Usona ekonomio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


Flago-de-Usono.png

"Dankon pro la profundaj pensoj."

~ leganto

"Kompreneble mi neniel volus esti en asocio, kies sola tasko estas servi al la membroj."

~ Renato Corsetti

"Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco."

~ Zamenhof al usonanoj

Usona ekonomio estas gravega afero (jes, tiu ne estas ŝerco). Starbucks ĉeestas en Usono!

Malriĉeco[redakti]

02273 o.jpg

Lastatempe eldonitaj statistikoj pri povreco en Uson': De la plej povraj usonanoj: 40% posedas propran domon; 72% lavmaŝinon; 92% almenaŭ unu kolor-tvon; 96% telefonon; 50% enloĝejan klimatizadon; 86% poŝtelefonon; 1867% almenaŭ unu aŭton. La ciferon pri persona komputilo mi ne tuj havas, sed ĝi tre altas. Konsiderante ke treege granda proporcio de la plej povraj en Usono estas lastatempe alvenintaj enmigrantoj (Usono ricevas pli da enmigrantoj --ĉefe proletoj -- ol ĉiuj aliaj landoj en la mondo kune ) tiuj statistikoj montras ankoraŭ plian fojon ke "povreco" estas ĉiam relativa.

En Usono ekzistas iuspeca subvencio de malmultrimeduloj pri programoj kiel "kuracado-helpo (Medicaid)" kaj "nutraĵo-helpo (Food Stamps)", eble ne tiom plurmaniera ol tiu de Suomujo. La usonaj federaciaj registaroj pasigas multe da energio provante "pliefikigi" la vivsubvencian programon ("welfare"), kiu apogas la plej malfortajn civitanojn (enmigrintoj pagas por la servo sed ili ne rajtas ricevi ĝin). Multegaj usonanoj kredas, ke la federacio donas grandajn amasojn da impostmono al la malriĉuloj. Oni ne reklamas, ke nur 0,6% el la federacia buĝeto apartenas al la vivsubvencia programo -- do la federaciaj registaroj klopodas malpligrandigi tiun kvanton.

Nun oni prosperas multege en Usono. La plimulto de la malriĉuloj estas homoj kiuj ĵus eniris la landon, ofte kontraŭleĝe, aŭ junuloj kiuj kompreneble ne komencas kariere kiel riĉuloj sed kiu plejparte prosperiĝos.

Je la unua fojo en la historio de Usono la plimulto de nigruloj posedas siajn proprajn domojn.

Mezklaso[redakti]

La mezklasanoj riĉiĝas kaj la tielnomitaj malriĉuloj ĝuas drinkon kiu estus alta en aliaj landoj inkluzive de multaj Eŭropaj landoj. En Usono malriĉuloj ĝenerale vivas tiel bone kiel mezklasanoj vivis ĉi tie antaŭ dudek jaroj.

Laboristoj[redakti]

0326 o.jpg

Usono intence importis malriĉan klason, kiu estas ekster la protestantismo je la leĝo. Usona prospero dependas de la ekzisto de malriĉuloj. Ke la malriĉuloj ankaŭ estas krimuloj, malembarasas la konservismon de la riĉuloj.

Senhejmeco[redakti]

En Usono estas po ses neloĝataj domoj por ĉiu senhejmulo. Kompreneble la senhejmuloj ne povas aĉeti ilin, do ili dormas ekstere. Sufiĉe strange oni ofte demandas, "Kion fari pri senhejmeco?"

Salajro[redakti]

Minimuma salajro estas 666 dolaroj.

Impostoj[redakti]

04d9b o.jpg

Krom nacian enspezimposton, en Usono oni ofte pagas municipan kaj subŝtatan enspezimpostojn, simile al tiuj de Suomujo, kvankam eble ne tiom altaj en kelkaj usonaj subŝtatoj.

Bovinoj[redakti]

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas unu el ili kaj instigas la alian, ke ĝi donu tiom da lakto kiel kvar bovinoj. Poste vi dungas konsilanton, kiu devas analizi, kial via bovino mortis.

WALL STREET KAPITALISMO[redakti]

Kio estas tio?

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas tri el ili al publike priskribita KAPITALISMO per kreditoj, kiujn via bofrato havigis ce la banko. Tiam vi faras debt/equity SWAP kun aneksita publika adjudikon, do vi rehavas viajn kvar bovinojn kaj repagon de depago por kvin.

La lakto-rajtoj de la ses bovinoj estas intertempe transferita al KAPITALISMO sur Cayman insuloj, kiu estas manaĝita per la plejmuto de viaj akciuloj, kaj pluvendas ĉiujn rajtojn al via publika gvidata KAPITALISMO.

La jarraporto montras ok bovinojn plus opcio por unu plu.

Vi vendas unu bovino por povas aĉeti novan prezidanton de Usono, restas naŭ bovinoj.

En sekva kvaronjaro vi ne publikas bilancon.

La socio pagas viajn ŝuldojn.

Juda influo[redakti]

Kvar usonaj riĉuloj – tri nejudoj kaj unu judo, Cohen, vespermanĝis kune kaj diskutis pri financaj temoj.

Braun: "Mi havas multe da mono. Mi planas aĉeti Citibankon."

Chong: "Mi havas abundon da mono. Mi deziras aĉeti General Motors."

Rodriguez: "Mi estas tre riĉa. Mi intencas aĉeti Microsofton."

Venis la vico de Cohen. Ĉiuj rigardas lin atende. Li iom tusetas, trinketas de sia teo kaj tiam trankvile diras: "Mi ankoraŭ nedecidis, ĉu mi vendos ilin."

Onaj firmaoj[redakti]

Ĝenerale, fiaj firmaoj de Usono finas per -on.

Enron[redakti]

Enron apartenas al la 10 plej grandaj energiaj konzernoj de Usono kaj havas la ĉefsidejon en Houston, Teksaso. Enron laborigas pli ol 20.000 kunlaborantojn kaj fifamiĝis pro falso de sia bilanco (2000).

Gastos.jpg

Raytheon[redakti]

Raytheon Company is an American defense contractor and industrial corporation. It makes military weapons and commercial electronics. It is the world's largest producer of guided missiles.[1] Raytheon was set up in 1922.[2]

Emblemo de operaciumo de Verizon, Verizon FiOS.

Verizon[redakti]

Verizon Communications, Inc. (prononcu "veRAJzen") estas mondskala telekomunika firmao. Ĝia ĉefsidejo estas en Novjorko, Usono. Ĝi kreiĝis en 1983 rezulte de la jure devigita disiĝo de la iama usona telefonkompanio Bell (la regiona sekcio nomiĝis Bell Atlantic, kun ĉefsidejo en Filadelfio). En Usono ĝi estas konata peranto de poŝtelefonaj kaj televidaj servoj. Ĝia nomo estas < kiel diri portmanteau? > kunfandaĵo de "Veritas" (latine: Vereco) kaj "Horizon" (angle: Horizonto).

Kroniko[redakti]

En julio de 1985, kunfandiĝas la usona entrepreno Houston Natural Gas kun Internorth al konzerno Enron, kiu okupiĝas ĉefe pri gasduktoj. Post engaĝigo en la tergas-komercon en 1989, Enron iĝas baldaŭ la plej granda gas-komercisto en Usono kaj Britio.

En 2000 Enron devas konfesi la falsadon; en decembro de 2001 ĝi publikigas pri nepagipoveco. En januaro de 2002, la akcioj estas prenitaj el la komerco, en februaro evidentiĝas, ke la manaĝeroj kaj la gvidanto Kenneth Lay prenis monon (tiu ĉi lasta 205 milionojn) antaŭ la kolapso de la firmao.

La Enron-skandalo tuŝis ankaŭ la ekonomikontrolan konzernon Arthur Andersen, kiu devis pagi en oktobro de 2002 - pro obstaklado de la juĝo - punmonon de 500.000 $.

En julio de 2003, Enron kunportis siajn posedaĵojn Transwestern Pipeline Company, Citrus Corp. kaj Northern Plains Natural Gas Company al nova holdinga entrepreno Cross Country Energy Corporation. La firmao planas fondon de nova entrepreno Prisma Energy International Inc.

La juĝproceso kontraŭ la gvidantoj de Enron daŭras kaj la akciuloj volas rehavi iom da sia mono.

Restoracioj[redakti]

Waitress from Redneck Heaven.jpg

Hooters[redakti]

Hooters estas mondvaste aganta usona sistemgastronomia ĉeno kun ofertoj kiel hamburgeroj kaj kokinflugiloj. Kontraŭe al rapidmanĝo-ĉenoj Hooters tamen ne estas rapidmanĝejo, sed apartenas al plenserva segmento de la sistemgastronomio. Tio signifas, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas ĉetable servataj, kaj la gasto restadas relative longtempe en la ejo.

La aspekto de la kelnerinoj estas ĉefa vendoargumento de la restoracio. Hooters knabino estas kelnerino dungita de la Hooters restoracio-ĉeno. La knabinoj estas rekoneblaj pro sia uniformo el blanka senmanika subĉemizo (atleta ĉemizo) kun la emblemo "Hootie la strigo" kaj la loknomo sur la brusto kaj oranĝkolora nilona sportŝorto. La cetero de la uniformo konsistas el bruna biletujo (aŭ nigra kun nigra uniformo), sunbrunite haŭtkoloraj kalsonŝtrumpoj, blankaj ŝtrumpetoj, kaj puraj blankaj ŝuoj. Viroj kiuj laboras por Hooters surhavas ĉapelon, T-ĉemizon kaj bermudan ŝorton, aŭ estas pli konvene vestitaj por la kuirejo.

Kelnerino en laborvestoj

Big Boy Restaurants[redakti]

ekzempla restoracio en Burbank (Kalifornio)

Big Boy kaj Bob's Big Boy estis usona ĉeno de rapidmanĝejoj fondita en 1936 fare de Bob Wian en Glendale (Kalifornio). La firmao Marriott, unuavice konata pro vivteno de hoteloj, aĉetis la ĉenon en 1967. La sidejo de la Big Boy's Big War en Miĉigano estas la ĉefsidejo. La entrepreno de franĉizo havas pli ol 455 Big Boy-restoraciojn en Usono kaj Japanio. Frisch, Cincinnati elektis la restoracion, kaj ĉi tiu franĉizo havas alian 88 nepojn nomatajn Big: Dum multaj jaroj Big Boy-koncesiulo, en 2001, Frisch fariĝis la ekskluziva posedanto de la varmarko Big Boy en Indianao, Kentukio, kaj la plej granda parto de Ohio kaj Tenesio, kaj ne plu membras en la restoracia grupo Big Boy.

Statuo de "Big Boy", videbla en multaj apartenaj restoracioj

Konata varmarko de la restoracioj estas la figuro "Big Boy", granda knabo kun ruĝe-blanke kvadratita ŝelkpantalono, portanta teleron kun hamburgeroj.

Heart Attack Grill[redakti]

Heart Attack Grill, Las Vegas

La Heart Attack Grill (Korataka Kradrostadejo) estas usona rapidmanĝejo en Dallas (Teksaso) (iam Chandler (Arizono)). Ĝi kaŭzas polemikon pro vendado de grand-kaloriaj manĝaĵoj, ĉefe hamburgeroj, kun intence provokaj manĝaĵaj nomoj.

La vendejo estas establita kiel hospital-tema restoracio: "flegistinoj" skribas la "receptojn" (mendojn) de la aĉetantoj ("pacientoj"). Kuracisto ekzamenas la "pacienton" kun stetoskopo. La menuo inkludas "simplajn", "duoblajn", "trioblajn", kaj "kvaroblajn bajpasajn" hamburgerojn, ĝis ĉ. 8.000 kalorioj. Oni povas manĝi ankaŭ sukerajn trinkaĵojn, lardajn manĝaĵojn.

Heart Attack Grill estis fondita en 2005 fare de Jon Basso por servi "nutradan pornografion".

La 261 kg peza porparolanto de la vendejo mortis en aĝo de 29 jaroj, en marto de 2011, pro pneŭmonio.

Hooters en Morrisville

Komerca flugsistemo[redakti]

Flag.png

Granda pasaĝera aviadilo survojas trans Atlantikon. Ĝi flugas konstante je 800 km / h je 35,000 futoj, kiam subite F-22 Raptor aperas. La piloto de la ĉasaviadilo malrapidiĝas, flugas apud la Airbus kaj salutas la piloton de la pasaĝera aviadilo per radio:

"Flugo de Airbus, enuiga flugo ĉu ne? Zorgu kaj rigardu ĉi tie!"

Li rulas sian jeton sur ĝian dorson, akcelas, trarompas la sonan baron, rapide leviĝas al kapturniga alteco, nur por faligi preskaŭ ĝis marnivelo en impresa plonĝo. Li revenas apud la aviadilon kaj demandas:

"Nu, kiel tio estis?"

La aviadila piloto respondas:

"Tre impone, sed nun rigardu ĉi tie!"

La jetpiloto rigardas la aviadilon, sed nenio okazas. Ĝi daŭre flugas obstine rekte, kun la sama rapideco. Post kvin minutoj, la pilotaviadilo radiomorsis:

"Nu, kion vi diras nun?"

La jetpiloto demandas konfuzita:

"Kion vi faris?"

La alia ridas kaj diras:

"Mi ekstaris, etendis miajn krurojn, iris al la malantaŭo de la flugo al la banĉambro, ricevis tason da kafo kaj cinaman kukon."

Kontrabando[redakti]

Juan alvenas per biciklo al la landlimo inter Meksiko kaj Usono. Li portas grandan sakon. La doganisto demandas lin:

Kion vi transportas?

— Sablon.

La doganisto, nekredema, malfermas la sakon, malplenigas ĝin kaj detale priserĉas la sablon. Li trovas nenion en ĝi.

— Bone, vi povas iri plu.

Juano kolektas la sablon, kiun li povas, metas ĝin en la sakon, ekrajdas la biciklon kaj foriras.

Unu semajnon poste, la samo okazas. La doganisto tiufoje decidas aresti Juan por nokto, dum li sendas sablon por analizo. La analizo konfirmas, ke ĝi estas nura sablo, do li ellasas Juan. Kaj tio rekomenciĝas ĉiusemajne dum pluraj jaroj. La doganisto ĉiufoje priserĉas la sakon, kelkfoje sendas sablon por analizo, sed trovas nur sablon. Kaj unu tagon, Juan ĉesas trairadi la landlimon kun sia biciklo kaj sako de sablo.

Multajn jarojn poste, la doganisto emeritiĝis kaj ferias en Meksiko kaj hazarde vidas Juan en trinkejo ĉe la plaĝo.

— Hej, mi rekonas vin! Vi estas la knabo, kiu trairadis la landlimon kun biciklo kaj sako de sablo, ĉu ne?

— Jes, estas mi.

— Kio novas ĉe vi?

— Mi aĉetis ĉi tiun trinkejon kaj mi bone vivas.

La doganisto iomete hezitas, sed fine demandas:

— Mi emeritiĝis kaj nun mi ne plu havas ian ajn povon. Mi scivolas ion, pri kio mi pensas, ekde kiam mi vidis vin la unuan fojon. Estu sincera: ĉu vi kontrabandis?

— Jes, tiel mi aĉetis la trinkejon — respondas Juan kun rideto.

— Kaj kion vi kontrabandis?

— Biciklojn.

Utilio de Mono[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo dolaro.

En usono, oni ofte disvastigas mesaĝojn per la mono- iam oni ricevis unudolaran bilon, kiu havas bildon pri G. Washington, kun "Mi kultivis kanabon" apud la bildo, oni ricevis ankaŭ bilon kiu portis mesaĝon pri la samseksemula afero.

Mona politiko[redakti]

La fidindeco de la dolaro estas sekurigata per mil militbazoj ĉirkaŭ la mondo. Usono devas certigi, ke oni uzas la dolaron kiel la monda rezerva valuto. Tial Usono povas permesi nur la dolaron por la monda komerco de krudmaterialoj.

Kaj la monda rezerva valuto permesas al Usono printi tiom da mono kiom ili volas (kvankam tiu sistemo havas limojn). Dank' al la dolaro, jam de jaroj Usono havas negativan komercan bilancon. Tio signifas, ke ili importas pli da varoj ol ili eksportas. Oni povas aserti, ke la mondo laboras por Usono. Kompreneble Usono deziras daŭrigi tiun sistemon... Tial Usono bezonas la militon.

References[redakti]


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio