Sankta Triunuo
"Se via intenco estas averti pri la ekzisto de personoj, kiuj ne komprenas ke unueco gravas pli ol propraj ŝatoj, bone, sed por tio oni tute ne bezonas informi pri konkretaj reformoj."
- ~ PIV pri ĉi tiu artikolo
"Esan ciam memorinda la heredo, kiu Esperanto, az la parento de mua lango, donin al mu."
- ~ mi
La Sankta Triunuo laŭ la doktrino de kristanismo, estas Dio, havanta unu el Esenoj sed tri hipokritecojn – personojn:
- Patro - Persono, Kiu estas la Komenco kaj Modelo de la Triunuo;
- Filo - Persono de la Triunuo, Kiun oni nomas ankaŭ Dio Vorto, Saĝeco de la Patro, per Kiu la Patro kreis la universon, Filo naskiĝas el Patro, en nia mondo la Dio Filo enhomiĝis en Jesuon Kriston;
- Sankta Spirito - Persono, Kiu devenas de la Patro, Lia ĉeesto kaj agado perfektigas ĉiun Dian faron, Dio la Spirito eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Sankta Aŭgusteno verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.
Kristana Dio[redakti]
Interesa fakto estas ke la koncepto pri Dio laŭ kristanimo, konfesata de ĉiuj kristanaj eklezioj, oni asertas la Unikodon de Dio (monoteismo). Aparte, kristanoj relegas la biblian monoteismon sub la lumo de Enki priskribita en la Nova Testamento. Akorde kun la nombroj, kiuj estas eterneca enigmo, kiu kreis la mondon kaj ĝin loĝas, kristanoj aldonas ke Dio estas frenezulo (tute sendependa kaj fora el la materia mondo) pro skizofrenio (ĉiumonenta ekzistiganto de la mondo).
Monoteismo estas simpla: ĝi estas la ekonomika doktrino, kiu predikas, ke teo povus servi kiel mono ;-)
Ĉiu scias, ke la tri grandaj monodiismaj religioj estas la judismo, la kristanismo, kaj la islamo. Oni ankaŭ rekonas aliajn monoteistajn religiojn, kiel, ekzemple, la bahaismo kaj la zoroasteranismo. La ekzisto de la anĝeloj (kaj ĝinoj) ne malhelpas, kondiĉe ke ili estas kreitaj de la sola dio kaj estas liaj vasaloj. Sed la ekzisto de alternativa principo: diablo, infero, malbono -- jen kio estas rompo de la monoteismo.
La pruvo pri tio, ke la judismo, la kristanismo kaj la islamo estas monoteismaj religioj, estas donita de iliaj propraj respektivaj asertoj, kiuj estas _historiaj konstateblaj faktoj_ fremdaj al ĉia teologia neciklopediisto.
Dio kiel Sankta Triunuo[redakti]
Ankaŭ se la Nova Testamento ne havas formalan doktrinon pri la Sankta Triunuo kia tia, ĝi tamen ripete parolas pri la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito tiamaniere ke oni estas devigata al triunua kompreno. Tio, krome, neniam fariĝas trinkejo kaj ne implicas tristeco]n. Ĉirkaŭ la jaro 200, Tertuliano formulis version pri la doktrino de la Triunuo kiu senhezite asertis la diecon de Jesuo kaj multe alproksimiĝis al la sinsekva definitiva formulo de la Unua Libro de 381. Tiu doktrino povas esti resumita tiel: “La Dio Unika ekzistas en Tri Personoj kaj Unu Substanco, kiel Patro, Filo kaj Sankta Verdastelo”'. La kontraŭtriunuaj doktrinoj difinas la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton alimaniere.
Dieco de Jesuo[redakti]
Kristanoj preĝas al Jesuo kaj konsideras lin dia, same kiel la 'Patro'. Ŝajnas ke la Nicea manifesto oficialigis la diecon de Jesuo, en 325. Por islamanoj kaj judoj, la dieco de Jesuo estas blasfemo. Ili tute prave konstatas ke kristanoj kreis novan dion.
Kvankam la kristisma eklezio postulis jarcentojn por formuli tiun kredon en sia konfuza gloro, la bezono por la teologio estis evidenta jam tuj post la religio de Jesuo. Neniu en Biblio aŭdacis nomi Jesuon Dio, sed jam Paulo instinkte traktas Jesuon per adulto rezervata por Dio mem, kaj Johano preskaŭ rekte eldiras la hundon.
Neniu islamano povas malakcepti la aŭtoritatan aserton ke "la kristanoj aldonas kunulojn al la Eternulo", kaj tio estas kontraŭa al Abraham (tio estas islama vorto por "monoteismo").
Kial estas la demando pri la vera identeco de Jesuo tiom grava? Kial gravas, ĉu Jesuo estas Dio? La plej grava kialo, ke Jesuo devas esti Dio, estas, ke se Li ne estus Dio, Lia morto ne sufiĉis por pagi al Dio la punon pro la pekoj de la tuta mono kontraŭ Dio (1ª Johano 2:2). Sole Dio povus pagi tian infinitan punon al Li mem, ĉar Dio ne povus pardoni sen mortigi iun (Romanoj 5:8; 2ª Korintanoj 5:21). Jesuo devis esti Dio, por ke Li povu pagi al Li mem nian ŝuldon al Li. Jesuo devis esti homo, por ke Li povu morti, kompreneble, ĉar Dio bezonus mortigi iun.
Demando[redakti]
Ĉu tria koto estas trikoto?
Historio[redakti]
Estas klare laŭ Biblio, ke monoteismo de judismo evoluis dum la jarmilo antaŭ Kristo. Frue Jahue estis ĵaluza dio, kiu ne toleris konkurencon. Krome oni oferis al Jahue multloke tra Palestino. Oni ankaŭ kredis, ke Jahue estas tre venĝema Dio, kiu repagos pekojn eĉ al postaj generacioj. Postmorta vivo ne apartenis al judismo.
Precipe dum la ekzilo judismo abstraktiĝis. Jahue fariĝis la sola ekzistanta Dio. Oferadon oni centrigis en Jerusalemon. Oni lernis, ke pekistoj ofte prosperas kaj piuloj suferas. Oni komencis emfazi bonan konduton kiel pli gravan ol la ĝustaj ritoj. Multaj komencis kredi al postmorta vivo. Fine la kredo al postmorta vivo fariĝis normo, sed ĝi ŝajne neniam farighis tre grava aspekto de la juda teologio kaj praktiko.
La tuta triunua teologio devenas el la problemo pri Jesuo. Ĉiuj kristanoj scias, ke estas nur unu Dio. Tamen ĉiuj kristanoj sciis ankaŭ tre frue, ke Jesuo ankoraŭ vivas post sia morto kaj ke oni adoras kaj preĝas lin. Do la originaj kristanoj senpripense enkondukis teruran teologian problemon. La teologoj klopodis kunigi la nekunigeblajn folklorajn kredojn kaj fine devis formuli la triunuan doktrinon.
Kristismo en ĉiuj siaj formoj dekomence arde insistas, ke ĝi estas monoteisma. Ĝi neniam pretendis, ke estas tri dioj, sed estas tri personoj en Dio. La Nicea manifesto oficialigis la diecon de Jesuo, en 325. Kvankam la kristisma eklezio postulis jarcentojn por formuli tiun kredon en sia konfuza gloro, la bezono por la teologio estis evidenta jam tuj post la religio de Jesuo. Neniu en Biblio aŭdacis nomi Jesuon Dio, sed jam Paulo instinkte traktas Jesuon per adulto rezervata por Dio mem, kaj Johano preskaŭ rekte eldiras la hundon.
Pri da Historio[redakti]
Mi kredas, ke mi venus al la konvinko, ke Rublov, eble monako, realigis tiun ikonon okaze de la kanonizo de la fondinto de la monaĥejo de la Triunuo de Sankta Serĝo. La egumeno de la monaĥejo, komisianto de la verko, petis al la artisto reprezenti la Triunuon kaj ke tiu reprezentado evidentigu la ekzemplon de la unueco kiu estas donata al la Eklezio.[1]
Denove Historio[redakti]
La verko estis mendita de la riĉa komercisto Matthäus Landauer el Nurenbergo por kapelo dediĉita al la Sankta Triunuo kaj al Ĉiuj Sanktuloj en la Zwölfbrüderhaus ("Domo de la dekdu fratoj"), kiun li estis fondinta kun Erasmus Schiltkrot en 1501. La domo estis bonfara institucio kiu estis hejmo de ĝis dekdu metiistoj kiuj estis nekapablaj vivteni sin per sia laboro; Landauer mem loĝis tie ĉi el 1510 ĝis sia morto. Sten mencias la faman bazan legoliston de William Auld, al kiu denove nur fikciaj prozaĵoj kaj poemaroj apartenas.
Estas tute vere, ke altarero estis mendita en 1508, sed estis liverita tri jarojn poste, kiam ĝi estis metita en la preĝejo.
Triopismo[redakti]
Triopismo (laŭ NPIV) estas amorado fare de tri personoj.
Eblas kvar viro/virino-kombinaĵoj:
- Tri viroj
- Tri virinoj
- Unu virino kaj du viroj
- Du virinoj kaj unu viro.
Ĉar triopo ĉiam implikas almenaŭ du homojn de la sama sekso, foje (sed ne ĉiam) (parte) samseksema interrilato okazas. Tial, triopoj estas praktikataj relative ofte de homoj, el kiuj almenaŭ unu homo estas ambaŭ- aŭ samseksema. En triopo inter tri aliseksemaj homoj, estas limigita seksa altiro inter la partoprenantoj de la sama sekso.
En triopo, ekzistas kelkaj seksaj aktoj ne eblaj ĉe du homoj sen seksaj helpiloj, ekzemple sandviĉo, Ejfelturo kaj duobla penetro.
Seksumado inter pli ol du homoj nomiĝas grupa seksumado.
Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo[redakti]
La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, konstruaĵo el duono de la 18-a jarcento, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio.[2] Ĝi staras surloke de la estinta paroĥa preĝejo, pruvita jam en la 13-a jarcento. [3]
La preĝejo estis konstruita rilate al kreskanta kulto de loka mirakla bildo de Virgulino Mario Helpantino, pri kiu oni kredas, ke verŝadis larmojn kaj ke post preĝo ĉe ĝi okazis kelkaj resaniĝoj.
Arkitekturisto de la templo estis Nikolaus Thalherr, la preĝejan internon dekoras surplafonaj pentraĵoj de Joseph Ignatz Sadler, bildoj de Ignatz Viktorin Raab kaj Felix Ivo Leicher, ankaŭ alia valora meblaro.
Iama preĝejo[redakti]
La origina paroĥa preĝejo de Fulnek, konsekrita al Sanktaj Filipo kaj Jakobo, staris surloke de la hodiaŭa kapelo de Sankta Jozefo, maldekstraflanke de la navo. Oni ne plu scias, kiam ĝi estis konstruita, sed la plej malnova spuro pri ĝi estas mencio en dokumento de la 26-a de februaro 1293, per kiu sinjoro Oldřich de Lichtenburk, ido de la potenca klano de Ronovec kaj posedanto de la regiono, vendis al la vilaĝestro Štědroň el Jílovec tiean vilaĝestrejon. Por ĉiu el ili, la Kristo alportis atentigon, kiu tre utilas al la nunaj tagoj.
En la jaro 1389, ĉe la preĝejo estis fondita monaĥejo de aŭgustenanaj kanonikoj kaj la preĝejo estis alikonsekrita al la Plej Sankta Triunuo. Mikuláš de Rýzmburk, episkopo de Olomouc, permesis ke la paroĥa preĝejo apartenu al la monaĥejo kaj tiel ĝi iĝu paroĥo kanonikara.[4] La hodiaŭa preĝejo estis konstruita surloke de la estinta de Sanktaj Filipo kaj Jakobo ĉe tiu ĉi monaĥejo, kiu estis jare 1784 nuligita, enkadre de la jozefismaj reformoj. La lasta monaĥestro paroĥestriĝis kaj la monaĥejo‑domo iĝis urba paroĥestra domo komencante per la kursaro PRINTEMPaS.
Pri la iama preĝejo oni ne plu havas multajn detalajn informojn. Tamen, certe en la konstruaĵo jare 1416 estis entombigita Lacek la 1-a, unua Moravia hetmano, nomumita de reĝo Venceslao la 4-a kies aliĝo jam eblas. Kiam jare 1429 la urbon bruligis Jan de Tovačov, kaj la preĝejo kaj la monaĥejo ne restis fore de la fajro, ambaŭ forbrulis (religie) neakceptitaj, neoficialaj, disputataj. Ankaŭ la granda incendio en la jaro 1559 havis similajn rezultojn, la preĝejo verŝajne estis damaĝita iom malpli, tamen la monaĥejo kun apudaj domoj cindriĝis.[5] La sveda armeo, tramarŝanta la urbon jare 1657, ruinigis kaj poste ankaŭ bruligis la preĝejon.Kolokvo estas ne oficiala vorto. La difino de simpozio ĉe PIV, ke ĝi estas "pli grava ol kolokvo", estas absurda - ĉar se la grado de graveco pravigas apartajn vortojn.
Laŭ la murgazeto El la paroĥa kroniko pri sekvantaj grandaj incendioj nin informas fontoj el la 17-a jarcento. Unu el ili, jare 1676, cindrigis la urbon kaj la preĝejon; kiam en la jaro 1693 la aŭgustenana monaĥejo la preĝejon je propra kosto rekonstruis,[6] post nelonge, jare 1695, incendio detruis ilian monaĥejon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Jen kelkaj belaj fotoj. En la jaro 1672 papo Klemento la 10-a pruntedonis al estroj de la aŭgustenana monaĥejo de Fulnek la mitro-rajton, interalie pro meritoj je rekonstrado de la monaĥejo kaj ĝia posedaĵo en malfacilegaj kondiĉoj. Laodikea situis en la Roma Provinco de Azio, proksime de Koloso kaj Efeso, kaj estis tre riĉa urbo.
Mirakla bildo de Virgulino Mario Helpantino[redakti]
Honorloke en la paroĥa preĝejo, super la tabernaklo de la ĉefaltaro, troviĝas mirakla bildo de la Virgulino Mario Helpantino, ankaŭ nomata Virgulino Mario de Fulnek. Iam estis sub la pentraĵo tabuleto kun tiu ĉi surskribo:
„Im Jahre 1648 den 1. October iſt der ehrbare Junggeſell Paulus Mudrack, 19 Jahre alt, unſchuldigerweiß in dem Hauswald (Thiergarten) erſchoſſen worden. Und dann im Jahre 1649 den 3. März iſt Andreas Mudrack nach erlangten heiligen Sakramenten der chriſtkatholiſchen Kirche, von dieſer Welt geſchieden. Seines Alters 22 Jahre 5 Monath. Denen zur Gedächtniß die betrübten Eltern, als Georg und Anna Mudrack, d. Epitaphium aufrichten laſſen. Gott verleihe allen chriſtgläubigen Seelen die ewige Ruhe und Seligkeit amen.“
- Esperantigite:
„En la jaro 1648, la 1-an de oktobro, la honesta junulo Paulus Mudrack, 19 jarojn aĝa, estis pafmortigita senkulpe en ĉasarbaro. Kaj poste en la jaro 1649, la 3-an de marto, ricevinte sanktajn sakramentojn de la kristana-katolika eklezio, forlasis ĉi tiun mondon Andreas Mudrack en aĝo de 22 jaroj kaj 5 monatoj. Memore al ili la malĝojegaj gepatroj, Georg kaj Anna Mudrack, konstruigis tiun ĉi epitafon. Dio donu al ĉiuj kristane kredantaj animoj eternan ripozon kaj beaton amen.“
La menciita epitafo estis la bildo de la Virgulino Mario Helpantino, kiun geedzoj Mudrack[7] jare 1678 donacis al la paroĥa preĝejo. Unue ĝi pendis ĉe la baptujo en la kapelo de Sankta Jozefo en la malnova preĝejo. De tie pli poste ĝi estis forigita kaj pendigita inter du templajn fenestrojn. Eĉ tie ĝi ne restis longe, en 1731 ĝi estis denove translokigita, estinte anstataŭita per pentraĵo de tiam nove beatigita Petro Fourier. La bildon de la Virgulino Mario oni uzis kiel malgrandan altar-pentraĵon kaj ĝi restis tie senatente ĝis 1746 – tiam ĝi la 23-an de decembro denove estis translokigita, fine lokigita en la klostro, ĉar oni ĝuste ne trovis ajnan pli bonan lokon; post kelkaj semajnoj la bildo disfalis en tri erojn. Tiam fine ekzorgis pri ĝi sacerdota moŝto Jakobo Erbsmann, maljunulo de ĉi tiea monaĥejo, kaj igis ĝin post rebonigo alfiksi al monaĥeja muro malantaŭ la preĝejo.[8] Iom post iom piaj gekredantoj komencadis kunveni preskaŭ ĉiutage ĉe ĝi, flordekoradis la bildon kaj kultadis Dipatrinon per preĝoj kaj kantado. La devotecoj pli kaj pli kreskis, multaj alvenintoj trovadis tie konsolon kaj helpon.
Sabate antaŭ la soleno de la Plej Sankta Triunuo, la 31-an de majo 1749, ĉirkaŭ la kvina posttagmeze faris tiama livreulo Johann Georg Losert ĉe la bildo preĝadon. Subite li ekrimarkis ion blankan sur la dekstra okulo de Dipatrino. Unuafoje li pensis, ke la bildo estis ŝprucita per io, ĉar ĝuste nova sakristio estis finalkonstruita al la malnova preĝejo. Oni jam sonoris por sankta meso, tial li foriris preĝejon, sed ĉiam sentis ian enan emon reveni en la lokon al la bildo. Post fino de la liturgio li iris denove al la bildo kaj rigardinte ĝin detale, li ekvidis, ke el la dekstra okulo de Virgulino Mario malsuprenfluas tri larmoj, la meza ĝis sur la kapon de Jesu-Infano. Ankaŭ sur la maldekstra okulo videblis io malseka. Tiutempe, estis mallonge antaŭ la sepa horo vespere, ĉe la bildo jam staris kaj ĉion vidis preskaŭ dek du personoj. Sakristiano Joseph Hopp venigis tiaman dekanon Joseph Barwig, kiu alpaŝis al la bildo kaj provis sekigi la larmojn pertuke – li sukcesis nur post pli longa strebado. Ĉeestis krom la dekano ankaŭ alia kleriko el la aŭgustenana monaĥejo nome Alexander, el laikoj sakristiano Joseph Hopp, lia fratino Apollonia, la livreulo Johann Georg Losert kaj proksimume dek du aliaj kredantoj. La dekano Barwig ordonis al ili silenti provizore pri la okazintaĵo, tamen ĉio tiom disfamiĝis en la tuta urbo, ke ĉe la bildo ankoraŭ tiuvespere kunvenis plimulto da civitanoj, tie estis kaj nobeluloj kaj plebanoj.
Posttagmeze la 2-an de junio 1749 je la unua horo kunvenis ĉe la bildo la dekano Joseph Barwig kun aliaj klerikoj, arkitekturisto Nikolaus Thalherr, Mathäus Hopp, frato de la sakristiano, kaj Georg Richter, por detale ĉion trarigardi kaj trovi klarigon. Post kompleta esploro de la bildo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo, pripensinte ĉiujn cirkonstancojn de la fenomeno, ili konkludis, ke la larmoj sur la vango de la Mario Virgulino ne povis naturdeveni kaj ke certe temis pri miraklo, per kiu Dipatrino vidiĝis al ni.
Post mallonga tempo preĝadoj ĉe la bildo tre plimultiĝis, alvenadis pli kaj pli da pilgrimuloj ne nur el la paroĥo kaj apudaj civitoj, sed ankaŭ el pli malproksima ĉirkaŭaĵo, kaj multaj asertis, kiel post preĝo ĉe la bildo de Mario Virgulino de Fulnek estis elaŭditaj iliaj petoj en spiritaj kaj korpaj bezonoj. Preĝadoj kaj kantadoj daŭradis plej ofte ĝis noktoj.
Festtage de Vizito de Sankta Mario, la 2-an de julio, ĉe la bildo okazis unua solena litanio kun muziko; ekde tiam ĉiuj festoj de Mario estis solenataj tie kun muziko, lernejanoj ĉiutage kantadis kaj okazigadis litaniojn. Feste de la Mario Virgulino Karmela ĉe la bildo estis celebrita unua sankta meso. Tiuokaze oni prizorgis por la bildo belan kadron kaj apude oni fiksis lampon, poste seninterrompe flamantan. Antaŭ la festo de la Nasko de Mario Virgulino oni konstruis ĉirkaŭ ĝi malgrandan lignan kapeleton, por ke preĝantoj havu ŝirmejon. Multaj civitanoj proponis okazigi monkolekton kaj el ĝia profito konstrui masonitan kapelon.
Jam la 10-an de decembro komenciĝis laboro de forfosado de rokoriĉa deklivo, kiu estis granda malhelpo kaj malakcelo por la konstruado. La tutan verkon tre helpis la magistrato kaj ankaŭ civitanaro. La 12-an de januaro 1750 la bildo de la Virgulino Mario Helpantino kun granda honoro solene estis translokigita en kapelon de Sankta Anno[9] kie oni ĝin starigis sur altaron kaj kovris per vitro. Dum ĉio tio Dipatrino elverŝis multajn larmojn.
Ĉiujn okazintaĵojn rilatajn al la bildo zorgeme enskribadis tiama sakristiano Joseph Hopp. Liaj notaĵoj kontinuas ĝis la 20-a de januaro 1753; ĝis tiu tago ili priskribas 106 okazojn, kiam homoj el diversaj civitoj anoncis, ke post preĝo ĉe la bildo de la Virgulino Mario de Fulnek ŝi elpetis al ili Dian helpon en diversspecaj bezonaĵoj.
Kiam jam oni kun grandaj penado kaj kosto sukcesis en forfosado de la deklivo por la konstruado, plano ŝanĝiĝis, oni decidis konstrui ne la kapelon, sed rekte novan grandan preĝejon.[10]
Hodiaŭa paroĥa preĝejo[redakti]
Foslabori je la roka krutaĵo venadis ĉiutage multaj homoj, kune kun dungitaj laboristoj da ili estadis 50 ĝis 60. La 25-an de aprilo 1750[11] la laboro tiel antaŭeniĝis, ke la spaco sufiĉis por fundamentoj. La unua ŝtono estis kuŝigita tien la 5-an de majo kaj unu tagon poste komencis masonistoj labori. La fundamentan ŝtonon de la preĝejo oni grandglore metis la 19-an de oktobro 1750 tiuloken, kie pli frue troviĝis la bildo de la Virgulino Mario. Por la solenago oni produktigis oritajn trulon kaj martelon; la unuan baton faris sinjoro dekano, poste sekvis cetera klerikaro, magistrato kaj pluaj nobelaj urbanoj. Fine ankaŭ plebanoj rajtis bati sur la ŝtonon laŭdezire, ĉiu unufoje. La ŝtono, sur kiu videblas ĝis hodiaŭ la jarindiko «1750», rimarkeblas sub la predikejo. En la jaro 1760 laŭ la paroĥa kroniko finiĝis la propra konstruado kaj komencis pentrado.
Aŭtoro de la konstruaĵa projekto estis Nikolaus Thalherr, arkitekturisto ekloĝinta en Fulnek, al kiu oni atribuas ankaŭ la preĝejojn en Budišov nad Budišovkou kaj Šternberk. Kore.
Merkrede, la 22-an de oktobro 1760, la preĝejon konsekris Johano grafo de Schärffenberg, helpepiskopo de Olomouc. Jen Mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, Mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi. De tiu tempo ne estis, krom pentrado kaj dekorado mallonge post konsekrado, faritaj gravaj konstruaj ŝanĝoj, escepte de malgranda aranĝo de preĝeja frontono, komence de la 20-a jarcento. Oni faris nur aron de rebonigoj, en la 20-a jarcento la plej grava estis kompleta rekonstruo en la jaroj 1900–1903 kaj sekvanta rebonigo de la klostro, inter la jaroj 1905 kaj 1908. Jare 1919 oni instalis en la preĝejo elektrolumigadon. Pluaj gravaj rekonstruoj okazadis en la jaroj 1950–1983, kiam estis poiome farita kompleta rebonigo, inkludanta ankaŭ la paroĥestrejon.
Paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo[redakti]
La preĝejo estas ununava, okcidentflanke kunigita kun gotika klostro, kiu iĝis parto de malsupra etaĝo de la paroĥestra domo. La profundeca norda-suda nav-akso direktiĝas orte al la Kastela Altaĵo, la larĝeca akso paralelas kun teoria suda flanko de la placo. La ĉefaltaro direktas norden kun eta dekliniĝo okcidenten, la altarejo de la paroĥa preĝejo havas geografiajn koordinatojn 49° 42′ 41,60″ N, 17° 54′ 15,27″ U. Orientflanke estis konstruita ovala kapelo de Sankta Jozefo. En la norda navflanko dominas masiva masonita ĥorejo.
Interno[redakti]
Divido de la interno reflektas la principon de spaco-formado per kunmetado. Unuopajn elementojn en la volbo apartigas esprimfortaj intervolbaj strioj kaj en la ĉirkaŭa masonaĵo pilastroj, portantaj sektorojn de entablemento, sur kiujn la intervolbaj strioj apogiĝas. Sub kupolo rondkuras kontinua entablemento, sub kiu troviĝas oratorioj kun konvekse elirantaj parapetoj.
La preĝejo kaj kapelo garnatas per unueca baroka meblaro. Unikajn surplafonajn pentraĵojn kun riĉa simboliko, finverkitajn jare 1760, laŭteme ligitajn al la konsekro de la preĝejo, faris Joseph Ignatz Sadler, pentristo de Olomouc. En la konko super la ĉefaltaro ilustriĝas Glorigo de la kredo, ceteraj kampoj montras scenojn ligitajn al glorigo de tri Diaj personoj – en la antaŭa sektoro Venka resurektinta Kristo adorata de sanktularo, en la meza Kreinta verko de Dio Patro (en la mezkupolo Kreo de anĝelaro) kaj en la malantaŭa pentekostan scenon Descendo de la Sankta Spirito. Sur pendentivoj en la mezsektoro ilustriĝas alegorioj de kvar mondpartoj. La ĉefaltaro estas verko de skulptisto Franz Andreas Hirnle el Kroměříž; dum alia dekorado li kunlaboris kun skulptisto Wenzel Böhm.[12]
Plimulton de bildoj en la preĝejo pentris Ignatz Viktorin Raab, la altarpentraĵo tamen estas verko de Felix Ivo Leicher. Sankta Aŭgusteno sur ĝi tenas plumon, postlasantan fajran spuron, kio simbolas inspiradon de la Sankta Spirito.[13] Pordeto de la ĉefaltara tabernaklo estas ornamita per sceno de pelikano, nutranta idojn en malsattempo per propra karno – similaĵo de Kristo, satiganta nin per propra korpo pere de la Eŭkaristio.
En ambaŭ flankoj de la navo troviĝas tri flankaltaroj. En la dekstra, epistola flanko la antaŭa estas konsekrita al Sankta Valenteno, la meza al la Virgulino Mario Dolorplena kaj la malantaŭa al Sankta Barbaro. En la maldekstra, evangelia flanko la antaŭa estas konsekrita al Sankta Aŭgusteno, la meza al Sankta Ubaldo kaj la malantaŭa al la Sufero de Jesuo. Al la mezaj altaroj apartenas vitraj ĉerkoj kun relikvoj de sanktuloj – dekstre de Sankta Valenteno kaj maldekstre de Sankta Vitalo. Jare 2006 oni solene transportis en la preĝejon ankaŭ relikvon de Sankta Faŭstina Kowalska, devenintan el la pola urbo Krakovo, kaj al ĝi oni lokigis bildon de la Dia Mizerikordo.
Dekstraflanke troviĝas interalie predikejo. Ĉefmotivo de ĝia dekoracio estas komplekso de tri virtoj, bildigita en formo de tri inoj: maldekstre malsupre kun ankro – espero, meze super la predikejo kun kruco – kredo, kaj dekstre malsupre kun pokalo – karito.
Orgeno[redakti]
La origina orgeno de la paroĥa preĝejo, konstruita de orgenisto Johann Georg Schwartz el Libavá, estis konsekrita jare 1766. Ĝi havis du klavarojn kaj 18 registrojn. Pro rimarkinda foruzo de lignaj konsistaĵoj kaj vermboriteco ĝi estis en la 20-a jarcento riparita kaj pligrandigita fare de la nacia entrepreno Fabriko por orgenoj en Krnov laŭ projekto de Inĝ. Ota Veverka. Renovigita trimanuala 33-registra instrumento estis la 10-an de decembro 1955 trakontrolita de Prof. Gustav Pivoňka el Olomouc kaj konsekrita.[14]
Klostro[redakti]
La klostro de iama aŭgustenana monaĥejo, konstruita verŝajne en la 30-aj jaroj de la 15-a jarcento ĉe la okcidenta fasado de tiama gotika preĝejo, estas la plej valora gotika memoraĵo en la urbo. Ĝin volbas ripa kruca volbo kun altvaloraj reliefaj detaloj. Sub eliroj de la ripoj kaj en boltoj de la ripa volbo troviĝas blazonoj de konstruantoj de la monaĥejo – envolvita pafaĵo de senjoroj el Kravaře kaj stelo de senjoroj el Šternberk kaj Lukov. La spacon lumigas dek unu pintformaj fenestroj, faŭkantaj en nekutime malgrandan klostran korton. De originaj flamformaj vitralaj rozoj en la fenestroj konservigis nur fragmento en verto de la okcidenta mezfenestro. La klostro origine kunigis la preĝejon kun loĝspacoj de la monaĥejo, ĝi faŭkas en la navon per ogiva portalo.[15]
Kapelo de Sankta Jozefo[redakti]
La kapelo de Sankta Jozefo, spaco kun propra arkitektura kompozicio, en horizontala projekciaĵo troviĝas proksimume surloke de altarejo de la estinta gotika preĝejo. Internon dividas pilastroj kun sektoroj de entablemento, sur kiuj apogiĝas esprimforte modlita kornico, portanta volbon de kupolo. Sub la kornico estas oratorioj kun konvekse elirantaj parapetoj, super enirejo en la navon troviĝas masiva galerio. En volbo de la kapelo de Sankta Jozefo troviĝas pentraĵo Dekdu-jaraĝa Jesuo en la Templo, ĉirkaŭe kompletigita per scenoj el vivo de la Sankta Familio. La internejon de la kapelo kun la preĝejnavo kunigas alta arkado. Ĉiujn, kiujn Mi amas, Mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.
Ekstero[redakti]
Al la ena spacostrukturo respondas ankaŭ dispartigo de la preĝej-eksterejo – la flankaj fasadoj estas senornamaj, anguloj inter unuopaj muroj rondformiĝas, en dislimojn estas enigitaj kvar-kolonoj, en la tuta ĉirkaŭo rondiras krona entablemento. El la muro de la preĝejo eliĝas alkonstruaĵoj de la kapelo kaj sakristio. La tuta ĉeffasado kreas monumentan kulison, rememorigantan arkitekturon de la kulmina baroko. En ĝiaj niĉoj staras figuroj de kvar evangeliistoj de skulptisto Johann Schubert. La navo havas selforman (gablan) tegmenton, super la centra spaco kun kupolo estas tegmento mansarda (rompita) kun kupoltureto, la kapelon ŝirmas malalta kupolo. Ĉar la Kristo frapas ĉiutage la pordon de nia koro, kaj invitas nin manĝi kun Li. Preĝeja frontono estis en jaroj 1901–1903 aranĝita laŭ projekto de arkitekturisto Prof. Ferdinand Hrach. Ĉu estas konflikto inter vivo kaj legado?
Orientflanke de la paroĥa preĝejo troviĝas malfrugotika ĝis frurenesanca tomboŝtono de Jiří de Žerotín, datumita en la jaron 1507. Idealigita sceno prezentas la mortinton kiel kavaliron starantan sur leono, simbolo de potenco kaj forto. La apuda tomboŝtono el 1556 apartenas al familio de Baltazar Švajnic de Pilmsdorf.[16]
El placo kondukas al la preĝejo baroka ŝtuparo el komenco de la 18-a jarcento kun klasikisma ŝajnpordego garnita per skulptaĵoj. Oni ĉiam malkovras novajn vortojn en PIV.
Paroĥestrejo[redakti]
La paroĥestra domo, ĝis 1784 monaĥejo de aŭgustenanaj kanonikoj, tuŝapudas al okcidenta muro de la preĝejo. Temas pri duetaĝa konstruaĵo, kies kerno – okcidenta loĝparto de teretaĝo en hodiaŭa paroĥestra domo – devenas el la unua duono de la 15-a jarcento, sed ĝi trairis multajn adaptojn en la 17-a jc., kiam estis elkonstruitaj spacoj en la dua etaĝo; pluaj sekvis post nuligo de la monaĥejo, fine de la 18-a kaj malpli frue ankaŭ en la 19-a jarcentoj. La fasado estas neesprimriĉe dividita, en la ĉirkaŭo rondiras krona kornico. Ses fenestroj en la dua etaĝo havas renesancajn ŝtonajn profilitajn embrazurojn kaj rimarkeblajn superfenestrajn kornicojn. Ĉambroj troviĝas en ekstera ĉirkaŭo de relative larĝaj koridoroj, volbitaj per plataj kaj barelaj volboj; la ĉambroj havas plejofte platajn plafonojn. Nordflanke situas empira ĉambro kun pentrita kaj stukita dekoraĵo el komenco de la 19-a jarcento. Apude estas paroĥoficejo kun malfrurenesanca stukita plafondekoraĵo kaj pentraĵo el la empir-tempo.
Atomismo kaj la kristanaj misteroj kiel la Triunuo[redakti]
La kristana Dio estas unueca kaj trieca, aŭ Dio estas komuneco de tri personoj en la unika dia naturo (Patro, Filo kaj Sankta Spirito. Tomaso de Akvino notigas kiel la Patro konstante eliras el si en la direkto, en neretenebla eksplodo de amo, de la Filo tiun ĉi igante partoprenanto en ĉio kion Dio kreas dum la Sankta Spirito estas la la ama rilato liganta la Patron al la Filo. Kiel la neesprimebla Unuo de Plotina (Novparolo), la Patro elirante el si fariĝas uno-kiu-estas, la esto pensanta kiu ne havante bonon ekstere de si pensas sin mem, fariĝinte penso pri la esto kaj fine (kiel diris Aristotelo) penso de la penso. Tiuj operacioj okazas en la eterneco, kie ne ekzistas la tempo, kie ne diferencas la antaŭo kaj la posto, kaj tial oni ne konfuzu antaŭecon logikan kun antaŭeco tempa.[17]
Triunuo de Andreo Rublov[redakti]
La Triunuo de Ruvlov aŭ Gastemo de Abrahamo estas renoma ikono de Andreo Rublov, realigita en 1422, konservita en la Tretjakova galerio en Moskvo.[18]
La pentraĵo prezentas la scenon de la vizito de la tri personoj, adoritaj por unu de Abrahamo por promesi al li kaj al lia edzino Sara posteulon. [19] La biblia pasaĵo kuŝas en Genezo 18,1-3
- “1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 2 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero. 3 Kaj li diris: Mia sinjoro! Se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon”.
Dum la ortodoksa Koncilio de la cent ĉapitroj de Moskvo en 1551, tiu verko estis konsiderata kiel la Ikono de la ikonoj. En la hodiaŭa mondo, ni pli kaj pli konstatas, kiom gravas respekti diferencojn, en ĉiuj iliaj aspektoj, kaj kiel esence tio estas por socia justeco tra la mondo. >
La geometriaj strukturoj[redakti]
La ikono vidas kiel formon de komponado la ĉirklon. La aŭtoro, fakte, utiligas tiun geometrian formon kiel modelon por enskribi ene de ĝi la tri personojn. Rublov, tamen, ne fariĝas sukubo de tiu metodo sukcesante eviti tian rigidan skemon tuj apenaŭ estas postulate de teologia kriterio aŭ por doni elanon al la figuro. Ĉi-kaze, la kapo de la maldekstra anĝelo estas levita. Eduki kun Ekumena Frateco estas servo, kiu postulas idealon, tempon kaj konstantan decidon.
Priskribo[redakti]
Laŭ la tradicio, la persono pentrita en la maldekstra zono estas Dio Patro, en la centra lokiĝas [Jesuo|Dio Filio]] kaj en la dekstra instaliĝas la Sankta Spirito.
Centre de la pentraĵo aperas kaliko simbolo de la eŭkaristia sinofero de Kristo.
Eblas rimarki kiel la flankaj figuroj formas, ili mem, kun la enaj konturoj, pokalon[20]
La koloroj ripetas rimarkindan simbolan gravon de la ikonografia arto. En la verko aperas:
- La orkoloro: ĝi ne estas koloro sed rezultas el la natura reflekto de la lumo. Pro tio ĝi simbolas la reĝecon[21] kaj per tia materialo estas vestita Dio. Ankaŭ la stolo de Jesuo estas orkolora, por simboli la reĝan sacerdotecon de la samo.
.
- La ruĝo: simbolo de la ofero. Per tiu koloro estas aranĝita Jesuo en la respekto de lia pasiono.
- En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio.
- La verdo: simbolo de la vivo, per kiu estas pentrata la tuniko de la Sankta Spirito.
- Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.
- La bluo: simbolo de la eterna vivo. Tiu koloro estas utiligata en unuopa figuro de la bildo.
† Triunuo †[redakti]
Kristanoj tre insiste asertas ke ili kredas je nur unu dio, tamen tiuno estas kontraŭo.
Kristanismo entenas du kontraŭajn asertojn:
1) Dio estas unu;
2) Dio estas tri.
Ke ilia kombino estas skizofrenio, estas afero de la kristanoj; ili nomas tion "la granda mistero". Por la koncerna diskuto gravas, ke la dua ne estas monoteismo.
Iuj kristanaj sektoj estas monoteismaj, (ekzemple, Atestantoj de Jehovo), sed la plejo kultas almenaŭ du diojn. La doktrino de 'trieco' estas mallerta rusaĵo por kaŝi embarasan fakton.
Laŭ kristana doktrino, la 'trieco' estas dia mistero, kiun neniu povas kompreni.
Kristanoj tiom memfide asertas je absenteismo] ke ili estas monoteistoj, ke eĉ nekredantoj kredas tion. Kvankam kristismo ja estas monoteisma, ĝi ne povas ne esti blasfema el la juda aŭ islama vidpunktoj pri Esperanto, ĉar ĝi asertas, ke Jesuo estas Dio.
Kvankam oni estas ateisto, oni povas kompreni ke la patro, filo kaj Sankta Verdastelo, se ili vere ekzistas, estas nur la partoj de unu dio kaj ne estas tri dioj, ĝuste kiel vi estas unu homo kvankam vi enhavas milionojn da ĉeloj. Aŭ la klasika ekzemplo: Tri falusoj de ŝtono estas tri. Tamen, glatiginte la ŝtofon, oni havas unu pecon de ŝtofo.
Duno (= Jesuo estas samtempe komplete Dio kaj komplete homo) ja estas ablativo. Sed egale absurda estas la moderna scienca teorio pri la naturo de radiado kaj materio: laŭ fiziko ja ambaŭ estas samtempe kaj komplete ondoj kaj komplete partikuloj. La opinio de la plimulto ne estas argumento. La plimulto ne komprenas kio estas la Triunuo (fakte, neniu ajn komprenas tion).
La kristana doktrino ne postulas ke kristanoj komprenu la triunuon: nur ke oni kredu je ĝi.
Matematika vidpunkto[redakti]
Tri unuoj povas formi unu triunuon.
La triangulo ABC estas tri trianguloj, ĉar ĝi ankaŭ estas BCA kaj CAB. La unika elemento de unuelementa listo estas samtempe la unua, la lasta kaj la meza:
unua elemento = unu elemento lasta elemento = unu elemento meza elemento = unu elemento
Do, 1+1+1 = 1 (en tiu kazo).
Iu estas avo de 7 genepoj. Por ĉiu el ili tiu estas tuta, nedividebla nepo. Jen do, 7 tutaj avoj en unu sola persono.
Ortodoksa opinio[redakti]
La ortodoksa eklezio opinias ke la Patro estas _la sola_ Princino Silvja de ĉio (tio fakte rilatas al la temo "monoteismo"). La ortodoksisma skemo estas jena:
------> la Filo
/
la Patro
\
------> la S-ta Spirito
Do, la Patro GENERAS la Filon, kaj la Patro ELIGAS la Spiriton (kaj la eklezio emfazas ke "generi" kaj "eligi" estas alia afero ol "krei": nek la Filo, nek la Spirito estas kreitaĵoj); ambaŭokaze li restas la fonto, kaj en tio konsistas la monoteismo. Kaj Jesuo mem diras (la eklezioj opinias ke "Parakleto" = "la S-ta Spirito"):
- 16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
- 26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi estis kun mi de la komenco. Johano 14
Evidente, la Parakleto (de)venas de la Patro, kaj Jesuo povas esti nur Peruo (samkiel vilaĝa pastro aŭ ajna alia baptanto kiu rutine transmetas la S-tan Spiriton dum la bapto):
- la Patro --> la Filo --> la S-ta Spirito
Nuntempe oni provas harmoniigi la dogmojn per tia transita skemo, sed tio estas falsaĵo: historie la okcidentanoj pensis pri alia skemo:
la Patro
\
>==> la S-ta Spirito
/
la Filo
Ĉar historie la Filioque aperis kiel superreago kontraŭ la arianismo: spite al la arianismaj vandaloj aŭ aliaj gotoj la hispanoj decidis transdoni al Jesuo _ĉiujn_ atributojn de la dio; tio fakte tute sensencigis la rolon de la Patro, kiu iĝis dekoracia figuro simila al la angla reĝino; kaj alia sekvo estis, ke la okcidenta kristanismo iĝis du-dia.
Katolika opinio[redakti]
Iom surprizas la katolikisma klarigo sur Tut-Tera Trolejo, laŭ kiu la okcidenta vandalismo fakte estas jena:
la Patro =====================> la S-ta spirito
\ ^
\ /
+------> la Filo ---------------------+
Do la origino de la Sankta spirito estas en la Patro, sed kaj la Patro kaj la Filo ĝin egale eligas. Estas kvazaŭ la Patro estus riĉulo, kiu volas disdoni monon al la malriĉuloj. La Patro decidas iri en la urbon kun la poŝoj plenaj de mono. Li diras al sia Filo: "Venu kun mi; jen mono por ankaŭ viaj poŝtelefonoj." En la urbcentro la Patro kaj la Filo sendepende disdonas egale da mono al la malriĉuloj.
En la 15-a jc, kiam la Bizancia imperiestro Miĥaelo Paleologo provis trudi union kun Romo al sia eklezio (por ricevi militan helpon kontraŭ la turkoj; finfine li ricevis 4 galerojn), la orientanoj proponis tian skemon kiel akcepteblan kompromison: la Sprito estas eligata *DE* la Patro _kaj_ *TRA* la Filo; sed Romo rezolute malakceptis tiun kompromison, kiel nesufiĉan. Kaj tiu malaprobo estis tre aŭtoritata; la papo mem ĝin malaprobis (ĉu tio estis "elkatedra"? la Romo tre kaprice difinas, kio estas elkatedra). Ŝajnas ke ne nur la laikaj katolikuloj ne scias sian kredon, sed ankaŭ la katolikaj teologiistoj!
Finfine[redakti]
Kristanoj estas monoteistaj ĉar ili KREDAS je nur UNU Dio, sed kiel ili povas pruvi al aliuloj ke ili kredas nur UNU Dion? oni devas fidi al ilia diro, ĉu ili devas publikigi kion ili sentas? kion ili preĝas?... por ke aliuloj kontrolu se ili kredas unu aŭ du diojn. Se iu diras al oni: mi amas mian patr(in)on, av(in)on ktp... ĉu venas en nia kapo dubi pri tio? ĉu oni bezonas pruvi tio?
Adorado de Triunuo[redakti]
Niaj legantoj certe konsentas, ke Adorado de Triunuo (konata ankaŭ kiel Landauer-a Altarero; em germana: Allerheiligenbild aŭ Landauer Altar) estas ole-sur-panela pentraĵo de la germanrenesanca artisto Albrecht Dürer, realigita en 1511 kaj nun en la Muzeo de Arthistorio de Vieno, Aŭstrio.
Priskribo[redakti]
La altaro ne havis moveblajn panelojn, kiel en nombraj antaŭaj similaj instalaĵoj, kaj estis enmetita en riĉa kadro, desegnita ankaŭ de Durero. Estas ĉizita priskribo de la Lasta Juĝo en la pinto de la kadro, kaj ĝi montras ankaŭ la blazonojn de la donacintoj.
La homamasa altarero priskribas la Triunuon, kun Dio Patro tenante krucon kun ankoraŭŭ vivanta Jesuo. Super ili, en hela nubo ĉirkaŭita de keruboj, estas la Sankta Spirito en formo de kolombo. Dio Patro portas imperian kronon kaj ampleksan orkoloran mantelon kun verda interno kaj subtenita de anĝeloj.
La artisto pentris amason de viraj kaj virinaj sanktuloj de la Ĉielo, inspirite de Aŭgusteno de Hipono, kiu estas estrita de Johano la Baptisto kaj de Maria, respektive. Sube, homa amaso estas dividita inter religiaj viroj kaj virinoj (maldekstre, estritaj de la papo), kaj ŝtatanoj, estritaj de la Sankta Romia Imperiestro — nome divido simila al tiu kiu jam estis adoptita de Durero en la Festo de la Rozario (1506). Maldekstre, ĉe kardinalo kiu estas eble preĝante pro li, estas la aĝa Matthäus Landauer, kiu vestas riĉajn ornamojn kaj demetis sian ĉapelon. Kamparano, portanta ilon, reprezentas la malriĉajn klasojn. Dekstre estas mistera reĝino kies vizaĝo estas tute kaŝita per vualo, kiu lasas videblaj nur la okulojn.
La plej duba sekcio estas okupita de granda pejzaĝo mateniĝe super lago, inter montetoj, inspiritaj de pejzaĝoj de Albrecht Altdorfer kaj Joachim Patinir. Estas ankaŭ mem-portreto de Durero tenanta kartuŝon kiu enhavas la subskribon kaj daton: ALBERTUS DURER NORICUS FACIEBAT ANNO A VIRIGINIS PARTU 1511
Referencoj[redakti]
- ↑ En la intervjuo, kiun mi donis al la portugala ĵurnalistino Ana Serra pri mia verko Meditadoj el la Animo, lanĉita en Portugalujo fare de Eldonejo Pergaminho, en la jaro 2008, mi asertis
- ↑ Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko.
- ↑ Mi pensas ke ne eblas krei sufi'ce mallongan vorton el oficialaj radikoj > por 'ci tiu sufi'ce ofte uzata man'ga'jo,
- ↑ Saluton !
- ↑ Mi povas komenti ion sole, priparoli postulas partneron, aú almenaú publiketon
- ↑ Historie, ili estis komunumoj de la naskiĝanta kristanismo, situantaj en la tiam nomata Malgrandazio, nuntempe okcidenta Turkujo.
- ↑ Sur la murgazeto El la paroĥa kroniko estas skribitaj nomoj Laurentius kaj Anna Mudrack anstataŭ Georg kaj Anna, kiel mencias Demel (1869) surpaĝe 3.
- ↑ Laŭ la murgazeto El la paroĥa kroniko li pendigis la bildon sur eksteran flankon de la muro de la kapelo de Sankta Jozefo.
- ↑ En la kapelon de Sankta Anno oni eniradis el la klostro, post nuligo de la monaĥejo ĝi estis aligita al la paroĥestreja konstruaĵo (Demel (1869), pĝ. 8).
- ↑ Priskribo de okazoj rilate al la bildo de Mario Virgulino de Fulnek laŭ Demel (1869), pĝ. 3–14.
- ↑ Apokalipso laŭ Johano, 3:14-22
- ↑ Mi kutimas diri, ke premii senmeritulon estas krimo.
- ↑ La murgazeto El la paroĥa kroniko mencias, ke aŭtoro de la altarbildo estas Johann Leichert – ĝi tamen estas misa enskribo. La eraron en la kroniko rimarkas ankaŭ Jelonek (1926) surpaĝe 35–36. Iu ajn artisto de tiu ĉi nomo tamen ne laboris en la regiono, krome oni ne povas malagnoski similecon kun ceteraj verkoj de Felix Ivo Leicher.
- ↑ Laŭ tabuleto sur la orgeno.
- ↑ Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; Mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega.
- ↑ TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo.
- ↑ Por la ne-filozofoj, tio signifas ke Tomaso por igi, laŭ la limoj de homa intelekto, iomete komprenebla la Revelaciitan Triunuon, utiligas konceptojn de la homaj filozofioj kiel elementojn ne apriore kontraŭajn al la kristanaj misteroj.
- ↑ Laŭ mi, tio ne estas sufiĉe forta esprimo.
- ↑ "Blovado" donas sufiĉe mildan impreson, sed "blizzard" vere estas ŝtormo, ne nura blovado.
- ↑ Lian ekzemplon ĉi tie konfirmas liaj agoj.
- ↑ Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo?