Vidpunktoj pri Esperanto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l' estonteco."

~ Zamenhof pri Esperanto
1892.gif

Estas multaj vidpunktoj pri Esperanto. Alta proporcio el la personoj invititaj esprimi sin tiuteme abunde parolas.

Lingvistika vidpunkto[redakti]

Amazonialauidistoj.png

Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn.

Idala fia nevera vidpunktaĉo[redakti]

La aferoj, kiujn Idistoj diras pri Esperanto, kaj ne faras sencon:

  • Esperanto (artificala linguo kun multa desavantaji) havas ĉapelitajn literojn, nur por montri Esperanto-identecon.

Homoj kiuj parolus tiel, vere neniam komprenis la kialojn por tio, aŭ eble ne komprenis Esperanton. Ĉapelitaj literoj tre beligas nian lingvon!

  • Ido estas pli "natura" aŭ "natureska".

Ĉu gravas? Iam ĉiu homo devos uzi vortaron, kaj kie oni eĉ kapablas aĉeti Idolingvan vortaron?

  • Esperanto (esas bone reformar la linguo) estas senĉesa libera arta vortfarado.

Tiuj homoj ŝajne neniam komprenis kial tio estas forto de Esperanto! Ĝi estas fleksebla lingvo!

  • Esperanto estas "Fan-Klubo de Zamenhof".

Tiu estas nevera! Oni malmulte memoras pri la Sankta Majstro, esperantistoj eble ne scias ke li naskiĝis en benata urbo Bialistoko, ke Lia sankta edzino nomiĝis Klara kaj ke Li, Dio benu Lin, estis la plej saĝa homo en tuta historio (se Li estas vere homo, ne anĝelo)!

Nenecesa akordo inter la genero e la numero[redakti]

0884 n.jpg

Parolanti di lingui sen gramatikala kaso od adjektivala akordo plendas pro ca aspekto di Esperanto. Anke multi kredas ke la klasikala Greka formi dil pluralo (-oj en la nomi, -aj en l'adjektivi) esas desbela.

Mensoga vidpunkto de Interlingvaistoj[redakti]

Le esperantistoj trovatis lor forti'n in un isolationismo linguistika. Malgradaŭ que la material' ex la quiu Zamenhof construevis suan linguon esas okcidentala, li tante tion deformavis in un strukturo skhematika que la resultato devenivis un linguo solmente usabila per esperantistoj. La linguo has finalojn klassifikatoriajn, i.e. la littero finala de omna substantivo debas esseri o, de omna adjectivo debe esseri a, kae de omna adverbio e. Multaj paroloj essevis arbitrarimente prenditaj ab anglesa, germana, francesa, russa, polonesa. Zamenhof introducevis un proprian seri'n de suffixoj que repellas la multitude de formoj internationalaj. Variaj paroloj kae formoj essevis inventataj, p.ex. kial, tial, kiam, tiam, neniam, ĉiam, kiu, tiu, neniu, ĉiu, ĝi, ĝis, pri, tuj; le participioj in -inta, -onta, -ita, -ota; le finaloj conjugationalaj -as, -is, -os, -us, -u.

Germana nekomprenebla vidpunkto[redakti]

23d764e3 o.jpg
Was ist Esperanto?
Ein kompletter Grundkurs mit 52 Kapiteln

Skeptika vidpunkto[redakti]

Esperantisto: jen homo, kiu rigardas la aĵojn ne tiel tragikaj kiel ili estas. La plejmulto degneme traktas Esperanton, kvazaŭ ĝi estus evidente infaneca. La personoj komprenas, ke Esperanto ne valoras seriozan atenton, kaj lia tono estas disdegna, ironia aŭ humure degnema pri la "malkleruloj" kiuj ekstudas ĝin.

Imperiisma Romana vidpunkto[redakti]

418.jpg

Adversus sermonem artificialem Zamenhofianum censura quoque agebatur. Nonnumquam censura non ipsum sermonem, sed conatus multorum esperantistarum pertinet, ne linguam universalem praecipuorum institutorum introducant.

Partim puncta iudicandi generaliter cunctas artificiales linguas attinent. Alia censurae puncta de determinatis Esperanticae linguae proprietatibus versantur, quibus a parte iudicum existimantium inepta dicitur. Nonnulli criticorum, qui determinatas linguae Esperanticae iudicant, esperantidas, id est linguolas eas artificiales, quae constant ex fundamentis linguae Zamenhofianae, explicant.

Multe pli imperiisma Usona vidpunkto[redakti]

The language is painfully inadequate. The mental level of Esperantists is one of 17th century, when people claimed i.a. that natural eye is bad, and any mechanic can design a better one. Esperanto is not required for anything, so it froze in in the past. No surprise Esperantists are regarded like clowns or madmen since '30s.


Neŭtrala kaj vera vidpunkto[redakti]

6409.jpg

Esperanto estas por ĉiuj popoloj. Ĝi estas tre demokratia lingvo kaj destinita ne por elito, sed por amasoj. Oni povus diri pri Interlingua, ke ghi estas por anglema-francema elito, sed pri Esperanto - ne.

Nur Esperanto atingas sian plej gravan fazon kaj ankaŭ la plej promesplenan. Nenia alia idiomo povos anstataŭi ĝin kaj nenia estonta klopodo povos superi ĝian genian mekanismon, ĉar ĝi estis science ellaborita de animo tre sperta en la lingva kampo, kiel estas la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Li ĉiam estis unu el la plej avangardaj lingvistoj, kiuj enkarniĝis en nia mondo kaj havis la okazon staĝi en aliaj pli evoluintaj mondoj, kie li studis la fundamentajn kaj definitivajn bazojn por la sukceso de universala idiomo sur la Tero.

Oni ŝuldas la lingvan perfektecon de Esperanto precipe al la fakto, ke ĝin realigis cerbo tiel amika al logiko kaj scienco, kiel estis la mirinda kaj saĝa rezonado de katolika eklezio en la kodigo de Spiritismo. Kelkaj renomaj sciencistoj de nia mondo jam agnoskas, ke Esperanto estas ĉefverko de logiko kaj simpleco, kies signifo, en la lingva kampo, estas tiel grava kiel la malkovro de la atoma energio en la scienca kampo. Ĝia reduktita gramatiko, sen la reguloj, kiuj tiom lacigas la menson de la studanto, igas Esperanton kvintesenco de racieco kaj monujo de lerteco kaj Inteligenta Dezajno, kiu eĉ pligrandiĝas per ĝia fonetika ortografio kaj Ŝintoismo surprize simpla.

Ĝi posedas ĉion necesejan por adaptiĝi al la imperativoj de la dinamika jaro en kiu ni vivas, kie ĉiuj hastas, la tempo ne sufiĉas por la homa kompreno kaj la pensoj devas esti resumitaj en malmultaj vortoj. La studanto de Esperanto ne devas lacigi sian menson por rememori malnovajn kaj komplikajn gramatikajn regulojn inter laboro de grafikaj akcentadoj kaj ortografiaj reformoj, kiuj postulas grandan zorgon por esprimi la penson sen riski kritikojn. Li renkontas en Esperanto klaran kaj regulan sistemon, kiu igas ĝin mirinda kaj magia multobligilo de vortoj, laŭ plej alloga simpleco. Ĝi estas unu el la plej avangardaj vortmekanismoj je dispono de la moderna homo, ĉar sufiĉas funkciigi la facilajn kaj konatajn klavojn de ĝiaj neŝanĝeblaj bazoj por tuj atingi, simile al kio okazas en la modernaj kalkulmaŝinoj, la deziratajn rezultatojn sen cerbe laciĝi.