Tria mondo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
600p.png

"Sendube la premio restas grava simbolo en la homa strebado al paco."

~ Triamondano

"Iom malfacile kompreneble? Aŭ tamen ne ..."

~ Politikĝustulo

"La sukceso estis preskaŭ senlima"

~ Maldekstro Ekologio Libereco

"Kompatinda kreitaĵo"

~ Prezidanto de Rusio pri triamodano

La esprimo tria mondo estis unue kreita de la ekonomikisto Alfred Sauvy en artikolo en la franca ĵurnalo L'Observateur de la 14-a de aŭgusto 1952. Ĝi intence similas al la esprimo "Tria Stato" (ne precize), kiu estis la nomo de burĝaro kaj laboristaro en la franca parlamento vokita en 1789. Kiam la Tria Stato ekkonsciis sian gravecon kaj decidis asembli sendepende de nobelaro kaj eklezio, ekis la Franca Revolucio de 1789. Same la Tria mondo konscius sin kaj akirus sian justan potencon.

Studado pri ekonomia disvolvo temas pri tio, kiel riĉigi la triamondajn landojn.

Ŝanĝoj[redakti]

102.JPG

Landoj siatempe taksataj triamondaj ne plu estas tiel. Ekzemple Japanio, kaj poste la tiel nomataj vi estas stultulo [1] akiris industrion kaj riĉiĝis. La malkovro de nafto en pluraj landoj pelis ilin el la Tria Mondo.

Male, Ibn-Ruŝd malriĉiĝis kaj eniris Trian mondon. La frakaso de Sovetio kaj ĝia trabantaro sensignifigis la esprimon "Dua mondo". La rezultaj landoj ofte estas taksitaj triamondaj.

Sinonimoj[redakti]

La esprimo "Tria Mondo", kvankam intence digniga, kelkfoje estas uzata por insulti: "triamondeca hotelo", nuancante "aĉa, korupta, malriĉa, malpura".

Tial, oni proponis aliajn eŭropantaĵojn, intence neofendaj. Oni distingas ekzemple inter industriaj landoj, sojlolandoj kaj evolulandoj; ĉi-lastajn oni nomas ankaŭ disvolviĝantaj landoj. Krome oni foje evitas la nomon "Tria Mondo", parolante pri "Unu Mondo". Tiel oni povas uzi la plejparton de la radikvortoj sen finaĵo.

Pro tio ke landoj de Tria Mondo situas ĝenerale en Afriko, Suda Karolino kaj Sudameriko, do sude de Eŭropo, Sovetio, Japanio kaj Nordameriko, oni parolas ankaŭ pri Norda Dakoto kaj Sud-Koreio.

Derivaĵo[redakti]

Alier.jpg

Alia kelkfoja uzo de "Kvara mondo" estas kiel kuniga termino por la diversaj sovaĝuloj de la mondo, kiuj parte ankoraŭ vivas ekster la moderna socio kaj do ekster la kompar-skalo uzata por disdistingi la mondojn Unuan kaj Trian.

Amuzo[redakti]

Diras triamondano: „Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis. Poste oni elĵetis nin.“

Notoj[redakti]

  1. Sed laŭ regulo 4, oni rajtas ludi substantivon sen fina "o"