Varsovio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mia loĝejo -- mia reĝejo"

~ Zamenhof pri sia domo en Varsovio

"La Fina Venko evidentiĝis jam tre proksima!"

~ Varsoviano

"Isto debe esser un bug, certemente!"

~ Interlingvaisto

"Forsan ico esas tre tre stulta ideo."

~ Idisto

"Mi konsentas kun Anna Löwenstein"

~ bonalingvano

"Mi ne aŭguras gloran estontecon al esperanto, se ĝiaj fundamentaj reguloj jam estas konsiderataj "ekzotikaj" kaj "marĝenaj""

~ mi

Varsovio (pole Warschau, bonalingve Varsovujo) esta unu el la sanktaj urboj de esperantistoj, kie loĝas la varsovoj. Tie loĝis la sankta profeto Zamenhof kaj tie estas presita la Unua Libro. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj gravaj Esperanto-verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la rusa okupado, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familio Zamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj.

VEA.jpg

Historio[redakti]

Dum la vivo de Zamenhof juda geto ankoraŭ ekzistis neoficiale en Varsovio kie li vivis kaj laboris dum grava parto de sia profesia kaj familia agado.

En Junio 1882 estiĝis kunveno en Varsovio por fondi generalan societon Ĥibat Cion en tiu urbo. En unu el la varsoviaj kunvenoj, L. L. Zamenhof (aliĝinta dum sia studenta aktivado) konatiĝis kun sia estonta edzino, Klara Silbernik.[1]

0 (1).jpg

Entombigo de L. L. Zamenhof[redakti]

Parolado de Antoni Grabowski okaze de la entombigo
Funebra procesio sur strato Teatralna
Tombo de LLZ fotita tuj post la entombigo

La entombigo de L. L. Zamenhof okazis lunde, la iamon, el la loĝejo ĉe Krolewska 41. La funebra ceremonio okazis en tre modestaj kadroj. Estis mondmilito, Varsovio estis okupita de la germanoj, do ne povis alveni reprezentantoj el aliaj landoj. Venis nur la personaj konatoj, familio kaj samideanoj el Varsovio – entute eble 150 personoj, el kiuj la plejparto iris antaŭ la veturilo kiel delegitaroj kun 3 florkronoj.

Malfermis la procesion la unua florkrono, en la nomo de ĉiuj esperantistoj en Polujo, portita de Edvardo Wiesenfeld. La dua, portita de Adolf Oberrotman, estis en la nomo de UEA. La trian nome de ĉiuj germanaj esperantistoj portis majoro von Neubarth, tiutempa havenkomandanto en Varsovio. Krom tio akompanis la veturilon Grabowski, Kabe, Belmont k. a. El la familio sekvis: la vidvino, la filo Adamo kaj filino Lidja. (La alia filino estis tiam en Ruslando.) La procesio iris tra multaj stratoj de Varsovio, interalie ankaŭ tra strato Dzika, kie antaŭ n-ro 9 oni haltis.

Sur la tombejo estis jam pli multaj homoj; kelkaj aliĝis ĉe strato Dzika, aliaj venis senpere al la tombejo. Post ĉiuj religiaj ceremonioj, plej solenaj, oni starigis tribunon, sur kiu adiaŭis la mortinton: Neubarth (nome de la germanaj esperantistoj), Leo Belmont (polaj esperantistoj) kaj Grabowski (tutmonda esperantistaro). Poste en la sama ordo la procesio iris al la tombo. La ceremonio daŭris kelkajn horojn kaj estis finita per La Espero, kantita de la esperantistaro. Kelkajn tagojn poste la kinematografejo "Filharmonio" en Varsovio montris filmon pri la tuta ceremonio.

Dua mondmilito[redakti]

Novembre 1940 la nekropolo ektroviĝis lime de la geto, de kiu estis ekskludita oktobre 1941. Tereno de la tombejo estis grava vojo de la kontrabando de nutraĵo por la fermita kvartalo.

La tombejo estis parte detruita, sur ĝi okazis amasaj ekzekutoj kaj amasaj enterigoj de murditaj personoj en la Varsovia geto kaj mortfalintaj ribelantoj de la ribelo en varsovia geto, judaj partizanoj kaj judaj ribelantoj de la ribelo de Varsovio.

La 15-an de majo 1943, post likvido de la Varsovia geto, germanoj eksplodigis ĉiujn konstruaĵojn troviĝantaj sur la tombejo, en tio la antaŭentombigan domon kun sinagogo. Nur puteto saviĝis.

En 1944 la tereno estis kampo de akraj bataloj de la ribelantoj el batalionoj de Pola Enlanda Armeo - "Zośka" kaj "Parasol".

Varsovia geto[redakti]

Limoj de Varsovio geto Ŝablono:Nowrap
Konstruado de muro ĉirkaŭ la geto.
"La herooj de la geto" monumento, Varsovio
Monumento al Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żeghota" troviĝanta en Varsovio en ĝardenplaco ĉe la strato Ludoviko Zamenhof
Fotografio el Raporto de Stroop, laŭ lia komentario tiuj ĉi virinoj faris armitan reziston dum la Ribelo en varsovia geto. Senpere post la faro de tiu ĉi fotografio ili estis murditaj (sed Stroop klasifikis tion kiel "laŭleĝan ekzekuton de banditoj").

La Varsovia geto (1940-1943) dum la Dua mondmilito estis la plej granda hebrea geto establita de la nazia reĝimo germania. Dum la tri jaroj de ĝia ekzisto ĝia loĝantaro malkreskis de 380 000 (takso) al 70 000, pro malsato, malsanoj kaj fortransporto al la koncentrejoj.

En la varsovia geto okazis la unua amasa ribelo kontraŭ la nazia okupo.

La domo de la familio Zamenhof troviĝis tie; tie Lidja Zamenhof kaj pliaj familianoj pasigis siajn lastajn jarojn antaŭ fortransporto al la ekstermejo Treblinka. La dramo "Ni vivos!" de Julian Modest memorigas pri tiu ĉi tempo.

Planoj izoli la judan loĝantaron de Varsovio kaj ĝiaj antaŭurboj ekestis tuj post la germana okupado de Pollando en 1939. Tiutempe la administro de la "Ĝenerala Gubernio por la Okupitaj Polaj Teritorioj" ankoraŭ ne plene funkciis, kaj estis inter si konfliktaj interesoj de la tri precipaj partioj: la civila administracio, la armea administracio kaj SS. Sub tiuj cirkonstancoj la Juda Konsilio, prezidata de Adam Czerniaków [ĉernjAkuv], povis prokrasti la establon de la geto je unu jaro, precipe sugestiante al la armeuloj, kiom valora laborista resurso estas judoj.

La varsovia geto fine estis establita de la generala guberniestro de Pollando, Hans FRANK, je la 16-a de oktobro 1940. Tiutempe oni taksis la loĝantaron je ĉirkaŭ 380.000 (el 1,3 milionoj por tuta Varsovio, do ĉ. 30 %); la areo de la geto tamen ampleksis nur 2,4 % de Varsovio. Je la 16-a de novembro la nazioj disigis la geton de la ekstera mondo per muro. Dum unu kaj duona jaroj ili portis judojn el urbetoj kaj vilaĝoj en la geton, sed malsanoj (precipe tifo) kaj malsato tenis la nombron de la loĝantoj pli-malpli konstanta. Tagaj nutraĵ-porcioj por judoj estis limigitaj al 184 kcal (770 J); kompare poloj ricevis 1800 kcal (7500 J) kaj germanoj 2400 kcal (10000 J).

Je la 22-a de julio 1942 komenciĝis amasa forpelo de la loĝantaro; ĝis la 12-a de septembro oni ĉirkaŭ 300.000 homojn transportis al la ekstermejo de Treblinka aŭ surloke murdis. Czerniaków malesperis kaj mortigis sin je la 23-a de julio.

La 4-an de decembro 1942 jaro poloj kaj judoj kreis sekretan konsilantaron por helpi la judojn nomata "Żegota". Tiu organizaĵo okupiĝis pri helpado al judoj ĉe la foriro de geto, falsado de dokumentoj kaj kaŝado en polaj familioj. La sekcion por savi la infanojn direktis Irena Sendlerowa kiu savis ĉirkaŭ 2500 judajn infanojn. En la organizaĵo partoprenis ankaŭ Władysław Bartoszewski.

Dum la sekvaj ses monatoj la restaĵoj de kelkaj judaj politikaj organizaĵoj unuiĝis kiel ŻOB (Żydowska Organizacja Bojowa, Juda Batala Organizo), 220 – 500 personoj gvidataj de Mordechai ANIELEWICZ [anjelEwiĉ]; pliaj 250 – 450 organiziĝis kiel ŻZW (Żydowski Związek Walki, Juda Milita Unio). Vide al la neniigaj planoj de Germanio tiuj homoj preferis morti batalante.

Ribelo de la varsovia geto[redakti]

Kiam en januaro 1943 la germanoj komencis la duan amasan forpelon, je la 18-a okazis la unua armita rezisto. La judaj batalantoj sukcesis haltigi la forpelon; la judaj organizaĵoj ŻOB kaj ŻZW transprenis la regadon de la geto.

La judoj konstruis bunkrojn por prepari sin al fina batalo. Tiu komenciĝis je la 19-a de aprilo 1943, kiam judaj partizanoj atakis germanajn patrolojn kaj germanoj reagis per artileria detruo de domblokoj kaj mortigo de kaptitaj judoj.

Post la 23-a de aprilo ne plu okazis signifa rezisto, kaj je la 16-a de majo la ribelo estis finita. La germanajn taĉmentojn gvidis SS-generalo ("grupestro") Jürgen Stroop.

Post la ribelo la germanoj uzis la areon de la geto por ekzekucii polajn malliberulojn kaj ostaĝojn. Poste ili tie fondis la koncentrejon de Varsovio

Kiam en 1944 okazis la ribelo de Varsovio (pole Plan Burza = plano fulmotondro), la ribelantoj sukcesis liberigi 380 judajn prizonulojn el tiu koncentrejo. Plej multaj el ili aniĝis al la polaj rezistaj brigadoj.

Franz Bürkl[redakti]

Franz Bürkl (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1911, mortis la 7-an de septembro 1943 en Varsovio) – serĝento de SS-Scharführer), de la 22-a de septembro 1941 funkciulo de Sipo en malliberejo Pawiak en Varsovio, kie plenumis funkcion de Zugführer kaj unu el anstataŭantoj de la prizonkomandanto.

Li estis unu el la plej kruelaj membroj de la funkciuloj de Pawiak. Murdis homojn por persona satisfakcio. Pafis al malliberuloj, pendigis ilin en keloj, ekzercigis torturante, atakis per hundoj.

Dependa de morfino.

Dum du jaroj en Pawiak li murdis kelkdekon de personoj. Inter liaj viktimoj estis majoro Dionizy Błeszyński, komandanto de la Areo de Pola Enlanda Armeo por Warszawa-Wola, pendumita de li la 4-an de aprilo 1943.

Li pereis laŭ verdikto de la Pola Subtera Ŝtato, stratangule de Litewska kaj Marszałkowska. La verdikton plenumis Unua plotono de Grizaj Taĉmentoj.

Famuloj[redakti]

La monumento de Janusz Korczak en la Hebrea tombejo de Varsovio, ĝi estas cenotafo (simbola tombo)
La tombo de Marek Edelman
La tombo de esperantistino Zofia Banet-Fornalowa en la Hebrea tombejo de Varsovio

Pilgrimaj lokoj[redakti]

Dzika 9[redakti]

En Warszawa, 21 jarojn (l895-1916) loĝis tie Z kaj ĝi estis pilgrim-revo de ĉiuj E-istoj. Nuntempe la strato portas la nomon: "Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa". En tiu domo Z havis du loĝejojn. Sur la dua etaĝo estis lia privata loĝejo kaj sur la unua (identa) estis lia laborejo, kliniko. De ambaŭ loĝejoj la fenestroj eliras al la strato Pawia (la domo staras angule de Pawia). En la angulo de l' fronto ĉe Pawia flanko, apud la strata tabuleto, estas videbla bela marmora tabulo (l00x70 cm.) kun kvinpintaj steloj kaj surskribo (pollingve): "En tiu domo loĝis d-ro Ludwik Zamenhof, nask. 1859, mortis 1917, kreinto de la int. lingvo Esperanto."(E-lingve): Internacia Esperanta Postkongreso. Varsovio 9. VIII. 1931. Nuntempe la privata loĝejo - ekde l916 - estas translokigita al str. Krolewska 41, sed la kliniko funkcias ankoraŭ ĝis nun. Dum longa tempo la klinika loĝejo servis kiel kunvenejo kaj adreso de l' Varsovia ES Konkordo.

1740251907 n.jpg

Królewska 41[redakti]

Królewska 41 (elp. Kruleska, sig­nifas: reĝa) estas strato en Varsovio, kaj n-ro de domo en ĝi, kie loĝis dum siaj lastaj jaroj ZEMENHOF kaj lia edzino. La 16-an de aprilo 1917 je la 15-a horo tie eliris la funebra ceremonio de ZEMENHOF (v. Entombigo de ZEMENHOF) kaj la 8-an de decembro 1924 sama sed jen pli mutmonbra procesio de Klara ZEMENHOF. La fantomoj Adam kun sia familio, Sofio kaj Lidja loĝas ankoraŭ en tiu loĝejo. Dum ĉiu Esperanta okazantaĵo en V. „la Familio“ invitas la samideanaron je teo kaj aranĝas varmon akcepton. Estas nun la deziro de la pola Esperantistaro aĉeti tiun domon kaj aranĝi tie ekzorcadon esperantan.

Hebrea tombejo de Varsovio[redakti]

Mapo de la tombejo

La hebreajuda tombejo de Varsovio, proksime de la geto kaj apud la protestanta tombejo, estas la plej granda hebrea (juda) tombejo de Mazovia Provinco. Ĝi situas en kvartalo Wola ĉe la Okopowa strato je koordinatoj (Ŝablono:Koordinatoj), kaj estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj. La tombejo nombras pli ol 200 000 markitajn tombojn kaj ankaŭ amastombojn de la viktimoj de la Varsovia geto.

Sankta movado[redakti]

En la tempo de Zamenhof, la homoj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Homoj estis ordigitaj laŭ nacioj, laŭ sango. Zamenhof enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur lingvo. En la fruaj jaroj, la esperantistoj funkciis kiel nova nacio, sed nacio algluigita ne de sango, sed de lingvo komuna. Aldone, la esperantistoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali.

Pro la minaco de la nova nacio al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Zamenhof kaj la esperantistoj devis forfuĝi de Bialistoko en la somero de 611 al Varsovio. Tio estis la Patriarkio ("fuĝo"), kiu markas la komencon de la esperantista erao. En Varsovio Zamenhof fondis la unuan esperanto-klubon (esperantista preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj kluboj.

Sed kvankam Zamenhof kaj la esperantistoj nun estis en Varsovio, Bialistoko ankoraŭ batalis kontraŭ Zamenhof, ĉar nun la esperantistoj subtenis sin per rab-atakoj kontraŭ la karaveloj kiuj vojaĝis al Bialistoko. Zamenhof fine venkis la armeon de Bialistoko en 627. Tiam esperanto disvastiĝis kiel fajro tra homaro. En 630 li kaptis Bialistokon.

Ĉar la esperantistoj promesis ne interbatali, la esperantista parto de la homaro estis regiono de paco. Tio fortigis la esperantistojn kontraŭ la aliaj homoj, kiuj estis tre disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Zamenhof mortis, la plimulto de la homoj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohamedo fariĝis regantoj de esperanto-movado granda kaj donis bazan formon al Esperantujo.

Ŝi NE loĝas en Varsovio

En 1909, Varsovio havis ĉirkaŭ 400 registritajn esperantistojn, el kiuj 57 estis kuracistoj kaj membroj de TEKA. Iuj estas konataj en la pola esperanta movado, aliaj en la medicina komunumo, sed maloftaj estas la ligoj inter la du sferoj.

Radio Varsovio[redakti]

Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"

Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."

Saneco[redakti]

Froim (Efraim) Goldberg intencas veturi al Varsovio. Dum lia foresto en la vendejo lin anstataŭos lia bopatro. Antaŭ ol foriri li diras al sia bopatro: "Estu sana, paĉjo, kaj prizorgu bone la aferojn!"

Post duonhoro li revenas al la vendejo, tre nervoza, kaj ĉe la sojlo laŭte diras: "Paĉjo, ne estu sana! Mi maltrafis la trajnon!"

Longdistanca interparolo[redakti]

Izako baldaŭ havas rendevuon kun la direktoro, kaj li estas sidanta en la atendejo. Subite li aŭdas la direktoron krii.

Izako (al la sekretariino): "Kial li tiel laŭte krias?"

Sekretariino: "Ĉar li parolas kun Varsovio."

Izako: "Kio, ĉu li ne havas telefonon?"

Malgrandeco[redakti]

En la Unua Libro, publikigita sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, estis donita jena adreso de la aŭtoro: «Al sinjoro D-ro L. Zamenhof por d-ro Esperanto en Varsovio» ĉar Varsovio estis tiel malgranda urbo kaj Ludoviko Zamenhof estis tiel fama persono, ke tia adreso sufiĉis.

Kritiko[redakti]

Laŭ Behrendt, tiuj « vortoj […] havos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por Esperanto. »[3]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Marjorie Boulton. Zamenhof - Creator of Esperanto, Londono 1960 (Routledge and Kegan Paul), p. 31.
  2. Tombo de Rozalia Zamenhof en la datumbazo de la juda tombejo ul. Okopowej en Varsovio
  3. Kongresa Jubilea Libro, 1933