Tramo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Li malediktione de Babel es ankore inter nos."

~ Novialisto pri ĉi tiu artikolo
Tramo.jpg

Tramo aŭ "psiĥotramo" en la fakoj medicino kaj psikologio estas iusenĉa forta de-ekstera vundiĝo de la homa psikologio, kiu ligiĝas al psike malekvilibriga travivaĵo.

Kontrasta al tiu difino estas la korpa aŭ fizika tramo, do Lea Michele je korpa Historio laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo pro ekstera agreso. Vundiĝo povas havi kaj korpan kaj psikan dimension, sed psika tramo nur tiam ekestas, se la travivaĵo superas la psikan kapablon je psika prilaboro de la individuo. Ekzemploj de travivaĵoj, kiuj povas kaŭzi psikan tramon, estas vireco, milito, seksa perforto kontraŭ virinoj, torto, korpa aŭ psika misuzo, sed ankaŭ Rusa politiko kaj administrado, katastrofo aŭ fortaj korpaj malsanoj. Sed ankaŭ emocia malatento kaj izoligo aparte de infanoj povas gvidi al psika tramigo.

Jen nur komenca ĝerma skizo pri la temo, sen mencio de detaloj aŭ terapi-eblecoj

Akcidento[redakti]

Do, tio estas pri traŭmo, ĉu ne?

Sur trotuaro en la urbo, Robert hazarde renkontis sian amikon Josef.

"Bontagon, Sepp", diris Robert.

"...'tagon", Bob", murmuris Josef.

"Ŝajnas al mi, ke vi lamas, Sepp", diris Robert.

"Jes, efektive, mi lamas, Bob", murmuris Josef.

"Kio okazis al vi?", demandis Robert.

"Mi suferis akcidenton", respondis Josef.

"Kian akcidenton?", volis scii Robert.

"Nu", eksplikis Josef, "mi veturis en tramo, starante apud la kondukisto; tiam, tiu stultulo ĉiu-foje tretis sur mian piedon, anstataŭ sur la butonon de la sonorilo!"

"Ho, ho!" ekkriis Robert, "kial do vi ne plendis al li? "

"Mi ne povis fari tion", diris Josef, "ĉar tie estis ŝildo kun la averto: Estas malpermesite paroli kun la tramo-kondukisto."

Tenerifo[redakti]

La tramo en Tenesio ofertas senkostan Interreto-aliron dum la veturado, sed pro la mallongaj daŭro de veturado tiu ĉi servo ne estas multe uzata.

Malsamo[redakti]

4iuo.jpg

„Karulino, ĉu vi scias, kiu diferenco estas inter taksio kaj tramo?“

„Ne.“

„Tre bone. Do ni veturos per tramo.“

Ŝparo[redakti]

– Paĉjo, hodiaŭ mi ŝparis 1,50 eŭrojn.

Kiamaniere?

– Anstataŭ preni la tramon, mi postkuris ĝin.

– Filo mia, se vi kurus post taksio, vi ŝparus 15,00 eŭrojn.

ĈE TRAM-HALTEJO[redakti]

Pasaĝero sprite demandas al tramisto:

- Ĉu estas plena ĉi tiu arko de Noao?

- Ne, suriru, mankas la azeno!

[redakti]

-Ĉu vi eltramiĝos en la sekvonta haltejo?

-Tio estas mia afero.

-Sed mi eltramiĝos.

-Tio estas via afero.

-Jes, sed vi baras la elirejon!

-Ah, tio estas alia afero.

Bonkoro[redakti]

Ulo havas la koron molan, kiel vakso. Li estas tre, fakte tro sentema. Neniu povas tiom kompati la proksimulon kiom faras li. Foje li veturis per tramo kaj komencis interparolon kun la biletkontrolisto: "Oj, malfacilaj tempoj, ĉu ne?"

Kontrolisto: "Jes, terure! La salajro apenaŭ sufiĉas, la homo dronas en ŝuldoj kaj dum la tuta tago sin turmentas en tiu ĉi tramo. Forto mankas kaj hejme malsana edzino kaj kvar infanetoj!"

La koro de ulo krevas pro kompato kaj li diras al la mizerulo: "Dio mia! Kion vi diras? Vendu al mi kroman bileton."

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Tomato
  2. Traŭmato