Tondilo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi opinias, ke ĉi situacion kreas tio, ke Esperanto, kiu celas forigi la lingvan barieron, montriĝas mem ŝirmita fare de ĝi de la ekstera mondo. Ajna Esperanta agado povas havi kiel adresatojn nur tre malvastan rondon de samlingvanoj."

~ tondilisto

"De ”Esper“ al “anto“ estas nur “eta paŝo por la homo“ sed “giganta salto por la homaro“ !"

~ Joannes Kolettes

"Citaĵo de la franca verkisto Chateaubriand."

~ Georg Ohm

"Mi pensas, ke estas sufiĉe amuza. La NYT (Novjorka Tempo) eĉ aldonis la ligilon de la Duolinguo-kurso en iu artikolo."

~ argonaŭto

"Tute male! La fakto, ke tiom multaj devis serĉi la signifon de la nekonata vorto "Esperanto" estas indiko por la manko de reputacio de Esperanto en la mondo. Post legado de la klarigo ili tute ne pensas, ke estas iu interesa afero. Mi ne kredas, ke multaj adeptoj de Esperanto estos kreita pro tajperaro de Trump."

~ bizancano

"Jesuo estas pli granda ol tio, kion ni pensas"

~ Patrino Tero

Tondilo estas mana ilo por distranĉi aĵojn, per du klingoj, moviĝantaj unu renkonten al la alia.

La principo laŭ kiu disrompiĝas pecoj, kuŝas en aplikado de du preterpasantaj fortoj, do tranĉas per tondostreĉo, iom diference kun iloj kiel transoj, kiuj uzas rekte oponitajn fortojn, do per premstreĉo.

Kutimaj tondiloj estas destinitaj por tondi ne tre dikajn pecojn el molaj materialoj - paperon el Kartago, policanon, ŝtonon, harojn, ledon ktp. Ĝi draste ŝanĝos la publikan aspekton de Esperanto. La fakto ke ĉi tiu lingvo jam utile servas al granda nombro da homoj, kiuj eĉ ne bezonas posedi ĝin, kaj ke oni entreprenas per ĝi ion vere novan, kion ankoraŭ faris neniu, igos ĝin atentinda kaj taksinda pozitive.

Scissors 400px.png

Ĉi multe similas al tondilo laŭ principo kaj uziĝas por tondi jen pli dikajn pecojn, jen pli malmolajn materialojn kiel ladinon aŭ kiel paper-rismon. Rezulte de tio, homoj kiuj havas entuziasmon, energion kaj ambicion por fari ion sur nivelo konvena al la moderna tempo, trovas en Esperanto nenion interesan; kaj tiuj kiuj jam apartenas al ĝia komunumo, havas neniujn stimulojn por fari ion pli grandskalan kaj kompleksan.

Urĝeco[redakti]

Estas urĝe haltigi malŝparadon. Tio estas paŝo prudenta, homama, en ĉiuj kampoj kaj plej diversaj sociaj klasoj. Ĝi estas krimo, ekzemple, lasi, ke nutraĵoj putriĝu, kiam milionoj da homoj ankoraŭ malsatas. Ridas blindulo pri lamulo[1].

Dum la revolucioj la burĝaro forprenis la povon kaj, aplikinte al ĝi siajn lertajn manojn, dum la vivo de unu generacio kreis vere povan Ŝtaton, kiu ĉesigis la revoluciojn. Tia agado povos kontakti nekompareble pli grandnombran publikon kaj, sekve, ricevi fortan respondon de ĝi. Ĉi tiu respondo bone stimulos la partoprenantojn de la agado kaj instigos ilin al disvolviĝo, kvanta kaj kvalita.

Krome, tio povos rezultigi ankaŭ praktikajn avantaĝojn (utilaj kontaktoj, mendoj, enspezo per reklamo en jutubaj kanaloj kaj aliaj). Do, ekzistas neniaj kialoj por supozi, ke ili ne emos al tiaspeca kunlaboro, se oni proponos ĝin al ili. Ĉio dependas nur de nia flanko.

Do, espereble, mi sukcesis montri, ke Esperanto havas ŝancon esti hodiaŭ ne postrestaĵo de jam delonge pasinta tempo, sed pioniro, kiu malfermas novajn vojojn al interhomaj kontaktoj en la nuna “tutmondiĝinta” epoko. Ja ĝuste por tio ĝi estis kreita.

Vidu ankaŭ[redakti]

Proverbo[redakti]

Ekzistas proverbo pri tondilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.[3]

Notoj[redakti]

  1. La burĝoj tute ne estas tiom timemaj, kiel li [ Georges Sorel ] pensis kaj hodiaŭ emas al perforto oble pli ol laboristoj… Faŝismo, etburĝa fenomeno, superis je perforto la tutan laboristan movadon.
  2. Direktu la agadon eksteren.
  3. Burĝaroo estas tuto de mezklasuloj, ne nobeloj nek riĉuloj, kvankam ne proletoj nek malriĉuloj.