Turka lingvo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Plej bona gvidilo estas la lango"

~ Zamenhof pri prononco de la turka

"Rigardu tiujn strangulojn kun regulaj alfabetoj!"

~ Renato Corsetti pri turkoj

"Mi neniam vizitis turkujon, kaj ne scias eĉ unu vorto en la turka. Mi ne eĉ povus montri al turkujo sur terglobo."

~ Usonano pri la turka

"Ekzempla frazo en la Turka: Esperanto, Ido, Interlingua, la Klingona, Lojban, Na'vi kaj Volapuko estas konstruitaj lingvoj."

~ Tatoeba pri la turka

"Misintendimentos inter homines sovente es proque illes ha differente experientias, que face differente contextos pro rationar"

~ Interlingvaisto

"Fasciniĝo pri la beleco de junaj homoj ŝajnas al mi sento natura kaj facile komprenebla"

~ Pedo Bear pri infanaj geturkalingvanoj
400


Represo en germana lingvo ne estas permesata.


凸(`⌒´メ)凸

Turka lingvö, ("Hayal eden" anlamında) anadilleri farklı olan insanlar arasında anlaşmayı kolaylaştırmayı amaçlayan yapay bir dildir. Evet tam olarak böyle açıklanmıştı Musevi asıllı göz doktoru Ludwik Lejzer Zamenhof aslında böyle olmadığını bile bile. Musevi asıllı olduğu söylenen bu isim aslında ana tarafı Türk bir göz doktoruydu. Öss'de barajı geçemediği için annesi para biriktirerek onu İsrail'e okumaya yollamıştı. O da İsrail'de bulunduğu süre içerisinde hiç sevgilisi olmayınca kendini derslerine iyice kaptırmıştı. Sonunda doktor olmayı başardı ancak sevgilisizlik içini kemiriyordu. Birden aklına geldi, eğer bütün insanlar aynı dili konuşursa, anlaşmaları çok kolay olabilirdi. Uzun uğraşlar sonunda 1887 yılında dili tam olarak oluşturdu. Dile olayın amacını kavrayan çoğu Türk iştirak etmesine rağmen, Avrupa'da pek tutulmadı. Sonunda olayın amacına değiştirmesine rağmen, Avrupalılar hala sallamıyordu. Ludwik de kahrından öldü.

Histeriyö[redakti]

2179939054 9f130a23e4.jpg

La tiel nomata turka lingvo estas evidenta fuşdialekto de la hungara, inventita pro kontakto inter Aŭstrio-Hungario kaj Otomanio. Pruvo estas, ke la Korano estas skribita en la araba anstataŭ la turka, kvankam turkoj regis la tutan islaman mondon dum jarcentoj.

Plie, en Meksiklando oni diras ke ni raportas, ke antikva turka lingvo uzis variantojn de cirila, latina kaj araba skribsistemoj. La moderna turka lingvo uzas bulgaran kaj orientusona runoskribojn kaj grekajn literojn. La aŭtoro de ĉi tiuj linioj estis ja unua-vide alte-kontenta pri tio.

Malsimileco al Esperanto[redakti]

Jes, Esperanto estas pli proksima de la grupo de la semitaj lingvoj ol de la tjurkaj lingvoj. La fonologio de Esperanto baziĝas sur la eŭropa lingvaĵo, specife la slava kaj germana lingvaĵoj. Krom tio, Esperanto havas multajn vortojn el la romiaj lingvoj, kiel ekzemple la itala, franca, kaj hispana. Tamen, la gramatika strukturo de Esperanto estas bazita sur la morfologiaj reguloj de la finn-ugraj lingvoj, kiuj ankaŭ apartenas al la grupaĵo de la semitaj lingvoj.

La tjurkaj lingvoj, ekzemple turka, estas aparte grupiĝo de la altaikaj lingvoj, kiuj estas distingeblaj per ilia fonologio, morfologio, kaj vortprovizo. Kvankam la morfologiaj reguloj en Esperanto havas kelkajn similaĵojn kun la tjurkaj lingvoj, la konstruo de la gramatika strukturo kaj la vortprovizo estas pli proksima al la semitaj lingvoj.

Do, laŭ la fonologio, vortprovizo, kaj gramatika strukturo, Esperanto estas pli proksima al la semitaj lingvoj ol al la tjurkaj lingvoj.

Gramatıko[redakti]

Sed - el propra sperto, akirita en la daŭro de tridek jaroj -- mi scias, ke gramatiko de Esperanto ne tro similas la turkan gramatikon. La turka gramatiko estas tre komplika, çar la gramatiko malfaciligas la lernadon/uzadon de la lingvo. Tamen mi mem esprimus:

La gramatiko de la turka lingvo estas tre malsimpla.

Min çiam mirigis, ke multaj esperantistoj baraktas pri la malpreciza radiko "komplik", dum estas du pli klaraj vortoj pri kies uzo kaj senco neniu eraras:

  1. malsimpla (objektive), kaj
  2. malfacila (subjektive).

Simile statas pri la pli precizaj "malnova" kaj "maljuna", kiujn la fuşuloj ial volas anstataŭigi per la konfuza "olda".

Ezöy[redakti]

BKO3wbaCMAAi0BW.png

La plej karakterizaj ecoj de la turka lingvo estas aglutineco, plej ofte per sufiksoj, ho!, kaj neekzisto de verbaj klasoj aŭ ĝenro. En la turka ankaŭ mankas, aŭ ekzistas nur eta kvanto de premioj, kaj diversaj aspektoj de substantivoj estas esprimitaj per kazoj kaj poŝtelefonoj.

Fonologuyo[redakti]

En Esperanto kaj en la turka oni skribas kiel oni parolas. La miro estas ĝenerale granda.

Morfologuyo[redakti]

Highway.jpg

Ankaŭ la turka lingvo estas tre vortfarema, sed ne uzas multe tiun eblon. Anstataŭ derivaĵoj, oni kelkfoje uzas pruntovortojn el la araba, la franca, la persa, la angla kaj el aliaj multaj lingvoj.

Nu la (oficiala) turka havas nur unu malregulan verbon (bi - mi estas) kaj nur unu malregulan substantivon (mi forgesas la turkan formon, sed ĝi signifas 'domo'). Do la iala estas malpli racia ol nacia lingvo -- la turka ! Cetere mi rifuzas lerni iun ajn internacian lingvon kun pli ol unu fleksimodelo.

Mi montris tre simplajn regulojn de la turka por montri ke la turka gramatiko konsistas el reguloj por kunmeti vortpecetojn, precize kiel en Esperanto:

Ev = domo, Evler = domoj, Evi = la domo, Evde = en la domo, Eve = al la domo, Evden = de la domo

Kaj de la verbosistemo:

Iç = trink-
Iç-iyor-um = trink-nun-as-mi = Mi trinkas
Gel = ir-
Gel-m-iyor-um = ir-ne-nun-as-mi = Mi ne iras
Gel-dim = ir-is-mi = mi iris
Gel-me-dim = ir-ne-is-mi = Mi ne iris
Gel-dim mi? = ir-is-mi ĉu? = Ĉu mi iris?

Kaj de kunmetitaj vortoj kiel en Esperanto:

Pizza evi = Pico-domo
Yatak odasi = dormo-ĉambro
Hastane = malsanul-domo
Hastane bilişim sistemi = malsanulejo-inform-sistemo

Parolantoy[redakti]

Ŝparusapon.jpg

Parolantoj de la turka lingvo ja estas pli multnombraj ol parolantoj de Esperanto. Ni tial pensas, ke la tuta kvanto de parolantoj de la turka estas ĉirkaŭ 200 milionoj, plimulto de kiuj (ĉ. 180 milionoj) estas denaskaj parolantoj.

Pröblemöy[redakti]

Prave estas dirite, ke la çefaj problemoj pri la turka lingvo estas jenaj:

  1. La vortordo estas SOV (Subjekto-Objekto-Verbo). Pro tio, la turka uzas postpoziciojn anstataŭ propoziciojn. Sed se ankaŭ vi parolas SOV-lingvon kiel la japanan de La kodo de Da Vinci, la hungaran k.t.p., tiu problemo iĝas avantaĝo por vi.
  2. Pri sufiksoj, la turka havas multajn son-variadojn, kiel (ho!) Irakon.
  3. La turka lingvo estas regula sed ekzistas tro multe da reguloj, kiujn oni devas lerni. Do, la reguleco ne indikas facilecon.
  4. Certe, la turka bezonas multe da studado, eĉ por homo konanta la araban kaj persan.

Spezimenö[redakti]

Jen antaŭparolo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, unue en hodiaŭa latinliteraro kaj due laŭ turka cirilo:

* Barcha odamlar erkin, qadr-qimmat va huquqlarda teng boʻlib tugʻiladilar. Ular aql va vijdon sohibidirlar
va bir-birlari ila birodarlarcha muomala qilishlari zarur.
* Барча одамлар эркин, қадр-қиммат ва ҳуқуқларда тенг бўлиб туғиладилар. Улар ақл ва виждон соҳибидирлар
ва бир-бирлари ила биродарларча муомала қилишлари зарур.

Utılay frazoy[redakti]

Ne prijuĝante la malverecon de tiu ŝi esprimo mem, mi diros nur, ke

  • Merda ba! Saluton!
  • Ahlan va salamon! Bonvenon!
  • Kafo halak? Kiel vi fartas? (al viro)
  • Kafo halık? Kiel vi fartas? (al virino)
  • Alhamdulıllah, ana behayr. Mi fartas bone, dankon.
  • Nomicim... Mi nomiĝas...
  • Ma as salamon! Ĝis revido!

Konkludo[redakti]

Ekzistas ja aserto ke mi devas diri, ke malmultajn mi konvinkis. Eble turkaj esperantistoj povus konvinkiĝi, se ili pripensas la aferon.