Universo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona estas io, ol nenio"

~ Zamenhof pri la tuta universo

"Nu, neniu estas perfekta..."

~ Marko Rauhamaa

"La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."

~ Usonano

"L'ünivirs isch 'n müsterà."

~ Talosano pri universo
WMAP 2008-5-anos-720x360.png

Universo estas loko proksime najbara de Esperantujo. En universo estas la kosmo, la planedoj, la steloj, kaj kelkaj aliaj aferoj. Kosmo naskiĝis en 2011 rezulte de sukcesa subvencipeto ĉe Eŭropa Unio por ia esperanto-aranĝo. La maklero rezervita al la iniciatintoj, fakte la perintoj de la projekto, utilis por fondi en Skotlando societon kun limigita respondeco. La du fondintoj, italaj esperantistoj, trovis ke tie estas multe pli facile organizi kaj registri entreprenon.


Tuto.100.jpg

Klasifiko[redakti]

0qmyo1 500.jpg

Evidente, neniu klasifiko de la universo senas je arbitro kaj konjektoj. Pro simpla kialo: la universon ni ne komprenas.

Kosmo[redakti]

Kosmo, Kosmos estas internacia planlingvo de bazo latina/ latinida, kreita en 1888 de E. A. Lauda, el Berlino, Germanio. Ĝi estas unu el kosmaj planlingvoj. Ĝi estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en ilia Histoire de la langue universelle.

Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, quin, sex, sept, oct, nove, dece.

La projekto recevis la bibliotekan kodon 417.7 “1888” LAU de Biblioteko Butler.


Estas ankaŭ alia projekto nomita Kosmo, de G. Schröder, Hago, 1949, kies konjugacio estas bazita sur la sveda lingvo.

Kelkaj faktoj por helpi ke vi loĝas tie[redakti]

Jesaja 40:26

Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.

La dimensioj[redakti]

Estas multaj dimensioj en Universo. Ni vivas tria dimension. Pri aliaj dimensioj donas imagon la famaj statuoj de la insulo de Pasko - la sola restinta parto de Lemurio, pereinta antau 4 000 000 jaroj.

Danĝero[redakti]

5415 n.jpg

La universo ja ne estas amikema loko.

Grandeco[redakti]

Universo estas tro granda, fakte Ĝia areo estas senfina.

La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio, de Douglas Adams, donas ĉi tiun difinon de la vorto "senfina":

Senfina: Pli granda ol la plej granda aĵo iam ajn kaj ankoraŭ pli granda. Vere multe pli grande ol tio; vere mirigantege grandega, de grando sume paralizanta, de grando de "fu, tiu estas ja granda!" Senfineco estas tiel granda, kiel grandeco mem aspektas vere malgrandega komparate. Giganta multiplikata de kolosa multiplikata de ŝtupigante grandega, estas la koncepto, kiun ni volas esprimi tiel ĉi.

Internacia Komerco[redakti]

1688.gif
Ne eblas importi aĵojn en areon senfinan, ĉar ne estas ekstero de kie oni povas importi aĵojn.
  • Eksportaĵoj: Nenio.
Bv. vidu Importaĵojn.

Loĝantaro[redakti]

  • Popolo: Nenio.
Estas sciata, ke estas kvanto senfina da planedoj, ĉar estas kvanto senfina da spaco en kiu ili povas esti. Tamen, ĉiuj ili ne estas loĝataj. Tial, devas esti kvanto fina da planedoj loĝataj. Ĉiu nombro fina dividata de senfino estas tiel proksima al nulo kiel ĝi ne faras diferencon, do la meza loĝantaro de ĉiuj planedoj en la Universo estas nulo. Sekvas de ĉi tio, ke la tuta popolo de la Universo estas ankaŭ nulo, kaj iu ajn, kiun vi hazarde renkontas, estas nur la produkto de iu imagpovo delira.

Kurzo[redakti]

300px-Lagrange points Earth vs Moon.jpg

Vere estas tri monoj libere konverteblaj en la Galaksio, sed neniu el ili gravas. La Dolaro Antareana kraŝis lastatempe; la Pobelbido Flejnjana estas konvertebla nur al aliaj Pobelbidoj Flejnjanaj; kaj la Puo Trigana havas siajn apartajn problemojn. Ĝia valuto - po ok Ninĝioj en unu Puo - estas sufiĉe facila, sed ĉar Ninĝio estas monero triangula kaŭĉuka sesmil okcent mejlojn flanke, neniu iam ajn kolektigis sufiĉajn Ninĝiojn por proprieti unu Puon. Ninĝioj ne estas mono konvertebla, ĉar la Galaktibankoj ne akceptas malgrandaĉan restmonon. Donata tiun ĉi koncepton, oni povas pruvi, ke la Galaktibankoj estas ankaŭ la produktoj de iu imagpovo delira.

Arto[redakti]

Ne estas arto en Universo. La funkcio de arto estas montrigi Naturon en spegulo, kaj ne estas spegulo sufice granda.

Centro[redakti]

Universet.jpg

La centro de la universo estas Toronto, Kanado.

La Bela Mondo kaj Universo[redakti]

La Bela Mondo kaj Universo estis laŭ la Enciklopedio de Esperanto en la 1930-aj jaroj konsiderata unu el la plej belaj, artaj, luksaj esperantaj magazinoj kiu ĝis tiam aperis. Vere valoraj artaĵoj. LBM eliris nur de julio 1908-julio 1909, IV-j-32-48 p. entute 2 vol. kun 376 p. 24x16. Red. d-ro Albert Schramm en Dresden. U. aperis de sept. 1909-aŭg. 1912 en 3 vol. kun 384, 384, 29 p. 24x16. Red. prof. Siegfried Lederer kaj d-ro Schramm, eldonejo: Heckner, Wolfenbüttel.

kovrilo de numero el 1910

Lingvoj[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Universala lingvo.

En universo oni parolas la universalan lingvon!

Universala harmonio[redakti]

Universala Harmonio eble estas planlingvo proponita de franca pastro Marin Mersenne (1588-1648), fama matematikisto, astronomo kaj fizikisto, en 1636. Kvankam tio aperas en kelkaj listoj de planlingvoj, ne estas certa ke estas planlingvo de Mersenne, aŭ se estas nur sugesto pri tiu en lia verko. Certe, Kartezio esprimis sian ideon de universala lingvo en letero al Mersenne.

Koncepto[redakti]

Neptun.gif

La "leksikono" de Lincos, planita por esti dissendata antaŭ iuj ajn aldonaj mesaĝoj, komenciĝas de simpla ensemblo da impulsoj, kiu difinas terminaron pri naturaj nombroj kaj baza aritmetiko (adicio, subtraho, multipliko kaj divido) en duuma sistemo. La konceptoj pri egaleco, komparo, variabloj kaj konstantoj ilustriĝas per serio da ekzemploj. Ilin sekvas propozicia logiko, aroteorio kaj logiko de unua ordo. La sekva parto de leksikono difinas vortaron por priskribi tempon, montrante metodojn por mezuri daŭrojn baze sur momentoj en tempo, kaj rakontas pri pasintaj kaj venontaj eventoj.

La tria sekcio estas probable la plej kompleksa, sed klarigo de tiuj konceptoj kaj lingvo necesas por priskribi konduton kaj interparolon de individuoj. Ĝi rakontas, kiel individuoj interparolas, respondas demandojn, malaprobas, citas aliajn homojn, konas aŭ atendas ion, promesas kaj ludas. La lasta, kvara sekcio priskribas konceptojn pri maso, spaco kaj movo. Tiu sekcio rakontas pri fizikaj karakterizaĵoj de homo kaj la Sunsistemo.

Dua parto da libro estis planita sed neniam skribita. Ĝi havus pliajn kvar sekciojn da leksikono: "Materio", "Tero", "Vivo", kaj "Konduto, parto 2". Aliaj esplorantoj faris siajn etenditajn versiojn de lingvo, ekzemple CosmicOS.

Neniu transmisio estis farita uzante je Lincos. Ĝi restas signifa teoria eksperimento en Komunikado kun ekstertera racio.

Kosmano[redakti]

Kosmano (Cosman) estas internacia planlingvo kreita en 1927 de H. Milner en Ĉeĥoslovakio. Ĝi estas kosma planlingvo kun elementoj el ne-eŭropaj lingvoj. Tamen ĝi havas surpraĵan simileton al Ido.

Ekzemplo: Esperanto ut i lingue con crueli misfones e defectes nullim can conquer el munde.

Traduko: Esperanto kiu estas lingvo kun kruelaj misvortoj kaj difektoj nenie povas konkeri la mondon.

Unuaj versoj de patro nia: Nor Pater, so du in ciel, benedi' et sey tu nam. Tu regia veney, tu vole fiey, as in cosme sic as po terr.

Milner, la aŭtoro de la lingvo, poste aliĝis al Occidental.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.1 “1927” MIL de Biblioteko Butler.

Kosmiano[redakti]

Kosmiano, Qosmiani, QôsmianîCosmian estas internacia planlingvo kreita en 1927 kaj reformita en 1928 de usonano Wilbur M. Law Beatty.


Alfabeto kaj prononco[redakti]

Qôsmianî estas skribita en fonetika alfabeto de 40 literoj. La sonaj distingoj ne estas klaraj; Beatty nur donis unu anglan vorton (aŭ kromajn ekzemplojn en alia lingvo) kiel ekzemplo de sono po litero. Tiu estas tabelo de leteroj kaj sonoj kiu estas en lia libro:

a far
æ fate
à fast
â fat
å fall
b bib
c hue; Germana lach, ich; Angla-skota loch
d do
e met
è Franca le, or "e en malfortaj silaboj en la Angla"
f fee
g go
h he
i it
î machine
j pleasure; Franca je
l law
m me
n net
ŋ sing
ñ montras nazaladon de antaŭa vokalo, kiel la franca n, portugala m; nur en frendaj vortoj transkribitaj fonetike en Qosmiani.
o go
ô got
œ Franca eu, Germana ö
p pin
q can, kin, queen
r rat, tar
s see
ş she
t tin
ћ thin
ђ the
u rude
û dull
ů full
v vacant
w we
y yet
ч Franca u, Germana ü
z zeal
Morfologio

En Qôsmianî, ĉiu vorttipo havas malsaman finon:

Substantivoj kaj pronomoj: nulo (nominativo) aŭ -m (poseda genitivo); Adjektivoj: -l Adverboj: -q Verboj: -p, -ћ, -f, -g, -z, -j, -b, -d, -v (laŭ la tempo) Prepozicio: -r Konjucioj: -n Interjekcioj: -c

Multaj vokaloj poste la fina konsonanto povas ŝanĝi la signifon, ekz., genro de nomoj kaj pronomoj kaj modo de verboj.

Nomoj kaj Pronomoj[redakti]

Qôsmianî havas kvar genroj: maskla (-o), ina (-a), komuna (nepreciza genro) (-æ), kaj neŭtra (-î). Eks: homo (viro); homa (virino); qanæ, (hundo); lingwî (lingvo).

Pronomoj havas la korespondaj "mallongaj vokaloj": viraj pronomoj finas per -ů, inaj pronomoj finas per -â, komunaj pronomoj finas per -e, kaj neutraj pronomoj finas per -i. Eks: me (mi); te (vi); hů (li); ha (ŝi); he(ri); hi (ĝi).

Pluraloj estas formitaj per -s: homos (viros); homas (virinoj); qanæs (hundoj); lingwîs (lingvoj); mes (ni); tes (plurala vi); hes (ili).

La poseda genitivo estas formata per -m post la fina vokaloj kaj antaŭ la plurala -s (se estas): homom (de la viro); homoms (de la viroj); homam (de la virino); homams (de la virinoj); mem (mia); mems (nia).

Adjektivoj, artikoloj kaj nombroj[redakti]

Adjektivoj finas per -l, ĉi tiu -l estas antaŭigita per kvar vokaloj, laŭ la genro: -o- vira; -a- virina; -i- neŭtra; -e- komuna. Beatty preskaŭ ĉiam uzis la komuna finaĵo por ĉiuj genroj. Kelkaj adjektivoj finas per -âl, kiel internationâl, kontraŭ la ĝenerala regulo.

La artikoloj estas konsiderataj adjektivoj en Qôsmianî; la nedefina artikolo estas al kaj la defina, el.

Nombroj estas ankaŭ tratataj kiel adjektivoj. Estas 10 bazaj "digitoj" per kiuj ĉiuj nombroj de 0 ĝis 999 estas faritaj: nol,0; nul, 1; dul, 2; mul, 3; bul, 4; ful, 5; shul, 6; sul, 7; gul, 8; kaj hul, 9. La sekvaj nombroj estas formataj legante iliajn digitojn, do 10 estas nunol ("unu-nulo"), 15 estas nuful ("unu-kvin"), 20 estas dunol ("du-nulo"), 357 estas mufusul ("tri-kvin-sep"), etc. Post huhuhul (999), estas dilionul 1000 (ankaŭ nomita tilionul). 1 000 000 estas milionul, sekve bilionul (1 000 000 000).

Komparoj estas farataj per la sekvaj silaboj antaŭ la fina -l:


plia komparativo: -ru- superlativo: -su- malplia komparativo: -nu- malsuperlativo: -zu-

Ekzemploj: bonel, bona; bonerul, pli bona; bonesul, la plej bona; bonenul, malpli bona; bonezul, la malplej bona.

Adverboj[redakti]

Adverboj finas per -q, kaj formas iliaj komparativoj kaj superlativoj same kiel adjektivoj:

rapidel, rapida; rapideq, rapide; rapideruq, pli rapide; rapidesuq, plej rapide; rapidenuq, malpli rapide; rapidezuq, malplej rapide.

Verboj[redakti]

Qôsmianîaj verboj havas 9 finaĵoj por tempoj, antaŭigitaj de kvar vokaloj kiuj indikas modojn. Mallongaj vokaloj indikas modojn de aktiva voĉo, kaj longaj vokaloj indikas modoj de pasivaj voĉoj.

La "modaj" vokaloj estas:

indikativo: i (aktiva), î (pasiva) subjunktivo: e (aktiva), æ (pasiva) imperativa: â (aktiva), a (pasiva) infinitivo: ů (aktiva), o (pasiva)

La tempaj finaĵoj estas divitaj en tri grupoj (prezenta, pasinta kaj futura) po tri aspektoj: prezenta, perfekta kaj "ebla":

prezento ("amo"): -p pasinta ("amis"): -ћ futura ("amos"): -f prezenta perfekto ("estas aminta"): -g pasinta perfekto ("esis aminta"): -z futura perfekto ("estos aminta"): -j presenta eblo ("eblas ami"): -b pasinta eblo ("eblis ami"): -d futura eblo ("eblos ami"): -v

Estas du aldonoj al tiu sistemo: per -l- inter la vokalo kaj la finaĵo oni havas la "progresaj" formoj por sekvantaj agoj: -ilp ("estas faranta"), -ilћ ("estis faranta"), -ilg ("estis farata"); kaj metante -r oni faras la adajn agojn: -irp ("faradis").

Qôsmianîaj verboj estas neŝanĝeblaj laŭ nombroj kaj personoj: me fiip (mi faras); te fiip (vi faras); mes fiip (ni faras); hes fiip (ili faras).

Subjunktivo: sin te necesef mem servicîs (se vi bezonos miajn helpojn); qwin me havep (ke mi eble havas); qwin me haveћ (ke mi bezone havas). Sed ne estas subjunktivaj uzoj ekster la gramatiko.

Oni povas aldoni la noman finaĵon -î al infinitivo kaj krei la gerundo: fiůpî (donado); fiůgî (la ago de iu donadis). Ankaŭ ne estas uzaj ekzemploj de tiu konstruaĵo.

Aldonante la adjektiva finaĵo -el al prezenta, pasinta aŭ futura tempo, oni kreas la participojn. Nur ipel, iħel, kaj ifel estas tabelitaj kun la korespondaj pasivaj îpel, îħel, kaj îfel. Do Qôsmianîa verba sistemos havas formojn al fiipel, fiiħel, fiifel , fiîpel, fiîħel, kaj fiîpel por la Esperantaj faranta, farinta, faronta, farata, farita, farota.

Ekzemploj


Unuaj versoj de patro nia: Mems patro qwe esip ir celestii, tom nomini santificatap, tom regni venap, tom voliti fiatap aq ir celestii, taleq or terri.

Aliaj ekzempletoj:

  • Qwuq sensip, te al dolori?: "Kiel vi sentiĝas? Io vin doloras?"
  • Ha sedirt or el sediluli.: "Ŝi volas sidiĝi sur la seĝeto".
  • Qwoq fiip te? : "Kiel vi fartas?"
  • Ho fiaf hi. :"Li faros tion".
  • Esip hi distel. "Tio estas malproksime".

Sentraduke:

  • Me pensip qwin Mundlingwistes devip aprocoq proqsimeruq en proqsimeruq ar ecalines vicer recesop disteruq en disteruq abrev ecalines sen inquna


  • "Omnes qwes usip el multesel inventionîs en artificiâl mediî eqsistipel hodieq qognip qwin omnel süstemîs sempreq tendip versur al qomonel sqopî: perfeqtionî". Traduko: Ĉiuj, kiuj uzas la multajn hodiaŭ ekzistantajn eltrovaĵojn kaj artefaritajn ilojn scias, ke ĉiuj sistemoj ĉiam alcelas komunan celon: la perfektecon.

Pulsado[redakti]

5794 n.jpg

La Universo laŭ plej modernaj komprenoj ne pulsas. Estis tempo ke la kosmologoj supozis ke eblas ke la Universo ripete 'eksplodas' kaj 'maleksplodas', sed oni trovas pli kaj pli da indikoj ke fakte ne estas tiel. La Universo ekestis kun granda 'eksplodo' kaj mortos en situacio de maksimuma entropio (la 'varmmorto'), ĉiam pligrandiĝanta.

Finfine (aŭ ne)[redakti]

Oni povas suspekti ke ne ekzistas universo en la organika, unuiga senco de tiu ambicia vorto. Se ĝi ekzistas, oni ankoraŭ ne konjektis ĝian celon; ankoraŭ ne konjektiĝis la vortoj, la difinoj, la etimologioj, la sinonimoj de la sekreta vortaro de Dio.

Stultaj sciencistoj ne deziras pensi, ke Universo estas viva kaj Ĝi ekzistas por iu celo. La teorio, ke Universo iom post iom malvarmiĝos kaj fariĝos monotona kaĉo, estas plena idiotaĵo.

Referencoj[redakti]