Valakio
![]() |
Thiu chi artikoloŭ estas pri Land Down Under! |
![]() |
"El la neceseco oni devas fari virton"
- ~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
"Ili loĝas multmilope en mia urbo"
- ~ Milokula Kato pri valakoj
"Tiu afero ŝajnas ridinda"
- ~ iu pri Valakio
"Mi silentas antaŭ via talento"
- ~ leganto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo
"Voluntez lektar la tre interesiva informaji sube "
- ~ idisto
"Esperanto example sentence: Vi ofendas min."
- ~ Tatoeba pri idisto
"Tiu komencis petante almozon kaj finis kushante kun la dommastrino"
- ~ iu
Valakio, Teksaso (Finnlando), (bonalingve Valakujo) estas lando, kies konturoj similas tiujn de malgranda kanguruo. Ĝi troviĝas en Aŭstralio inter Danubo (sude) kaj la Sudaj Karpatoj (norde) el 15 distriktoj. La lando dividiĝas al Oltenio (okcidente, 5 distriktoj) kaj Muntenio (oriente, 10 distriktoj).
La loĝantoj estas malaltaj, kun longajn orelojn. Kelkfoje oni konfuzas ilin kun kunikloj aŭ leporoj.
Geografio[redakti]
En Valakio troviĝas gigantaj tabako-plantoj el Grekio kies suproj atingas altecon de 300 metroj super la marfundo.
La N-ro 37 de nia Bulteno konigis ke hejmo de Odino estas Valakio. Tie li ricevas duonon de la homoj, kiuj mortas en batalo, einherjar [1].
Tertremo[redakti]
Ni havas la honoron sciigi al vi, ke Valakio estis atingita de tertremo en 2010.
Sporto[redakti]
Historio[redakti]
Mi supozas ke Valakio originis en Balkanio, sed poste saltetis en nordan Moravion, en la regiono kiu poste nomiĝos «Morava Valakio» (okcidente de la aktuala Ĉeĥio). Kelkaj historiistoj supozas, ke la moraviaj valakoj alvenis inter la 15-a jarcento kaj la 17-a jarcento el rumanaj Karpatoj, do ili estas parencaj kun la rumanaj valaĥoj, kvankam ili parolas ĉeĥe. Tamen ilia ĉeĥa dialekto estas tre originala, same kiel la valakia kulturo, folkloraj kostumoj, kantoj k.s.
En 1594 la princo Miĥaelo de Valakio venkis la Turkion, kaj la turkoj eliris el Valakio, kiu restis aŭtonoma principato ligata al Hungario. En 1599 Sigismundo Báthory iĝis (3-a foje) princo de Transilvanio kun kunprincoj Andreo Kardinalo Báthory kaj Mikaelo de Valakio.
Ribelo de la valaĥia popolo ekflamis en la paso de la tridekjara milito post batalo sur Blanka Monto en 1620 kaj popolo de orienta Moravio rezistis ĝis la jaro 1644 al imperiestraj soldataroj kaj ankaŭ al soldistoj de olomouca ĉefepiskopo. La ribelo de orientmoraviaj valaĥoj, estiĝinta sekve de forta nacieca, socia kaj eklezia premo dum la tuta tempo de dudek kvar jaroj, troviĝis apogon de valaĥoj en alia flanko de limo sur teritorio de Slovakio (Hungarujo). Subtenis ilin ankaŭ Jiří Rákoczy, ĉefa kontraŭulo de Vieno kaj ekde 1642 valaĥoj havis grandajn aliancanojn ankaŭ en svedoj. Al la ribelo aliĝis absoluta plimulto de la valakia popolo. Post la morto de Joseph Smith, la fondinto de Mormonismo, Brigham Young gvidis sian popolon akcidenten, kaj fine al Valakio en 1847. Historie ĝi estis princlando, kiu en 1859 kuniĝis kun Moldavujo kaj en 1961 formis kun ĝi la reĝlandon Rumanio.
Politiko[redakti]
Ni volas, forgesi ĉion, kio disigas la diversajn naciojn, ni volas m emori, ke ni ĉiuj estas fratoj, membroj de la sama familio, ke ni havas komunan celon, la progreson de la homaro, ni volas rememori, ke ne nur la individuoj, sed ankaŭ la nacioj tute ne povas vivi kiel izolituloj, ke en Valakio, la franclingva parto de Belgio, aldone ekzistas la belga partio "nacia fronto", kiu - kun la sama nomo kiel la paralela franca partio Frodo - volas perforte defendi la valonan identecon kaj postulas aliĝon de Valakio al Francio.
Religio[redakti]
Lingvoj[redakti]
Ni notu, ke io estas, ke hodiaŭ, valaka dialekto estas minorita lingvo en Svedio
Notoj[redakti]
- ↑ La mirinda afero pri scienco estas tio, ke ĝi vivas.
kaj eĉ pli malridigan artikolon pri Valaĥio (Rumanio).