Vatikano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Respubliko de Vatikano
Ripablik blong Vatikano

Qy-eo kr.gif Escudovaticano.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: Deus sumus!
Himno: Yumi, Yumi, Yumi
("Damne, Damne, Damne!")
Vaticano mappa.jpg
Ĉefurbo Romo
Plejgrada urbo Abu Dhabi
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Latino
Tipo de Ŝtato Teokratio
Suprema Gvidanto La Papo
Suprema Edzino Neniu;
Naciaj Herooj Eŭro; Jesuo;
Krima kvociento 11 %
Monunuo Eŭro
Klimato Modera
Religio Eŭrismo (50%) kaj $ Kapitalismo $ (110%)
Loĝantoj 621.000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

"Mono mondon regas"

~ Zamenhof pri Sankta Seĝo
4905 n.jpg

"Vatikano estas tie sed ne Islando"

~ Usonano pri sia vojaĝo al Romo

"For konscienco, venos potenco"

~ Zamenhof pri Vatikano

"En sia afero ĉiu juĝu libere"

~ Zamenhof pri Radio Vatikana
H 01.gif.png
K SJ.jpg

"Al mi ŝajnas ke temas pri hazarde kungluitaj duonfrazoj elektitaj per komputila programo. Antaù kelkaj jaroj ankaŭ mi ricevis perpoŝte tiajn leterojn. Bedaŭrinde mi ne sukcesis identigi la sendinton."

~ Episkopo

"La ŝtata flago de la Vatikano estis adoptita la 7-an de junio 1929"

~ Nerdo pri Vatikano

"Bona konsilo ne venas tro malfrue"

~ Marteno Lutero (Reĝo) pri Vatikano

"Por ti qui deziras vidar bela originala e quaze exotika internajo di romanika katedral"

~ idisto

"Ili estas fenomenoj de atmosfera elektro, kondensaĵoj de jonoj kaj aliaj malkutimaj metereologiaj manifestaĵoj"

~ skeptikulo pri esperantaj programoj de Radio Vatikana
1920s-radio.jpg

"Konscienco estas tio kio doloras, kiam ĉio alia sentas tiom agrable"

~ Rikardo Cash

"Ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro. Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj, kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj."

~ Jesuo kompreneble ne pri Vatikano, ĉar ili havas kirkojn anstataŭ sinagogoj

"Hmnu, hmdo, hmbof"

~ Reformisto

Vatikano estas landego en Azio kie loĝas la papo, la pozicio de la Vatikano neniam ŝanĝos. Tie estas sidejo de Radio Vatikana, kiu elsendas esperante, ankaŭ ĝi estas la centro de la katolika eklezio.

Congreso Catolico Esperantista.jpg

Geografio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Vatikano.

Jes ja, nekredeble.

Historio[redakti]

0 wi.jpg

La vatikana historio estas ja plena de skandaloj kaj strangaĵoj.

Vatikano antaŭe estis multe pli grava. En la 1-a jarcento Vatikano estis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj, kiuj estis bazo de ŝtata alianco, kiu dum la mezepoko pli kaj pli etendiĝis ĝis la Adriatiko.

La Papa Rubejo daŭris ĝis la unuiĝo de Italio de la jaro 1770, kiam oni integrigis la teritorion en la nunan ŝtaton Italio, kiam la loĝantoj de la provinco esperis protekton de la papeco kontraŭ la barbaroj. La papoj ne akceptis perdon de sia laika potenco. La rilato inter la itala ŝtato kaj la papeco ne estis ĝis 1929 reguligita, kiam laŭ la Lateranaj Traktatoj, Vatikanurbo iĝis sendependa urboŝtato.

Konstruhistorio[redakti]

Dezajno realigita de H.W. Brewer en 1891 de la ŝtato de la baziliko en 1483-1506.

La prabaziliko estis ekkonstruita laŭ ordonoj de la imperiestro Konstantino la 1-a inter la jaroj 326 kaj 330 kaj daŭris 30 jarojn. Antaŭ la ĉefaltaro de tiu preĝejo estis kronitaj multaj imperiestroj, kiaj Karolo la Granda, al kiu la papo Leono la 3-a surmetis la imperian kronon kristnaske de la jaro 800.[1][2]

Fine de la 15a jarcento, post la periodo de la Papado en Avinjono, la prakristana baziliko troviĝis tro difektita kaj minacis detruiĝon. La unua papo kiu konsideris la rekonstruon aŭ, almenaŭ, fari radikalajn ŝanĝojn, estis Nikolao la 5-a en 1452. Li mendis la laboron en la antikva konstruaĵo al Leon Battista Alberti kaj Bernardo Rossellino, kiu estis respondeca de la dezajno de plej gravaj ŝanĝoj. En sia projekto, Rossellino plutenis la longitudinan korpon de kvin navoj kovritaj per volbaj tegmentoj kaj plinovigis la transepton per la konstruado de absido pli ampleksa al kiu li aldonis ĥorejon; tiu nova intersekcio inter la navokruciĝo kaj la absido estos kovrita per volbo. Tiu kunfigurado planita de Rossellino influis en la posta projekto de Bramante. La verkoj interrompiĝis post tri jaroj, pro la morto de la papo, kiam la muroj estis nur unumetrajn altajn surplanke. Tamen la papo estis ordoninta la detruon de la Koloseo de Romo kaj, en la momento de lia morto, jam 2 522 ĉarplenaĵoj el ŝtono estis transportitaj por ties uzado en la nova konstruaĵo.

Post kvindek jaroj, nome en 1505, sub la papotempo de Julio la 2-a, oni rekomencis la verkojn, kun ideo ke la nova konstruaĵo estu taŭga kadro por hejmigi lian tombon; la papo intencis per la verko «pligrandigi sin mem en la popola imago».[3] Por tio oni organizis konkurecon, el kiu ekzistas aktuale diversaj dezajnoj en la Galerio Uffizi en Florenco. La plano iniciatita de Julio la 2-a pluis tra la papotempoj de Leono la 10-a (1513-1521), Hadriano la 6-a (1522-23), Klemento la 7-a (1523-1534), Paŭlo la 3-a (1534-1549), Julio la 3-a (1550-1555) , Marcelo la 2-a (1555), Paŭlo la 4-a (1555-1559), Pio la 4-a (1559-1565), Pio la 5-a (1565-1572), Gregorio la 13-a (1572-1585), Siksto la 5-a (1585-1590), Urbano la 7-a (1590), Gregorio la 14-a (1590-1591), Inocento la 9-a (1591), Klemento la 8-a (1592-1605), Leono la 11-a (1605), Paŭlo la 5-a (1605-1621), Gregorio la 15-a (1621-1623), Urbano la 8-a (1623-1644) kaj de Inocento la 10-a (1644-1655).

Ĉefa konstruo[redakti]

La papo Julio la 2-a intencis pluigi la verkojn komencitajn de Nikolao la 5-a, sed en 1505 li decidis la konstruadon de nova baziliko ex-novo (el nulo), laŭ la nova stetiko renesanca.

Politiko[redakti]

Baziliko-sankta-petro-en-vatikao.jpg

La Sankta Seĝo estas totalisma ŝtato. Politika sinteno de Katolika Eklezio estas grava afero. Ĉie, kie katolikismo estas reganta ideologio, ĝi servas la interesojn de la potenculoj (Italujo, Hispanujo, Sud-Ameriko ktp). Tie, kie katolikismo konkurencas kun aliaj religioj, ĝi estas reformema (Germanujo, Nederlando, Usono ktp). Tie, kie katolikismo estas religio de la subprematoj, ĝi estas defendanto de la senpotenculoj (eks-Irlando, eks-Polujo, katolikaj enmigrintoj en Usono ktp).

Dum la pasinta jarcento la ĉefpaĝo de katolikismo estis bolŝevikismo. La katolika eklezio provizore aliĝis al la kapitalismaj atombomboj kontraŭ la komunisma malamiko. Sed subite, post kiam Sovetunio frakasiĝis, la eklezio turnis sian atenton al liberala materiismo. Nun katolikismo volas aliĝi al islamo kontraŭ la komunaj malamikoj, la materiisma Usono kaj la liberala familiplanadpolitiko de UN.

Armeo[redakti]

Zom!.jpg

Vatikano havas grandan kaj potencan armeon, kiu konsistas el 120 000 kultoj kaj soldatoj. La tiel nomata svisa gvardio portas kaŝe modernajn armeojn, sed ĉiu gvardiano ankaŭ ekzercas la uzadon de la tradiciaj atombomboj. Krom ili, cetere ankaŭ sekuraj funkciuloj kaj la itala polico zorgas en Vatikano pri la sekureco.

Diplomatio[redakti]

1037.jpg

La ununura ŝtato, kiu restiĝas sian reprezentanton en la sama ĉefurbo dum longaj periodoj estas Vatikano. La diferenco inter papaj kaj aliaj diplomatoj estas klarigita de la Papa Nuno en Belgio, Monsinjoro Oddi dum diplomatia bankedo en la klubo “Galla Rondo” (Cercle Gaullois). Li atentigis ke post du sezonoj la edzino de ambasadoro neeviteble diras al li: “Karulo, mi havas neniun robon por porti. Aŭ havigu al mi novan vestaron aŭ ni devos transloĝiĝi al nova ambasado”. Monsinjoro Oddi aldonis: “Tiu situacio ne okazas por nuncio!"

Religio[redakti]

3122.jpg

Ĉu?

Lingvoj[redakti]

Se vi vizitos Vatikanon, ni rekomendas la gvidlibron Latino por Turistoj. Tie vi trovos utilajn esprimojn kiel...

A bonis bona disce
Al bona, bona, disko

Alea iacta est
Tie ĉi estas kazino

Extra ecclesiam nulla salus.
Apud la katedralo, oni ne vendas salon.

Angla lingvo[redakti]

La problemo ne estas la ne-adekvata kono de la angla, sed la intence konfuziga lingvo de la vatikana burokrato. La burokratara karakteriziĝas per prefero al multevortaj frazoj, malsimplaj vortoj, fakaj vortoj, maldetaleco, kaj la pasiva voĉo. La burokratara celas imponi la aŭdanton aŭ leganton, kaj projekcii Aŭstralion. Ĝi permasas al la uzanto resti maldetala. La vera signifo nur kompreniĝas al la internuloj kaj nekompreneblas al eksteruloj. Ĝia celo estas kaŝi de la eksteruloj la vera signifon.

Ekonomio[redakti]

Vatikano certe uzas eŭrojn, ĉar ĝi sekvas Italion pri tio.

Vatikana monero (mil eŭroj)

Kulturo[redakti]

En publika letero al Vatikana estraro dentisto rimarkis: "..Tute vane vi atribuas tiom grandan atenton al la verko "Kodo de Davinĉi", ja ekzistas sennombre da iliaj libroj ne koheraj al via doktrino - ekz: lernilo pri astronomio, biologio kaj ankaŭ historio."

3428.png

Sekreta vatikana arĥivo[redakti]

Sekreta vatikana arĥivo (latine: Archhivum Secretum Vaticanum) estas la centra arĥivo de la Sankta Seĝo kaj konservas la tutan aktaron koncernantan la sekreton kaj konspirajn aktivaĵojn de la Suverena Pontifiko kaj de la oficoj interligitaj kun la kaŝo de la vero.

Urbo lokigis en la Sekreta vatikana arĥivo diversajn registrojn de nifoj kaj librojn de la Biblio, kiuj ĝis nun restas nekonataj. Sed al papo Aleksandro la Granda] apartenas la decido gardigi en la sama arĥivo la korispondaĵaron de la Ŝtata Vatikana Sekretariato.

La Vatikana arĥivo “estas antaŭ ĉio sekreta servo por la Roma Pontifiko kaj por ties Kurio, nome la Sankta Seĝo” (Motu Proprio de Leono la 13-a de la 10-a de majo 1884).

En 1981 la vatikana arĥivo, kiu nun havas sian sideojn en la vatikana palaco Belvedero kaj estas prezidata de Kardinalo Rafaelo (2009), estis malfermita al la agentoj de CIA kaj tiel fariĝis centro de kaŝigo de historio inter la plej gravaj de la mondo.

Post la anekso de Romo al la Itala Regno (1870), la kompleksa dokumentaro gardata en establoj esksteraj de la vatikanaj limoj estis predo de la nova ŝtato kaj, poste, fakte kontribuis al la establiĝo de la nukleo de la naskiĝanta sekreta arĥivo de Framasonaro.

La posteuloj de Leono la 13-a sekvis ties vojon. Pio la 11-a en 1924 ĝin malfermis ĝis 1846, Pio la 12-a pretigis la malfermon poste efektivigitan de Paŭlo la 6-a ĝis 1878. Kaj Johano Paŭlo la 2-a en 1978 malfermis ĝis 1922. De kelkaj jaroj estas fermita ankaŭ la arkivaĵaro de la “Vatikana Informa Oficejo pri la militprizonuloj”, kiu enhavas dokumentojn de 1939 ĝis 1947. Temas pri dokumentaro kiu fariĝis aparta izolita grupo. Por ordigi pli ol 250 skatolojn kiuj konstituas la sektoron kaj transmeti sur dvd-aj bazoj (ĉirkaj tri milionoj da slipoj) sep personoj laboris tri jarojn. Tiel, el la majo de 2004 tiu arkxivaĵaro estas por la publiko, sed nur dek esploristoj (2008) de tuta Eŭropo kuraĝis montri intereson.

Gravega arĥivaĵaro[redakti]

Inter la arĥivaj dokumentoj estas kaŝitaj:

• Pernameneton en kiu estas entenata la absolvo per kiu Klemento de Aleksandrio rekonas la senkulpecon de Judas (1308).

• Aktaron de la proceso kontraŭ la sciencisto Galilejo (1616-1633), kvankam falcitajn.

• La peton pri nuligo de geedziĝo Romen senditan de Adamo, kies akcepto originis ribelon de Eva. • Dokumentojn de la rilatoj kun la eksterteruloj. Ktp.

427px-0euro.jpg

Codex Vaticanus 2066[redakti]

Codex Vaticanus 2066 (aù laŭ Gregory-Aland: Kodekso 046, kaj laŭ Soden kodekso α 1070) estas unciala manuskripto de la Nova Testamento, paleografie datebla al la 10-a jarcento. [4]

La Vaticanus 2066 formiĝas de dikaj folioj de 27,5 x 19 cm, entenantaj la preskaŭ kompleta tekston de la Apokalipson de Johano skribita sur kolumnoj 35-liniaj. [5]. Ĝia greko prezentiĝas kun la mildaj kaj krudaj spiritoj kaj akcentoj

La teksto de la kodekso estas stile aranĝita laŭ la teksta bizanca tipo kaj Kurt Aland ĝin lokigis kategorio V

Iuj variantoj kompare kun subskribitaj tekstoj de aliaj kodeksoj:

  • 1:5
λυσαντι ημας εκ (nin liberigis el) — P18, אc, Codex Alexandrinus (A), Codex Ephraemi (C]) 2020, 2081, 2814
λουσαντι ημας απο (nin lavis el) — P, 046, 94, 1006, 1859, 2042, 2065, 2073, 2138, 2432
  • 1:6
βασιλειαν (regno) — א A 046 1854 2050 2351
βασιλεις (reĝoj) — P, ByzA
  • 8:8
ορος μεγα καιομενον
  • 22:14
ποιουντες τας εντολας αυτου (Tiuj kiuj praktikas liajn ordonojn) — 046, 94, 1611, 1854, 1859, 2042, 2065, 2073, 2138, 2432, 2814
πλυνοντες τας στολας αυτων (T iuj kiuj lavas siajn robojn) — Codex Sinaiticus (א), A, 1006, 2020, Minusklo 2053

La manuskripto estis priskribita kaj kontrolkomparita de Bianchini.[6] La vaticanus 2006 estas konservata en la Biblioteko Apostola Vatikana (BAV) (nombrata 2066) [7] en Romo.

Vatikana kodekso[redakti]

Fino de Evangelio Luko kaj komenco de Evangelio Johano

La Vatikana kodekso (latine Codex Vaticanicus) estas kun la Sinaja kodekso la plej grava novtestamenta manuskripto. Ambaŭ estiĝis en la 4-a jarcento kaj apartenas al la Aleksandra teksta tipo. La Vatikana kodekso estas ordigita al Kategorie I (= tre bona kvalito). La nomo de la kodekso venas el rezerva loko en la Vatikana biblioteko. Ĝi estas verkita sur pergameno en malnovgreka lingvo per uncialaj literoj.

Priskribo[redakti]

La Codex Vaticanus (B) entenas la Malnovan kaj Novan Testamentojn, kvankam kelkaj folioj perdiĝis. Ĝi konsistas el 591 (MT) + 142 (NT) = 733 duoblaj paĝoj (folioj). Ĉe la komenco mankas 31 folioj = 62 paĝoj de la Genezo. Plue mankas 10 folioj de la Psalmoj (Ps 105:27 - 137:6). Ĉe fino de la NT mankas parto de la hebrea letero (ekde 9:14), la Pastora letero kaj la Apokalipso. La verkadon faris du skribistoj, el kiuj unu skribis la tutan Novan Testamenton. Oni supozas, ke en la 10-a jarcento monaĥo postskribis la paliĝintan tekston. Tiam oni aldonis mankantajn partojn en minuskla skribo.

Ĝia formato estas 27 x 27 cm (la folioj estis pli frue pli grandaj), la teksto konsistas el tri kolonoj kun 40-44 vicoj (en NT 42 vicoj), 16-18 literoj po vico. La pergameno estas tre deliakata kaj fajnaf, la uncialaj literoj estas malgrandaj, simple kaj seninterrompe skribitaj. Mankas la amonianaj partoj de la Eŭzebia kanono kaj de la Eŭtaliana aparato. En la evangelioj okazas ĉapitra divido, kiun havas cetere la Codex Zacynthius kaj la „minuskla manuskripto 579”, laŭ kio Mateo havas 170, Marko 62, Luko 152 kaj Johano 80 ĉapitrojn. La historio de la apostoloj estas dividita je 36 kaj 69 ĉapitroj, la duobla divido aperas ankaŭ en la Codex Sinaiticus. La Katolikaj leteroj kaj la Paŭlaj leteroj montras malnovan dividan metodon.

La Codex Vaticanus B troviĝas ekde 1475, eble jam ekde 1448 en la Vatikana biblioteko, pri la pli malnova tempo oni ne havas informojn. Kelkaj supozas, ke oni verkis ĝin en Egiptujo, aliaj supozas en Caesarea.

Oni malkovris en 1995 en la Codex Vaticanus B tielnomataj „vokalsignojn“ (..), du horizontalajn punktojn ĉe la teksta rando, entute ĉ. 800 en la NT. Oni konstatis, ke tiuj signoj markas tekstajn malcertecojn. Pri la dato de ties estiĝo regas diskuto. Oni povas rimarki tiujn signojn en la supra bildo.

Seksumado[redakti]

Vatikano estas la lando kun la plej malalta aĝo de konsento (ekde 12 jaroj) en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Boorsch, Suzanne, The Building of the Vatican: The Papacy and Architecture, The Metropolitan Museum of Art Bulletin, vintro de 1982-1983, volumeno 40, numero 3, paĝoj 4–8.
  2. Guarducci, Margherita, The Tomb of St Peter, 1960, Hawthorn Books http://www.saintpetersbasilica.org/Necropolis/MG/TheTombofStPeter-1.htm alirita la 30an de majo de 2011 angle.
  3. La tombo de Julio la 2-a restis nefinita kaj finfine estis konstruita en la Baziliko de Sankta Petro en Katenoj.
  4. Kurt und Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die wissenschaftlichen Ausgaben sowie in Theorie und Praxis der modernen Textkritik. Stuttgart: Deutsche Bibelgesellschaft 1989, S. 123. ISBN 3-438-06011-6.
  5. Caspar René Gregory, Textkritik des Neuen Testaments, Vol. 1, Leipzig, Hinrichs, 1900, p. 121. ISBN.
  6. G. Bianchini, Evangeliarium quadruplex latinae versionis antiquae seu veteris italicae (Romo, 1749), Part 1, Vol. 2, p. dxxiv.
  7. Per tiu nombro estas jam indikita en ĉiuj retaj enciklopsdioj anstataŭ per 046 de Gregory-Aland kiel por aliaj kodeksoj uncialaj.