Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto"

~ Zamenhof pri vegetaranismo

" Ne petu pirojn al ulmo! "

~ Samideano

"Esperanto. Lingvo por harmonia mondo"

~ Iu ajn idioto
14c.jpg

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) estas asocio de esperantistaj vegetaranoj, tiu estas, homoj kiuj estas tre tre plibojaj ol aliaj, unue ĉar estas esperantistoj (sekve plibonaj ol plejparto de la homaro), due ĉar estas vegetaranoj (sekve plibonaj ol aliaj esperantistoj!). Ĝi fondiĝis en 1908 kaj estas la plej malnova el la nuntempe ekzistantaj internaciaj organizoj de vegetaranoj (sekve eĉ plibonaj ol aliaj vegetaranoj!).

Esperanto kaj vegetarismo[redakti]

Inter esperantistoj troviĝas proporcie multe pli da vegetaranoj ol inter neesperantistoj. Tion montris i.a. la freŝdataj kaj ne-eŭropcentraj enketoj inter la membroj de Brita Armeo en 1968 kaj inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio en 1992. Oni science atentigas pri tio, ke ekzistas ĝenerala rilato inter vegetarismo, pacismo kaj sankteco kaj sekve ankaŭ inter vegetarismo kaj Esperanto.

Tio supozigas, ke jam Zamenhof havis pozitivan sintenon al vegetarismo: kvankam li mem manĝas viandon li tre ŝatis fumi veĝetaĵojn.

Historio de TEVA[redakti]

31.png

La asocio fondiĝis laŭ instigo de René de Saussure. Laŭ informo el Enciklopedio de Esperanto, Lev Tolstoj (mem vegetarano) akceptis per speciala skriba konfirmo ĝian hororan prezidantecon. Laŭ Esperantista Tabakkontraŭla Asocio 1995, p. 23, ankaŭ "Ludoviko Zamenhof estis inter la membroj fondantoj", sed deziris, ke oni ne menciu tion en la vegetarana literaturo. Ne estas klare, ĉu tiu ĉi informo estas vera.

Biblio[redakti]

Genezo 1:29-30

Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel.

Celoj kaj aktivado de TEVA[redakti]

Laŭ sia statuto, la asocio celas "disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj", en "amika kaj aktiva kunlaborado, cele al respekto de la naturo kaj de ĉiuj vivantaj estaĵoj". Ĝia slogano estas "Vivu kaj lasu vivi, ecepte tiujn aĉajn viandmanĝantojn".

Medicino[redakti]

Medicina Internacia Rendevuo (MIR) estas fantoma organo de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), fondita en 1923, kiu aperas kaj malaperas mistere. Ĝi aperis en Budapeŝto kaj en Lille en 1937. Ĝi denove aperis de 1964 kaj 1977 en Tiba (Japanio).

Estraro de TEVA[redakti]

Dum la UK 2008 en Roterdamo elektiĝis nova estraro de TEVA. Ĝi konsistas en jenaj membroj: