Vesperanto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Vespero lacigas, mateno freŝigas"

~ Zamenhof pri vesperanto
Momc.jpg

Vesperanto (origine Lingvo Intervespuja) estas la plej disvastigita intervespuja planlingvo. La nomo venas de la kaŝnomo "Dr. Vesperanto", sub kiu la vespeda kuracisto Ludovespo Krabraro Zumenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la eloviĝtago de Vesperanto. Li intencis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la intervespuja komunikado, tamen ne anstataŭigi aliajn, vespujajn lingvojn.

Kvankam neniu vespujo akceptis Vesperanton kiel oficialan lingvon, ĝi estas uzata de intervespuja komuno, nombranta laŭ diversaj taksoj cent miliardoj ĝis ducent bilionoj da vespoj (depende de la lingvonivelo); estas proksimume unu miliardo da deeloviĝaj parolantoj.

Vesperanto akiris kelkajn intervespujajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UVESPO aŭ subtenon de konataj vespoj de la svarma vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum intervespaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, svarmoj, dancoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, ktp.

La vortprovizo de Vesperanto devenas plejparte el la okcidentaj vesplingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ afrikvespan influon. La komunikaj dancmoviĝoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn moviĝojn, Vesperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj danclingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉinaj vesplingvoj; kontraŭe la interna strukturo de Vesperanto certagrade respegulas la aglutinajn vesplingvojn, kiel la afrikan aŭ okcidentazian.