Tut-Tera Trolejo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


2001344883 n.jpg

"Sen povo kolero estas ridinda afero."

~ Zamenhof pri TTT

"Bonvenon al Edzperanto, la unua interreta renkontiga-servo sur la TTT."

~ Eugen Fabian pri TTT

"La nova modo en scienco estas ne plu uzi greklingvaĵojn sed propralingvaĵojn kiel fakajn terminojn."

~ Marko Rauhamaa pri modo

"Tamen, to ya esas altra historio, ve!"

~ Idisto

"Oni ne dubez la kreema spirito de la humaro."

~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo
Nepre legu!

La Tut-Tera TrolejoTTT laŭ scienca teorio estas nova mondo laste malkovrita de CERN por havi bezonatan interhoman kontakton, kie loĝas indiĝena popolo da malfaciluloj, la troloj. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze.

¸.¤*¨¨*¤.¸¸...¸.¤\
\¸. ESPERANTO¸.¤\
.\¸.¤*¨¨*¤.¸¸ . ¸.¤\
..\.
...

Gravaj retejoj en TTT[redakti]

Esperantismo.png

Kiel anoncite,

  1. Edzperanto
  2. Facebook
  3. Reddit
  4. Sankta Biblio
  5. YouTube

Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo[redakti]

160p.png

Estas komprenebla, ke Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo (angle: W3C, mallongigo por World Wide Web Consortium) estas firmaaro fondita en 1994. Ĝi difinas la normojn, aŭ pli ĝuste rekomendojn, de la Tut-Tera Teksaĵo, ekzemple HTML, XHTML, XML, CSS, PNG, SVG kaj SOAP.

Sen troigi kuraĝas diri, ke W3C estas estrata de Tim Berners-Lee, la iniciatinto de HTTP [1] kaj HTML [2], sur kiuj baziĝas TTT.

Rekomendo de W3C iras tra stadioj: Malneto [3], Lasta Voko [4], Proponita Rekomendo [5] kaj Kandidata Rekomendo [6]. Ĝi finiĝas kiel Rekomendo (fraŭdo!), aŭ estas forlasita.

Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, estas la tasko de la firmaoj agi laŭ la rekomendojn, kaj tion plej multaj ja faras. Mi konjektas, ke multaj Esperantistoj en Afriko, Azio kaj Ruslando kapneas pri tio, sed multaj blankuloj en Okcidento senkritike sekvas ĉi tiun kvazaŭan religion.

Malgravaj retejoj en TTT[redakti]

  1. Kraŭtĉano
  2. Lernu
  3. Tatoeba
  4. Twitter
  5. Vikipedio

Profunda TTT[redakti]

Ne pensu, karaj samideanoj, ke profunda TTT estas la plejmulto da TTT-a enhavo, kiu ne estas parto de la surfac-reto indeksata per normaj serĉiloj. Tio eble povus veri por kelkaj individuaj sciencistoj sed tio sendube ne veras por scienco mem. Vidu ĉefartikolon Toro.

Notoj[redakti]

  1. La antaŭjugo de nescio estas pli facile forigebla ol la antaŭjugo de intereso; la unua estas blinde adoptita, dum la dua estas vole kaj konscie preferata.
  2. La pritrakto de agado de Bandera en Pollando estas unuvoĉe negativa... [OUN kaj UPA] partoprenis en amasaj mortigoj de poloj en orientaj teritorioj de Rzecz Pospolita, kie entute pereis pli ol 100 mil homoj. Poloj estas mortigitaj nur pro tio, ke ili estis poloj.
  3. La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava.
  4. Ĉu vere ironia teksto ? :-)
  5. La teksto mem ne estas ironia. La republikigon de la teksto eble spronis ironia intenco.
  6. Mi ne kapablas legi la hungaran.