Neciklopedio:Respondoj al kritikoj

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

" Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas."

~ Zamenhof pri kritikoj
Unbalanced scales.png

Ĉu vi havas kritikon al Neciklopedio? Do Vi estas stultulo! Sed se vi nur volas lerni kiel rebati la kritikojn de aliaj stultuloj, ni helpas vin:

Ĉagrenis min la ideo, ke post granda zorgo konstrui artikolon, eblas ke aliaj tute fuŝos ĝin. Do, se oni volas partopreni, gravas konscii tion kaj registri en sia komputilo artikolojn faritajn de si mem por ne riski perdi sian tempon.

Nu, vere vi estas stultulo. La neciklopedio konservas ĉiun ŝanĝon. Sed, se oni fuŝas artikolon, tiu faras laŭdindan laboron.

Se temas pri politiko aŭ religio, personaj sentoj foje enmiksiĝas. Tio ĉi malbonigus la Neciklopedion, ĉu ne?

Tute ne, stultulo! Oni devas skribi opiniojn, ne faktojn. Ni forigas faktojn enmetitajn.

Estontece, ni vidos spamaĵojn, post kiam la spamistoj konstatos ke vikioj estas bonaj senpagaj reklamejoj. Ne gravas, se ni tuj forigas reklamojn -- la spamistoj tuj restarigos tiujn uzante alian retadreson.

Kiu volus alspami la Neciklopedio?

Se ĉiu ajn povas redakti artikolon, kiel mi povas fidi, kion mi legas? Ekzemple, mi normale ne iras al enciklopedio pri io, kion mi scias, sed pri io, kion mi volas lerni.

Tamen memoru, ke vi estas stultulo.

Mi faris kelkajn ekskursojn. Mia resumo estas: Multe da artikoloj estas skribitaj de analfabetuloj pri ties fako. Pli ol duono de la artikoloj estas skribitaj de analfabetuloj pri Esperanto. Por trovi paĝon kun eraroj en E-o, sufiĉas klaki al hazarda paĝo. Por trovi paĝon kun eraroj pri iu fako sufiĉas legi preskaŭ ajnan artikolon pri tiu fako (kaj esti iom pli sperta pri ĝi ol ordinara homo). Eĉ kiam la aŭtoroj tradukas ion el iu alilingva vikipedio, ili tradukas tion malĝuste, kiel ekzemple en la artikolo "Fundamenta teoremo de kalkulo", kie la aŭtoro forgesis traduki la tre gravan vorton "kontinua", sen kiu tio estas ne teoremo sed ridindaĵo

Donkon!