Trodikeco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.jpg

"Dio donis buŝon, Dio donos manĝon."

~ Zamenhof

"Gravas nur la bonfarto enkadre de la normalpezo."

~ Oni pri trodikiĝo

Trodikeco estas sennacia, tutmonda epidemio, kiu okazas pro du ĉefaj kialoj:

  1. Senzorga manĝado de fremdaj vortoj.
  2. Nesufiĉa ekzerco de la vortfara povo.

La angla Komitato pri Kuracista Helpo al Hispanio anoncas, ke iuj ne kredas ke trodikeco de la vortaro estas problemo. Kial ne lasu la lingvon vivi tiel, kiel ĝi vivas? Sed al tiuj, kiuj kredas ke trodikeco estas problemo, oni povas solvi ĝin per malplia manĝo de vortoj plus plia ekzerco de la vortfara povo.

S-ro Lapin (Moskvo) skribas[redakti]

La problemo ja ne estas entute kun manĝo. Ĉiuj lingvoj devas regulare manĝi la vortojn de aliaj lingvoj, kaj kompreneble, la problemo ne estas precize kun ĉi tia ago. La problemo nur okazas kiam troa, senzorga manĝo de fremdaj vortoj danĝeras al la lingva sano. Eĉ vortfarado ne ĉiam estas taŭga, sed la plejmulto da neologismoj estus eviteblaj, se oni pli ofte ekzercus sian povon fari vortojn el la jama vortoprovizo. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Noteto aldonita konigis, ke vekita intereso estis granda en la mondo.

Vidu ankaŭ[redakti]