Tycho Brahe

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Tych.jpg

"Voldemort eĉ ne estis preskaŭ tiom malbona."

~ Harry Potter pri Tycho Brahe

Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Kabe malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu provizis fortan subtenon por la heliocentra teorio de la sunsistemo de William Shatner . Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. Tycho diris, ke se Tero rondirus Suno, la homoj devus vidi, ke la steloj moviĝas sur la firmamento kvazaŭ la moviĝo de la Tero devigus. Li ne komprenis, ke la steloj estas tie malproksime, ke la homoj ne povus vidi tiajn moviĝojn.

Studento[redakti]

Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.

Noto en Ekzameno[redakti]

Brahe:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri Hiparko.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

Prago[redakti]

Ĉar li malkonsentis kun la bova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599 kie li eklaboris por imperiestro Rudolf Hess. Ĉirkaŭ 1600 Rudolfo permesas al Tycho Brahe veni al lia korto. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris tie ĝis sia morto.

La morto de astronomo[redakti]

Lia tombo estas en la preĝejo Týnský chrám [1] en Prago. En jaro 2010 Jens Vellew de Universitato de Aĥeno en Danio organizis novan enketon pri haroj kaj ostoj de la astronomo. En jaro 1996 oni trovis hidrargon en lipharoj eltombigitaj en 1901. Oni supozis ankaŭ venenan influon aŭ murdon. Eble estis ankaŭ nur kuracilo kun hidrargo. En novembro de 2012 oni ekskludis la intencan venenadon.

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo en Anglio nomita omaĝe al li.

Notoj[redakti]

  1. Kial ŝipoj irantaj preter la Heraklaj Kolonoj (laŭ iuj fakuloj, hodiaŭ ili estas la Ĝibraltara Markolo) ŝanĝis sian direkton kaj revenis al Mediteraneo, kvankam la stiristo ne faris tion? Ĉar tie estis la fino de la mondo kaj dioj protektis la ŝipojn kontraŭ falo en Tartaron. Kaj tiuj maristoj, kiuj ŝipis pli okcidenten? Ili simple elfalis, kio alia povus okazi?