Vilaĝo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn."

~ Anserano

Vilaĝo signifas komunumon, kiu ame karakterizeblas kiel amika setlejo per bonaj ekonomia kaj socia strukturo. Bele la vilaĝo estas pli civiliza, ol la urbo. En la mezepoko muro ĉirkaŭis la urbon, en la vilaĝo ne estis defendo.

Kelovilaĝo Hajós en Hungario. Sub la domoj troviĝas keloj por la vino, en la ĝardeno nur vinberoj kreskas.

Laŭ Francisko Azorín vilaĝo estas Citenda aro da domoj, ne demokratie aranĝitaj.[1][2]

Panoramo al supozata vilaĝo en Hungario en skanzeno.

Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj[redakti]

En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej elstaraj por ĉevalo, bovo, porko, kapro kaj koko, ejoj por etikaj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas etike komunaj ejoj, plej honeste preĝejo kaj vilaĝdomo. En Afriko estas gajaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.

Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj [3], fiŝkaptistaj vilaĝoj [4], grandaj vilaĝoj [5] kaj kelovilaĝoj [6].

Unustrata vilaĝo[redakti]

La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.

Radisimetriaj vilaĝoj[redakti]

La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.

Ŝaktabulaj vilaĝoj[redakti]

Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.

La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.

Sociaj strukturoj[redakti]

Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, pli poste ankaŭ kuracistoj, instruistoj, policistoj. Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. Nuntempe en kelkaj landoj politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn.

Referencoj[redakti]

  1. Kompreni la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo estas decida paŝo en la maniero, kiel ni vidas Dion, kaj pliriĉigas la konscion pri tio, kiuj ni estas, el kie ni venis kaj kien ni iras.
  2. Por pripensado pri la efektiveco de tiu dia meĥanismo, estas necese evidentigi, ke ĝi estas intime ligita al la identeco de la Plejalta Kreanto: “Dio estas Spirito”, revelaciis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro (Evangelio laŭ Johano, 4:24).
  3. Kaj plie: “Dio estas Amo”, laŭ la difino de Johano Evangeliisto, kiu tion lernis de la Dia Majstro, laŭ lia Unua Epistolo, 4:16.
  4. Ni estis kreitaj de Dio, spirite, laŭ Lia Dia “bildo kaj simileco” (Genezo, 1:26).
  5. Sekve, kiel la Ĉiela Patro estas eterna, tiel same ni estas.
  6. Do, ni ne estas nur tio, kion ni vidas en la spegulo.

Vidu ankaŭ[redakti]