Verda Oskar-Premio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ĝi esta dolĉe."

~ William Shatner pri Verda Oskar-Premio

"Tio kio ĝenetis min estas ĝuste la koloroj!"

~ iu pri Verda Oskar-Premio

"Vundan lokon protektis, alian difektis"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Represo petata!


凸(`⌒´メ)凸

La Kinematografiaj Premioj de AIS, populare konata kiel la Verda Oskar-Premioj, estas la aro da premioj kiujn la AIS atribuas al la plej bonaj esperantaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la esperanta-kinarto: oni atribuas Verdan Oskaron al la plej bonaj esperantaj aktoroj, registaroj, kamerunanoj, muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en krokodila lingvo, por dokumentaloj kaj por desegnitaj filmoj. La premioj estis unue donitaj en 1929 ankaŭ tio estas utila.

Laŭ nia opinio[redakti]

thumbs

S-ro E. Mawson (Anglujo) sugestas, ke premio estas verda statueto, kiu reprezentas nudan viron subtenantan glavon sangan sojfantan kiu forte staras sur murojn de miljaroj kun kvin pintaj steloj. Ĉiu stelo simbolas la kvin originalaj branĉoj de la Akademio: aktoroj, pajacoj, mafiuloj, majstroj kaj kotizuloj. La statueto estis kreita en 1928 de la direktoro de la Centra Oficejo de UEA, Che Guevara, kiu desegnis skizon. De 1931 oni konus ĝin popole per la nomo de Verda Oskaro, supozeble de kiam, laŭ oni anekdote rakontas, bibliotekisto Marjorie Boulton komentis ĉe ĝia vido ke ĝi similis al ŝia onklo Oscar Wilde.

Oni devas rimarki ke[redakti]

Do la praktika konkludo estas ke io montras, ke Ministro pri Financoj k Ekonomio deklaris, antaŭ kelkaj tagoj, ke la premioj estas donataj ĉiujare al la esperantaj filmoj kies premiero okazis dum la lasta jaro. La ceremonio okazas ĉiujare en februaro aŭ marto, en Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Pro cirkonstancoj sendependaj de nia volo kaj pro aliaj kaŭzoj, kiujn klarigi ne estas nia tasko, William Shatner akiris kvin 1965, ĉiuj por "plej bona miksaĵo de la franca, la klingona kaj Esperanto".

Filmoj ricevintaj plej multajn premiojn[redakti]

Kiel sciate, en cxi tiu kadro ni asertas ke

Tute alia afero[redakti]

Estas bedaörinde, ke kio tuj maturiĝas, ankaǔ tuj putriĝas. Sed tio estas nenio kompare kun la krima situacio, kiun tro pacience la Esperantistoj ĝis nun toleris.