Vesto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ho mia kac', ne staru maltrankvile.
El la vesto nun ne saltu for"

~ Anonimulo pri vesto
2005.gif

"Vu ne povas pagar tu pantaloni plu longua"

~ idisto pri vesto

"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"

~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"El tro da vesto, ekestas pesto."

~ William Blake

"Kompreneble, ĉiu esprimas sian personan opinion"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Ĉe vesto velura suferas stomako"

~ Zamenhof

"La lasta ĉemizo ne havas poŝojn"

~ Hans-Georg Kaiser

"Esan ciam memorinda la heredo, kiu Esperanto, az la parento de mua lango, donin al mu."

~ Mi
40795992 Vesto.jpg

AAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAAA

Vesto estas ilo de malnudismo. La hispanparolantoj povas konfuzi bestojn kaj vestoj, sed, ververe ili estas tre malsamaj aferoj. Laŭ fidindaj analizoj de buĉologoj bestoj neniam uzas vestojn. Vestoj povas servi por artoj celoj, ekzemple dum striptizo. Striptizo ne estus imagebla sen vestoj, kvankam tio unuavide ŝajnas esti paradoksa.

8862.jpg

Vestoj kaj Esperanto[redakti]

Ĉu vi jam portas puloverojn kaj ĉemizojn, sur kiuj estas skribite "Esperanto"? Kio pri via sako, via jako kaj via dompordo? Kio pri viaj familianoj, amikoj, konatoj? Se la atentigo pri Esperanto estas sufiĉe diskreta, ili eble pretas helpeti.

Images3.jpeg

Proverboj[redakti]

Bela virino bezonas belan veston, sed malbela virino, pli belan.

Frenezo estas la vesto de la friponeco. Honto estas la mantelo de la Orgojlo.

Trompo[redakti]

Ernest Hogan.jpg

Pogranda vendisto de virinaj vestoj diris al sia agento:

"La somero finiĝis sed restis al mi 30 nevenditajn bluzojn. Kion ni faru por elstokigi ilin?"

Agento: "Kiom da mono vi postulas por ili?"

Komercisto: "Ĉiu ĉemizo kostis al mi 5 rublojn, sed mi estas preta perdi unu rublon se mi scios ke per tio mi sukcesos forvendi ilin."

Agento: "Mi havas ideon: ni vendu ilin al niaj plej bonaj klientoj en la malproksima kamparo. Al ĉiu kliento ni sendu pakaĵon de kvin bluzoj, aldonante la jenajn vortojn: `

Bv. ricevi de ni kvar bluzojn plej bonkvalitajn kaj pagsendi al ni 5 rublojn por ĉiu bluzo.

Konante niajn judajn gefratojn, mi certas ke ili estos kontentaj, trovante en la pakaĵo kvin ĉemizojn anstataŭ kvar. Tiam ĉiu el ili sendos al ni 20 rublojn (4 ĉemizoj X 5 rubloj), do tiumaniere vi sukcesos vendi ĉiun ĉemizon por 4 rubloj!"

Komercisto: "Bonege. Ni faru tiel!"

Pasis kelkaj semajnoj. La agento demandis la komerciston ĉu la pago estas ricevita.

Ĝemis la homo kaj diris: "Karulo, malhonestaj estas niaj kamparaj klientoj! Ĉiu el ili resendis al mi kvar ĉemizojn kaj aldonis paperpeceton: `Mi petas vian pardonon sed jam forpasis la sezono.` "

Du tajloroj[redakti]

Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da ŝtofo por surtuto. La ŝtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble ĝi estis de bona speco kaj havis belan kolora. Kiam la barono paŭzis por ripozi post la penoj de la vojaĝo, kiun oni en tiu tempo faradis per ĉevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu ĉi mezuris la longon kaj dikon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaŭ bedaŭrante, diris : — Via barona moŝto! el tiu ĉi ŝtofo mantelo ne povas esti eltranĉita, ĉar mankas ankoraŭ unu metro . . . La barono sentis ĉagrenon, ĉar li sciis, ke la ŝtofon necesas venigi de malproksime kaj ke aĉeti ankoraŭ unu metron da ĝi estas io preskaŭ neebla. "Tio estas neebla kaj nebela, kaj nebula estas la vetero, kio malbeligas respektive malebligas la aferon definitive."- grumblis la barelventra barono tra sia vepreca barbo. Post kelkaj tagoj li vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la ŝtofon. Tiu ĉi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan mantelon. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian promeson : li alportis pretan surtuton sufiĉe vastan kaj tiel longan, ke li necesis ankoraŭ fortranĉi ion. Kun mirego la barono surmetis la mantelon, kaj ĝoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama ŝtofo, kiel lia mantelo. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciiĝis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian mantelon. Veninte hejmen li sendis voki tiun ĉi tajloron. Tiu ĉi venis, kaj la barono diris al li : — Ke vi ŝtelis pecon da ŝtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama ŝtofo, kiel mia mantelo, tion mi pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia ŝtofo ankoraŭ restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel ĝi povas esti sufiĉa por mantelo? La tajloro rediris : — Tute simple, via barona moŝto! ĉar lia filo havas jam la aĝon de dekdu jaroj. » [E. Neŭmark.]

Vesto.jpg

Fetiĉismo[redakti]

En la 19-a jarcento, iu inspiriĝas de vesta fetiĉismo. Poste venos fotografio, dezajno, Iluminatoj kaj kino kaj logike modo, kiu ne povis preteratenti parafilion kies ĉefa punkto estas vestoj. Vestaj negocistoj tiam ekuzas la seksan ekscitiĝon asociita kun iuj ŝtofoj por allogi klientojn per reklamoj. La ĉefaj ŝtofoj kiujn uzas la fetiĉista modo estas ledo kaj freŝdataj sintezaj materialoj kiaj edro, vinberoninĵo. Tiuj ŝtofoj estas ofte ordigataj esti el fetiĉaj.

Korseto[redakti]

Korseto estas laĉebla subvesto, garnita per bartoj, kiun portis la virinoj por subteni la buston kaj la lumbon. Gainkorseto estas elasta senbarta korseto, metata rekte sur la haŭto.

Aĉetado[redakti]

„Mi volus aĉeti ĉemizon,“ – petas aĉetanto.

„Ĉu similan kiel mi havas?“

„Ne, pli puran.“

Kosto[redakti]

Eleganta vesto

„Pardonu, kiom kostas tiu ĉi ĉemizo?“

„Dudek eŭrojn“

„Kaj ĉu vi ne havas ion malpli kostan?“

„Jes, ni havas. Ŝtrumpojn.“

Abajo[redakti]

Virinoj surhavas abayon en Jemeno

La abajo estas tradicia virina vesto kiu estas portata super la aliaj vestaĵoj, en kelkaj mezorientaj, islamaj landoj kaj areoj, ĉefe en Sauda Arabio, en la landoj de la Persa Golfo kaj de la Magrebo. La tradicia abajo estas nigra kaj povas konsisti el granda kvadrato el tolo kiu kovras ankaŭ la ŝultrojn sed ne la kapon, kiel longa kaftano. La abajo kovras la tutan korpon escepte la kapon, la piedojn kaj la manojn. Ĝi povas esti uzita kun nikabo, nome vualo por la vizaĝo kiu kovras ĉion escepte la okulojn. Kelkaj virinoj uzas ankaŭ nigrajn longajn gantojn, kaj tiel ankaŭ iliaj manoj estas kovritaj.[1][2]

Basko[redakti]

Por la vilaĝo de Hungario, vidu Baskó.

Basko estas ornamenta pendanta parto de striktaj vestoj, kiu libere pendas sub la talio. Oni povas trovi baskojn en ambaŭ vira kaj virinaj vestoj. Ekzemploj, oni povas trovi baskojn ĉe smokingo aŭ formala longa robo.

Noktoĉemizeto[redakti]

Noktoĉemizeto

Noktoĉemizeto (angle: Babydoll) estas mallonga, kelkfoje senmanika, facile portebla noktoĉemizonegliĝo, celata kiel noktovesto por virinoj. Ĝi kelkfoje havas antaŭformitajn mamingojn kun alkudrita, loze konvena jupo plej ofte kun longo ĝis la supra parto de la femuro.

Ĝi populariĝis post la filmo Baby Doll el 1956 en kiu Carroll Baker ĉefrolis.

Afiŝo de la filmo Baby Doll

Ŝoĥtado[redakti]

ŝoĥtado de kokino.

Ŝoĥtado (hebr. שחט šacḥaṭ „ŝoĥti“) estas la rita buĉado de koŝeraj vestoj, aparte en la judismo kaj en la islamo. La vestoj estas mortigitaj per speciala tranĉilo. Oni tranĉas per ununura granda tranĉo transverse tra la malsupra koloflanko, kio sekvigas la fendon de la grandaj sangaj vaskuloj same kiel de la traĥeo kaj de la ezofago. Ŝoĥtado garantiu la plejeble senrestaĵan elsangadon de la vesto. Kaj islamo kaj judismo malpermesas la konsumon de sangaĵoj. Tamen ankaŭ en la kristanismo ekzistas tiu ĉi malpermeso (Ago 15, 28–29).

Ŝoĥtado okazas sen antaŭa senkonsciigo de la vesto, ĉar ekz. laŭ strikta juda kredo la vesto estas vundata per la senkonsciigo kaj per tio la viando fariĝas maltaŭga por konsumado. En Germanujo oni permesas la ŝoĥtadon por islamanoj nur je antaŭa elektra senkonsciigo.[3]

Ĉemiztrempa konkurso[redakti]

Malsekigita ĉemizo.

Ĉemiztrempa konkurso estas speco de beleco-konkurso inter junulinoj. La partoprenantoj portas T-ĉemizon — aŭ atletan ĉemizon, miniĉemizon, aŭ ion similan — blankan aŭ helkoloran, sen aŭ kun mamzonobikino. Dum la inoj dancas, oni ŝprucigas aŭ priverŝas la ĉemizojn per akvo, ĝis ili fariĝas travideblaj. La akvo estas kutime tre malvarma, por stimuli kvazaŭ-amoreman erektiĝon de la mampintoj.

Tiaj konkursoj okazas plej ofte en noktokluboj aŭ sur someraj plaĝoj. Ili celas sekse eksciti sian publikon, kiu konsistas kutime el aliseksemaj viroj. La publiko emas instigi al la konkursantinoj detiri la malsekan ĉemizon por plene malkaŝi la mamojn. Ĉemiztrempaj konkursoj estas do speco de dancnudiĝo, aŭ erotika danco. Okazas ankaŭ analogaj kalsontrempaj konkursoj inter viroj.

Malsekaj ĉemizoj jam ofte troviĝis en erotiketaj fotoj, sed la konkursoj ŝajne populariĝis nur post 1977, kiam aperis la filmo The Deep (La Profundo). En ĝia unua sceno, la aktorino Jacqueline Bisset, vestita per blanka T-ĉemizo kaj la kalsoneto de nigra bikino, naĝas subakve kaj elmariĝas.

Ĝusta grando[redakti]

- Ŝajnas al mi ke viaj vestoj iom pendas sur vi. Via dieto bonege funkcias!

- Fakte, mi jam delonge ĉesigis mian dieton. Sed mi aĉetis novajn vestojn unu grandon tro grandaj...

HGd56FiJYao.jpg

Sano[redakti]

Klientino en vestaĵvendejo: „Mi bezonas veston minimume je du numeroj pli grandan, por ke kuracisto kredu al mi, ke mi sekvas dieton.

Sanivesto[redakti]

Sanivesto, SanivestaCni-vcti, estas planlingvo proponita de Omid Ghayour en 1999. Ĝi estas bazita en mortintaj hindo-eŭropaj lingvoj kiaj la latina lingvo kaj sanskrito. Ĝi estas evoluinta formo de VZTI. Eble estas arta lingvo.

Alfabeto kaj prononco[redakti]

La alfabeto estas: V, Z, T, X, K, L, N, P, C, I. Oni povas prononci la literojn laŭvole.

Vira kaj virina modo[redakti]

Usona vesto

Viro, surmetu leonan felon, virino, ŝafan lanfelon.

Kresko[redakti]

Patrino surprovas sur la fileto vestaĵon. Ŝi longe ne povas decidiĝi. La patro: „Rapidu, alimaniere la knabo dume elkreskos el ĝi!

Internaj vestoj[redakti]

Funebra vesto

Shajnas al mi ke Joĉjo ne sufiĉe lavas sin. Ĉu vi ne trovas lin malpura?

Ĉu malpura? Ne, mi ne dirus precize ke li ne ŝatas lavi sin... sed la interno de liaj vestoj estas pli malpura ol la ekstero.

Politiko[redakti]

Estas granda diferenco inter situacio, en kiu vendisto rifuzas aĉeti la pantalonojn pro ia kvalito de la pantalonoj, kaj situacio, en kiu vendisto rifuzas aĉeti ilin pro politika opinio de la pantalonproduktanto.

Bone[redakti]

„Ĉiam mi havigas en banloko ion novan. Pasintjare tio estis vesto, ĉi jare ĉi tie Peĉjo.“

Vestprovado[redakti]

Vesto.1.gif

En modvestbutiko, viro hezite petas al tre bela komizino, "Mi ŝatus aĉeti gantparon por mia edzino, sed mi ne certas pri ŝia grando...." "Do, mi provu ilin," proponas la komizino metante la gantojn. "Kaj vi provu taksi la grandon." "Jes, jen," diras kliento. "Ŝiaj manoj estas samgrandaj kiel viaj. Do, mi prenos ilin." "Kaj ĉu vi ŝatus ion alian, sinjoro?" demandas la junulino. "Nu... eble...," cerbumas viro. "Jes, fakte, nun ke vi proponas tion, mi aĉetu por ŝi ankaŭ mamzonon kaj kalsoneton...."

Funebra vesto[redakti]

744 n.jpg

"Kial vi tiel bele vestiĝis?" demandas ulo.

"Mi iras al entombigo,"

"Ĉu do temas pri tre bona amiko?"

"Ne. Fakte, ni estis tre malamikaj. Sed mi pensas ke estos bela gesto."

"Ĉu? Kial?"

"Ĉar se vi ne iros al la entombigo de aliaj personoj, ili ne venos al via!"

Laborvestoj[redakti]

Vestoprofilecopy.png

Du sekretariinoj antaŭ siaj skribmaŝinoj. La unua vespirante:
-- Kiel ŝike vestas sin la estro!
La dua, ankaŭ vespirante:
-- Ho jes, kaj tiel rapide!

Vesto kaj oro[redakti]

Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Sur la vojo ili renkontis rabiston. Iu el ili surportis kotonan vestaĵon, kaj ĝi estis forprenita de la rabisto. La alia do sin kaŝis en herbaron. La prirabito iam metis ormoneron en la vestaĵan kolumon. Li do petis la rabiston: "La vestaĵo valoras je ormonero. Mi aĉetu ĝin per mono."

La rabisto demandis: "Kie estas via mono?"

La prirabito prenis la monon el la vestaĵa kolumo, kaj donis ĝin al la rabisto: "Tio ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la ormetiiston, kiu sin kaŝas en la herbaro."

Vidinte tion, la rabisto forprenis ankaŭ la vestaĵon de la metiisto. La malsaĝulo perdis ambaŭ vestaĵon kaj ormoneron.

Butonoj[redakti]

Jako.100.jpg

Baniko havas bluaĵon sub okulo.

— Kio okazis al vi? — demandas Kruko. Ĉu akcidento?

— Ne. Butona afero.

— Ĉu butona afero?

— Jes, hieraŭ mi rimarkis, ke butono mankas al mia pantalonfendo. Ĉar mia edzino forvojaĝis, mi iris al nia pordistino. Ŝi klarigis, ke tio estas facila afero, ke mi eĉ ne bezonos demeti la pantalonon. Ŝi prenis kudrilon, fadenon, kaj post du minutoj la butono estis alkudrita. Ŝi faris nodon kaj estis ĝuste detranĉanta la finon de la fadeno per la dentoj, kiam ŝia edzo revenis hejmen.

Dio kaj pantalonoj[redakti]

Modernaj vestoj

Kliento, ĉe tajloro:
- Dio kreis la mondon dum sep tagoj, sed vi kudris pantalonon tutan monaton!
- Sed vi rigardu tiun ĉi mondon! kaj la pantalonon!

Dekoltaĵo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Dekoltaĵo.

-- Kio estas dekoltaĵo?

-- Dekoltajĥo estas manko de vesto sur nuko, gorĝo au ŝultro, per kiu junulinoj povas akiri edzon, maljunulinoj gripon.

Gluvesto[redakti]

juna dancistino vestita per moldvesto

Gluvesto, aŭ Moldvesto estas elasta, strikte alĝustigita vesto, kiu kavazaŭe « gluas » ĉe la haŭto de tiu, kiu surhavas ĝin. Tiaj versioj aperis en la 1970-aj jaroj, kiam estis trovataj novaj elastaĵoj, kiel elastano.

La gluvestoj estas ĉefe surhavitaj de sportuloj (naĝistoj, subakviĝistoj, biciklistoj, gimnastikistoj), dancistoj, akrobatoj...

Ĝi elmontras (kaj ofte emfazas) la formojn de la korpo, kaj estas asociata kun nocioj de sporteco, forto, lerteco kaj korpa beleco ; ĝi fariĝas grava elemento de seksa allogo (kaj eĉ kuntrenante fetiĉismon).

Ĉar ĝi bone elmontrigas la muskolaron, kolora gluvesto estas la favorigita vesto de la superherooj de bildliteraturo.

Veno, vido, vesto[redakti]

Usona demokratia vesto

Edzino diras al sia edzo:
- Mi tute ne scias, kiujn vestaĵojn mi elektu!!!
La edzo respondas al la edzino:
- Plej bele vi aspektas, se vi demetas ĉiujn vestojn.
La edzino suspiras penseme:
- Jes, mi scias... , sed kiujn vestojn mi demetu?

Butono[redakti]

Kiam vi havas pli longtempe deŝiritan butonon, edziĝu aŭ eksedziĝu.

Alie[redakti]

- Ho, via grafa moŝto! Ĉu vi estas ĉi tie en la ĉefurbo en tiel foruzita, malbona vesto?
- Jes. Ĉi tie ja neniu konas min.
- Sed vi uzas ĝin ankaŭ hejme.
- Kompreneble. Tie ja ĉiu konas min.

LA NOVAJ VESTOJ DE LA REĜO[redakti]

(El Anderson.)

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras : « li estas en la konsilanejo », oni tie ĉi ĉiam diradis : « la reĝo estas en la vestejo ».

En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.

— Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj! pensis la reĝo; havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.

— Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.

— Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la reĝo, li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. « Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi! » Sed li tion ĉi ne eldiris.

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

— Mia Dio! li pensis, ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!

— Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.

— Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!

— Tre agrable al ni! diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

— Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

— Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki! Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, ĝi estas rava! li diris al la reĝo.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.

Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.

— Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.

— Kio tio ĉi estas! pensis la reĝo, mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela, diris tiam la reĝo laŭte, ĝi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo : ho, ĝi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : « nun la vestoj estas pretaj! » La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris : « Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!

— Jes! diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

— Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas — tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto — kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

— Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! ĉiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!

— Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado! raportis la ĉefa ceremoniestro.

— Nu, mi estas en ordo! diris la reĝo. Ĉu ĝi ne bone sidas? Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : « Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas! » Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

— Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano. — Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.

— Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio! Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

Varma vesto[redakti]

En frosta vintra tago malriĉa franco promenis en Parizo. Li havis maldikajn vestojn. La reĝo renkontis lin, kaj mire demandis:

- Kial vi promenas en somera vesto? Ĉu vi ne fartas malvarme?
- Reĝa moŝto! - respondis la malriĉulo. - Se vi farus tion, kion mi faris, neniam vi fartus malvarme.
- La reĝo demandis:
- Kion vi faris?
- Mi surmetis ĉiujn miajn vestojn.
5024 n.jpg

Ĉu?[redakti]

Oni demandas maljunan fraŭlon:
- Laŭ kio vi ekkonas vian mantelon?
- Laŭ la butonoj.
- Kaj kiajn butonojn vi havas?
- Neniajn.

Kiel pagi[redakti]

La prezon de l’ ŝuoj mi pagos al vi nur post tri mona-toj.

— Tre volonte mi konsentas.

— Kaj kiam la ŝuoj estos pretaj?

—Post tri monatoj.

O Grande Ditador 3.jpg

Surtuto[redakti]

En kafejo, sinjoro rimarkas, ke kliento sin preparanta foriri, prenas lian vintran surtuton.

—Ho! kion vi volas fari el mia surtuto?

—Ĉu ̧ĝi apartenas al vi? Mi kredis, ke ĝi estas la propraĵo de alia.

Ŝtrumpoj[redakti]

— Sinjoro Schwartz, vi trompis min. Vi diris al mi, ke çi tiuj ŝtrumpoj havas longedaûran koloron. Kaj jen ̧ĝi jam forlasas ilin; miaj piedoj estas tute bluaj.

— Vi nur bezonas lavi viajn piedojn per varma akvo.

—Tion mi provis jam, sed vane; la bluo ne malaperis.

—Mi do estis prava: ilia koloro estas ja longedaûra.

Alie[redakti]

„Pardonu, kiom kostas tiu ĉi ĉemizo?“

„Dudek eŭrojn“

„Kaj ĉu vi ne havas ion malpli kostan?“

„Jes, ni havas. Ŝtrumpojn.“

Aliaj estoj[redakti]

Besto - festo - gesto - gvatnesto - gvidbesto - hundokesto - incesto - intesto - kesto - kontesto - kresto - majesto - manifesto - molesto - neesto - nesto - nord-uesto - palimpsesto - pesto - postresto - presto - protesto - pulnesto - resto - siesto - sud-uesto - sugesto - tempesto - testo - Triesto - uesto

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]