Trans
"Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero."
- ~ Zamenhof pri trans
"Kiam Dio donacas al viro virinan cerbon, aŭ alie, tio estas granda tragedio. Tio estas nekonformeco."
- ~ Kreada sciencisto pri trans
"Homino esas irga homo en Interreto kun femina nomo. Ol anke povas signifikar homo kun plu-inflita mamo e larja hancho"
- ~ idisto
"Ni devas esti honeste kaj uzas veraj kialoj, ne batalu kontraŭ problemoj kiuj ne ekzistas."
- ~ Akuzativulo pri ĉi tiu artikolo
"Ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita."
- ~ Sankta Biblio pri transaj virinoj
Trans (mavalingve malcis), kiu tute ne volas esti ia fetiĉo, estas fundamenta prepozicio, kiu signifas "rilatata al tiuj personoj, kiuj sentiĝas apartenantaj al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton koresponanta al la sekso kiun ili sentas kiel propra." Do, "mi iris trans la riveron" signifis "mi iris al rivero, kiu sentiĝas apartenanta al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton koresponanta al la sekso kiun ĝi sentas kiel propra." Por plia informo pri transa akvo, vidu Ranma 1/2.
Transuloj estas magiaj estaĵoj, kiuj kontraŭpuŝas la sekslimojn laŭ maniero milde polemika sed sendanĝera. Ili instruas vivokonfirmajn lecionojn pri tolerado kaj distribuas pikan, neofendan saĝecon. Oni konas ilin laŭ iliaj incitaj kutimoj kaj modosenso.
Esperanton kreis viro, kies menso altgrade funkciis virine, per intuicio.[1] Bonŝance li ne estis lingvisto, sed simple lingvo-amanto. Bedaŭrinde postaj generacioj de viroj, kies menso funkcias nur vire provis kompreni ĝin, uzi ĝin kaj perfortis ĝin.
Ido[redakti]
Sinjoro!
Eble iu pensas, ke transsexuala Qua subisis sexuo-chanjo, de viro a muliero - de muliero a viro.
Idista mensogo[redakti]
Androgina (bot.) Quiu posedas kaj l' organojn maskulalajn kaj l' organojn feminajn, ma en du floroi separitaj.
Historio[redakti]
La unua transa virino estis Eva, kreita el la ripo de la unua viro, Adamo, por anstataŭi lian unuan (kaj cisan) edzinon, Lilit.
Antaŭ Kristanismo, transeco estis normala parto de la vivo en Romio; eĉ la fama imperiestro Aŭgusto, antaŭ sia imperiestriĝo, vivis duoblan vivon kiel "Oktavia" kaj edziniĝis al Marko Antonio. Post ilia eksgeedziĝo, la estonta imperiesto koleregiĝis kaj decidis plenvenki Antonion. Post la milito, dum la romia paco, li plu vestiĝis kiel Oktavia de tempo al tempo, sed finfine afektis ŝian morton en 10 a.K..
Post la kresko de kristanismo oni ne tiom toleris transgenrajn homojn, sed ili daŭre ekzistis kaj eĉ gravis en la mezepoka socio; unu papo estis kaŝita transgenra viro, Johano, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ aĉe nomas Johana kaj eĉ pretendas, ke li neniam ekzistis!
Historio de Transhomismo[redakti]
Al tio la skribanto volas aldoni ke, ni faris al d—ro Zamenhof riproĉon, ke transhomista skolo de pensado havas siajn unuajn devenojn en la 1950aj jaroj. Biologo nomita Julian Huxley estis la unua elpensinto de termino "transhomismo" en skribita verko detale diranta kiel homo povus resti homo kiam li estas transcendanta la biologiajn limojn de la homa naturo. Kavaliro Julian Sorell Huxley FRS (1887–1975) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciito – kaj la unua direktoro de Unesko. Multaj aliaj propagandantoj de la ideologio sursceniĝis, sed la unua grupo de nuntempaj transhomistoj komencis kunveni ĉe UCLA en la fruaj 1980aj jaroj. Rezulte, Los Anĝeleso fariĝis la centro por transhomista pensado, kiu estis poste promulgita per pensemuloj kiel FM-2030 kaj Vita-More. Antaŭe nomataj futuristoj, anoj de ĉi tiu grupo pli poste formulis la nuntempan transhomistan ideologion, kio ekzistas hodiaŭ.
Psikologio[redakti]
Psikologio pri transaj personoj nomiĝas transpersona psikologio, la kvara forto en psikologio krom psikanalizo, kondutismo kaj humanisma psikologio. Bonvolu ne konfuzi tion kun transmensa scienco, bonalingva formo de parapsikologio.
La fondinto de transpersona psikologio famiĝis pro siaj esploroj pri la influo de LSD al menso kuracante pacientojn per - nomata laŭ li - turbopsikanalizo. Kiel iama psikanalizisto li donis al pacientoj LSD-on kaj poste okazigis psikanalizajn sesiojn. Laŭ onidiro jam post kelkaj renkontoj atingis rezultojn (sekstransirojn), kiujn psikanalizo donas nur post kelkaj jaroj. Post malpermeso uzadi la substancon kune kun sia edzino prilaboris nefarmakologian metodon rezultigi nekutimajn konsci-statojn, analogian laŭ sia terapeŭtika potencialo. La metodo, utililiganta teknikojn de spirado, estas konata kiel holotropa spirado.
Specoj de trans[redakti]
Laŭ juda transpersona okulkuracisto Harry Benjamin ekzistas du specoj de trans:
- Verda transulo estas bona, Esperanto-parolanta transulo. Tia persono estas ĝisosta fundamentisto, kiu parkere konas la internan ideon kaj Manifeston de Prago, ĉiutage preĝas sub la verda standardo, kaj ĉiujare pagas sian kotizon. Por verda transulo, la Fina Venko estas ne nur dezirata sed enda.
- Fitransulo estas malbona, Ido-parolanta diletanto. Tia persono ne serioze interesiĝas pri lingvo internacia sed simple ĝuas masturbi sin per la parolado de ajna artefarita lingvo. Fitransuloj ĝenerale ne interesiĝas pri la Fina Venko. Por ili, artefarita lingvo estas nur fantazio.
Laŭ Benjamin li inventis la koncepton pri "trans", kiu pretendo estas ne nur maldubinda sed prava.
Religiaj opinioj[redakti]
„Volkszeitung“-Wien raportas jene:Ekzistas diversaj aĉaj opinioj en religio pri trans.
Bahaismo[redakti]
Laŭ Universala Domo de Justeco transeco estas medicina afero. Persono, kiu volas ŝanĝi sian sekson, rajtas fari tion laŭ kuracista konsilo, sed nepre ne estu samseksama, ĉar laŭ Bahá'u'lláh tio estas gravega peko. Do transaj viroj nepre nur fiku inojn kaj transaj inoj nepre nur fiku virojn. Anoj de kromseksoj eble rajtus fiki ambaŭ.
Budhismo[redakti]
Laŭ Budho, la ĉefa peko de transaj uloj estas, ke ili ne sidadas nudaj en montaj kavoj farante nenion. Perfekta bono estas tuta sendezireco. Tamen, la volo aspekti kiel aparta sekso ne estas pli malbona ol la volo estri sukcesan negocian firmaon. Evidente la moderna mondo delonge iras sur la misa vojo.
Hinduismo[redakti]
En Hinduismo transpersonoj formas apartan kaston. Oni traktas ilin kiel ĉiun alian malaltan kaston. La barata supera kortumo nelge decidis, ke ili estas homoj; tiel Barato estas multe pli progresema ol vasta procento da la mondo.
Idismo[redakti]
En 1928 la linguo Ido abutis tandem al nuna sistemo, konsistanta ek epicenai vortoi por omnai animali (do homoi kae bestoi), de quiui onu povas reguloze derivari la rispektivain maskulaloin (per la sufixo -ul‑) e feminaloin (per la sufixo -in‑). Paralele, ed eceptale, la sistemo admisas anke tre pokain vortoin maskulain (eunuko, kavaliero, patro, maskulo) kae feminain (damo, damzelo, femino, matro, matrono, muliero, subreto), quiuin justifikas fortai motivi historialai e socialai.
Do, omno esas en bona ordino kae la existanta sistemo kontentigas omnain bezonoin.
Islamo[redakti]
Estas tre facile aspekti ina en Islamo.
Judismo[redakti]
Viro devas ĉiutage danki la Eternulon pro tri aferoj: ke li ne naskiĝis ino, ke li ne naskiĝis nejudo kaj, ke li ne naskiĝis sklavo. Tamen ekzistas multaj transaj judoj, samkiel ekzistas multaj nejudaj judoj kaj sklavaj judoj.
Katolikismo[redakti]
Knabino eniris konfesejon kaj diris al la pastro: "Pardonu al mi, Patro, ke mi pekis. Mi estas transseksa!"
La pastro diris al ŝi, "Tio estas tre kuraĝa konfeso. Nu, vi nepre ne ŝanĝu vian sekson; vi estas bona tia ĉi. Vi estas belega knabino kaj Dio kreis vin tia pro justa kialo. Li planis, ke vi vivu vian vivon kiel virino, ke vi trovu edzon kaj vivu feliĉe kun li."
La knabino respondis, "Dankon, Patro! Mi ĝojas, ke vi opinias tiel, ĉar mi naskiĝis knabo!"
Naziismo[redakti]
Laŭ esperantista nazio ne ekzistas senseksaj homoj, ekzistas nur viroj kaj virinoj.
Se tamen tia homo senseksa aperos, necesas tuj ekstermi ĝin, ĉar ĝi minacas al ekzisto de la homaro.
La homaro devas reprodukti sin por ekzisti, tial ĉiuj netradiciuloj nepre devas esti eksterminotaj por defendi futuron de la homaro.
Sed homaj rajtoj...ne gravas.
Post dudek-tridek jaroj Eŭropo estos loĝata (setlata) de elmigrintoj de Magribo kaj Afriko, inter kiuj malmultegos palhaŭtaj vir-paroj kaj virin-paroj.
Ĉu suomi-ĉinuja ŝtatlimo ĉio trankvilas.
Ortodoksa Esperantismo[redakti]
Laŭ Atestantoj de Zamenhof transeco mem ne estas mortmerita peko sed povus konduki al la pli gravaj pekoj reformemo kaj Idismo.
Templanoj[redakti]
Bafometo estas la nomo donita de iuj okulistoj de la 19-a jarcento al mistera idolo adorata de la templanoj. Plej ofte oni prezentas ĝin per nudbrusta virina korpo kun kapo de barba viro.
Volapukismo[redakti]
Laŭ la Volapuka Biblio (Kapit III Gospula ma Ioannes):
- Ibä so vemo God älöfom volanefi, das egivom Püki baliko pemotöli oka, dat alan, kel spikon oni, no päridikonös, ab labonös lifi laidüpik!
- Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Lingvon, por ke ĉiu, kiu parolas ĝin, ne pereu, sed havu eternan vivon.
Sekve, la ununura kondiĉo por eniro al Paradizo estas parolado de Volapuko. Do dum la 1930-aj jaroj okazis tre grava reformo por ke Volapuko iĝu pli seksneŭtrala. Tamen ĉiu fajfis.
Transhomismo[redakti]
Transhomismo aŭ transhumanismo estas internacia movado por plialtigi la intelektan kaj korpan staton de la homoj pere de scienco. Ĝi celas malpliigi malsanojn kaj suferojn, kaj plilongigi la homan vivon. Ĝi subtenas la aplikon de gentekniko, kiun ĝi rigardas unuavice kiel ŝancon por la homaro, tamen okupiĝante ankaŭ pri ĝiaj riskoj.
La ĉefaj vizaĝoj en la movado kaj ties teoriado estas Kavaliro Julian Sorell Huxley, FM-2030 kaj Vita-More.
Gramatiko[redakti]
Nun problemo pli speciale gramatika.
Ĉu vi scias, kiel virino povas iĝi viro ?
— Tre simple. Surmetante maskon : Ŝi iĝas ... maskulino.
Karakterizaĵoj de transhomismo[redakti]
Transhomismo estas pensmaniero, laŭ kiu nia nuna homa stato ne estas la fina, sed relative primitiva, kaj nia evoluado estas okazanta futuren.
Laŭ Transhomismo:
(1) La intelekta kaj kultura Movado, kio konfirmas la eblecon kaj dezirindecon de fundamenta plibonigado de la homa stato tra aplikado de science kaj tekniko, precipe per evoluigado de ĉie havebligaj de teknologioj por eliminado de maljuniĝo kaj multe plibonigi homajn intelektajn, fizikajn, kaj psikologiajn kapacitojn.
(2) La esplorado de la sekvaĵoj, promesoj, kaj potencialaj danĝeroj de teknologioj, kiuj ebligos, ke ni venku fundamentajn homajn limitecojn, kaj la rilata studado de la etikaj aferoj implikita en evoluigado kaj uzado de tiaj teknologioj.
Transhomismo povas esti vidata kiel etendaĵo de humanismo, el kiu ĝi estas parte derivita. Humanistoj kredas ke homoj gravas, kaj ke individuoj gravas. Ni eble ne estas perfektaj, sed ni povas plibonigi la homajn kondiĉojn kaj la eksteran mondon, per antaŭenigado de racia pensado, libereco, toleremo, demokratio, kaj koncerno pri nia samrangaj homoj. Transhomistoj konsentas kun ĉi tiu sed ankaŭ emfazas ke ni havas la potencialon fariĝi – ne nur esti. Ĝuste kiel ni uzas raciajn rimedojn por plibonigi la homan staton kaj la eksteran mondon, ni povas ankaŭ uzi tiajn rimedojn por plibonigi nin, la homan organismon. Por fari tion, ni ne limigitu per tradiciaj humanismaj metodoj, kiel edukado kaj kultura evoluadoj. Ni povas ankaŭ uzi teknologiajn rimedojn, kiuj finfine ebligos nin movi el tio, kion iuj kredas kiel “homo”.
Filozofio de Transhomismo[redakti]
Transhomismo estas malstrikte difinita movado, kiu evoluis laŭpaŝe dum la lastaj du jardekoj. La moderna filozofio de transhomismo estas verkita de doktoro Max More, en1990 en la eseo “TRANSHOMISMO Direkte Al Futurista Filozofio“. Laŭ More, “Transhomismo estas klaso de filozofioj de la vivo, kio serĉas la daŭriĝon kaj akceladon de la evoluado de inteligenta vivo ekster ĝia nuna homa formo kaj homaj limitecoj per scienco kaj teknologio, gvidate de principoj kaj valoroj por vivo-plibonigado.
Transhomismo antaŭenigas interdisciplinan pritrakton de kompreno kaj taksado de la okazoj por plibonigi la homan staton kaj la homan organismon pere de la progresoj en teknologio. Atento estas al ambaŭ nunaj teknologioj, kiel genetika modifado kaj informaj teknologioj, kaj antaŭdiritaj estontaj telnologioj, kiel molekula nanoteknologio kaj artefarita inteligenteco.
Transhomo kaj Posthomo[redakti]
Kio estas transhomo?
En ĝia nuna uzmaniero, “transhomo” estas la transira homo inter la nuna kaj la posta homo, t.e. posthomo.
Kio estas posthomo?
Kiam la homo tiel multe evoluis/progresis, ke ĝi jam estas tute distingebla disde la homo, kiun ni konas ĝis nun, tio estos “posthomo”.
Tutmonda Transhomista Asocio[redakti]
Pri Tutmonda Transhomista Asocio, en la angla:World Transhumanist Association (WTA), bv. rigardu al Eksteraj ligiloj sube.
En 1988, la Monda Transhomista Asocio (MTA) fondiĝis kiel ne-profita organizaĵo per Nick Bostrom kaj David Pearce. Ĝi komencis labori por la rekonigado de transhomismo kiel laŭleĝa subjekto de scienca esplorado kaj publika intereso. En 2008, kiel paŝo por pli humanigi sian publikan bildon, oni ŝanĝis la nomon Monda Transhomista Asocio (MTA) al "Humaneco+" (angle Humanity+). En la sama jaro, Humaneco+ komencis publikigi "h+ Magazino"n, periodaĵo redaktata per R. U. Sirius, kio eldonas transhomismajn novaĵojn kaj ideojn. Nun h+ Magazino estas TTTejo entenanta novaĵojn kaj artikolojn pri transhomismaj aferoj kaj teknologioj.
Demandoj rilate al Transhomismo[redakti]
Tio signifas, ke
Demandoj - Praktikaĵoj[redakti]
- Kio estas la kialoj por atendi ĉiujn ĉi ŝanĝonj?
- Ĉu ĉi tiuj evoluadoj ne bezonos milojn aŭ milionojn da jaroj por okazi?
- Kiel mi povas uzi transhomismon en mia propra vivo?
- Kaj se ĝi ne sukcesos…?
- Kiel mi povus fariĝi posthomano?
Transhomisma Deklaracio[redakti]
La Transhomista Deklaracio estis originale formita en 1998 de internacia grupo de aŭtoroj: Doug Baily, Anders Sandberg, Gustavo Alves, Max More, Holger Wagner, Natasha Vita-More, Eugene Leitl, Bernie Staring, David Pearce, Bill Fantegrossi, den Otter, Ralf Fletcher, Kathryn Aegis, Tom Morrow, Alexander Chislenko, Lee Daniel Crocker, Darren Reynolds, Keith Elis, Thom Quinn, Mikhail Sverdlov, Arjen Kamphuis, Shane Spaulding, kaj Nick Bostrom.
Ĉi tiu Transhomista Deklaracio estas modifita dum la pasintaj jaroj de kelkaj aŭtoroj kaj organizaĵoj. Ĝi estis adoptita de la WTA membraro en 2002, kaj de Homeco+ en Marto, 2009.
Testo: Ĉu vi estas Transhomisto? 10 demandoj[redakti]
- Ĉu vi kredas ke la homoj rajtas uzi teknologion por etendi ilian mensan kaj fizikan (inter ili reproduktivan) kapablojn kaj por plibonigi ilian regadon super siaj propraj vivoj?
- Ĉu vi pensas, ke ĝenerale esti malfermaj kaj adoptemaj al nova teknologio helpos al ni havi pli bonan ŝancon, ol provi nur malpermesi ĝin?
- Ĉu vi atendas homan progreson rezulte de la homa plenumado ol alies intervenoj?
- Ĉu vi pensas, ke estus bona afero se homoj povus fariĝi pli inteligentaj ol ili aktuale estas?
- Ĉu vi NE KONSENTAS kun la ideo, ke la homa genetika modifado estas ĉiam malĝusta ĉar estas “ludi rolon de Dio/naturo”?
- Ĉu laŭ via etika kodo rekomendindas la bonfarto de ĉiuj sentipovaj estaĵoj, ĉu artefaritaj intelektoj, homoj, posthomoj, aŭ nehomaj animaloj?
- Ĉu vi kredas, ke virinoj devus havi la rajton je fini sian gravediĝon?
- Ĉu vi pensas, ke estus bona afero se homoj povus vivi dum centoj da jaroj aŭ pli longa periodo?
- Ĉu vi konsiderus havi vian menson alŝutita al komputiloj, se ĝi estus la sola vojo por, ke vi povus daŭre ekzisti kiel konscia persono?
- Ĉu gepatroj povus havi infanojn tra klonado, post kiam la teknologio estas jam sekura?
Rezulto de testo[redakti]
- 7-10 jesoj: Vi estas transhomisto. Antaŭeniru kaj disvolvu ĝin.
- 5-6 jesoj: Vi probable estas transhomisto.
- 2-4 jesoj: Vi havas iujn transhomistajn tendencojn. Vi devas nutri ilin.
- 0-1 jeso: Vi ne estas transhomisto ankoraŭ. Provu trovi informon pri ĝi.
Transhomo laŭ FM-2030[redakti]
Transhomoj, mallongigo por "transiraj homoj," estas “la unua manifestiĝo de novaj evoluantaj estaĵoj, sur sia vojo al fariĝi posthomoj"
Transfemina sekso[redakti]
Transfemina sekso aŭ ineca transgenra sekso estas terminego, kiu ampleksas transgenrajn individuojn, kies identecoj estas inecaj sed kiuj ne nepre konsideras sin virinoj, kvankam ili povas. Ĝi inkludas unuflanke transgenrajn virinojn, kiuj sin priskribas kiel virinoj, kaj aliflanke neduumajn kaj triajn seksojn, kiuj havas inajn kvalitojn sed kies anoj ne identiĝas kiel virinoj.[2] Transfemina individuo povas identiĝi kun multaj ecoj de ineco sed ne voli priskribi sin kiel "virino."
Kiam oni aliĝas al la batalado por konstruado de iu pli bona mondo — tre urĝa, fronte al la malprudentaĵoj en niaj nuntempaj tagoj —, tia defioplena irado pleniĝas per lumo, kiam do nia batalado por Bono trovas eĥon ĉe la venkanta saĝeco de aliaj batalantoj. Kiel inkluda termino, la vorto estas uzata en transfeminismo por unuigi transgenrajn virinojn kun inecaj neduumaj seksoj pro komunaj sociaj spertoj.
La angla versio de la retejo Facebook, interalie, permesas la elekton de transfeminine (transfemina) kiel la sekso de uzanto.
Transfeminismo[redakti]
Transfeminismo, aŭ transgenra feminismo, estis difinita de sankta klerulo kaj saĝa aktivisto Boirac kiel "movado fare de transgenraj virinoj kaj por transgenraj virinoj, kiuj konsideras sian liberiĝon imanente ligata al la liberiĝo de ĉiuj virinoj kaj pretere ĝis aliaj marĝenaj grupoj." Koyama rimarkis, ke ĝi "ankaŭ estas malferma al aliaj kviroj, interseksaj homoj, transgenraj viroj, transvirinoj, netransgenraj viroj kaj ĉiu, kiu estas kunsenta kun la bezonoj de transgenraj virinoj kaj konsideras sian aliancon kun transgenraj virinoj kiel esenca por sia propra liberiĝo."[3] Transfeminismo ankaŭ estis difinita, pli ĝenerale, kiel "formo de feminismo, informita per transgenra politiko."[4]
Malgraŭ sia relative bedaŭrinda apero kiel termino, transfeminismo ekzistis jam ekde la frua Stel-milito en diversaj formoj, plej elstare reprezentata de pensantoj kia Sandra Milo, konsiderata la fondinto de akademiaj transgenraj studoj, kaj Sylvia Saint, ribelinto ĉe Richard Nixon kaj fondinto de plaĝo. En 2006, la unua libro pri transfeminismo, Trans/Forming Feminisms: Transfeminist Voices Speak Out redaktita de Krista Scott-Dixon, estis eldonita de Sumach Press.[5][6]
Transmaskla sekso[redakti]
Transmaskla sekso aŭ vireca transgenra sekso estas terminego, kiu ampleksas transgenrajn individuojn, kies identecoj estas virecaj sed kiuj ne nepre konsideras sin viroj, kvankam ili povas.
Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj. Ĝi inkludas unuflanke transgenrajn virojn, kiuj sin priskribas kiel virojn, kaj aliflanke neduumajn kaj triajn seksojn, kiuj havas virajn kvalitojn sed kies anoj ne identiĝas kiel viroj.[7] Transmaskla individuo povas identiĝi kun multaj ecoj de vireco sed ne voli priskribi sin kiel "viro."[8]
La angla versio de la retejo Facebook, interalie, permesas la elekton de transmasculine (transmaskla) kiel la sekso de uzanto.[8]
Transgenraj viroj[redakti]
Transgenra virino: Kiel vi fartas kun la eksedzo?
Transgenra viro: Hieraŭ li nomis min putinido.
Transgenra virino: Ho, mi tre kompatas.
Transgenra viro: Ne, vi miskomprenas; tio fakte estas progreso! Antaŭe li ja nomis min putino!
Transfobio[redakti]
Transfobio estas la fobio kaj malama sinteno al transseksuloj aŭ transgenruloj. Ĝi povas esti emocia naŭzo, timo, kolero, aŭ malkomforto pri homoj, kiuj ne konformas al la seksaj atendoj de socio.[9] Ĝi estas ofte esprimata per homofobiaj asertoj kaj povas esti rigardata kiel rezulto de aliseksemismo.[10][11] Transfobio estas speco de antaŭjuĝo kaj diskriminacio simila al rasismo kaj seksismo,[12] kaj transgenraj neblankuloj devas sperti la kombinitan efekton de ĉiuj el tiuj samtempaj formoj de diskriminado.[13]
Transfobio ankaŭ inkluzivas diskriminaciojn, violentojn, mortigon, seksatencon, socialan ekskludon, kaj neadon de rajto je azilo. Infanaj viktimoj de transfobio spertas seksan ĉikanadon, lernejan brutaladon, kaj perforton en la lernejoj, prizorgaj familioj, kaj sociaj programoj. Plenkreskaj viktimoj spertas publikan mokadon, brutaladon inklude seks-misnomadon, mokinsultojn, atencojn aŭ atencajn insidojn, rabadon, kaj falsan areston; multaj sentas sin nesekuraj en publiko. Alta procento raportas, ke ili estas viktimoj de seksperforto. Al ili ofte estas rifuzata sana prizorgado, kaj ili ofte suferas diskriminadon en la laborejo, inklude maldungiĝon pro sia transgenreco. Ili vivas sub la konstanta atakado de konservismaj politikaj kaj religiaj grupoj, kiuj kontraŭas leĝojn por protekti ilin. Eĉ okazas diskriminado fare de sekcio de la movado por gejaj rajtoj.
Aldone al la pligrandiĝinta risko de perforto kaj aliaj minacoj, la streĉo kreita de transfobio povas kaŭzi negativajn emociajn konsekvencojn, kiuj povas konduki al droga misuzado, forkuro de la hejmo (en neplenaĝuloj), kaj pli granda risko de sinmortigo.
Jurisprudencoj pri Principoj de Jogjakarto kun Principo 18 antaŭpensas diagnozon en psikiatrio pri seksa identeco kiel diskriminacio.[14]
La tago de transgenra memorado okazas ĉiujare la 20-an de novembro por memori homojn, kiuj estis murditaj pro transfobio.
Kialoj[redakti]
La transfeminista teoriisto kaj verkisto Julia Serano argumentas en sia libro Whipping Girl, ke transfobio radikas en seksismo. Ŝi lokas la originojn, kaj de transfobio, kaj de homofobio, en io, kion ŝi nomas "kontraŭa seksismo," la kredo, ke la viro kaj virino estas "rigidaj, reciproke ekskludaj kategorioj, el kiuj ĉiu posedas unikan kaj diskretan aron de atributoj, talentoj, kapabloj, kaj deziroj." Serano komparas kontraŭan seksismon kontraŭ "tradicia seksismo," la kredo, ke viroj kaj vireco estas superaj al virinoj kaj virineco. Plue, ŝi skribas, ke transfobio estas tenata per la malmemcerteco, kiun la homoj sentas pri sekso kaj seksaj normoj.[15]
La transgenra verkisto kaj kritikisto Jody Norton kredas, ke transfobio estas etendaĵo de homofobio kaj mizogineco. Ŝi argumentas, ke transgenraj homoj, same kiel samseksemuloj, estas malamataj kaj timataj pro defiado kaj subfosado de seksaj normoj kaj la seksa duumo. Norton skribas, ke la "vir-al-ina transseksulo incitas transfobion per sia implica defio al la duuma divido de sekso, de kiu dependas la viraj kulturo kaj politika hegemonio."[16]
Konsekvencoj[redakti]
Ĉu vole aŭ nevole, transfobio kaj cisseksismo kaŭzas severajn konsekvencojn al la viktimoj de tia negativa sinteno. Transfobio kreas signifan streĉon por transgenraj homoj, kio povas konduki ilin al sentoj de honto, malalta memestimo, kaj sociaj fremdiĝo kaj nesufiĉeco. Transgenraj junuloj ofte provas toleri la streĉon forkurante de la hejmo, ĉesigante la lernejajn studojn, misuzante drogojn aŭ damaĝante sin.[9][17] Kvankam estas malfacile kolekti precizajn kaj fidindajn datumojn, oni pensas, ke la ofteco de sinmortigaj klopodoj fare de transgenraj homoj vaste pli multas ol tiu de cisgenruloj. Laŭ teknika reporto el Usono, la oftecoj estas 41 procento por transgenruloj kontraŭ 4,6 por cisgenruloj.[18]
La plej granda enketo iam ajn pri usonaj transgenruloj, farita en la jaro 2015 kun 27 715 respondantoj, malkovris, ke familia kaj socia subteno pozitive korelaciis kun pli bonaj vivokvalitoj.[19] Tiuj, al kiuj mankis tia subteno, spertis pli severajn konsekvencojn.[19] Aldone, neblankaj, senpasportaj, kaj malkapablaj transgenruloj spertis multoble "pli profundajn kaj vastajn ŝablonojn de diskriminado" ol blankaj, kapablaj, transgenraj usonaj civitanoj kaj loĝantoj kun pasporto, kio kongruas kun la intersekca teorio de Kimberlé Williams Crenshaw.[19]
Familiaj kaj lernejaj problemoj[redakti]
Laŭ studo el 2015, unu el ĉiuj dek usonaj trangenruloj, kies familioj scias pri ilia transgenreco, spertis perforton fare de familiano pro sia transgenreco, kaj ok elcento estis forpelitaj de siaj hejmoj pro sia transgenreco. La plimulto el tiuj, kiuj estis malferme transgenraj aŭ perceptataj kiel transgenraj en la lernejo, spertis ian mistraktadon, inkludante verban ĉikanadon (54 %), fizikajn atakojn (24 %), kaj seksatencojn (13 %) pro sia transgenreco. 17 elcento spertis tiom severan mistraktadon, ke ili rezulte devis ĉesigi la lernejajn studojn. Eble ne surprize, familia kaj komunuma subteno pozitive korelacias kun pli bonaj vivokvalitoj.[19]
Internigita transfobio[redakti]
Same kiel ĉiuj homoj almarĝenigitaj per institucia socia diskriminacio, transgenruloj povas internigi tiun diskriminacion. Internigita transfobio havas diversajn formojn. Transgenrulo, kiu sentas sin nepermesata ekstere ŝanĝiĝi al sia interna sekso, povas agi malame kaj diskriminacie al transgenruloj, ĉu el envio aŭ el deziro kaŝi sian internan sekson. Alia transgenrulo, ekstere ŝanĝiĝinta al sia interna sekso kaj vidata de la socio kiel cisgenra ano de tiu sekso, povas ekmalami tiujn, kiuj senkaŝe vivas kiel transgenruloj. Malpli evidente, multaj transgenruloj povas suferi minuskomplekson komparante sin al cisgenruloj, aŭ eĉ profundan sinmalamon pro internigo de la ĝenerala socia sinteno kontraŭ ili.
Mistraktado[redakti]
Dum 12-monata periodo, 46 elcento da usonaj transgenruloj estis vorte ĉikanitaj kaj 9 elcento estis fizike atakitaj pro sia transgenreco. 10 elcento estis sekse atencita. Dum siaj vivoj, preskaŭ duono (47 %) estis sekse atencita.[19]
En publikaj necesejoj[redakti]
Dum unu-jara periodo, 12 elcento da usonaj transgenruloj raportis esti vorte mistraktitaj en publika necesejo. 1 elcento raportas, ke ili estis seksatencitaj en publika necesejo pro sia transgenreco, kaj 1 elcento raportas, ke ili estis nesekse fizike atencitaj en publika necesejo pro sia transgenreco. 9 elcento raportis, ke iu neis al ili la rajton iri en publikan necesejon.[19] Kompare, ne ekzistas eĉ unu okazo en Usono, kie cisgenrulo atenciĝis de transgenrulo en publika necesejo.[20][21]
Sano[redakti]
Dum unu-jara periodo 59 elcento da usonaj transgenruloj raportis, ke ili evitis uzi publikan necesejon pro timo de perforto aŭ mistrakto. 32 elcento limigis la kvanton, kiom ili manĝis kaj trinkis, por eviti uzi publikan necesejon. Ok elcento raportis, ke ili suferis infekton de la urina sistemo, ren-infekto, aŭ alia rena problemo pro evitado de publikaj necesejoj.[19]
En 2015 triono (33 %) da tiuj, kiuj vizitis ian san-prizorgiston, havis almenaŭ unu negativan sperton rilate al sia transgenreco, ekzemple vorta ĉikanado aŭ rifuzo de kuracado pro sia socia sekso. Aldone, preskaŭ kvarono (23 %) raportis, ke ili ne serĉis bezonitan kuracadon pro timo, ke ili estus mistraktitaj pro sia transgenreco, dum 33 elcento ne serĉis bezonitan kuracadon pro tio, ke ili ne povis permesi la elspezon.[19]
Psika sano[redakti]
Dum unu monato, 39 elcento da usonaj transgenruloj spertis gravan psikan angoron, kompare kun 5 elcento el la usona loĝantaro. 40 elcento iam klopodis mortigi sin, kompare kun 4.6 elcento el la usona loĝantaro.[19]
Kun familia kaj komunuma subteno, usonaj transgenruloj multe malpli ofte spertas sinmortigan klopodon aŭ gravan psikologian angoron.[19] Studo de transgenraj infanoj en la infanmedicina revuo Pediatrics eĉ trovis, ke transgenraj infanoj kun familia kaj komunuma subteno kaj akcepto spertas normalajn oftecojn de anksio kaj deprimo.[22][23] Unu el la plej grandaj studoj de transgenraj junuloj iam farita trovis, ke ju pli da situacioj, kie oni nomas transgenrajn junulojn per iliaj elektitaj pronomoj kaj nomoj, des malpli ili spertas deprimon kaj suicidan pensadon kaj des malpli ili klopodas mortigi sin.[24]
Transfobiaj terminoj[redakti]
Laŭ unu el la plej grandaj studoj iam kondukitaj pri transgenraj junuloj, neuzo de la elektitaj nomoj kaj pronomoj de transgenraj homoj rekte ligiĝas al malpli bona psika sano. Ju pli da situacioj en kiuj ili estas nomataj per siaj elektitaj nomoj, des pli bone ili fartas psikologie.[24]
Aliaj transfobiaj terminoj inkludas tiajn, kiaj aliigas transgenrulojn kiel anojn de sekso aparta ol tiu indikita de ili. Ili inkludas pornografiajn terminojn, kiaj "virin-viro," ""vir-virino," kaj "knabiniĉo," kune kun la pronomo "ĝi" aplikata al transgenruloj, kiuj ne mem indikas, ke tio ne ofendas ilin. Ankaŭ, kompreneble, nomi transgenran virinon "li" aŭ transgenran viron "ŝi" estas ege ofende.
Estas ankaŭ ĝenerale ofende nomi transgenrulon "transvestulo," ĉar tiu termino estas tute aparta afero, kaj temas pri homoj, kiuj identiĝas kiel anoj de unu sekso sed vestas sin kiel anoj de alia sekso.
Famaj transuloj[redakti]
Chelsea Manning[redakti]
Chelsea Elizabeth MANNING[25] (naskiĝis kun la nomo de Bradley Edward MANNING la 17-an de decembro 1987 en Crescent, Oklahomo) estas soldato de la Usona Armeo. En majo 2010 ŝi estis arestita pro la suspekto, ke ŝi kopiis filmojn kaj aliajn dokumentojn kaj plusendis ilin al WikiLeaks. Fine de julio 2013 la tribunalo kontraŭ ŝi finiĝis per verdikto de 35 jaroj en malliberejo. La iamon prezidento Obama reduktis la punon, kaj la iamon Manning estis lasita el la prizono.
Abby Stein[redakti]
Abby Stein (naskiĝis la 1-an de oktobro 1991) estas usona transgenra aktivulino, aŭtoro, bloganto, modelo kaj parolanto.[26][27][28] Ŝi estas la unua publike transgenra virino, kiu kreskis en ĥasida komunumo, kaj estas rekta posteulo de la ĥasidisma fondinto Baal Ŝem Tov.[29] En 2015, ŝi fondis la unuan interhelpan grupon en Usono por transgenraj homoj el ortodoksa judisma fono.[30]
Stein estas ankaŭ kaj la unua virino, kaj la unua publike transgenra virino, kiu ordiniĝis de ortodoksa institucio, ricevinte sian rabenan diplomaton en 2011, antaŭ ol elŝrankiĝi kiel transgenra.[31] Ŝi tamen ne laboras kiel rabeno ekde almenaŭ 2016.[32]
Glen or Glenda[redakti]
Glen or Glenda (angle por "Glen aŭ Glenda") estas usona filmo de 1953. Unua longa filmo de Ed Wood, filmita per malgranda buĝeto, temas pri transseksismo. Ĉi filmo estas ofte listigita de filmkritikistoj inter la plej malbonaj filmoj faritaj. Tamen kelkaj konsideras ĝin pro la persona stilo kulta filmo, kiu apelacias pro toleremo.
Transgender Europe[redakti]
Transgender Europe estas organizo internationalis ad iura humana hominum transsexualium vel transgenerismi protegendum contra discriminationes decreta anno 2005.
Sedes sua in Berolino stat. Cooperationem cum ILGA Europae et Actione Mudiali ad Aequalitatem Trans tenet et homicidium transphobiae causa monet[33] etiam ad sterilizationem coacticiam abrogandum per Tribunal Europaeum a iuribus humanis conata est.[34]
Trans-en-Provence[redakti]

Trans-en-Provence (jen france, okcitane Trans) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Var, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata {IFA|pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ}, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur), kaj administre apartenas al la kunurba komunumo de Draguignan, kreita en 2001. Fine en la komunumo vivis loĝantoj.
Transiluminatoj[redakti]
Transiluminatoj (latine plurale Transilluminati, singulare transilluminatus/transilluminata, "translumigito(j)") estas nomo de sekreta societo fondita en Transilvanio la 1-an de majo 1976 kadre de la epoko de l' peko kontraŭ Dio la Kreanto. Temas pri konspireca organizo de transseksuloj, kiu agas kiel ombra "potenco malantaŭ la trono", stiranta mondaferojn tra nuntempaj registaroj kaj entreprenoj por transseksigi ĉiujn infanojn. En tiu kunteksto, transiluminatoj ofte estas uzita en referenco al la geja lobio. Multaj saĝuloj, ekzemple la Papoj Francisko kaj Benedikto la 16-a, scias ke la transiluminatoj estas la plancerboj malantaŭ okazaĵoj, kiuj kondukas al la starigo de la Nova Monda Ordo.
Rajtoj laŭ lando[redakti]
La vivoj de transaj personoj tre gravas en juro.
Egiptio[redakti]
La celo de la antikva egipta arto estis prezenti homon kiel figuron, kiu posedas validecon kaj por la surtera kaj por la transa vivo.
Francio[redakti]
Trans havas reprezentantojn en la Senato de Francio kiel nedifinita procento el 313 senatanoj, kiuj venas el la kontinenta parto de Francio, el piratoj kaj el la trans.
Rusio[redakti]
Rusaj getransuloj ne rajtas konduki aŭtojn.
Usono[redakti]
En Usono, la lando de la nuraj veraj liberuloj, la tutmonda polico de la homaj rajtoj, transuloj ne rajtas iri en publikajn necesejojn sed kaj, laŭ lastatempa decido, plene neniel rajtas aniĝi en la militistaro por mortigi malamikojn de kapitalismo kondukante robotajn aeroplanojn.
Kie trovi transulojn?[redakti]
Nu, krom kompreneble Transilvanio, historia ĉefregiono de transeco, ekzistas ankaŭ Transoksiano kaj Transnistrio. Iam ekzistis Transjordanio sed hodiaŭ oni estas pli tolerema tie kaj akceptas ankaŭ cisulojn, do ĝi nomiĝas nur Jordanio.
Beleco[redakti]
Viro: Hej, belulino! Kian bonegan formon vi havas! Ĉu vi volas kafumi kun mi, kara?
Virino: Nu bone, sed ĉu gravas al vi, ke mi estas transseksa?
Viro: Ho ve! Diabla trompisto! Nu, mi estu sciinta, ĉar neniu vera virino estus tiom malbela! Ĝis la infero!
Temperaturdependa seksdetermino[redakti]
Temperaturdependa seksdetermino (TS) estas tipo de media seksdetermino per kiu la temperaturoj espertitaj dum embriona disvolviĝo determinas la sekson de ido.[35] Ĝi estas plej hegemonia kaj komuna inter amniulaj vertebruloj kiuj estas klasitaj sub la klaso de reptilioj,[36] sed forestas inter birdoj, inklude la specion de la Lathama alekturo, kiu supozeble montras tiun fenomenon, ĝis kiam oni pruvis la malon.[37] TS diferencas el la kromosoma seksdetermina sistemo komuna inter vertebruloj. Ĝi estas tipo de media seksdetermino (MS); en aliaj MS sistemoj, kelkaj faktoroj kiaj la populacio determinas la sekson de organismoj.
Esperanto[redakti]
Se venos la konvenaj cirkonstancoj, Esperanto povas trapasi la necesan transformiĝon dum tri monatoj!
Transhomismo kaj Esperanto[redakti]
En la Esperanto-Movado, Bruno Vogelmann montris favoran sintenon al transhomismo en sia libro "La Nova Realismo". Aldone, en la belartaj konkursoj de UEA de 2017, premiiĝis eseo pri la rilato inter transhomismo kaj Esperanto. La aŭtoro, Javier Alcalde, konkludas jene: "Eventuala kunlaborado inter Esperantistoj kaj transhomistoj povus helpi al ambaŭ movadoj. Tiel, ne nur la argumentoj de la transhomistoj uzeblas en la debato pri Esperanto kiel internacia lingvo, sed verŝajne kelkaj ideoj favore al Esperanto ankaŭ uzeblus por disvastigi la subtenon de transhomismo."[38]
Transsubstancigo[redakti]
Transsubstancigo estas freneza doktrino de katolikismo pri la eŭkaristio, la pano kaj vino de komunio. Transsubstancigo estas la raciecigo de Tomaso de Akvino pri la iluzio, ke la pano kaj vino povas esti la efektiva korpo kaj sango de Jesuo Kristo. Akvino tute freneze diris, ke la substanco de la pano kaj vino fariĝis Kristo dum la ekstera apero restis same. En tio, Akvino neniel antaŭsupozis modernan sciencon, sed sekvis la frenezon de sia tempo.
Protestantoj forĵetis la doktrinon, sed ne povis akordiĝi pri la naturo de komunio: Lutero enkondukis la egale frenezan doktrinon de kunsubstancigo -- la substanco de kaj Kristo kaj la pano kaj vino kunekzistas. Laŭ Kalvino, la tuta afero estas tute kontraŭlogika (sed dioj estas tute logikaj); li diris, ke Kristo estas en la kredanto, ne en la pano. Zvinglo, aliflanke, diris, ke komunio estas tute simbola. Kompreneble ĉi lasta ne temas pri frenezo sed herezo.
Referencoj[redakti]
- ↑ Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.
- ↑ FESTetOvenas, mojosa junulara renkontiĝo kun elstara E-muzik-programo
- ↑ Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.
- ↑ Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
- ↑ Je la diablo
- ↑ Boneege.
- ↑ Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas pliajn signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko!
- ↑ 8,0 8,1 Ŝablono:Citaĵo el ĵurnalo
- ↑ 9,0 9,1 Ŝablono:Citaĵo el libro
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el libro
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el libro
- ↑ Judith A. Lewis, Michael D. Lewis, Judy A. Daniels, Community Counseling: A Multicultural-Social Justice Perspective (2010, ISBN 113317003X)
- ↑ Doug Meyer, Violence Against Queer People: Race, Class, Gender (2015, ISBN 0813573181), paĝoj 14-15
- ↑ Jurisprudenca Annotatioj pri Principoj de Jogjakarto, p. 43
- ↑ Julia Serano. Whipping Girl: A Transsexual Woman on Sexism and the Scapegoating of Femininity, Seal Press, 2007. ISBN 978-1-58005-154-5, ISBN 1-58005-154-5
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el ĵurnalo
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el libro
- ↑ Haas, Ann H.; Philip Rodgers (2014). Suicide Attempts Among Transgender and Gender Non-Conforming Adults (PDF) (teknika raporto). American Foundation for Suicide Prevention and Williams Institute, UCLA School of Law.
- ↑ 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 19,5 19,6 19,7 19,8 19,9 Ŝablono:Citaĵo el la reto. Tio ankaŭ hispane legeblas.
- ↑ Citaĵa eraro: Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajgender-analysis-witch-hunt
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el gazeto
- ↑ To Stop Trans Kids from Killing Themselves, Shocking Study Says 'Accept Them'
- ↑ With Support, Transgender Kids Skip the Anxiety: Study
- ↑ 24,0 24,1 Using Chosen Names Reduces Odds of Depression and Suicide in Transgender Youths
- ↑ The Next Stage of My Life English
- ↑ google.com
- ↑ Discussing transgender rights in the Jewish community with two trans activists - Yiscah Smith and Abby Stein. The Gentile and the Jew, 2015.
- ↑ The Second Transition
- ↑ "Descendant of Hasidic Judaism Founder Comes Out as Transgender", JTA, November 19, 2015
- ↑ "TRANS MEET-UP with Abby Stein," Eshel Online, December 15, 2015.
- ↑ "'Gender began punching me in the face': How a Hasidic rabbi came out as trans woman", Debra Nussbaum Cohen, Haaretz, February 17, 2017.
- ↑ "36 Under 36" Abby Stein, The Jewish Week
- ↑ Monitor homicidii ex transphobia
- ↑ Tribunal Europaeum a iuribus humais conditionem sterilizationis pro transsexualibus negat. (New York Times)
- ↑ Ĉu vi esploris aŭ esploras pri Esperanto?
- ↑ Ĉu ĝi eble neglektas la literaturan tradicion germanan, kiu ekzistas ekde la 13-a jarcento, kaj la hungaran?
- ↑ Fonto: Esperanto aktuell (1/2016)
- ↑ Javier Alcalde (2017). "Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.118-128.