Verkido

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mmd .png

"Kia patrino, tia filino."

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Estas multaj lingvaj kaj stilaj stumbloj en la artikolo kune kun malklaraĵoj. Mi konsilus aŭ redakti la artikolon aŭ forviŝi ĝin."

~ idisto

"Mi konsentas pri la tri unuaj, eĉ se la tria estas iom peza, sed ne pri la lasta."

~ gimnastikisto

"Neekspektite venas ofte subite"

~ egoisto

Verkido (ankaŭ nomata "Fanatikfikcio", kaj tia nomo ja bonas) estas revizia historio, kiu verkiĝis de homo kiu ne estas la devena seria kreinto, sed la historio tekstas pri la seria mondo, uloj, kaj tiel plu. Ankaŭ nomiĝas tiel se estas revizia historio pri veraj homoj kaj okazoj. Ekzemple, se oni skribas revizian historion pri Hitlero, aŭ Hario Potero, aŭ Adamo kaj Evo, estus ja skriba verkido. Tre ofte ĉi tiaj verkoj senintence parodias sin.

Cetere mi devas konfesi, ke ni opinias, ke en la angla, kaj multaj lingvoj kiuj pruntis vortojn el tiu, «fanatikfikcio» mallongiĝas al «fanfikcio» kaj «fik», sed en la esperanta «verkido» estus plej bona. Verkido bilda nomiĝas «dooĝinŝi, fanbook, fancomic, fanart» ktp en aliaj lingvoj, kaj estas similaĵo.

Nu, oni tradukas la anglan vorton "wiki" per "vikio". Kial ne traduki la anglan vorton "fic" per "fikio"?

Historio de verkidoj[redakti]

Pokemon.jpg

Kiel ĉiam kun tiaj panikaj krioj oni unue devas konscii, ke oni diras, ke la unua verkido estis la Nova Testamento, sed fakte ekzistas pli fruaj verkidoj: Energio, ekzemple, estis romia verkido pri la greka Iliado.

Pro bedaŭro post la Holokaŭsto multaj naziistoj verkis verkidojn en kiuj ĝi ne okazis. Oni erare supozis, ke ili neis la okazon mem.

Seriozaj matematikistoj, kiuj kompetentas pri senerara nombrado, kalkulis, ke verkidoj formas la bazon de la moderna holivuda filmo. La plej famaj verkistoj de anglalingvaj verkidoj filmaj estas Jean-Jacques Rousseau kaj Peter Sellers.

Verkidaroj kaj priverkidaj retejoj[redakti]

Malfacilas imagi, ke

Verkidoj esperante[redakti]

  1. LSD, verkido pri La Viruso Albana
  2. ≠-«Chuck ktr la pasinteco» de Verkisto (pri la serio «Chuck»)
  3. «Pluvo» de Alastair (pri la serio «One Piece») Ankaŭ ekzistas »Rebrilo de la Suno« pri »Drakopilko Z«.
  4. Estirose skribis, inter aliaj «Mocriproĉaj Vortoj», «Bonvolus Reveni», kaj «Forlasu».
  5. «Desegnu Cirklon, Jen la Tero» de Gemini Artemis (pri «Hetalia»)
  6. »Senestonteco« de Youma Doom, pri »Marista Luno«.
  7. Marbuljon tradukas kaj skribas per esperanto. pri «Monstro de Loch Ness]», «La deprimo de SUZUMIJA Haruhi», «Neologismo» kaj aliaj serioj.
  8. Carly skribas pri Doktor Kiu kaj Drakopilko Z.
  9. »Turniĝi Sento« de 2Xin Eohp, pri Lertega Advokato.
  10. »Supersoldataj« de AotA pri Stelpordego SG-1 kaj Gundam 00.
  11. »La Biblioteko de Malakordo«, verkiĝis de Chinchillax sed tradukiĝis de Amphicoelias. Pri »Mia Ĉevaleto: Amikeco Magias«. PDF eldono: https://dl.dropboxusercontent.com/u/11196061/tuta%20libro.pdf ODT eldono: https://dl.dropboxusercontent.com/u/11196061/tuta%20libro.odt