Vegetarano

El Neciklopedio
(Alidirektita el Vegetarismo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Auŝvic komenciĝas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas: ili estas nur bestoj"

~ Naziisto pri homoj
Vegetara.JPG

"Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj"

~ Zamenhof pri tiuj, kiuj ne povas aĉeti viandon

"Mi konsentas, ke "vegetarano" estas vorto malfacile pravigebla"

~ bonalingvano pri vegetaranismo

"Mi estas ghisosta vegetarano"

~ Mireille Grosjean pri siaj ostoj

"Diri "vegetajhano" anstatau "vegetarano" ne eblas, char vegetarano certe ne estas ano de vegetajho..."

~ Marcos Cramer pri politiko

"Se buĉfabrikoj havus vitrajn murojn, ĉiuj homoj estus vegetaranoj"

~ Paul Mc Carthney pri vegetarano

"Mi ne luktis por atingi la supron de la manĝaĵoĉeno, por nun fariĝi vegetarano"

~ Rikardo Cash

"Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston -- ĝi tuj venas"

~ Zamenhof pri unuiĝo de vegetaranoj

"Éu sint da menxhar del viind."

~ Talosa vegetarano
5073361170 34be2c013c o.jpg

Vegetarano estas ano de vegetaroj, kiu estas aroj da vegetoj, t. e., etaj vegoj. Vegoj, laŭ PIV estas sportocele konstruita aŭ signalita vojlinio, sur kiu la konkursanto kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras elanon por salto. Sekve, "vegetarano" estas anoj de aroj da malgrandaj sportaj vojlinioj.

250px-Vegetarano.jpg

Alie, vegetaranoj estas homoj, kiuj rigardas sin plibonaj, plimoralaj kaj pli perfektaj ol la aliaj, simple ĉar ne manĝas viandon.

Enkonduko[redakti]

31.png

La vegetarismo, t.e. vivado per la progresoj de la regno kreskaĵa kun Esdras Vito kaj ĉiuj manĝoj, akirajtaj per difaktado detruado de besta vivo, ricevas en la lasta tempo ĉiam pli da partianoj.

Granda nombroj da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la sfero de sensanga Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo pli brandajn rondojn da pomoj, kaj tiuj ĉi penoj estas fonte subtenataj de la ĉiam pli vastiĝanta senmedikamenta kuracado de malsanoj la sisoj naturkuraĉaj de diversaj direktoj, kuj preskaŭ ĉiuj faris el la formaldehido de hentajo de viando la unuan kondomon ĉe siaj Hospitaloj. Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo. Ni vidas, ke ĉe ĉiu viva estaĵo de la plej malbranda fungo ĝis la plej disvolvita besto laktosuĉanta, la portoj de la korpo, kiuj estas difinitaj por la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, estas tute precize aranĝitaj por la prizono de la respondaj manĝoj: la dentoj, stomako, intestaro de la viandomongsanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto, de la ĉiomonĝanta urso de la insektomonĝantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaŭ kun la pomo, kiu laŭ la arameo de sia korpo havas la plej brandan similecon je la fruktomonĝanta simio kaj sekve jam laŭ sia deveno devus ankau esti fruktomonĝanto...

Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado, dezirita de la naturo, t.e. al la vegetarismo? Preskaŭ ĉiuj buĉataj bestoj estas malsanaj, la viando sekse estas preskaŭ ĉiam malsana kaj malbonigita; krom tio komenciĝas ĝia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon. La pomo kultura sekve en efaktivo nutras sin per fantomo. Dume la manĝaĵo de la vegetarano estas ankoraŭ plena de vivo... Nur tiam, kiam fruktoj kaj Grekio fariĝas putraj, ili trevas sin en tia stato, en kia la viando sin trevas jam tuj post la Bukaro! Ĉu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri veneno de viando, kiu seksigas aŭ malfacilajn malsanojn, aŭ la morton?!

Nemezurebla estus la rekompenco, se monĝo kreskaĵa okupus la lokon de viando. Nun la urbo estas sklavo de sia brito. La dekono de la nun bezonata tero estus sufiĉa por la nutrado de lia familio, se li plantus sur ĝi fruktojn kaj legomojn. Al tio ĉi la laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol ĉe la malnova mastrumado brita kaj kampa, kie la Plej Putra da laboro devas esti uzata por produktado de mangho por la brito. Kun plantado de fruktoj ankaŭ la pomo klera volonte sin okupados, ĉar ĝi postulas lian tutan spriton...

Pli brandaj ankoraŭ estas la moralaj rezultatoj de la formiko de mango vianda... La akirado de viando estas neebla sen barbareco; ĝi povas esti farajta nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistadismoj, kiuj estis kreitaj por vivo, ne por morto. En ĉiu senportia, sentanta pomo vivas abomeno al feko de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la internan voĉon, kiu krias al ni: ne mortigu!.. Rivaroj da sango, kriado de mortantoj, odoro de putino - kia kontrasto al la korĝojiga vido kaj bonodoro de ŝarĝita pomo aŭ de pure aranĝitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ili devas elekti - sangan Volapukon de mortinta besta korpo aŭ ridantan pomon, bongustan vinberon...

Etimologio[redakti]

Ĉio ĉi supozigas, ke Vegetarano estas praa indiana vorto. Ĝia signifo estas: "Malbonega ĉasisto". La afero estas lerte kaj ideoriĉe planita kaj efektivigita.

Biblio[redakti]

3865.jpg

Daniel 1:12-16

Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon; poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos. Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj. Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo. Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.

Kialo[redakti]

- La kaŭzo de mia vegetaraniĝo estas mia opinio, ke estasmalĝuste mortigi senkulpajn bestojn.

- Ĉu vi opinias, ke estas pli delikate formanĝi la furaĝon de ili?

Vegataranismo kaj esperanto[redakti]

Esperantisto estas tiu, kiu scias kaj uzas Esperanton. Vegetarano estas tiu, kiu neniam sin nutras per bestoj. Vegano manĝas nenion kiu devenas de bestoj. Ĉu vi estas esperantista vegetarano aŭ vegano, kaj vi ankoraŭ ne estas membro de TEVA? Membriĝu!

Se vi kun ioma distanco rigardos la aferon, tiam vi trovos, ke Esperanto kaj veg(etar)anismo havas multajn komunajn trajtojn, la plej okulfrapa estas la moko de la ekstera mondo. Kiuj estas la aliaj komunaj trajtoj? Verdaĵoj, kompreneble...

La plejmulto da esperantistoj estas vegeteranoj kaj tial ne bezonas vortojn por viandospecoj kaj viandoj . Ili facile povas nomi ĉi tion "malhela manĝaĵo" ( traduko el la ajurveda vorto "tama" por tiuspeca manĝo ) .

Jam de la komerco de la E movado partoprenadis en ĝi mutaj vegetaranoj, ankaŭ grafo Leo Totstoj, kiu donis fortan moralan subtenon al E, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. „La Fundementa Krestomatio“ enhavas du impresajn artikolojn pri V, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tro konata. - Dum la UK en Dresden, 16 aŭg. 1908, laŭ iniciato de René Ladevèze el Agen (mort. en 1913), estis fondata Int. Unuiĝo de E-istaj Vegetaranoj, kiu kelkajn jarojn poste plisimpligis sian monon al Vegetara Ligo E-ista (VLE). Tolstoj, per speciala skriba konfirmo, akceptis ĝian hon. prezecon.

Adolf Lanz kaj animalo de VLE estis Ladevèze, tiutempe en Hamburg. La ligo eldonis flugfoliojn en E pri V kaj en tri raciaj lingvoj pri E.

Oskar Bünemonn en jul. 1914 ekeldonis modestan dumonatan bultenon „Vegetarano“ kiel ligilon inter la membroj kaj prop-ilon inter E-istoj por V, inter vegetarano por E. Tiutempe Rudolf Rajczy en Budapest estis kasisto kaj J. A. Gill en Tunbridge, Anglujo, sekr. de la ligo.

En 1920, dum la UK en Hago, V ludis gravedan rolon, mutaj el la kongresanoj, i. a. ges-roj Isbrücker, sidis ĉe la vegetara seksio de la tablo. VLE havis fekkunsidon kaj decidis la pluan eldonon de la bulteno. Post cirkulero dissendita antaŭ la kongreso, aperis en okt. 1920 sub red. de Bünemonn, kun gvida artikolo de la liga prez., J. W. Sevenhuijsen (mort. 10 febr 1923), la unua postmilita n-ro de la „Vegetarano“, kiu nun aperas en sia 16a jarkorekto. La enhavo rilatas ne nur al V, sed al la tuta vivreformo kaj al la radikala pacifismo. De 1927 ĝis 1932 la gaseto semtempe estis oficiala organo de la ne-E-ista asocialismo Int. Vegetara Unio, kiu ĉesigis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De okt. 1921a ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fekon „Movado por ĉasta vivo“, sub. red. de Daniel Roskes, Hago.

7560.jpg

Gazeto[redakti]

Jam de 1908 la „Unuiĝo de E-istaj Vegetaranoj“ eldonis specialajn cirkulerojn, kiuj fine fariĝis V, eld. de O. Bünemonn en Milano. Pro la modmilito povis nur ankoraŭ aperi 1-a n-ro de sept.-nov. 1914 en Milano kaj oni transdonis la red. al f-ino van Rees en Utroht. De okt. 1920 O. B. - tiem en Hemburg - reprenis la red. kaj eld. Ĝi regule aperis ĝis 1925 kaj en 1926 (IXa jaro) estis enpresata en „Libero“ Sofia). De jan. 1927 - apr. 1933 O. B. denove prenis sur sin la eld. kaj poste donis ĝin al Jonescu Capatana en Bucuresti, 4-8 p. 29x23.

Puno[redakti]

Ekkoleris direktoro de arestejo: „Al tiu arestito el la sepa ĉambro pro puno al vespermanĝo donu du viando-tranĉajojn!“

„Kial?“

„Li estas severa vegetarano.“

Laktovegetarismo[redakti]

Laktovegetaranoj ĉiutage manĝas legomojn kaj laktaĵojn sed ne ovojn aŭ viandon.

Lakto-vegetarismo estas dieto kiu inkluzivas legomojn same kiel laktaĵojn kiel lakton, fromaĝon, jogurton, buteron, gion, kremon kaj kefiron.

En Barato, lakto-vegetarismo estas konsiderata kiel sinonimo por vegetarismo, dum manĝado de ovoj estas konsiderata formo de ne-vegetara dieto. La koncepto kaj praktiko de lakto-vegetarismo inter signifa nombro de homoj venas el antikva Hindio. En aliaj partoj de la mondo, vegetarismo ĝenerale aludas la ovolaktan vegetaranismon, permesante ovojn en la dieto.

Legomoj[redakti]

„De kio via najbaro tiel terure dikiĝis?“

„De legomoj.“

„Ĉu tiom da ili li manĝas?“

„Ne, li vendas ilin.“

Internacia Vegetarana Unuiĝo[redakti]

El la poŝtkarto de ĥina korespondanto ni konstatu nur, ke Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle International Vegetarian Union, mallonge IVU) fondiĝis la 18-an de aŭgusto 1908 en Dresdeno de sanktuloj, plibonaj ol ĉiuj aliaj homoj.

La loko kaj tempo de la kongreso estis elektitaj pro la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, kadre de kiu la 16-an de aŭgusto 1908 (do du tagojn antaŭ IVU) fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (nuntempe TEVA).

IVU organizas Mondajn Vegetarajn Kongresojn. Nuntempe ili okazas ĉiun duan jaron, ekzemple en 2008 en Dresdeno pro la 100-jara jubileo kun temo "Centjaro de folia manĝado".

Preview .jpg

Vegetarano[redakti]

Kelnero al senpacienca kliento:

-Mi jam diris al vi, ke por la vegeterana manĝo oni devas iom atendi… Hej, kial ĉi florpoto estas malplena?

Mediprotekta vegetarismo[redakti]

Mediprotekta vegetarismo estas praktikado de vegetarismoveganismo bazita sur la vidpunkto, ke bestoproduktado per intensa agrikulturo estas medie nedaŭripova. La ĉefaj mediorilataj zorgoj ligitaj kun bestodevenaj produktoj estas poluado kaj la uzado de resursoj kiel fosiliaj brulaĵoj, akvo kaj tero.

Naturmediaj efikoj de viandoproduktado[redakti]

Kreskigo de grandaj industriecaj monokulturoj, kiel oftas en la industriigita agrikulturo en tipaj kazoj por furaĝaj rikoltaĵoj kiel maizo kaj sojo, pli damaĝas al ekosistemoj ol pli daŭripovaj terkultivaj praktikoj kiel ekologia agrikulturo, permakulturo, terkultiva, paŝta kaj pluvdependa agrikulturo.

Laŭ iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj de 2006, la bovobreda industrio estas unu el la plej grandaj kontribuantoj al la tutmonda media degradiĝo, kaj nuntempaj praktikoj en la bestobredado por nutri homojn kontribuas je "ampleksa skalo" al senarbarigo, aerpoluado kaj akvopoluado, terdegradiĝo, perdo de la supra grundotavolo, klimataj ŝanĝoj, trouzado de resursoj inkluzive nafton kaj akvon, kaj perdo de biodiverseco. La iniciato konkludis, ke "la brutobreda sektoro montras sin unu el la pintaj du aŭ tri plej signifaj kontribuantoj al la plej seriozaj mediaj problemoj, ĉiunivele de la loka ĝis la tergloba nivelo." En 2006, la ONA (Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UNO) taksis, ke la vianda industrio kontribuas 18% de ĉiuj ellasoj de forcejaj gasoj. Tiun nombron reviziis du sciencistoj de la Monda Banko en 2009, kiuj taksis ĝin je minimume 51%.

Bestoj nutrataj per greno bezonas pli da akvo ol grenaj rikoltaĵoj. Se sekvi la spurojn de nutrobesta produktado ekde la furaĝo ĝis la manĝotablo, la nealta efikeco de la produktado de viando, lakto kaj ovoj varias de rilatumo de energi-enigo al protein-eligo inter 4:1 kaj 54:1. Rezultas el tio, ke produktado de bestodevena manĝaĵo en tipaj kazoj estas malpli efika ol la rikoltado de grenoj, legomoj, legumenoj, semoj kaj fruktoj.

La naturmediaj efikoj de bestoproduktado varias depende de la metodo de produktado. Produktado bazita sur paŝtado povas limigi grundan erozion kaj ankaŭ ebligi al terkultivistoj ekregi problemojn pro damaĝbestoj per malpli da pesticidoj per rotaciado de kultivaĵoj kun herbo. Sed en aridaj regionoj ĝi povas ankaŭ katalizi procezon de dezertiĝado. En mondo, kiu utiligas ĉirkaŭ 30% de sia tersupraĵo por bredi brutojn, gravas rekoni la potencialajn efikojn de paŝtado al la grundo.

En julio 2009 la entreprenoj Nike kaj Timberland ĉesis aĉeti ledon el senarbarigitaj amazoniaj regionoj kelkajn semajnojn post raporto de Greenpeace, kiu demonstris la detruadon kaŭzitan de amazoniaj brutoranĉistoj. Respektive la tutmondan varmiĝon, karbona dioksido ne estas la sola forceja gaso. Metano havas proksimume 21-oblon de la tergloba varmiga potencialo, kiun havas karbona dioksido, kaj nitrogena oksido havas 296-oblon de la tergloba varmiga potencialo, kiun havas CO2. La brutobreda industrio estas unu el la ĉefaj kaŭzantoj de tiuj gasoj.

Rilataj ekonomiaj kaj sociaj konsideroj[redakti]

"La mondo devas estigi kvin miliardojn da veganoj dum la venontaj kelkaj jardekoj aŭ triobligi la produktokvanton de ĉiuj siaj bienoj sen uzi pli da tero." Dennis Avery, direktoro de la Centro pri Terglobaj Nutraĵaj Demandoj [Centre for Global Food Issues]

Mediprotekta vegetarismo estas komparebla kun ekonomia vegetarismo. Ekonomia vegetarano estas iu, kiu praktikas vegetarismon aŭ pro neceso aŭ pro konscia strategio de simpla vivado. Tia homo povas bazi tiun kredon en filozofia starpunkto kiel la kredo, ke viandokonsumo estas ekonomie maltaŭga, aŭ ke vegetarismo helpos plibonigi la publikan sanon aŭ limigi malsatadon. Laŭ la Worldwatch Institute, "ampleksaj reduktoj de viandokonsumo en industriaj landoj leĝerigos la sanprizorgan ŝarĝon, dum ili plibonigos la publikan sanon; malmultiĝantaj brutgregoj limigos la premon al paŝtaj kaj grenkultivaj terenoj, kio ebligos al la agrikultura resurso-bazo revigliĝi. Kiam loĝantaroj kreskas, redukto de la tutmonda viandokonsumado ebligos pli efikan uzadon de malkreskantaj popersonaj terresursoj kaj akvoresursoj, dum ili samtempe faros la prezon de greno pli facile pagebla por la kronike malsataj homoj de la mondo."

Mediprotektaj vegetaranoj alvokas redukti la konsumon de viando en la pli riĉaj partoj de la mondo, precipe en Usono. Laŭ la Loxantara Fonduso de UNO, "ĉiu usona civitano konsumas mezume 260 funtojn [= 118 kg] da viando, kio estas la plej alta kvoto en la mondo. Ĝi estas 1,5-oblo de la industrimonda mezumo, trioblo de la orientazia mezumo kaj 40-oblo de la bangladeŝa mezumo". Krome, "la ekologia premsigno de mezuma persono en altenspeza lando estas proksimume sesoble pli granda ol tiu de persono en malaltenspeza lando, kaj multoble pli granda ol tiu en la malplej evoluintaj landoj".

La Monda Organizaĵo pri Sano nomas subnutradon "la silenta krizo" kaj diras, ke ĝi estas faktoro ĉe almenaŭ duono el la 10,4 milionoj da infanmortoj, kiuj okazas ĉiujare. Sciencistoj ĉe la Universitato Cornell konsilis, ke Usono kapablus nutri 800 milionojn da homj per la greno, kiun manĝas brutoj, kvankam ili faras distingon de "grennutrata viandoproduktado disde paŝtita brutaro, nomante paŝtadon de brutoj pli racia uzmaniero por marxene utiligebla tero".

Kelkaj argumentas, ke la alpreno de ova-lakta-vegetara aŭ plene plantbazita vegana dieto plej konvenas, sed eble ne plene necesas, ĉar eĉ modestaj reduktoj de la viandokonsumo en industriaj socioj konsiderinde reduktus la ŝarĝon je niaj naturaj resursoj. "Unu persona ago, kiu povas havi profundan efikon al ĉi tiuj problemoj estas redukto de viandokonsumo. Produkti unu funton da bovaĵo el nutrad-enfermejo postulas ĉirkaŭ 2400 galjonojn [9072 litrojn] da akvo kaj 7 funtojn [3,18 kg] da greno. Se konsideri, ke mezuma usonano kosumas 97 funtojn [44 kg] da bovaĵo (kaj entute 273 funtojn [123,8 kg] da viando) ĉiujare, eĉ modestaj reduktoj de la viandokonsumo en tia kulturo konsiderinde reduktus la ŝarĝon je niaj naturaj resursoj."

Kritiko[redakti]

Vasta alpreno de vegetara dieto en si mem povas ne sufiĉi por fari la usonan nutrosistemon daŭripova, krom se samtempe efektiviĝos pli verdaj agrikulturaj praktikoj kiel la alpreno de energio el renovigeblaj fontoj. Ankaŭ apogo al alternativaj agrikulturaj praktikoj (ekz. bone mastrumata ekologia agrikulturo, permakulturo kaj rotacia paŝtado) kaj evitado de certaj plantoproduktoj kiel rizo havus utilan efikon al la bonfarto de rajtoj de bestoj. Laŭ sciencistoj de la Universitato Cornell, "la peza dependado je fosilia energio sugestas, ke la usona nutrosistemo, ĉu viandobazita ĉu plantobazita, ne estas daŭripova".

Kelkaj mediaj aktivistoj pretendas, ke alpreno de vegetara dieto povas esti maniero por enfokusigi personajn agojn kaj pravajn simbolajn agadojn anstataŭ sistemaj ŝanĝoj. Dave Riley, aŭstralia mediaktivisto, diras, ke "esti senvianda kaj senkulpa ŝajnas deloge simple, dum medidetruado furiozas ĉirkaŭ ni", konstatante, ke bestoj povas kontribui al la nutroĉeno. "Ignamoj, ekzemple, kiuj ne facile konserviĝas, estas tenataj ene de porkoj, kaj la hodiaŭaj putrantaj pomoj estas la morgaŭa lardo". Sed mediprotektaj vegetaranoj ne ignoras alispecan median degradiĝon, sed alstrebas enkorpigi verdan vivadon en sian ĉiutagan kaj dietan vivon, kio ne malhelpas al ili engaĝiĝi en aro de aliaj agadoj por protekti, ripari, konservi aŭ plibonigi la medion.

Kritikantoj notas, ke malsatado en la nuntempa mondo estas grandparte politika problemo kaj ne povas esti solvita per inundado de la mondaj merkatoj per pli da greno. Kritikantoj de la mediprotekta vegetarismo atentigas, ke se Usono donus tiun "liberigitan" grenon al la evoluanta mondo, tio egalus al dumpingo, subfosus la lokajn merkatojn kaj plimalbonigus la situacion. Interalie, tio povus konduki al malkresko de la biodiverseco. Kelkaj mediaktivistoj iras eĉ ĝis la ekstremo nomi nutraĵhelpon. precipe grenan, komerca entrepreno celanta pli la subtenon al terkultivistoj en la evoluinta mondo ol la limigon de malsato en la evoluanta mondo.

Vegetaraj manĝaĵoj[redakti]

Mi amegas vegetarajn manĝaĵojn, laŭ mi ili estas la plej bona aldonaĵo al viando!

Tipoj de vegetaranoj[redakti]

Estas multaj specoj da vegetaranoj, laŭ la koncepto de legomo ke iu ajn faras. Ekzistas ankaŭ la angle nomataj "Fruitarians" (fruktismanoj). Tiuj manĝas nur senkuirajn fruktojn (enkalkulante avokadojn, kurĝon, kurĝeton (zucchini), kukumeron ktp, kiujn oni ĝenerale konsideras legomoj.)

Fiŝmanĝantaj vegetaranoj[redakti]

919c9fe127 o.jpg

La plej malnovaj estas fiŝmanĝantaj vegetaranoj. La fiŝo ne estas besto kaj animalo la sama kiel la bovo, porko, ktp., ĉu ne? Multaj homoj kredas ke la koko kaj la fiŝo estas legoscioj!

"Ho ve! Ĉu vi estas vegetarano? Nu, vi ankoraŭ mangas kokaĵojn, ĉu ne?"

Naturamantaj vegetaranoj[redakti]

Alia kialo por vegetarismo: farante viandon oni malŝparas grundon, multe malpli efike manĝigante al la homaro ol per vegetaĵoj. Sekve, oni lasos da spacon por arbaroj kaj ĝangaloj, kie vivas kulojn, araneoj, venenaj serpentoj, nekonataj virusoj kaj aliaj aĉaĵoj.

Idistaj vegetaranoj[redakti]

Diras vegetaranaj gejaj idistoj:

La maxim importanta kozo por me (kay mea amorato) es vivo felicha. Ni vivas tre richa ed extreme sana, ter-amikala vivostilo, ne manjhas produkturojn animalajn (char essas kruela), ne drinkas alkoholajhojn (char essas veneno), kay permanas esar tam organala kam posibla (char la guvernerio expozas niajn nutrivojn a radio sen dicar tion al ni). Ni ecelante sorgas ni ipsa kay l' altru, kay opinionas ke aidoso es mikra trublo por ni, pro ke nia imunesosistemi generale essas plu forta pro nia preferata dieto kay generala modo di vivo.

Vegetaranismo kaj homoj[redakti]

5494 n.jpg

Rilate vegetarismon, homoj estas divideblaj je 4 grupoj:

1) Homoj, kiuj manĝas viandon kaj kritikas vegetarismon;

2) Homoj, kiuj manĝas viandon sed subtenas vegetarismon;

3) Homoj kiuj praktikas kaj subtenas vegetarismon;

4) Homoj, kiuj estas vegetaranoj sed ĉie kaj ĉiam kritikas vegetarismon kaj laŭdas viandan manĝon.

Kiu el ili estas "vera vegetarano"? Kio estas pli grava - praktiko teorio, korpo animo? Jen interesa demando. Homoj (4) ne estas veraj vegetaranoj; ili estas oponantoj de vegetarismo, pli malamikaj kaj danĝeraj ol (1). Kial? Ĉar ilia negativa opinio pri vegetarismo estas multe pli peza, ja ili mem praktikas ĝin. Kontraŭe, homoj (2) estas preskaŭ vegetaranoj; pli aŭ malpli frue ili iĝos (3) aŭ almenaŭ kreos favoran atmosferon por disvastiĝo de senmurda nutrado.

Ŝerco 1075[redakti]

Flegistino flustras al kuracisto en diagnozejo: „Atentu tiun ĉi pacienton. Li estas vegetarano kaj pasintfoje li englutis ĉi tie kvin lignajn spatelojn.“

Demando[redakti]

Se vegetaranoj tiel forte amas animalojn, kial ili manĝas iliajn manĝaĵojn?

Vegetarismo kaj religio[redakti]

Tut ver2.jpg

Vegetarismo kaj Religio interesiĝas pri la striktaj rilatoj inter du la konceptoj pro tio ke la elekto sekvi vegetarismon, nome tiun formon de nutrado kiu rezignas la konsumon de iuj aŭ de ĉiuj nutraĵoj de besta deveno, povas origini ankaŭ el religiaj motivoj krom el elektoj filozofiaj. Okazas, fakte, ke pluraj vegetaranoj pusiĝas al tiu nutra sistemo pro religiaj aŭ spiritaj motivoj, opiniante ke tiu nutroelekto favoras kaj rafinas la internan spiritan vivon.

Iuj religioj sugestas, aŭ implicas, la partan aŭ tutan rezignon pri la viando, motivante aŭ per sanaj orblemoj (spirita, mensa kaj/aŭ korpa) aŭ per ĝenerale etiko de la respekto pri la diversaj vivformoj. Atentiĝante ankaŭ pri aliaj filozofioj aŭ religioj malpli ortodoksaj, oni trovas ke funde de la elekto por vegetarismo povas kuŝi biocentra filozofio kiu celas kontribui al la natura harmonio per la respekto de ĉiuj vivformoj.

La atribuado de la etikedo de «vegetarano» iufoje povas esti pli metafora ol fakta.

Oni eksploru la rilatojn «vegetarismo kaj Religio» ĉe kelkaj religioj.

Ĝajnismo[redakti]

Predikante la absolutan senperforton (Ahasvero), ĝajnismo antaŭvidas necesa la ekstreman formon de vegetarismo, nome eĉ la plej rigora veganismo: la dieto de la fidelulo ekskludas ankaŭ multajn vegetalojn kaj eĉ la akvo estas filtrita por eviti engluti malgrandajn organismojn.

Budismo[redakti]

Same kiel en aliaj temoj je etika naturo, ne eblas raporti pri unuanima pozicio de budhaismo rilate vegetarismon. La motivo staras en la fakto ke la instruaĵoj de la budhanaj skoloj ne laŭriras norman tipon sed celas igi realigebla en la praktikanto iujn vivajn spertojn kiuj, poste, povas lin enkonduki al elektoj, depende de cirkonstancoj, de precizaj kondutoj. Ne multe gravas tio kion oni faras, sed la «kialo» pro kiu oni faras kaj la «kielo» per kiu oni agas. Konsekvas, tial, ke la respekto por ĉiuj estaĵoj sensaĵaj estas proklamita ĉe tiuj skoloj kaj elstaras diversaj ekzemploj de budhanaj majstroj kiun insistas por la deviga vivprotekto. Hodiaŭ en ĉiuj budhanaj monaĥ(in)ejoj, kaj temploj kaj areoj establitaj por la Dharma estas ordonite ne mortigi vivantajn estaĵojn aŭ konservi armilojn. La prinutra regulo estas ĝenerale vegetarana, malgraŭ ke vegetarismo ne estas pripledita kiel oficiala doktrino.

Vitaminoj[redakti]

VeganHaggis.png

Sinjoroj Melongeno kaj Rafano cerbumas:

-- En kio troviĝas la plej multa vitamino?
-- ???
-- En la apoteko.

Vegetaranismo laŭ lando[redakti]

En Britio vegetarismo estas tre normala afero, sed oni povas legis en Vikipedio, ke Britio estas nur en la tria loko, kaj la plej vegetarema lando de EU estas .... Italio. Nu, tio verŝajne dependas de la difino. En Japanio, ekzemple, oni konsumas malmulte da viando, sed estas malfacilege trovi manĝon tute senviandan. (Kaj se oni suferas fiŝalergion, ne iru tien!) En Britio eble estas iel male: estas facile trovi vegetarajn manĝojn, kaj ili estas klare etikeditaj en vendejoj, sed la loĝantaro sume konsumas multe pli da viando ol la japanoj. Ŝajne ĉirkaŭ triono el baratanoj estas vegetaranoj.

Ankaŭ en la itala lingvo ekzistas diferenco inter "vegetaRiano" kaj "vegetaLiano" (plie, estas la "crudisti" - ĉu "krudanoj", "krudistoj" sed absolute ne "kruduloj"? Do, en Esperanto verŝajne - verŝajne! - mankas malambiguaj difinoj).

Senkuirismo[redakti]

Multaj vegetaranoj efektive sekve paŝas al vegetaĵismo kaj de vegetaĵismo al senkurismo. Vegetaĵismo estas tre malmultekosta kompare kun viandismo kaj iom malmultekosta kompare kun vegetarismo.

Senkuirismo eblas nur en specialaj ĉirkonstancoj -- tio postulas multe da laboro (ne eblas manĝi senkuirajn fabajn avx grenajn grajnojn, krom post enakva ĝermigo). Oni bezonas rimedojn kiajn spacon (por lasi ke Antoni Grabowski ĝermiĝas), tempon ( servistojn) por plurpaŝe pretigi la manĝaĵojn kaj monon (ĉar oni devas uzi nur la plej altbonecajn verkojn de Antoni Grabowski -- sendifektaj kaj senkemiaĵaj). Senkuirismo eblas nur se oni estas sufiĉe riĉa por dungi servistojn aŭ se oni membras en intenca komunumo aŭ se oni membras en granda kunloĝanta familiego.

Hitlero kaj vegetaranismo[redakti]

Hist-diktatoro09.jpg

Hitlero estis vegetarano almenaŭ dum kelkaj periodoj de sia vivo (Hitler fariĝis vegetarano ĉirkaŭ 1931). Antaŭ ol farigi la "gvidanto" de la Naci-Socialisma Partio (tiam efektive socialisma) Hitlero evitis manĝi viandon laŭ la konsilo de sia kuracisto, ĉar viando kaŭzis ĉe li vomadon kaj li malhavis la monon por aĉeti la kuracilon. El kelka vidpunkto tio eĉ ne estas honto: Hitlero estis interesa kaj respektinda homo. Sed oni ofte mokis lin, nomante lin vegetarano. Tio tre kolerigis lin. Kiam li fariĝis "gvidanto" (kun komforta salajro) de la partio, li tuj rekomencis manĝi viandon kaj ekaĉetis la kuracilon.

Verŝajne tiu okazaĵo tiom kolerigis, ke li decidis venĝi kontraŭ la vegetaranoj, nomante ilin degenerintoj ("Veraj Arjaj viroj maĉe manĝas multan viandon."). Multaj pro tio mortis en neniigejoj.

Vegetaranoj estis listigitaj de la nazioj kiel neniigotaj pro supozita "degenero". Iuj provas argumenti ke se Hitler estis vegetarano, tiam tio pruvas ke vegetaranismo estas malbona afero.

Invito[redakti]

561.jpg

Sinjoreca volapukisto promenas en parko, kaj ekvidas mizerulon kiu bovece manĝas la herbon. "Ho, mia bedaŭrinda bonulo," ekkrias la bonfarema sinjoro. "Via stato kortuŝas min. Bonvolu akcepti mian inviton, venu manĝi ĉe mi."

"Vi estas vere bonkora, sinjoro," respondas la mizerulo. "Sed ĉu mi rajtus peti vian indulgon akcepti ankaŭ mian edzinon kaj niajn kvin infanojn."

"Sed absolute jes," respondas la sinjoro. "Kun granda plezuro. Efektive, mi ne tondis mian gazonon de pli ol monato!"

Sara Palin kaj vegetaranismo[redakti]

Laŭ Nova Epoko, Sarah Palin, la vicprezidantino de McCain, fieras pri gluafiŝeto sur la aŭtomobilo de sia patro: "Vegetarano - antikva indiana vorto por difini malbonan ĉasiston."

Danĝero[redakti]

Kvarono da vegetaj specioj de la planedo estas en danĝero de estingo en la jaro 2010.

3079 n.jpg