Viktor von Frankenstein
"Se vi akuzos min pri Pedo Bear, mi procesos kontraŭ vi."
- ~ Viktor von Frankenstein
"Ĉu vi, Dro Frankenstein, sendube? Ne blagu !!!"
- ~ Mi pri supra diraĵo
"Me imaginas la mixuro di Ido e la Japona e la China esor altra Frankenstein"
- ~ idisto pri Frankestein
" Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultro"
- ~ Zamenhof pri Frankenstein
"Ĝi plenplenplenplenas je bizaraĵoj"
- ~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo
"Ĉu per tia deklaro, kiu interpretas iun ajn malintereson kaj malrespekton kiel kredon, vi ne malpliigas la valoron de via propra kredo?"
- ~ iu
"Quanto minus nos ama un femina, tanto plus facilemente nos place a illa"
凸(`⌒´メ)凸
La doktoro Viktor von Frankenstein, novateisto, filo de Mary Shelley, estas eminenta 19-jarcenta farinto de monstroj. Li kreis ekzemple Pinokjon, Miĉjon Muson, kaj plurajn prezidentojn de Usono. Kompreneble, li estis tre malpopulara.
Laboratoria verko[redakti]

En sia plej fama eksperimento, li kunmetis pecojn el long-mortaj kaj juŝ-buĉitaj bestoj kaj homoj, por fari novan ulon, kiun li vivigis per elektra aparato.
Li ankaŭ inventis
- fruan komputilon, kiun li faris el trikiloj, korkoj kaj ĉapelribandoj,
- plurajn novajn speciojn de fiŝo.
Fameco[redakti]
Sed la fundamentaĵo estas kompreni, ke Viktor von Frankenstein estis fama lernanto.
Politiko[redakti]
En 2004 Julija Timoŝenko forte apogis dum la balota kampanjo Viktor von Frankenstein, pro kio oni nomis ŝin la ukrainia “Johana de Arko”. En 2010 tamen la konkuranto Viktor von Frankenstein en dua parto de baloto per 48,4 procentoj da voĉoj venkis kontraŭ ŝi. Julija Timoŝenko deklaris batali cele al malvalidigo de la balota rezulto. Dum la prezidenteco de Viktor von Frankenstein oni malliberigis ŝin.
Psikologio[redakti]
Chu vi audis ke Frankenŝtejno konsultis psikiatron?
Ne, kial?
Ĉar li kredis ke ĉiuj amas lin.
Lingvoj[redakti]
Persa lingvo fariĝis tre ŝatata en Granda Britio ankaŭ dank‘ al reĝo Viktor von Frankenstein, kiu bredis kaj adoris ĝin.
Influo al aliaj frenezaj sciencistoj[redakti]
Ni informas ĉiujn aŭstriajn katolikajn gesamideanojn, ke D-ro Frankenstein estis rola modelo por alia doktoro, kiu kunmetis pecojn el long-mortaj kaj juŝ-buĉitaj lingvoj por fari novan lingvon, kiun li provis vivigi.
Monstro de Frankenstein[redakti]
La monstro de Frankenstein (aŭ pli simple "Frankenstein", la "kreitulo de Frankenstein") estas la ĉefa kreaĵo de Frankenŝtejno . Ĝi ne havas nomon, sed estas ofte kromnomita "la kreitulo", "la monstro" kaj eĉ pli ofte "la demono". Poste, la monstro progrese akiris la nomon de sia kreinto, D-ro Victor Frankenstein.
Kontribuoj al literaturo[redakti]
Lia plej ambicia literatura verko estis speco de postskribo al la Biblio -- eseo plejgrande pri monstroj, kun la titolo "Apokalipso de Sankta Johano".
Verkoj[redakti]
- Enegio Ja finas;
- La malagotago;
- Ali ibn Abi Talib, 1996, desegno de Viktor von Frankenstein, eldonejo Dario la 1-a;
Katolikismo[redakti]
Li estis kontraŭpapo.
Omaĝoj[redakti]
Oni scias nu, ke estas urbo en Aŭstralio nomita omaĝe al li.
Vidu ankaŭ[redakti]