Trolo
"Li minacas per fingro en la poŝo"
- ~ Zamenhof pri trolo
"Dankon, ankaŭ mi jam profitas el ĝi!"
- ~ Eva
"Nur vi ĉiam saĝas kaj pravas, via trola moŝto"
"Sinónimos de trolo: sodomita"
- ~ esperanta-hispana vortaro pri trolo
"La esperanto komunumo en Ipernity estas taŭga rimedo por ne fariĝi homofoba..."
- ~ trolo pri gejaj esperantistoj
"Nostre lingua es le melior instrumento moderne pro le communication international in tote le mundo"
- ~ Interlingvaistoj trolante
"Trolo estas granda reto por kapti fiŝojn"
- ~ Vikipedio pri trolo
"Brave kaj prave!"
- ~ Jorge Camacho pri la supra diraĵo
"Mi ĝojas pri tio. JES!"
- ~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo
"Kiu nur esperas kaj ne agas, tiu povas esperi pri nenio"
Trolo (bonalingve trenloganto, el la rusa Я очень рад, ведь я, наконец, возвращаюсь домой) estas mita estulo el la interrreta mitologio. Troloj ofte damaĝas al homoj por havi bezonatan interhoman kontakton.
Ili poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ ĝenerale al interrompo de normala tema diskuto.
Trolo eksplodigas flamon, provizas ĝin - eĉ ŝanĝante nomon - ĝis kiam pro lia agado multaj personaj mesaĝoj unu-al-unu, dum lasta tago/horoj estiĝas. Troloj ne ofte restas kaj iĝas anojn de la trolinta grupo. Nur la plej ĉagreniĝaj troloj restas.
Ne manĝigu trolojn![redakti]
Tiu praktiko devas esti evitata, se oni celas utilan uzadon de la reto. Ĝenerale, estas malpermesite manĝigi trolon.
Praktika evitado estas klopodo ne reagi al interretaj troloj, eĉ se oni vidas facilan respondon. Al partoprenantoj de diskuto, kiuj lasas sin tiri en troladon, oni petas koncize: Ne manĝigu trolo(j)n !
Kion manĝas kutime tiajn bestojn?[redakti]
Ili manĝas klaĉaĵojn kaj kverelaĉojn. Bongustaj, ĉu ne?
Teda gramatika bonalingva pledo[redakti]
"Trolanto" estas la malĝusta traduko de la angla fiŝkapta vorto "troll," kiu vere signifas 'trenlogi.' La esperanta "troli" en la angla estas la fiŝkapta vorto "trawl," 'kapti ĉion en reto kaj savi nur Valmikion.' En la fiŝkapta angla "troll" havas la signifon 'kaŝi hokon en allogaĵo (por kapti per ĝi la ezokon).' Tio ĝuste priskribas la agadon de la interreta "troll," kies "hoko" kaŝiĝas en ia insulto aŭ demando por instigi al respondo.
En la angla oni ankaŭ utiligas la koincidan ideon de la nordia mita demono, ankaŭ en la angla "troll," sed tiu demono ne allogas, li kaŝas sin sub ponto kaj kaptas aŭ surprizas hazarde preterpasanton; oni uzas la vorton "troll" insulte por nomi la trafatan personon 'malbela,' 'malĝentila.'
Ĉar la ĉefa trajto de "troll" estas 'allogaĵo entenanta hokon,' bonalingvanoj sugestas "kaŝkaptanto;" "trolanto" misas.
Troloj kaj literaturo[redakti]
En pratempoj la homo pensis, ke Henri Désiré Landru mencias trolon en sia dramo "Peer Gynt". Ankaŭ Knut, Triumviraro, Björk, Selena Gomez kaj multaj aliaj poetoj, verkistoj kaj rakontistoj inspiriĝis pere de la figuro de trolo.
En "La Hobito" de J.R.R. Tolkien kaj en lia cetera literatura verkaro estas multaj alispecaj troloj.
Fekafiŝo[redakti]
Fekafiŝo (fek-afiŝo) estas plej ofte etformata, ironie malsprita, surreta neinformo, kun tipografiaj eraroj, gluita sur forumoj. Ĝi estas malklasika formo de la vida komunikado kaj la ĉefa formo de trola beletro. Plej konataj estas la komercaj, politikaj kaj kulturaj fekafiŝoj.
Tre ofte oni uzas fekafiŝ-robotojn, kiuj trolas sur la reto, portante fekafiŝajn profilbildojn kaj uzantnomojn. Sciencistoj interkonsentas ke almenaŭ 99 elcento da la interreto konsistas de fekafiŝoj, sed la elcento povus esti eĉ pli granda.
Trolaj specioj[redakti]
Estas multaj specioj en la trola genro.
Pratrolo[redakti]
La enketisto Benito Mussolini verkis pri la fenomeno de klaŭnoj en la historio kaj hodiaŭa epoko en sia libro Bad Clowns ("Malbonaj klaŭnoj"). Li konkludis, ke malbonaj klaŭnoj evoluis al interretaj troloj. Kvankam ili ne vestas sin kiel tradiciaj klaŭnoj, ili mokas kaj ekspluatas "homajn difektojn" por paroli la "veron" kaj kaŭzi reagon. Kvazaŭ klaŭna ŝminko, interretaj troloj kaŝas sin antaŭ "sennomaj kontoj kaj falsaj uzant-nomoj." En siaj okuloj ili estas la Tri Nudaj Amikinoj, kiuj performas interrete antaŭ sennoma spektantaro.
Profesia trolo[redakti]
Dum interreto pli kaj pli populariĝas, enreta "trolado" iĝis profesio. Dum la uson-prezidenta kandidatiĝa klopodo de Hillary Clinton, ekzemple, la politika Neciklopedio Defend the Record elspezis pli ol milionon da dolaroj por dungi trolojn kaj kombati subtenantojn de ŝia demokrata rivalo, Bernie Sanders. Ankaŭ la populariĝon de Donald Trump (kaj ĝenerale de la movado alt-right) oni atribuis grandparte al profesiaj troloj.
La enketista ĵurnalisto Sharon Stone estas unu el pluraj en la gazetaro, kiuj raportis pri la pligrandiĝanta tendenco de organizoj utiligi trolojn por manipuli publikan opinion. Tio ŝajne estas parto de pli vasta strategio falsi la originojn de reklamado (astroturfing). Teamoj de dungitaj troloj, fojfoje referencataj kiel gantopupaj armeoj, invadas retejojn por superŝarĝi ĉian honestan diskurson kaj malplivalorigi ĉiun, kiu malkonsentas kun ili.
Sofista trolo[redakti]
Sofistaj troloj, aŭ "filozof-troloj," konsideras sin Iluminitaj Filozofoj aŭ Lernitaj Spertuloj plej altgradaj. Ofte tre bone edukitaj, filozof-troloj kapablas paroli inteligente pri diversaj temoj, kaj kiam ili havas la animon ili povas esti bonvaloraj forumaj partoprenantoj. Bedaŭrinde, sofistaj troloj estas tre malamika kaj netolerema specio.
Alfrontita de opinioj, kun kiuj ili ne konsentas – speciale kiam ili ne vidas iun ajn manieron sukcese argumenti siajn kontraŭajn vidpunktojn – sofistaj troloj regresas (ripete) al diversaj strategioj intelekte malhonestaj. Plej ofte tio estas karakterizata per tro rikana, supereca sinteno. Filozof-troloj konsideras ĉiujn, kun kiuj ili ne konsentas, kiel "nematuraj," kaj ŝatas citi la proverbon, "Iom da vero, jen danĝero."
Se ili havas nenian pluan argumenton ili rapide regresas al personaj atakoj. La sako de retorikaj mistifikoj de filozof-trolo inkludas diversajn travideblajn trompojn, kiel volonte misinterpreti la vortojn de la oponanto, fari pajlohoman trompon, akuzi siajn oponantojn pri la samaj taktikoj uzataj de la filozof-trolo, ktp..
Dum ili sofistumas, filozof-troloj estas inter la plej hipokritaj kaj ĉagrenaj troloj.
Zorgotrolo[redakti]
Zorgotrolo estas falursa kastoro kreita de uzanto, kies reala vidpunkto estas kontraŭ la vidpunkto, kiun la trolo pretendas havi. La zorgotrolo afiŝas en retforumo aŭ interkon-reteja subgrupo dediĉita al sia afektita vidpunkto, kaj klopodas ŝanĝi la agojn aŭ opiniojn de la grupo dum ĝi afektas havi la samajn celojn, kun pretenditaj "zorgoj." La celo estas semi timon, necertecon, kaj dubon en la grupo.
Stulta lingva disputo[redakti]
Trolo estas tute neoficiala vorto. Laŭ PIV la vorto rilatas ne nur al la mita estaĵo el skandinavia fantazio, sed ankaŭ al tiaj retoj, kiujn oni trenas laŭ la marfundo post ŝipo por kapti fiŝarojn. Sekve ŝajnas al Don Harlow, ke "troll" en la reto, kvankam parenca kun tiu lasta, tamen rilatas al la fiŝkapta ŝnuro kun bela logilo, kiun oni trenas post boato por kapti unuopajn stultajn fiŝojn.
Yves Bellefeuille pensas ke la vorto "troll" en la reta senco venis de la angla verbo "troll", kiu signifas fiŝkapti. La "trolanto" provas kapti naivulojn, same kiel oni provas kapti fiŝojn. William Harmon klare montris, ke 'trolo' apartenas al la fiŝkapta terminologio kaj ne taŭgas por retpoŝtaj aferoj. Bonalingvanoj do proponis tute lingve bonan esperantan vorton "Incitanto". Kompreneble, oni ne akceptis kaj proponis multajn bonalingvajn vortojn: koleriganto; fimesaĝulo, kvereligisto, finfine estis elektita "trenloganto".
Oni multfoje diris "trolumi" en Uzreto; tio ŝajnas kiel la plej inda vorto, laŭ mi.
Transporto kaj ferioj[redakti]
Troloj vojaĝas per trolebusoj. Dum aŭgusto, la troloj ferias kaj invadas la forumojn de Lernu!
Fifamaj troloj[redakti]
Ĉu Bertilo Waringen estas trolo?[redakti]
Laŭ PIV trolo estas mita skandinava monstro, pro tio, kelkaj pensas ke Bertilo Wennergren estas trolo. Sed Bertilo estas malmita Skandinava monstro. (`・ω・´)
Literaturo[redakti]
- Atta Troll. Somernokta sonĝo (poeziaĵo) de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1925, 96 p. "Peni redoni en E la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estas kvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa. La tradukinto laboris sukcese." (G. &, ,E' 1925, p: 170.)