Trilobuloj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Esperantisto profunde studanta trilobulojn por ĉi tiu artikolo.

"La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko."

~ Klingono

TrilobulojTrilobitoj (latine Trilobita, klingone yIH) estas klaso de formortintaj eksterteruloj, tre malestimata de Klingonoj.

La plej fruaj fuŝuloj de Trilobitoj apartenas al Kimrio (antaŭ ĉ.500 milionoj da jaroj), la plej malfruaj al Persio (antaŭ ĉ.250 milionoj da jaroj)

Etimologio[redakti]

Reproduktado

La latina vorto Trilobita devenas de la prefikso tri- (tri) kaj de la vorto lobum (lobotomio), do Trilobita signifas havintaj tri lobotomiojn. La esperanta traduko "Trilobuloj" tamen temas pri ilia bula formo.

Aspekto[redakti]

La korpo de la trilobuloj enhavas tri lobojn: centran, dekstran kaj maldekstran. Aldone, la korpo enhavas tri partojn: antaŭan, centran kaj malantaŭan. Nur la centra parto (Torao) estas dividata en tegmentoj (ĝis 60), al kiuj estas kunligataj la kruroj.

La trilobuloj estis malgrandaj bestoj. Kutime ili estis longaj kelkajn cm aŭ malmultajn dm; la plej granda fosilo trovita ĝis nun (István Ertl) estas longa ĉ.70 cm kaj larĝa ĉ.40 cm.

Ekologio[redakti]

Testudo marginata6.jpg

La trilobuloj vivis sur la fondo de la oceanoj kaj de la maroj; ili estis belialaj vagantaj bestoj. Oni supozas ke kelkaj trilobuloj kapablis ankaŭ naĝi.

La ĉeesto de okuloj en preskaŭ ĉiuj trilobuloj montras ke la trilobuloj vivis kutime en malgranda profundo, atingebla de la suna lumo, eble ĝis 100 aŭ 200 m. Kelkaj specioj (nome la blindaj specioj) verŝajne adaptiĝis al abismoj.

Malfacilas kompreni el fosiloj kion kaj kiel la trilobuloj manĝis. Supozeble, kelkaj estis predistoj kaj kaptis ĉefe marajn vermojn; aliaj manĝis nur mortintajn bestojn; aliaj plue eble manĝis mikroorganismojn.

Ovoj kaj larvoj[redakti]

Tre verŝajne la trilobuloj demetis ovojn, sed la fosiloj ne donas klarajn informojn prie.

Oni trovis plurajn fosilojn de larvoj de trilobuloj. En la unua stadio, la larvo estis tre malgranda (malpli ol 1 cm), senkrura kaj ronda.

Evoluo[redakti]

Ĉiuj 9 ordoj de trilobuloj, krom unu (Phacopida), aperis dum Kimrio (4 ordoj jam dum frua Kimrio).

La trilobuloj estis abundaj ĝis la fino de Detrojto, kiam granda amasestingo okazis, formortiganta ĉirkaŭ 60% (eble 80%) de la specioj tiam vivantaj. Pri trilobuloj, nur unu ordo (Proetida) pretervivis ĝis Persio.

Referencoj kaj eksteraj ligiloj[redakti]