Vi havas du bovojn

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ventro malsata orelon ne havas"

~ Zamenhof
206brus.jpg

Vi havas du bovojn

  1. Tradicia kapitalismo- Vi havas du bovojn (unu el ili ina), unu vendas kaj aĉetas virbovon. Via bovaro pligrandiĝas kaj ekonomio grandiĝas. Vi ĉion vendas kaj penziita vivas de tiu gajno.
  2. Usona korporacio - Du bovoj, unu vi vendas, alian instigas doni lakton kiel kvar bovinoj. Vi estas surprizita kiam bovo mortas.
  3. ENRONa - kapitalismo - 2 bovoj (neniu el ili ina), el kiu vi vendas 3 al via publika entrepreno pere de kreditletero kiun malfermis via kuzo laboranta kiel bankisto. Tiam vi faras interŝanĝon de ŝuldo por la interesoj kun aldonita grandanima oferto tiel ke vi ricevas 4 bovojn reen kun takso-faciligo por 5 bovojn. Lakto-rajtojn de 6 bovinoj vi transferas pere de peranto al kompanio "Kaimanaj insuloj" kiu estas en la sekreta posedo de pli granda parto de investantoj kiuj vendas lakto-rajtojn de ĉiuj 7 bovinoj denove al via publika entrepreno. En jarraporto statas ke kompanio posedas 8 bovojn kun ebleco de ankoraŭ unu. Vi vendas 1 bovon por aĉeti Prezidanton de Usono, kaj al vi restas 9 bovoj. Fina fakturo ne ekzistas, sed estas antaŭvidita rajto de transfero de ŝuldo al alia persono. Popolo aĉetas vian virbovon.
  4. Franca korporacio - Vi havas du bovojn. Kaj faras strikon ĉar vi volas havi tri bovojn. Kaj dum vi strikis la virbovo iris ŝteli en najbara kampo kie estis pomarboj, li manĝis pomon kaj de strangolo periis. La bovino pro ĉagreno mortis kaj vi plu strikis por ke la registaro onte dungis senlaboristajn volontulajn gejunulojn por pluki la pomojn, ripari la kampbarilojn kaj gardi la bovojn.
  5. Japana korporacio - du bovojn vi havas. Ilin iomete modifas por ke ili estu grandaj kiel 1/10 de normala bovino, kaj produktas 20 fojoj pli da lakto. Poste la foton de via bovo vi metas sur la glumarko kiun vi vendas tra la mondo.
  6. Germana korporacio - du bovoj, ilin vi genetike plibeligas por ke ili vivu 100 jarojn, manĝas unu foje monate kaj obeas al ilia virbovo.
  7. Brita korporacio - du bovojn vi havas, ambaŭ frenezajn.
  8. Portugala korporacio - Du bovoj jes vi havas, sed ne scias kie ili estas. Kaj vi iras manĝeti.
  9. Itala korporacio: vi havas du bovojn, vi melkas unu litron da lakto, vi metas ĝin en minusklaj parfumboteletoj, vi metas sur boteletoj subskribon de granda modisto, vi faras reklamajn fotojn de nudaj virinoj kaj laktboteletoj, kaj vi vedas ilin per sama prezo de oro. Vi nomas tion "moda" :-)
  10. Rusa korporacio - Bovoj - du. La informo tre konfidema ĉar en la melkado estas enplektita tuta armea industrio. Oficiale, vi diras ke en Rusio ekzistas du bovoj po loĝanto. En grandaj laktujoj vi ankoraŭ kontrabandas vodkon.
  11. Svisa korporacio - Vi havas 5000 bovojn el la tuta mondo, sed neniŭ estas via. Vi nur pagigas servon de gardado.
  12. Barata korporacio - La tuta nacio havas unu bovon kaj kliniĝas al ĝi.
  13. Ĉina korporacio - Vi havas du bovojn kiujn melkas 800 milionoj da homoj. Por plibonigi ekonomion vi likvidas... (al mi ne plaĉis tio).
  14. Israela korporacio - Vi havas du bovojn, malfermas lakto-fabrikon, glaciaĵfabrikon kaj formaĝfabrikon, kaj poste vendas rajtojn por filmado en viaj fabrikoj.
  15. Kroata entrepreno en la revizio de transigo (al la libera merkato) - Dum la tempo de HDZ (dekstra, antaŭe reganta partio) vi havis du bovojn. Post privatiĝo de Agrikulturindustria kombinato (PIK) kiun vi gvidis, viando foriris al Kajmanaj insuloj, ostoj restis al malgrandaj investantoj, kaj vi ekestis Ministro de agrikulturo. Hodiaŭan raporton de la ŝtata revizioficejo por privatigo vi konsideras kiel politikan atakon al via personeco, ĉar vi ĉiukaze laboris nur kiel diktis MMF.