Vintro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Vintro.jpg

"Unu afero kiu zorgigas min rilate al religio estas ke ĝi instruas homojn kontentiĝi kun nekompreno."

~ Richard Dawkins pri kio ajn

"Danko pro tua laboro!"

~ Idisto al aŭtoro pri ĉi tiu artikolo

"Vintro venas."

~ Duolingo pri vintro

Estas multaj manieroj difini vintron:

* La sezono, dum kiu la sportkortoj de lernejoj havas glacion por glitŝuado.

  • La sezono, dum kiu la teron kovras konstanta neĝtavolo.
  • La sezono, dum kiu la meztemperaturo konstante restas sub 0°C.

En vintro la meztemperaturo restas sub 0°C, sed varmaj aerfluoj povas levi la maksimuman tagan temperaturon super 0°C:n je fojoj.

Vintro ordinare komenciĝas mezoktobre en Laponujo kaj dum novembro en la cetera Suomujo, tamen ne antaŭ decembro en la sudokcidenta insularo kaj neniam en Brazilo. Do pasas proksimume du monatoj, dum vintro antaŭeniras el Laponujo ĝis Alando sed neniam iras al Sudameriko.

Vintro estas la plej longa sezono: ĝi daŭras dum proksimume 100 tagoj en sudokcidenta Suomujo kaj 200 tagoj en Laponujo kaj 365 tagojn en Antarkto.

Prognozo[redakti]

3002 n.jpg

Unusola fidinda meteorologia prognozo laŭdire estas: „Printempo, somero, aŭtuno, vintro.“ Sed eĉ tion ne eblas plene kredi.

Vintraj Cikloj[redakti]

Granda afiŝo apud la centra stacidomo de Antverpeno anoncis ĉiujare la prelegojn de la Vintraj Cikloj.

La Vintraj Cikloj estis fama internacia prelegserio organizita de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en la periodo 1973-1981.

La cikloj estis iniaciatitaj de Jo Haazen celante alti­ron de konataj, famaj, eksterlandaj esperantistoj, kiujn La Verda Stelo invitas al Antverpeno por paroladi.

Ĝi igis kompleta sukceso; ne nur pro la internaciaj kontaktoj aŭ rilatoj, sed ankaŭ pro la financa subteno de la ministerio pri kulturo, kiu subvenciis la vojaĝkostojn de la eksterlandanoj, kaj pro la subteno de la urbo Antverpeno kiu ĉiujare per granda afiŝo apud la centra stacidomo anoncis la prelegojn.

Jen superrigardo pri la longa vico de gastoj kaj iliaj prele­goj:

1973-1974:

1974-1975:

  • Adriana J. Middelkoop (Nederlando): La Romano en la Naciaj Lingvoj kaj en Esperanto
  • M. Ries (Luksemburgio): La Historio de Eŭropo
  • Fernand Roose (Belgio): La Spirito de la Renesanco
  • Luc De Marré (Belgio): La Homo en la Horoskopo
  • Eskil Svane (Danlando): Danlando

1975-1976:

  • Eskil Svane (Danlando): Vivo kaj Verko de H.C. Andersen
  • A. Philip (Kanado): Kanado kaj Brita Kolumbio
  • L. Rigouts (Belgio): Portugalujo, lando de beleco
  • F. Goeman (Belgio): La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
  • Akiko Nagata (Japanio): Japanujo

1976-1977:

1977-1978:

1978-1979: TEMO: EDUKADO

1979-1980: TEMO: ESPERANTO EN LA LITERATURO

1980-1981: TEMO: LA PACIDEO

Ekde 1981 la tradicio daŭriĝis sub la nomo „Internaciaj Vesperoj". Pro la posedo de propra domo, la eblecoj fariĝis pli grandaj. Tial la Estraro decidis inviti eksterlandan gaston en ĉiu monato de septembro ĝis junio. Sekve la antaŭa titolo „Vintra Ciklo" ne plu taŭgis.

Utilo[redakti]

Dum semtempo, lernu ; dum rikoltotempo, instruu ; dum vintro, ĝuu.

Vintro Kvaronoj[redakti]

Vintron Kvaronoj

Vintron Kvaronoj estis tendaro kiun formis proksimume 2,5 membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kiel ili atendis dum la vintro de 1846-1847 por pli bonaj kondiĉoj por ilia piedvojaĝo okcidenten. Ĝi sekvis preparan tendokolonion je 3½ mejloj okcidente ĉe la Parko de Cutler. La Mormonoj konstruis pli ol 800 kabanoj ĉe la kolonio Vintro Kvaronoj. Troviĝinta en nuntempa Norda Omaho preterpasanta la Misurian Riveron, la kolonio restis loĝata ĝis 1848.

Internacia Vintra Universitato[redakti]

Internacia Vintra Universitato (IVU) estas serio de esperantlingvaj fakaj prelegoj, prezentata dum la Esperanto-evento Internacia Festivalo en la jarŝanĝa semajno de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro en Germanio. Temas pri la vintra ekvivalento de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kiu antaŭe nomiĝis Internacia Somera Universitato (ISU). IVU unuafoje okazis en 2007-08 dum la Internacia Festivalo en Düsseldorf, samloke en 2008-09, sekvis du sesioj en Nördlingen (2009-10 kaj 2010-11), poste en Xanten (2011-12), Dortmund (2012-13) kaj Jülich (2013-14). Kunordiganto de la programo de IVU kaj rektoro de la evento estas Amri Wandel.

Internacia Vintra Universitato samtempe estas studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (mallonge AIS), same kiel estas IKU-AIS ekde 1995. Kiel en IKU-AIS, fine de ĉiuj IVU-kursoj estas ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn.

Neĝo[redakti]

Demandas ĵurnalisto vojripariston: „Ĉu vi bone prepariĝis por vintro?“

„Jes, bone, nur neĝo ne surprizu nin!“

Nerdaĵo[redakti]

6714 n.jpg

Kiel ajn oni difinas vintron (krom se oni ne uzas la astronomian difinon, nome ke vintro estas tiu parto de la jaro, dum kiu la daŭro de la tagoj kreskas sed ankoraŭ ne atingis 12 horojn), la difino varios de loko al loko, depende de la loka klimato.

La plej longa vintra dormo[redakti]

La plej longan vintran dormon estis konstatita ĉe unu subspecio de marmoto de Parry. La menciita subspecio de marmoto vivas sur Alasko kaj rilate al lokaj klimataj kondiĉoj daŭras ties dormo plenajn 9 monatojn. Ĝi estas aktiva do nur kvaronjaron. Per longdaŭra studado estis konstatite, ke proksimume 65 % ĝis 75 % de la vivo la marmoto pasigas per dormado.

El eŭropaj mamuloj havas la plej longan vintran dormon zizelo. Ties vintra dormo daŭras 7 monatojn. Antaŭ veno de vintro la zizelo elfosos 2 metrojn sub la tero kuŝejon, kiu estas longa ĝis 10 metroj. En la finaĵo de la koridoro estas plilarĝigita parto, kie dormas la tuta familio aŭ kelke da unuopuloj komune.

Dum la vintra dormo sinkos la korpa temperajturo de la zizelo je nuraj 4 °C. Tuŝinte sur la dormantan zizelon oni povas impresi, ke ĝi estas malvarma. Dum la tempo de ĝusta vintra dormo la zizelo perdos preskaŭ 40 % de sia korpa pezo.