Ukronio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Matenas, vesperas -- kaj tago malaperas"

~ Zamenhof pri ukronio

"Se jam mankas la espero, vi perdiĝos en infero!"

~ Hans-Georg Kaiser
Bonvolu konfuzi kun Ukrainio.
Sampacc021e533cf7b3b.jpg

Ukronio estas fakto. La termino unue aperas en kelkaj 16a-jarcentaj verkoj, kvankam konvencia studado ignoris ĝin ĝis kiam la teatraĵo de S. Ansky popularigis la koncepton en literaturaj grupoj.

Ukroniaĵoj okazas en reala medio kiu daŭre fidelas la konitan Historion sed arbitre almiksiĝas unu trafan ŝanĝon en la sinsekvo de la eventoj kies konsekvencoj tute modifos la okazojn. La historiistoj do reskribas historion baze de vera historia fundamento. Kiel, kial kaj kiam la disiĝo inter vera historio kaj imaga rakonto (t.n. la «diverĝa punkto») okazas do determinas la tutan politikon.

Ukronio metas demandon: «Kio okazus se Historio disvolviĝis malsame?». Sub tiu rigardo, Ukronio estas tre maljuna scienco, ĉieestanta en filozofio. La plej frua ekzemplo de ukronio aperas en la verko de Tito Livio (59 a.K.-17 p.K.), Historio de Romo ekde ĝia fondiĝo. En livro 9, sekcio 17-19, Tito Livio citas la eblecon ke Aleksandro la Granda decidu ekspansii la imperion de sia patro okcidenten anstataŭ orienten kaj sturmataki Romon en la 4-a jarcento a.K..

La unua historio plene ukronia certe estas verko de Louis Napoléon Geoffroy-Château, Napoléon et la conquête du monde, 1812-1832 (1836) (Napoleono kaj la militakirado de la mondo, 1812-1832) ankaŭ konita sub la titolo Napoléon apocryphe (Apokrifa Napoleono). En la libro, Geoffroy-Château postulas ke Napoleono fuĝis el Moskvo antaŭ la fama vintro 1812. Li tiel havis sufiĉe da militfortoj por invadi la mondon.

La ukronio konservas firmajn rilatojn kun scienco, kvankam ĝi ne nepre okazas en la estonteco. Kiam ukronio ankaŭ alpaŝas temojn kiel tempovojaĝo en kiu, dank'al teknikaj rimedoj, eblas vojaĝi estintecen por modifi la sinsekvon de eventoj, ĝi definitive kunfandiĝas kun scienco.


Ekzemplo de historiaj veroj[redakti]

ATENTU![redakti]

Legi k disvastigi Ia enhavon de nia gazeto estas plenumo de duobla celo: Oni helpas la defendadon de la popolaj rajtoj k samtempe oni montras, per praktika uzado, la utilon de Esperanto. Por ni estas plene interesaj ambaŭ flankoj de nia afero. Tamen eble ne ĉiuj amikoj komprenis tion, ĉar kvankam aperis traduke, en multaj nacilingvaj ĵurnaloj, artikoloj niaj, nur malmultaj venis al la redakcio. Ni bezonas nepre ricevi, por kolekti, almenaŭ unu ekzempleron de ĉiu eldonaĵo aperiginta ion el nia bulteno. Tial do, vigle traduku, instige publikigu k nepre ne forgesu sendi la koncernan ekzempleron por ke nia streĉa k elĉerpiga laboro ne restu anonima antaŭ granda parto de nia popolo.