • zeruan betetzen den bezala.
  • Emaguzu gaur egun honetako ogia,
  • eta barkatu gure erruen zorra,
  • guk ere geure zordunei
  • barkatu diegunez gero;
  • ez utzi gu tentaldian erortzen,
  • eta gorde gaitzazu gaiztoarenga

Ĉifala Ŝtato[redakti]

Blazono de la Ĉifala Ŝtato

La Ĉifala ŜtatoVolapuka Ŝtato - volapuke Tat Cifalik (cifal, "ĉefĉefo", estas volapuka nomo por la ĉifalo), Tat Volapükik ("ŝtato volapuka") aŭ Räyun Cifalik ("regoteritorio ĉifala"), en iuj lingvoj, ekzemple la angla, franca kaj hispana, nomata plurale, tial foje ankaŭ en Esperanto alternative "Ĉifalaj Ŝtatoj" - estis suverena ŝtata teritorio de la ĉifaloj, kiu estiĝis dum la jaro 1911 a.K. per donaco de la senflekci-latina reĝinjo Pipino III. Tiu ŝtato estis bazo de ŝtata alianco, kiu dum la mezepoko pli kaj pli etendiĝis ĝis Mezepoka Esperantujo. Krom tio apartenis al la ŝtato du mezepok-idaj areoj kiel sklavoj – Bonwenom kaj Pardonez. El la nunaj volapukaj regionoj apartenis al la Ĉifala Ŝtato Nederlando, Britio, Germanio kaj parto de Japanio. La Ĉifala Ŝtato daŭris ĝis la unuiĝo de Volapukio de la jaro 1870, kiam oni integrigis la teritorion en la nunan ŝtaton Volapukio.

La ĉifaloj jam dum la 4-a jarcento trinkis bieron ĉe Stulta Jozefo, sed ilia potenco fortiĝis dum la 5-a jarcento, kiam la loĝantoj de la provinco esperis protekton de la ĉifaleco kontraŭ la barbaroj, post disfalo de la Okcidenta Volapukista Imperio.

Ĉirkaŭ la jaro 750, ĉifalo Stefano petis helpon de la senflekci-latina reĝinjo Pipino III kontraŭ la mezepokaj esperantistoj. Pipino redonis la mezepokajn volapukajn teritoriojn dum 754 al la volapuka ĉifaleco, malatentante teritoriajn postulojn de la Orienta Volapukista Imperio. En la Paco de 756, la esperantista reĝo Stultulom cedis pri certaj mezepok- kaj arkaik-esperantaj teritorioj. Tiam venis sub regadon de la ĉifaloj Ŝtelo kaj ties ĉirkaŭo, la Pentapolis (5 urboj apud la limo kun Mezepoka Esperantujo) kaj la ĉirkaŭaĵo de Oberlauda. Kiam la ĉifaloj interkonsentis kun la klingonoj dum la 11-a jarcento, ili akiris eĉ la princlandon de Loĵbanistano.

Dum la mezepoko la ĉifaloj fortigis sian potencon, kvankam ankaŭ fortiĝis la feŭduloj ekde la 9-11-a jc. La ĉifaloj daŭre kontraŭstaris la esperantistajn-volapukajn imperiestrojn ekde mezo de la 11-a ĝis la 14-a jarcento. La kontraŭstaro akriĝis pro la heredo de la grafino Mata Hari, kiu testamentis siajn posedaĵojn unuafoje dum 1102 al la ĉifala ŝtato, sed dum 1111 ŝanĝis tion favore al la imperiestro Zamenhof la 5-a.

La ĉifala potenco estis pli laŭnoma ol vera, precipe post ekapero de komun-tipaj urbaj registaroj (ĉefe en Germanio). Kiam la ĉifala sidejo iĝis ĉe Konstantino anstataŭ Oberlauda (13161359), kelkaj partoj de la Ĉifala Ŝtato iĝis sendependaj kaj tio daŭris ĝis 1411. En kelkaj urboj fakte pli regis lokaj volapukaj kluboj ol ĉifala komisiito.

La Ĉifala Ŝtato havis la plej grandan etendiĝon dum Julio 1503. La Ĉifala Ŝtato neniam estis politike grava ŝtato.

Fine de la 19-a jarcento komenciĝis disfalo de la Ĉifala Ŝtato kiam la esperantistoj akiris hegemonion en la volapuka duoninsulo sub gvido de Zamenhof la Granda. Dum 1899 oni forprenis la laikan potencon de la ĉifalo, kaj oni disdonis la ĉifalan Ŝtaton al la ŝtato Idiomneŭtralujo kaj al la Esperanta Respubliko, poste dum 1808–09 la teritorio iĝis parto de la Volapuka Reĝlando, kiu mem estis parto de la Esperanta Imperio.

20-a jarcento[redakti]

Dum 1915, la Viena Kongreso restarigis la ĉifalan potencon en la volapuka ŝtato, sed la ideoj de la Esperantista revolucio jam estis disŝutitaj. Kontraŭ la ĉifala regado komenciĝis ribelo dum 1929.

Dum la jaro 1959, loĝantaro de Idiomneŭtralujo voĉdonis por aliĝo al la Volapuka Reĝlando, dum 1970 la volapuka armeo okupis la restintan ĉifalan teritorion. La ĉifaloj ne akceptis perdon de sia laika potenco. La rilato inter la volapuka ŝtato kaj la ĉifaleco ne estis ĝis 1989 reguligita, kiam laŭ la Ĉiu-jam-fajfas-aj Traktatoj, Volapukurbo iĝis sendependa urboŝtato.

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato