Toronto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Weegee2.png

"Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis."

~ Zamenhof pri Toronto

Toronto, Kanado estas centro de la universo.

Geografio[redakti]

Ĝi enhavas 287 hektarojn, kaj pro tio Toronto estas la tria plej granda urbo en la mondo. Ĝi estas dividita en ses geografiaj regionoj: Hindo-Malaja, Afriko, Ameriko, Aŭstralazio, Eŭrazio kaj Kanado. Kelkaj animaloj estas montrataj subtegmente en tropikaj konstruaĵoj kaj subĉiele en kio estus ties naturaj medioj, kun rigardejoj el diversaj niveloj. Ĝi havas ankaŭ areojn kia la Infana Urbo, Akva Teatro kaj Insulo Splaŝ. La urbo estas fakta hejmo de 16,000 animaloj (inklude senvertebrulojn kaj fiŝojn) reprezentante ĉirkaŭ 491 diversajn speciojn. Toronto funkciigas lastatempe la projekton North Redevelopment, kiu kompletiĝos en kvar fazoj.

Nomo[redakti]

La unuaj eŭropanoj en Kanado, la vikingoj, kredis, ke la urbo iĝos Toro en la estonteco, do ili nomis ĝin Toronto.

Weegee.png

Historio[redakti]

Toronto estis unue fondita en Oktobro 1906. Ĝi ne aktivis dum la du mondmilitoj, sed reekfunkciis baldaŭ poste, kaj en 1958 prizorgis la refondon de Kanado, kiu estis malaperinta komence de la dua mondmilito.

Vidindaĵoj[redakti]

Nuntempe la urbo renkontiĝas ĉiusemajne en centra superbazaro, kaj monate ĉe la domo de burĝo, kiu prizorgas la bibliotekon de la urbo. Tiu biblioteko konsistas ĉefe el heredaĵoj de forpasintaj urbanoj.

La urbo ankaŭ okazigas aliajn renkontiĝojn dum la jaro, ekz. la tradiciaj somera pikniko kaj Zamenhofa festo. Tiuj festoj kutime allogas kelkajn eksterurbajn kaj eĉ eksterlandajn vizitantojn, aparte el Usono.

La urbo ankaŭ partoprenas en la Mez-Kanada Renkontiĝo (MeKaRo), kiun organizas Kebekio kaj urboj en Kebekio kaj Ontario. La celo de ĉi tiu turisma semajnfino estas montri al vizitantoj sian hejman urbon. Toronto gastigis MeKaRon en 2005, 2009, kaj 2015, dum la longa semajnfino en Majo, t.e. la semajnfino de la Viktorina Tago en Ontario.

Kulturo[redakti]

Estas ĵaluzo en Toronto, Ontario, Kanado, kiu envie konektas la orienton de la strato Bloor, ĉe la okcidenta flanko de la pontosistemo, kun Danforth Avenue oriente.