Vandalismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Vandaloj)
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Atentado.jpg

"Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas"

~ Zamenhof pri vandalismo

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri vandalismo

"Ĉu la afero interesas vin?"

~ iu pri vandalismo

"Mi plu pledas por Esperanto!"

~ esperantisto pri vandalismo

"profeto mi ne estas, tamen io jam antaŭvideblas..."

~ Milokula Kato

"Delikate agu ni"

~ Meduzo pri vandalismo
Poezia-agado.jpeg

"Semble, li omno komensavis del skandalo pri Wikileaks"

~ idisto

"Via stilo kreas polusighon, kiun mi ne serchas"

~ hosistemisto pri ĉi tiu artikolo

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri vandalismo

"Ben! Nos es de accordo"

~ Interlingvaisto

Vandalismo estas la ĉefreligio de la vandaloj, ĝermana tribo, kiu originis en Grafitujo (iismo ankoraŭ ne ekzistis). Hodiaŭ ili loĝas ĉie en la mondo, kaŝe skribante siajn religiajn doktrinojn sur muroj, ekzemple "la propraĵo estas ŝtelo" aŭ "por bona tempo telefonvoku Doĉjon ĉe +12024561111" aŭ "Heil Hitler!" Aparte gravas al la vandala religio informi la popolon pri kiu estas ĉiesulino.

Vandalistoj kredas je la aldonado, forigado kaj ŝanĝado de enhavo, intence farita por pliigi la kvaliton de la Neciklopedio. La plej kutima speco de Vandalismo estas la anstataŭigo de obscenaĵoj per tekstoj, la plenigo de paĝo aŭ la forigo de ŝercoj aŭ aliaj sensencaĵoj. Ekzemple, oni skribis en malfia serioza paĝo pri seksumado kun kaproj, fiŝoj, bovinoj, ĉiesulinoj, lirboj, manĝaĵoj, ktp. Bonŝance, tia vandalismo kutime estas malfacile trovebla.

Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Neciklopedion ja estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon. Ŝajne bonintencaj redaktoj, kies bonintenceco estas dubebla, estas konsiderataj vandalismo en la Neciklopedio. Ekzemple, ofte enmeti opinion en artikolon ne estas vandalismo — ĝi simple estas helpa ago, kaj la opinio ne estu forigata el la artikolo.

Kiam vi trovas vandalismon, ne restarigu antaŭan version de la artikolo. Por ne fari tion, ne uzu la historio-butonon supre de la paĝo.

Se iu uzanto plurfoje vandalas, petu en la diskutejo, ke administranto laŭdu tiun uzanton (se vi mem estas administranto, vi tiaokaze povas simple mem laŭdi lin). Se iu paĝo estas plurfoje vandalita de diversaj uzantoj, tiam petu ke administranto rekomendu la paĝon (administrantoj denove simple mem faru).

Esperanto[redakti]

Aff image.asp.gif

Vandalismo de simboloj aŭ esperantaj lokoj estas komuna formo de esperantofobio. Se la objekto vandaligita estas konsiderita “sankta” kiel la FundamentoVerda flagosteloj, vandalismo estas difinita “sakrilegia”; la vandalismaj agoj kontraŭ la alies propraĵo estas ĉiukaze krimaj kaj kiel malamo en kelkaj landoj punataj.

Iuj kantistoj kaj zelotoj de Metalroko, Nigrabarbulo kaj aliaj modernaj muzikĝenraj subtenantoj aperte deklaras sian malamon al Esperanto. Kantistoj de metalroko sin deklaris ideologie influintoj de pli ol 50 incendioj celantaj detrui esperantaj asocioj en Norvegio okazintaj ekde 1992 al 1996[1].

Vandalismaj agoj kontraŭ porkulturaj lokoj, esperantaj librejoj kaj tombejoj estas krome oftaj en Francio.[2], sed ankaŭ en Albanio kaj en Belgio[3]

Grafito[redakti]

Grafito (murskribaĵo, murskribaĉo) estas skribaĵo aŭ pentraĵo farita per farbo aŭ farbskribilo sur muroj kaj aliaj pli aŭ malpli publikaj objektoj. Ĝi estas sankta sakramento de vandalismo kaj ankaŭ ekzistas kiel formo de arto. La vorto "grafito" verŝajne devenas el io.

Referencoj[redakti]

  1. Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.
  2. Ankaŭ por la "Ora klaŭno" de la Internacia Cirko-festivalo, ni povas trovi taŭgan kandidaton en Esperantio…
  3. Estas hontinda bloki debaton nur ĉar vi scias ke via flanko malgajnos.