Viro
"La sola maniero per kio virino povas reformi viron estas per tedi lin tiom komplete ke li perdas ĉian intereson en la vivo"
"Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu"
"Oni opinias, ke edzigitaj viroj vivas pli longe, tamen fraŭloj - pli interese"
- ~ iu ajn pri viroj
"Kelkaj inoj estas papilioj, kiuj kiuj flirtas de viro al viro"
"La vera viro voras varojn"
- ~ proverbo pri viroj
"Virinoj estas eco de viro."
"viro instruas en mia urbo kiu aĉetas siajn pladojn. li diris al mi, kiom da jaroj ni vivis kune en plena feliĉo?"
- ~ Roboto pri viro
"Viroj estas pli inteligentaj ol virinoj."
- ~ Viro pri viroj
"La viroj timas ke la virinoj ridos pri ili. La virinoj timas ke la viroj mortigos ilin."
"Tamen oni ne povas esti tute certa, ĉu iu ajn vere ekzistas."
- ~ Filozofo
Viro estas piva vorto, sinonimo de besto, aĉulo kaj fiulo. La viro estas kelkfoje konfuzita kun la knabo, malino, aŭ vira homo.
La viro similas la gorilon, sed ne havas la bele dikan gorilan hararon. Viro diferenciĝas de knabo nur per kosto de ludiloj.
En la komenco ekzistis nur la virino, sed Dio kreis la viron por ke li klarigu la mondon al ŝi.
Etimologio[redakti]
Saluton kara leganto.
La vorto viro estas mallongigo de virtuozo, ĉar ĉiu viro konsideras sin klera pri ĉio en la mondo, precipe kompare ol virinoj. Ĉiu viro daŭre klopodas droni la voĉojn de la aliaj por komprenigi la homojn pri sia vasta scio.
Du[redakti]
Du viroj veturis tra kamparo kie la tero estis treege senfrukta. Unu diris. “ Mi opinius ke ju pli multe da tia tero oni posedus des pli malriĉa li estus.”
Tuj la posedanto de la proksima kampo levigis sin de malantaŭ la ŝtonbarilo kaj diris. “ Nu, mi ne estas tiel malriĉa kiel vi opinias, ĉa r mi posedas nur du akreojn.”
Juĝado[redakti]
„Mi neniam prijuĝas viron laŭ liaj vestaĵoj.“
,, Tio nii ankaŭ ne faras. Mi prijuĝas lin ĉiam laŭ la vestoj de lia edzino.
Aliseksemo[redakti]
Kun granda ĝojo ni diskonigas, ke Pastro J. M. Decoene diras ke viroj ne reprezentas du apartajn populaciojn, aliseksemulajn kaj samseksemulajn. La mondo ne dividiĝas inter ŝafoj kaj kaproj. Ne ĉio estas nigra, ne ĉio estas blanka. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes.[1]
Ni ne diras al virinoj, 'ĉu vere vi triope seksumis kun du inoj kaj viro kaj vi iom manĝis ŝian piĉon? Vi devas esti lesbanino.' Sed ni diras al viroj, 'ĉu vere vi tuŝis kacon? Vi devas esti gejaĉo.'... Malgeja vira sekseco ĉiel temas pri la paranojo: ĉu mi estas ineca, ĉu mi estas geja? Do la viro, kiu permesas al si fari ion perceptata kiel ineca aŭ gejaĉa ne plu estas viro.[2]
Post alkutimiĝo doloras disiĝo.
Kompleteco[redakti]
Viro ne estas vere kompleta ĝis li edziĝas. Kaj post tio, li estas vere komplete finita! Ĉi tio perpleksigas min.
Signifo[redakti]
Ĉar vir- signifas (ne nur homon de malina sekso) ankaŭ kun matura stato. Do mankas vorto por signifi besto aŭ homo de vira sekso ankoraŭ nematura. Vir- povas daŭre esti uzata ekzemple por virbovo (sekse matura) sed pri nematura sama besto, oni ne povas uzi la vorton : virbovo, sed tute taŭgas la vorto boviĉo. Virbovoj ne signifas same kiel boviĉoj. Plie kiam vorto estas sendube nur uzita por inulo kiel "sireno, amazono..." Simetrie ni povas danke al -iĉ paroli pri malina ulo de tiu tipo.
PIV-a viro[redakti]
Laŭ sekuraj informoj, ni devas legi PIV-on kun prudento. Kiam PIV skribas "viro..." ofte temas vere nur pri "homo...", sed estas malfacile scii certe. Kiam temas pri ist-vortoj (kun la sufikso IST), temas ĉiam vere pri "homo...".
Io[redakti]
Viro vilaĝane vestita vagis tien kaj reen sur ia strato de la urbo kaj portis en la mano paketon sigelitan kun adreso kaj valordeklaro da 500 frankoj. Preteriranta urbano rimarkis la embarason de nia homo, kaj demandis lin, kion li deziras. La kamparano prezentis la paketon kaj petis lin. ke li bonvolu legi la adreson, ĉar li mem ne scipovas legi kaj forgesis la adreson. Kun tono de ĝoja surprizo la urbano ekkriis: “ĉi tiu paketo estas por mi; jam de longe mi ĝin atendis.”
La kamparano ŝajnis kontenta pro tio ke li estis trovinta la adresaton kaj petis nur por sia komisio trinkmonon da 5 frankoj, kiujn li tuj ricevis. La nova posedanto de la paketo nun iris rapide domen por rigardi sian trezoron. Sed interne de la paketo li trovis nur pecon da kartono, kie estis skribita: “Fripono, ci estas mem friponita.”
Budismo[redakti]
Povus esti, ke ni kalkulis, ke en mahajana budhismo, en kiu la paramitoj havas multe pli gravan rolon, Viro estas unu el la ses moralecoj.
Satiro[redakti]
Strange, ke viro, kiu estas sufiĉe saĝa por verki satiron, estas sufiĉe stulta por eldoni ĝin.
Konkubineco[redakti]
Konkubineco signifas daŭran kaj seksan kunvivadon de viro(j) kaj virino(j) sen geedziĝo. Tiu formo de kunvivado estas ne aŭ apenaŭ leĝe reguligita. Oni nomas la virinan partneron de la rilato konkubino, sed ĝi ankaŭ signifas kromvirino (krom ekz. la laŭleĝa edzino).
Taŭgeco[redakti]
Viro, kiu ne havas rideman vizaĝon, ne taŭgas por vendi komercaĵon.
Fel-iĉo[redakti]
Priskribo de vira mateno: “Mi vekiĝas, ellitiĝas, matenmanĝas kaj poste mi veturas hejmen”.
Mizandreco[redakti]
Mizandreco estas koncepto indikanta malamon, malŝaton, malestimon aŭ profundradikajn antaŭjuĝojn kaj antaŭjuĝojn al viroj. Misandreco povas esti difinita kiel socia marĝenigo, seksa diskriminacio, malamikeco, ginocentrismo, matriarkeco, humiligo de viroj, perforto kontraŭ viroj, androcido kaj seksa objektivigado de viroj. La koresponda vorto mizandro estas homo, kiu malamas kaj evitadas virojn.
La termino konsistas el la antikvaj grekaj vortoj μισεῖν, misein, "malami" kaj ἀνήρ, anér "viro".
La parenca vorto mizogineco signas la korespondan fortan malamon de ĉiuj virinoj kaj la parenca vorto filandreco signifas inklinon, amon aŭ admiron al viroj.
Vere[redakti]
Amanta viro estas ne kompleta ĝis li edziĝas, poste li estas finita.
KIE TROVI TAŬGAN VIRON?[redakti]
En la laborejo, Lio, la sekretariino, plendas pri sia amvivo: Mia amvivo fakte ne ekzistas.
Kruko: Vi devas trovi taŭgan viron.
Lio: Sed kie virino ne plu tiom juna povus trovi viron amuzan, saĝan, fraŭlan, kaj sanan?
Kruko: Provu en librovendejo.
Lio: Ĉu en librovendejo? Tio estas interesa ideo.
Kruko: Jes ja. Oni povas trovi en la sekcio "fikcio"....
Animala poliginio[redakti]
La esprimo estas analoge uzata pri la seksa kunvivado de bestoj, ekzemple la montaj goriloj.
Io ajn[redakti]
Malgranda grupo da viroj, sidantaj en klubejo, pridiskutis la virinojn. Nur unu el ili silentis. Petite ke li donu lian opin ion, li diris tre malrapide: “Nu, ĝenerale parolante, mi konsideras virinon kiel — ĝenerale parolantan.”
Alio[redakti]
Viro enfalis en urbstratan truon, rompante al si la kruron. Lia advokato faris juĝan postulon petante kompensaĵon de mil dolaroj por sia kliento, kaj gajnis la proceson. La urbestraro apelaciis ĉe la plej alta juĝejo, kiu ankaŭ konfirmis la supran verdikton. Post kiam la procesado estis likvidita kaj la advokato ricevinta la mil dolarojn, li enmanigis al sia kliento nur unu dolaron. “Pro kio tio ĉi estas?” demandis la viro.
“Jen tio kio restas, post kiam mi de kalkulis mian honorarion, la apelacian koston kaj ĉiujn elspezojn.”
Unue alrigardante la dolaron, tiam la advokaton, la viro demandis: “Kio estas al tiu ĉi dolaro? ĉu gi estas falsa?”
Alteco[redakti]
La plej alta viro de la mondo estis Robert Anton Wilson el ŝtato Illinois (Usono), kiu mortonte mezuris 2,72 m. La plej alta vivanta viro de la planedo estas Radio Erevano (Tunizio), kiu mezuras 2,34 m.
JUNASPEKTA VIRO[redakti]
Necesas rimarkigi ke Kruko eniras la laborejan necesejon, kaj tie trafas Banikon, kiu kontrolas sian aspekton en spegulo.
Kruko: He ja, Banĉjo, vi estas tre junaspekta por sesdekjara viro.
Baniko ŝokiĝas: Sed mi aĝas kvardek sep!
Kruko eliras ridante: Mi scias, mi scias....
Virseksulo kiel normo[redakti]
En feminisma teorio, la principo virseksulo kiel normo entenas ekzemple derivadon de inaj vortoj disde tiuj viraj (ekzemple oni derivas la vorton "edzino" disde la vorto "edzo"), uzadon de la pronomo "li" por paroli pri persono de nekonata sekso. Laŭ tia lingva seksismo, tio estas laŭ la principo "virseksulo-kiel-normo", la virseksuloj estas kvazaŭ "normo", dum la inoj estas "escepto".
Substantivoj kaj substantivaj participoj[redakti]
En la komenco la principo "virseksulo-kiel-normo" estis tre enradikiĝinta en Esperanto sed poste ĝi iom post iom malpliiĝis kaj nun malmulte restas en la lingvo. Laŭ la moderna esperantologio, la vortoj adjutanto, aktoro, anglo, apaĉo, arabo, amiko, biologo, bonzo, bovo, cigano, ĉevalo, ĉino, derviŝo, diakono, diplomato, episkopo, esperantologo, feo, franco, fripono, gasto, generalo, geografo, geologo, germano, ĝemelo, hebreo, heroo, hundo, imamo, indiĝeno, japano, judo, kamarado, kapitano, kaporalo, kapro, kardinalo, kato, katoliko, kelnero, koko, kolego, kolonelo, leono, leŭtenanto, mastro, majstro, membro, ministro, monarĥo, najbaro, nobelo, oficiro, orfo, papo, pasaĝero, parenco, pastro, poeto, prezidento, profesoro, polo, rabeno, redaktoro, ruso, sekretario, sklavo, soldato, studento, svedo, ŝafo, ŝoforo, tajloro, turisto, viktimo, ano, estro, ido, isto, ulo kaj la O-vortoj, kies lasta sufikso estas -ant-/-at-/-int-/-it-/-ont-/-ot-/-an-/-estr-/-id-/-ist-/-ul- (ekzemple esperanto, lernanto, zorganto, zorgato, konito, juĝoto, akademiano, kortegano, regnano, vilaĝano, regnestro, Izraelido, reĝido, esperantisto, instruisto, kuracisto, sciencisto, bonulo, junulo) estas uzeblaj por paroli pri ino. Sed unuatempe oni emis nepre aldoni al tiaj vortoj la sufikson -in- , parolante pri ino; aliflanke, en multenombro tiaj vortoj estis seksneŭtralaj (ekzemple "amikoj de l' lingvo internacia") - ĉi tio estas unu el la kaŭzoj de tio ke oni klasigas ĉi tiujn vortojn kiel seksneŭtralajn. Tamen ĉe ĉirkaŭ trideko da vortoj la vira senco estas tre forta: abato, avo, barono, bubo, caro, dando, duko, edzo, fianĉo, filo, frato, fraŭlo, grafo, kapono, knabo, kavaliro, kuzo, lordo, monaĥo, nepo, nevo, onklo, patro, reĝo, princo, sinjoro, vidvo, viro; sed oni foje povas uzi tiajn vortojn kiel seksneŭtralajn metafore kaj multenombre (ekzemple "La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos" - L. L. Zamenhof) sed tia uzo estas malofta. Ĉar la inajn vortojn edzino, patrino k. t. p. oni faras el la viraj vortoj, ĉi tiuj vortoj estas ekzemplo de la principo "virseksulo-kiel-normo". Aktivistoj plurfoje provis forigi tian principon ekzemple per enkonduko de novaj seksneŭtralaj vortoj (parento por patro/patrino k. t. p.), la vira sufikso -iĉ- , la neduumula sufikso -ip- kaj la karesa neduumula sufikso -pj-. Do, laŭ tia solvo, anstataŭ la vortoj patro (vira), paĉjo (vira, karesa), patrino (ina), panjo (ina, karesa) devas esti parento (seksneŭtrala), parentiĉo (vira), paĉjo (vira, karesa), parentino (ina), panjo (ina, karesa), parentipo (neduumula), papjo (neduumula, karesa) sed tiaj novaj vortoj almenaŭ ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptitaj.
Pronomoj[redakti]
Alia ekzemplo de sekvado de la principo "virseksulo-kiel-normo" en Esperanto estas uzo de la vira pronomo li por paroli pri persono de nekonata sekso. Tia uzo tamen iom post iom malpliiĝis kaj cedis al la esprimo "li aŭ ŝi" (kiu cetere ankaŭ iom sekvas la principon "virseksulo-kiel-normo" ĉar unue estas "li" kaj poste estas "ŝi"; ĉiuokaze, ĝi estas duumisma ĉar ĝi ne inkluzivas la neduumulojn) kaj al la neoficiala pronomo "ri", kiu neniom sekvas la principon "virseksulo-kiel-normo", nek ekskluzivas la neduumulojn. Kredeble, unue la pronomo ri estis proponita de Ole Hegemann en la novaĵletero "Sekso kaj Egaleco" en la jaro mil naŭcent sepdek ok, sed tre populariĝis en la komenco de la tria miljaro.
"Ge-"ismo[redakti]
Kelkaj trouzas la prefikson "ge-", dirante ekzemple "geamikoj" sed egale kaj laŭ la tradicia lingvuzo, kaj, laŭ la moderna lingvouzo, oni povas tute bone diri "amikoj" ankaŭ al sekse miksita grupo. Krome la esprimo "geamikoj" malinkluzivas la neduumulojn (krom eble la ambaŭseksuloj) ĉar la signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj". Sed la esprimo "amikoj" povas inkluzivi ankaŭ la neduumulojn ĉar la vorto "amiko" estas seksneŭtrala.
Belulino[redakti]
Viro ekvidis belulinon kaj li diris:
- Kiel belega vi estas!
Kaj ŝirespondis: - Dankon! Sed bedarinde mi ne povas diri la samon al vi...
- Nu, faru kiel mi, ne diru la veron!!!
Kvarenteno[redakti]
Ne serĉu hodiaŭ la viron de via vivo ! Hodiaŭ mi restas hejme !
Virismo[redakti]
Virismo aŭ masklismo estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de viroj. La baza elirpunkto de virismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al virinoj, laŭ la ĝenerala akceptado de la principoj de inismo en plej parto de la okcidentaj aŭ demokrataj landoj.
Ideologiaj tendencoj kontraŭaj al virismo estas inismo.
En Esperanto regule aperas la feminisma revuo Femina. Masklisma revuo ne estas.
Statistiko[redakti]
El 100 viroj, 60 ne kredas amon, 40 ne volas seriozan rilaton. Sed ĉiuj 100 scias certe, ke la virino kulpas pri ĉio.
Io ajn[redakti]
En kafejo iu viro persiste rigadis mezaĝulinon. Ŝi rimarkis tion kaj svingis al li. Li alpaŝis ĉe la tablo kie ŝi sidis dirante ;
-Kara mia , ĉiam kiam vi ridis mi ekdeziris ke mi alvoku vin ĉe mi.
-Ho , vi estas vera delogulo!
-Ho ,tute ne , mi estas dentisto!
Viroj kaj aliaj viroj[redakti]
- Kion la viro diris al la alia viro?
- Ni ambaŭ estas viroj.
Libro[redakti]
Venas viro en librovendejon kaj demandas: „Ĉu vi havas libron Viro, reganto de virinoj?“
„Pardonu, sed sci-fi estas en dua etaĝo.“
Viroj kaj virinoj[redakti]
Dufoje en sia vivo viroj ne komprenas virinojn — antaŭ geedziĝo... kaj post ĝi.
Brileco[redakti]
Nedubeble inter niaj membroj, kelkaj ne kapablas uzi Esperanton ; sed ili deziras montri, ke ili varme aprobas nian propagandon, kaj ke viroj estas brilkoloraj kaj la inoj malpli brilaj.
Viro kaj virino[redakti]
Kiam viro kaj virino restas duope, sxi pensas: "Fin-fine ni estas kune!", kaj li: "Fin-fine ni estas solaj!".
La kvar sekretoj por kontenta viro[redakti]
- Gravas ke oni trovas virinon kiu kuiras kaj purigadas.
- Gravas trovi virinon kiu havas bonegan enspezon.
- Gravas trovi virinon kiu amas seksumadon.
- Gravas ke ĉi tiuj tri virinoj neniam renkontas unu la alian.
Aliflanke[redakti]
Kvin sekretoj de la feliĉaj virinoj
- Estas grave, ke vi trovu viron, kun kiu vi povas dividi la respondecon kaj la hejmajn laborojn, kaj li havu postenon kun bona salajro.
- Estas grave, ke vi trovu viron, kiu shategas danci laj vojaĝadi, kaj li havu la forton ridigi vin.
- Estas grave, ke vi trovu viron, kiu emocie subtenas senekspluate vin, kaj li aldone eĉ ne mensogas.
- Estas grave, ke vi trovu viron, kiu estas perfekta amoranto kaj ŝategas petole pasii kun vi!
- Estas grave, sed vere tre grave, ke tiuj chi kvar viroj ne konu unu la alian!
Respekto[redakti]
Dum la viroj scias kion fari, kiam venas renkonte flago aŭ alia respektinda objekto (stari nudkape aŭ forkuri en flankan strateton), la virinoj neniam estis instruataj pri la farenda simbola gesto.
Timo[redakti]
Multaj viro tre timas in-timan babiladon.
Viroj kaj katoj[redakti]
iu diferenco estas inter viro kaj kato ?
Neniu, ĉar ambaŭ timas la polvosuĉilon.
Inteligenteco[redakti]
Salono, kie estas konversacio. Subite, maljuna sinjorino diras kolere: "Mi estas tute certa ke ĉiuj viroj estas idiotoj!"
"Ne ĉiuj" - mezvoĉe respondas, ridetante, tre bontona sinjoro "multaj viroj neniam edziniĝis."
Komprenebleco[redakti]
Kion diras viro kiu sidas en akvo ĝis la talio?
-Ĉi tio superas mian komprenon.
IK[redakti]
„Kio okazis al viro, kies IQ ĵus malaltiĝis je 60%?“
„Lia edzino mortis.“
Nebone[redakti]
Viro kun sangantaj manoj elvenas de la banĉambro. Demandas la edzino, kio okazis ?
Respondis la edzo, ho tiu viro en la spegulo subite atakis min.
Demando[redakti]
Ĉu vere viro vidis vin veni?
Vitaminoj[redakti]
„Videblas, ke vi estas mezaĝa viro.“
„Kial?“
„De ĉiuj malfacilaĵoj vi kulpigas mankon da vitaminoj.“
Ŝovinismo[redakti]
En la inisma movado dum la 1970-aj jaroj kreiĝis la anglalingva termino „male chauvinism“ ("vira ŝovinismo"). La vorto priskribas patriarĥismajn sociojn kaj unuopajn virojn, kiuj kredas prave pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al virinoj.
Naskiĝo[redakti]
La plej juna filino de la familio edziniĝis antaŭ naŭ monatoj. Kaj ĉiuj, en plej granda emocio, atendas la rezulton. Finfine, la flegistino aperas, portante kriantan, blanke-ruyan, nudan karnobulon, kaj prezentas ĝin al la praavino -- 102 jarojn aĝa --, kiu de proksime rigardadas ĝin, kaj post longa esploro rektiĝas kun rideto:
-- He he! estas knabo, se mi bone memoras.
Nasko[redakti]
Viro venas en laborejon kaj fanfaronas: „Mi havas filon, li havas kvindek centimetrojn kaj kvar kilogramojn.“
Kolegoj demandas: „Kaj la edzino?“
„Ankaŭ ŝi havas filon.“
Morto[redakti]
Ĉiu el niaj sam tem puloj, kiu, dum sia juneco, ricevis eĉ elementan biologian instruon, scias ke inaj araneoj konataj kiel nigraj vidvinoj manĝas la virojn post la kopulo.
Interesoj[redakti]
- Kia estas diferenco inter edziĝinta viro, kaj fraŭlo?
- Fraŭlo interesiĝas pri ĉiuj virinoj, sed edzo - pri ĉiuj, krom unu.
Vira diskrurado[redakti]
Multaj personoj, eĉ eminentaj, opinias, ke vira diskrurado (vaste konata anglalingve kiel manspreading), estas la kutimo de ĉiuj viroj kiuj sidas kun malfermaj kruroj ĉe la publikaj transportiloj, okupante la spacon de pli ol unu sidilo. Kaj tiu kutumo kaj la termino vekis kritikojn kaj debatojn en interreto. La termino populariĝis dum feminisma kampanjo kontraŭ la vira diskrurado en blogo ĉe Tumblr, en kiu oni kutime publikigas fotojn kun tia ago. En aŭgusto 2015, ĝi estis akceptita en Oksfordon.
Dum ekestiĝis kampanjoj kontraŭ la vira diskrurado, oni ankaŭ kritikis la fakton ke ili nur enfokusiĝis pri la problemo nur flanke de la viroj. Fakte, tiam naskiĝis alia anglalingva termino malpli konata "shebagging" kiu celas priskribi la okupadon de la spaco pro mansakoj de virinoj.
Rajtoj[redakti]
- -- Karulino mia, ĵus mi legis, ke en tiu ĉi mondo virinoj kaj viroj havas egalajn rajtojn.
- -- Silenton, Adalberto! Gladu plu!
Virgeco[redakti]
Vjetnamia akupunkturistino fariĝis fama en sia lando ĉar malkrovis nepran teknikon, kiu malkrovas ĉu viro estas virga aŭ ne.
Bonvolu atenti, ke Pham Thi Hong, 54-jaraĝa, estas fakulo pri tradicia medicino kaj asertis ke ruĝajn punktojn malantaŭe orelon indikas ke viron neniam seksumis.
Sro. Georges Warmer, el Parizo, sciigis la Kongreson, ke metodo de akupunturistino jam liberigis tri junulojn al malliberejo, akuzitaj de seksperforto. La kuracistino revenis la afero kaj sukcesis ke juĝagadon estis serĉita denove.
- "Ĉiuj el ili havis ruĝan punkton malantaŭe orelon. Tiuj signoj malaperis se ili seksumis kun iu", diris Pham. "Mia sperto diris ke tiujn virojn estis senkulpaj".
Praviroj[redakti]
En la frua periodo de Esperanto la vorto viro ĝuis signifon pli vastan, ol ĝi rajtas hodiaŭ. Jen kion diras pri ĝi la vortaro de Kabe (1910): “Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino)”. Kaj pri virino: “Homo aŭ besto apartenanta al la malforta sekso.” Kaj pri bovo: “Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton.” Tiam viro havis do ne nur la hodiaŭan signifon de virseksa homo, sed ankaŭ la ĝeneralan signifon de Viro. Ĉar ĝi ĝuis tiun signifon, oni tiam ne hezitis eĉ ĝin uzi kvazaŭsufikse: bovoviro (taŭro), ĉevalviro (stalono), kaproviro (boko) ks.
Konscienco[redakti]
Kial la viroj havas puran konsciencon?
Ĉar ili neniam uzis ĝin.
Kaptu Oportunojn![redakti]
Iu viro kun pafilo envenis en bankon kaj malplenigis la tutan monon el la trezurujo. Li elirante turnis sin al iu el la klientoj de la banko kaj lin demandis: "Ĉu vi vidis, ke mi ŝtelu el tiu ĉi banko?"
La kliento respondis: "jes s-ro, mi vidis".
La ŝtelisto aŭdinte lian jesan respondon, tuj metis la pafilon sur lian tempion kaj senprokraste mortigis lin. Denove li turnis sin al la geedzoj, kiuj staris apud li kaj demandis ilin: "Vi ambaŭ! Ĉu vi vidis, ke mi ŝtelu el tiu ĉi banko?
La edzo respondis: "Ne s-ro, mi mem ne vidis, sed mia edzino"!
Viroj kaj Ido[redakti]
En 1933 mono jene difinis la vorton viro en sia Plena Vortaro de Esperanto (PV): “Viro. 1 Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de Ido (kontraste kun ino): virbesto, virbovo, virŝafo, vir(seksul)o. 2 Virhomo (kontraste kun homino). 3 Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano).”
En 1970 PIV iom limigis la signifon de viro (“1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de Ido. 2 Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun infano.”)
Malplaĉaj faktoj[redakti]
Ĉu oni povas komprenigi al iuj estimataj sinjorinoj kiom la mondo iĝus teda kaj naŭziga se ĉiuj viroj aspektus kiel Brad Pitt kaj George Bush?
Kompreneble oni ankaŭ devas komprenigi al iuj sinjoroj ke ne eblas ĉiuj virinoj aspekti kiel Angelina Jolie kaj Monica Bellucci, sed ni povas revi!!
Virto kaj vireco[redakti]
Virto kaj vireco estas preskaŭ sinonimoj, male al virinoj, kiuj ĉiam agas aĉe kaj egoisme. Ili partumis la saman etimologion: el vir- (viro). Viroj ĉiam havas konstanta emo fari bonon: pli bona viro sen oro, ol viro sen honoro; la viro sin mem rekompencas; el la neceseco oni devas fari virton (oni devas akiri meriton farante propramove tion, kion oni ne povas eviti)... Virinoj havas ĉiujn el malbonaj inklinoj de la animo; la kaŭzo, pro kiu ni ne fordonas nin al unu sola malvirto estas ofte, ke ni havas plurajn aliajn. La okcidentaj viroj havas la tiel nomatajn bazajn (aŭ kardinalajn) virtojn: justeco, saĝo, kuracilo kaj modereco. En Japano viroj ĉiam havas la sep virtojn de Buŝido:
- Gi (義): Justeco
- Ju (勇): Kuracilo
- Jin (仁): bono
- Rej (礼}: Afero
- Makoto (誠) aŭ Ŝin (真): vero kaj Ŝintoismo
- Meijo (名誉): Honormurdo
- Ĉugi (忠義): fideleco aŭ Ĉu (忠): Loĵbano
Rilato al virinoj[redakti]
En vivo de viroj foje estas periodoj, kiam ili tute indiferentas rilate virinojn. Temas pri la periodoj de sportaj matematikoj.
Perfekta paro[redakti]
"Ho, mi neniam trovos perfektan por mi viron!" plendas ino. "Mi eĉ ne plu serĉas." "Kian vi volus?" demandas amikino. "Vi bone scias: iun sufiĉe sagacan por gajni multe da mono, kaj sufiĉe frenezan por elspezi ĉion je mi!"
Honto[redakti]
Kiom da fojoj hontas viro dum la vivo?
- -- Dufoje. La unuan fojon, kiam li rimarkas, ke la duan fojon li jam ne povas. La duan fojon, kiam li eĉ unufoje ne povas.
Transporto[redakti]
Kial la viroj tiom ŝatas la aŭtojn kaj motorciklojn?
Ĉar tiuj estas facile manipuleblaj.
Moderneco[redakti]
Viro estas kiel Bluetooth.
Li konektas al vi kiam vi estas proksime , kaj serĉas aliajn aparatojn kiam vi estas malproksime.
Komparo[redakti]
Kiel senmanke kontentigi virinon?
- Karesi, laudi, dorloti, agi kun bona gusto, elteni, ne turmenti, esti pura, esti humura, peti, trankviligi, konsoli, brakumi, dolortegi, protekti, telefoni, anticipi, pardoni, oferi sin, petegi, distri, charmi, rampi, demonstri, fascini, atendi, almozi, lavi sin, razi sin, fidi, esti sklavo, flati, bone vestighi, glorigi, masaghi, komplimenti, parfumighi, unuighi, eferveski, helpi, kareseti, esti sentema, akcepti, rekompensi, kisi, allasi, auskulti, donaci, dancemi, adaptighi, varti, ripari, respekti, senzorgigi, revi, promesi, liveri, konfesi, engaĝiĝi, deziri, murmuri, alteniĝi, savi, mordeti, plezurigi....
Kiel senmanke kontentigi viron?
- Senvestiĝi.
Havaĵoj[redakti]
Viro havas en banĉambro malmultajn objektojn: dentobroson, dentokremon, barbo-ŝaumon, postrazan parfumon, sapon kaj frotilon.
Virino averaĝe havas tie 337 objektojn plejparte eĉ ne identigeblajn de viro.
Demiviro[redakti]
Vorton homoj, kiuj denaske atribuiĝis vira genro, tamen tre malmulte sentas sin ligitaj al la identeco “viro” uzas por priklarigi siajn genroidentecon.
Ĉi tia stato tamen malofte rezultas je fizika malkomforto de iliaj korpoj—genrodisforio.
La termino ankaŭ povas temi pri iu, kiu denaske atribuiĝis ina genro, kiu eble identigas sin kiel transmasklan, sed ne identigas sin laŭ la duuma genrokompreno.
La persono sentas sin pli proksime ligita al identeco “viro” ol “virino”, sed ne sufiĉe forte por ke tiu identigas sin kiel “viron”.
Viro kaj nuboj[redakti]
Kio estas komuna inter nuboj kaj viroj?
Kiam ili malaperas, oni povas esperi belan tagon.
Vidu ankaŭ[redakti]
Ne vidu ankaŭ[redakti]
- Ktp;