Vero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"La posedo de la vero ne estas terura, sed teda, kiel ĉiu posedo"

~ Friedrich Nietzsche

"La lumo por vero ofte estas danĝero"

~ Zamenhof pri vero

" Ne taŭgas la vero por komerca afero"

~ Zamenhof

"En la realeco la vero estas tute alia"

~ anonimulo

"Sed mi ne blufas nek troigas"

~ Pirato

"Diru cian veron trankvile kaj klare."

~ Ciisto pri vero
Senafero tri kriko.jpg


Nu, la vero… kutime estas nur senkulpiĝo por la nehavo de fantazio. Ĉu la "neplena vero" estas vero aŭ nur duonvero? ...Kaj la alia duono ĉu estas vero aŭ nur fantazio?...

Vereco[redakti]

Ufo.jpg

La malsupra frazo estas vera.
La supra frazo estas malvera.
Ĉi tiu frazo estas malvera.

Saĝeco[redakti]

Iuj pensas ke nur en polemiko naskiĝas vero, sed, laŭ Alexander Gofen, estas "veroj" por kiuj polemiko malutilas.

Vera saĝeco[redakti]

Profeta.jpg

En iu vintra tago la granda profeto diris al la adeptoj:

- Mi tre bone scias, kion oni povas fari en frosto.
- Kion? - demandis la adeptoj.
- Oni povas varmigi sin ĉe la fajro. Tamen, se tio estas neebla, eĉ en tiu situacio mi scias kion oni povas fari.
- Kion?
- Oni povas frostomorti.

Verumeco[redakti]

Eklezia skribaĵo, kiu diras Verumeco kaj konsekvencoj en Florido, Usono (2007).

Verumeco (angle: truthiness) estas "vero", kiun homo asertas scii intuicie "el interne" aŭ ĉar ĝi "sentas esti ĝusta", malkonsiderante evidentaĵojn, logikon, intelektan ekzamenon aŭ faktojn.[1]

Usona televida komediisto Stephen Colbert ekkreis la vorton tiel[2] kiel temo de parto nomata "The Wørd" (La Vørto) dum la pilota programo de sia programo de satiro politika The Colbert Report je 17 oktobro, 2005. Uzante ĉi-tion rutine, Colbert satirigis la misuzadon de la emocia apelo kaj korsento kiel retorikilo en nuntempa socipolitika parolado.[3] Li specifike aplikis al la nomumo de Harriet Miers por la Suverena Kortumo de Usono fare de la tiama prezidento George W. Bush kaj la decido invadi Irakon en 2003.[4] Colbert poste ankaŭ aplikis verumecon al aliaj organizaĵoj kaj instituicioj, kiel Vikipedio.[5] Colbert kelkfoje uzis latinaĉan version, "veritasiness".[6] Ekzemple, en la "Operation Iraqi Stephen: Going Commando", la vorto "veritasiness" videblas en la standardo super la aglo.

Verumeco estis elektita Vorto de la Jaro 2005 fare de la American Dialect Society kaj en 2006 fare de Merriam-Webster.[7][8]

Dio[redakti]

La vereco de Dio – kiel subtenate en la Sanktaj Skriboj – estas tiu perfekteco per kiu Li estas verdira en Sia eno, en Sia riveliĝo kaj en Siaj rilatoj kun Sia popolo. Li estas vera Dio malsame ol la idoloj, Li konas la estaĵojn kiaj ili vere estas, kaj fidelas en la plenumado de ĉiuj siaj promesoj. Nombroj 23, 16: ”19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?“. 1-a epistolo al la korintanoj 1, 9: 2-a epistolo al Timoteo 2, 13.

Vero kaj Esperanto[redakti]

Hond.jpg

Estas objektiva vero, ke Esperanto estis kreita kiel sufokilo por la menso de nehebreparolantoj. La intenco de Zamenhofo estis restigi homojn ĉe infana mensa nivelo, limigante la mondon al 'scribiloj' (tiele!) kaj 'fosiloj'. Tio ne estis farebla per lingvo, sed li tiam tion ne sciis.

Vera Vero[redakti]

La pronomo ” ri” ne estas reale uzata – ghi estas nur moda sherco inter junularo .Similan shercon faras redaktejo de svisa socialista gazeto antauen- ghi uzas asterikson por simboli chiajn seksorientighon.

Ĉiam la vero[redakti]

Armed Slave.jpg

Klarvidulo diras al viro:

- Vi estos patro de du infanoj.

- Ĉu vi certas? - ridas viro kaj klarigas: Mi jam estas patro de tri infanoj.

- Ĉu vi certas? - ridas klarvidulo.

Satya[redakti]

Satya estas grava koncepto kaj virto en hindiaj religioj. Rigvedo, datita el la 2a jarmilo a.n.e., proponas la plej fruan diskuton pri Satya.[9][10] Videblas ekzemple en la kvina kaj sesa linioj en tiu bildo de Rigveda manuskripto.

Satya (Satja) estas la Sanskrita vorto por vero.[11][12] Ĝi referencas ankaŭ al virto en Hinduismo kaj en aliaj hindiaj religioj, reference al estado verema en pensaro, parolado kaj agado.[13] En Jogo, satya estas unu el kvin "yama", nome virta apartigo de falsemo kaj distordado de la realo en la propra esprimado kaj agado.[14]

Vere[redakti]

La profeto:

«Tio, kio estas mia, estas via » : kiu diris tiujn ĉi belajn vortojn ?

La aŭdanto:

Certe iu, kiu nenion posedis.

Katolikismo kaj vero[redakti]

1037.jpg

Katoliko devas akcepti la instruojn de la eklezio senkondiĉe.

Katolikismo grandparte estas kredo al la eklezio. La katolikisma eklezio ne povas erari. Ĝi povas eltrovi novajn verojn sed neniam ŝanghi sian doktrinon. La ĉefa celo por katoliko estas la Nenio laŭ la ekzemplo de Jesuo kaj la sanktuloj.

Jes, ankaŭ katolikismo rekomendas ne lerni verojn, kiuj estas malutilaj al la kredo. Eĉ partojn de la doktrino mem la eklezio ne aktive instruas, ĉar ĝi domaĝas la kredon de siaj membroj.

Ni memoru, ke la celo estas ne konigi la veron sed savi animojn de eterna kondamno:

Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron. [Mar 9:42]

Bone[redakti]

Se vi serĉas la veron, fine vi trovos konsolon; se vi serĉas konsolon, vi havos nek konsolon nek veron, sed nur flatajn iluziojn kaj konsolajn revojn je la komenco, kaj malesperon je la fino.

Vereco: 2 + 2 = 4 (poemo)[redakti]

Verecon por Hungarujo2.jpg
vereco: 2 + 2 = 4


"Du kaj du kun kvar egalas":
kava, por mi, kaj malplena,
ĉar klarecon mi preferas,
pri vereco peza, plena!


La germanlingva originalo de Wilhelm Busch troveblas inter alie ĉi-tie: http://www.wilhelm-busch-seiten.de/gedichte/schein05.html.

Esperantigis A.H. en la jaro 2000.

Orakole[redakti]

_Nu, kion diris al vi la orakolistino?

—Ke ili forlogos de mi la monon.

—Kaj forlogis iu?

Jes, la orakolistino mem.

Cerbo[redakti]

Kio estas la vero?" Ĉu vi kredas, ke la homa cerbo iam eltrovos la tutan veron? Neniam. La vero mem estas evitema, kiel ignis fatuus — kaj eble tiel malgrava. Malsaĝe, do, estas pasigi la vivon, krevigante al si la kapon pro io tiel ombreca, neatingebla.

Morala vero en politiko kaj diplomatio[redakti]

Engraving depicting the Amsterdam Stock Exchange, built by Hendrik de Keyser c. 1612.jpg

Ili devus priatenti la moralan kaj spiritan havaĵon proponatajn de la grandaj mondaj religioj por ekkoni la universalajn verojn, principojn, valorojn.

Verdiranto[redakti]

— Kio estas en tiu botelo? — demandas voja ĝanto en vagonaro kunvojaĝantan samurbanon.

—En tio estas fluidaĵo, per kio oni fariĝas verdiranto.

—Ha! mi amus provi tion çi.

—Volu do trinki iom da ̧ĝi.

—Ha! hu! — diras li naûze post trinko, — ̧ĝi estas ja vinagro.

—Jes, — respondas tiu ridetante, — jen vi fariĝis verdiranto

Klareco[redakti]

Niels Bohr iam skribis, ke vero kaj klaro estas komplementa paro: ju pli vera estas iu afero, des malpli klara ĝi estas; kaj ju pli klara, des malpli vera.

Kvar noblaj veroj[redakti]

La kvar noblaj veroj (sanskrito: catvary āryasatyāni, pali: cattari āriya saccani japana lingvo: shisotai) estas rigardata kiel la centra kaj fundamenta instruo de Budho. Ĝi enhavas la plej gravajn konceptojn de budhismo kiel filozofio kaj kiel religio.[15] La instruo de la kvar noblaj veroj troviĝas en multaj partoj de la Palia Kanono, sed la diskurso, kiu verŝajne registris la unuan fojon de la parolado de ĉi tiu diskurso fare de Budho estas la diskurso nomita Unua Prediko de Varanasi, aŭ la Darmo-rada Ekmova Diskurso (Dhamma-cakka-ppavatthana-sutta en palio).[16]

En la Palia Kanono la kvar noblaj veroj estas menciitaj aŭ priskribitaj en multaj lokoj, ekzemple en Digha Nikaya 16, Majjhima Nikaya 18 kaj Samyutta Nikaya 56.11.[17]

La kvar noblaj veroj[redakti]

  1. La Kvar Noblaj Veroj laŭ la Palia Kanono.
    La Kvar Noblaj Veroj laŭ la Palia Kanono.
    La unua nobla vero estas la vero pri dukkha aŭ la sufero. Ĝi instruas ke la kondiĉita ekzisto, la ekzistado kiel oni konas ĝin, estas sufero : naskiĝo estas sufero, kaj same maljunuleco, malsano kaj morto estas sufero, esti unuigita kun io kion oni malamas estas sufero, esti separita de io kion oni amas estas sufero, malatingo de sia celo estas sufero - kaj, fine, la ĉiam ŝanĝantaj kvin agregaĵoj de aligeteco, kune kreantaj nian personon (nome la formo, la sentoj, la perceptoj, la voluntoj kaj la konsciencoj) estas la sufero per sia malcerteco. La vorto "sufero" povas ankaŭ esti utile tradukita kiej nekontenteco, ĉar ĝi iras pli profonde ol la fizika doloro.
  2. La dua nobla vero estas la vero pri la origino de la sufero (samudaja). Ĝi estas la volupto kaj kaj nekonateco kiuj kreas la tri radikojn de la malo: la avidon, la haton kaj la eraron; ĉiu akto (de la mento, de la korpo aŭ de la parolo), bona aŭ malbona, produktas sian frukton (phala), pozitivan aŭ negativan por sia aŭtoro.
  3. La tria nobla vero estas la vero pri la halto de la sufero (nirodha). Ĝi vortiĝas ke ekzistas fino de volupteco, kiu nomiĝas nirvano.
  4. La kvara nobla vero estas la vero pri la vojo kondukanta al la fino de la sufero (magga). La vojo nomiĝas la "nobla okobla vojo" aŭ "sankta vojo kun ok brakoj": la ĝusta opinio, la ĝusta intuicio, la ĝusta parolo, la ĝusta korpa agado, la ĝustaj vivmedioj, la ĝusta eforto, la ĝusta atenco kaj la ĝusta mentala koncentrado. Tiu vojo permesas atingi la nirvanon.

Parabolo de kuracisto[redakti]

La kvar noblaj veroj estas ofte komparataj kun la instruado de iu kuracisto. Budho sanigas la homaron de ĝiaj malsanoj. Li unue diras la diagnozon, poste serĉas la kaŭzon, poste rigardas ĉu la malsano estas sanigebla, kaj finfine proponas la rimedon.

La unua sutta[redakti]

La sermo (aŭ sutta) kiu enhavas la unuan instruon de la Buddho estas konita laŭ la palia nomo Dhamma-cakka-ppavatthana-sutta, aŭ La instruo kiu enmoviĝas la radon de la dharmo, kaj troveblas en la sekcio Samyutta-nikaya de la kolekto Sutta-pitaka.

Konado[redakti]

Lasu libere esprimiĝi, se vi deziras aŭdi veron.

Notoj[redakti]

  1. Ŝablono:Cite news
  2. Ŝablono:Cite web
  3. Ŝablono:Cite news
  4. Ŝablono:Cite web
  5. Comedy Central recording of The WØRD "Wikiality", The Colbert Report Comedy Central, 31 julio, 2006. (angle)
  6. Ŝablono:Cite news
  7. Ŝablono:Cite web
  8. Ŝablono:Cite web
  9. Roderick Hindery (2004), Comparative Ethics in Hindu and Buddhist Traditions, Motilal Banarsidass, ISBN 978-8120808669, pp. 51-55
  10. Antonio T. de Nicolás (2003), Meditations Through the Rig Veda, ISBN 978-0595269259, pages 162-164
  11. A. A. Macdonell, Sanskrit English Dictionary, Asian Educational Services, Ŝablono:ISBN, pp. 330-331
  12. J. Wentzel Vrede van Huyssteen et al (2003), Encyclopedia of Science and Religion, Thomson Gale, Ŝablono:ISBN, p. 405
  13. KN Tiwari (1998), Classical Indian Ethical Thought, Motilal Banarsidass, ISBN 978-8120816077, p. 87
  14. GR Garg, Encyclopaedia of the Hindu World, Vol. 3, Ŝablono:ISBN, p. 733
  15. Edward J. Thomas. La vida de Buda. Ĉapitro XIII: El budismo como religión (Budhismo kiel religio), kaj Ĉapitro XIV: El budismo como filosofía (Budhismo kiel filozofio). Eldonis Editorial Lectorum, S.A. de C.V., Meksikurbo, 2007. ISBN 10: 970-732-196-2. ISBN 13: 978-970-732-196-0.
  16. Jean Boisselier. La sabiduría de Buda. Testimonios y Documentos: La Puesta en Movimiento de la Rueda de la Ley. p.130-132. Eldonis Ediciones B, S.A. Barcelono, 1998. ISBN: 84-406-8820-2.
  17. "Four Noble Truths: cattari ariya saccani", redaktita de Access to Insight. Access to Insight (BCBS Edition), la 5-an de novembero 2013.