Turnkebabo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La poeto ĝin trovas en la steloj, la patrino en la unuaj vortoj de sia infano, la matematiko en la formuloj. Sendepende de la respondo, kion ni ĉiuj serĉas — konscie aŭ ne — tio estas ia klarigo pri nia ekzistado, motivoj kiuj povas venigi sencon al niaj vivoj."

~ turnkebabvendisto
En Esperanto–kongresoj estis la (alta) nivelo de flueco. Mi unue pensis ke estus kiel la unua dialogo en lingvaj klasoj kun frazoj kiel “Kie estas la bibilioteko?” Sed la konversacio estis tre flua kvazaŭ homoj kiuj estas parolantaj la hispanan. Vidinte tion mi estis konvinkita ke temas pri vera lingvo; ne estas infanaĵa transvesto kun alia vortostoko.

"Uj, Esperanto agonias."

~ Akrostikemulo

"La mondo agonias kaj oni laŭeble agas por kontraŭi la problemojn, kiuj mortigas ĝin, do ne havas la lukson konstrui aerkastelojn."

~ Bomberman

" Mi supozas, ke ekzistas ligo inter ambaŭ fenomenoj."

~ Digimon pri Pokemon

"Mi ne havas tiun impreson. Eĉ kontraŭe."

~ bertoletinuksmanĝulo
Se vi decidas involviĝi en Esperanto, tio signifas ke vi ne aŭskultas al la homoj kiuj diras, “Kial ne lerni veran lingvon?” aŭ “Ĉu tio ne estas freneza, utopia, kulta afero?” Do estas elemento de strangeco en tio, sed ankaŭ elemento de fortikeco. Oni povas kontraŭstari la prijuĝon kaj la negativajn reagojn kaj daŭrigi ĉiukaze. Estas io admirinda en tio.

"kelkajn mistajpon indas korekti"

~ Kubisto pri ĉi tiu artikolo

"Ŝajne iu ne scias, kion signifas "erotika""

~ Iu dum terglito

"Ni funebras kaj kondolencas."

~ produktoroj de A Nightmare on Elm Street

"La deziron enkonduki novan vorton naskas certe malpli ofte nepra bezono, ol nur ia spirita malpenemo, pro kiu ŝajnas al ni oportune kaj malpli penige alivestigi rapide, per Esperanta finiĝo, iun nacian,al ni kutiman radikon, ne eĉ iomete klopodinte, por serĉi la vere esperantan, ordinare kunmetitan esprimon de la tradukota ideo."

~ polvosuĉilvendisto

"Konu kaj partoprenu la Anĝeluson, kiu estas tradicia ceremonio en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito."

~ Alberto Santos-Dumont

Turnkebabo [1] estas de origine turka viandomanĝaĵo el spicigita ŝafaĵo[2]. Evidentiĝas, ke ĉi tiu ne estas nur frapanta frazo por veki la atenton de tiu Homaro, ĉiam urĝema, ofte survoje al sia propra ekstermo. Kelkfoje ankaŭ aliaj viandoj estas uzataj kiel kokinaĵo, meleagraĵoŝafidaĵo[3].

Historio[redakti]

Konsilantaro (Ekosok), de Unuiĝintaj Nacioj, en 2018 — “De la tutmonda al la loka: apogi daŭripovajn kaj rezistemajn sociojn en urbaj kaj kampaj komunumoj” ― okazinta de la 16-a ĝis la 19-a de Julio, en Novjorko, Usono, opinias ke Kadir Nurman (1934-2013) estis la inventisto de la manĝaĵo. Li vendis en 1972 la unuajn bulkojn kun turnkebabo en Berlino.[4]

El Karolo Piĉ[5][redakti]

Tion la estraro, kun la prezidanto ĉekape, simple ne kapablis kompreni.

[...] la lingvosorton decidas nek registaroj nek Akademioj. Ĝin difinas nek kongresoj nek eĉ ŝtatestroj. Sian sorton elektas ĉiu idiomo mem. Kaj, pli precize, pri la sorto de la lingvo decidas kaj ĝiaj parolantoj kaj, lastinstance, la kulturo, kiun la koncerna lingvo kreis aŭ ne kreis, produktis aŭ ne produktis. Ordeno de verkistoj, paĝo 22

[...] jam ekde sia naskiĝo ĉiu lingvo, negrave ĉu artefarita, ĉu natura, estas saturita de la plej diversaj rememoroj, aludoj, spuroj, akcentoj, eĥoj kaj inspiroj, kiuj konsistigas nian kulturon. Kaj eĉ se al iu nova lingvo mankus ĉia propra tradicio, tiu ĉi giganta komuna tradiciaro sufiĉus por igi ĝin viva kaj funkcianta. Ordeno de verkistoj, paĝo 24

[...] la plej bona metodo ŝanĝi ion estas ne ŝanĝadi ion. La plej efika maniero aliigi ion estas krei ion tute malsaman, originalan kaj novan. Ni ne ŝanĝas la lingvajn situaciojn kaj mapon de mondo. Ni nur klopodas elkrei novan grandan kaj memstaran kulturon esperantan. Ni ne intencas lezi aŭ forigi la lingvojn naciajn. Ordeno de verkistoj, paĝo 84 [...] nur tiu estas efektive morta, kiun oni ne plu memoras kaj ne plu amas... Ordeno de verkistoj, paĝo 119

Se vi konsideros, ke la lingvo bezonis plenajn 72 jarojn por elprodukti la unuajn 50 originalajn romanojn esperantajn, vi eble allasos, ke ducent jaroj tute ne estas tro multa tempo por la efektivigo de tio, kio nin atendas, kaj kion ni devos realigi, se ni volas venki! Ja mi timas, ke du jarcentoj eĉ ne sufiĉos... Ordeno de verkistoj, paĝo 124 Kiuj hodiaŭ fridsange tretas la proprajn civitanojn, tiuj morgaŭ same fridsange tretos kaj premos najbarajn landojn kaj naciojn! Tial la respektado de la homaj rajtoj estas la provŝtono de ĉiuj pacpopoloj. Ordeno de verkistoj, paĝo 149

[...] kio alia estas literaturo se ne daŭra pravigado de la lingvo kaj senfina esplorado de sennombraj kombinebloj? Borges eĉ asertas, ke ĉiu literaturisto estas nur bibliotekisto, neperfekta bibliotekisto. Ĉar se li estus perfekta, li scius kie serĉi tion, kion li volas verki. Ĉar ĉio jam ekzistas. Ĝi troviĝas en tiu aŭ malĉi tiu ŝranko de la babela biblioteko, kiu enhavas ĉiujn eblajn kombinojn de ĉiulingvaj ortografiaj signoj. Tiel en ĉiu lingva sistemo, latente, jam ekzistas ĉiuj signifoj aŭ sensignifoj, kaj ĉiuj sencoj aŭ sensencoj. Tiel ke verki estas nur retrovadi iujn el tiuj antaŭfiksitaj paĝoj. Ordeno de verkistoj, paĝo 166

[...] doktorinon Marjorie Boulton oni nomas poeto... la estrinon de Islando oni titolas prezidento… kaj baldaŭ ni ekscios, ke Klara Silbernik estis la edzo de Zamenhof... Brila ekzemplo de emancipomanio, ĉu? Ordeno de verkistoj, paĝo 175

Kaj Roĝero ree ekkonscias, kiom intime la lingvo koneksas kun la vivo kaj inverse. [...]... li regretas tiujn, kiuj kredas, ke la kapturnan gloron de la vivo eblus kapti kaj reteni, priskribi kaj esprimi per ia baza Esperanto konsistanta el povra kvindeko da afiksoj kaj el ia paŭpera kvinmilopo da radikoj...Homoj kiuj skribas unu simplan letereton ĉiun sesan jarmonaton miras aŭdante, ke verkisto ial ne volas kontentiĝi per ilia magra vortprovizo. Kaj ili plendas kaj lamentas, indigniĝas kaj verdiktas ĉiam, kiam aŭtoro de kelkcentpaĝa libro bezonas 60 novismojn kaj 300 piednotojn por sin esprimi, ĉar tiam, iliaopinie, ne plu temas pri la sama lingvo, kiun oni uzas. Ordeno de verkistoj, paĝo 198

Strobiloj lustre pendas de sur koniferaj pintoj. Ĉevoje arĝente tintas akvo. Kaj la aero plenas de odoroj. Odoras piceoj, Vera, pinglaro, pinuoj, abioj, musko, Ana, rezino kaj Amata... Ordeno de verkistoj, paĝo 214

Vidu ankaŭ [6][redakti]

Vortoj de Kamarado E. Lanti[redakti]

Ĝenerale, la homoj moviĝas kiel se ne ekzistus morgaŭa tago. Tiel, ili ne taksas la estontan rezulton de siaj nunaj agoj. Tio estas maltrankviliga, ĉar kiam alvenas la detruaj rezultoj de missemado, tiam la situacio eble estas jam nerealĝustigebla, aŭ eble sekvas grandegaj perdoj.

Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne havas bonan memororganon! (el artikolo "PAROLAS FAMA VIRINO ĈINA" 14-5-1942)

La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso. (citita en PIV "Patriotismo")

La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto de la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l' patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.

La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo.

Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon. p. 95

La kutimo dorloti kadavrojn estas bona pruvo, ke la granda plimulto el la nuntempuloj estas ankoraŭ spirite sklava de la arkaika, miljara tradicio. p79

Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon.p. 80

Oni tro klaĉadis, ke Esperanto estas "tiel facile lernebla!", ke oni povas encerbigi ĝin en "kelkaj semajnoj" da lernado. Tio estas malvera....Sufiĉu diri la veron: esperanto estas multe pli facile akirebla ol iu ajn nacia lingvo. p. 49

Senidealulo eĉ ne devus esti konsiderata kiel homo, ĉar la homeco ĉefe konsistas en la intelekta kapablo imagi perfekton –idealon. p. 91

En epoko, kiam monavidemo, koruptado, k mallojalo faras detruan laboron en ĉiuj medioj, idealismo en niaj vicoj estas pli necesa ol iam ajn, ol ie ajn; ĝi eĉ estas nepre necesa kondiĉo por la sukceso de nia movado. p 91

Intelektulo oni devus nomi nur homon, kiu en sia metio, en sia fako eltrovis ion novan; homojn, kiu ĝenerale en sia vivo kapablas liberiĝi el la rutino, el la tradicio, el la kutimoj, kiujn li opinias maltrafaj; perfekta intelektulo estas –kreanto. p. 102

Esperanto ne ekzistas en si; ĝi vivas nur per nia komuna volo k estus danĝere kredi, ke nenio povas ĝin detrui. La samon oni povas diri per nia organizo. (SAT) p .106

Pastroj k politikistaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi. p. 107

Nur metafizikisto povas postuli, ke ĉiam k ĉie oni devas apliki rigore difinitajn principojn. p. 113

La anarkistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas “estrojn”. p. 113

“La forigo de l’ŝtatregado estas la celo, kiun ĉiuj socialistoj, Marks unuavice, alcelis…”

Ne necesas esti profeto por ekvidi, ke la internaciistoj trovos trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la proletoj en la venontaj militoj naciecaj. p. 122

Ni liberiĝu de la brita jugo por konstati, ke la kapitalismo estas la malamiko –ne la brita nacio.

Ĉu sennaciistoj devas ankaŭ oferi sian vivon en bataloj por nacia liberiĝo, se ili jam konvinkiĝis, ke tio estas nur trompa iluzio? … Ĉu decas, ke saĝulo kondutu kiel frenezulo, se okaze li troviĝas en frenezulejo? p. 123

La sennaciistoj havas la firman kredon, ke la nacilinvoj mortos, kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi bibliotekojn. Nur naciistoj kapablas tion fari dum militoj. p. 126

Fotaro[redakti]

Diraĵoj de Claude Piron[redakti]

Io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. (Esperantlingva en la originalo)

Mi mem loĝis dum kvin jaroj en Usono kaj laboris multe per la angla lingvo, mi eĉ instruis universitate ĉe San Francisco State University, sed oni neniam taksos min denaska angloparolanto, kaj kiam mi spektas usonan muzikoteatraĵon mi tute ne kaptas ĉiujn detalojn.

La akcepto de la angla kiel internacia komunikilo starigas hierarĥion inter la popoloj: tio estas nedemokrata.

Ĉiu lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras el ĝi unikan manifestaĵon de la homa lingvokreemo.

La spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:

1. La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas kunmetiĝi.

2. Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo, iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba kaj verba.

3. Ĉiu lingva strukturo estas ĝeneraligebla.

4. La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ adjektivo ofte estas tre libera.

Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.

La fakto konstante rilati kun eksterlandanoj fajnigas en la Esperanto-parolanto la senton pri tio, kion ebus nomi universala metaforo.

Montriĝas ke Esperanto situas, en nia menso, je pli profunda nivelo ol la plumulto el la aliaj lingvoj,t.e. en tavolo pli proksima al tiuj, kie pensado spontane transmetiĝas al vortoj.

Referencoj[redakti]

  1. Lingvo ne vere temas pri transdono de informacio. Oni parolas certan lingvon ĉar oni volas aliĝi al la grupo kiu parolas ĝin.
  2. Laŭ PIV, tiu difino estas "arkaismo". La alia difino estas "Esprimanta seksan volupton".
  3. Konforme al nia kontribuado por stimuli konscion pri la naturmedio inter ĉiuj gentoj, same de jardekoj mi insistadas, ke la detruado de la Naturo estas la estingado de la homa raso.
  4. Ĉu iu povus klarigi al mi ĉu estis iu urĝa kialo ekuzi la kaŝnomon de la lingvo anstataŭ la veran nomon – Esperanto?
  5. Al Volapük aŭ Bolak nenion ŝuldas Esperanto, sed al komuna materialo de romanaj kaj germanaj (sic. ĝermanaj) lingvoj ĝi ŝuldas sian fundamenton.
  6. Religiemo kiu naskiĝas kun la Homo