Tipoj de Religioj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Inteligentaj Respondoj.jpg

"Mi mem pente konfesas, ke dum kelka tempo mi forte estis influata de la idistaj kritikoj."

~ Pentanto

Estas multaj Tipoj de Religioj. Rapid-manĝaj restoracioj allogas nin precize laŭ nia elekteblo. Iuj kafejoj fanfaronas per centoj de diferencaj kafaj gustoj kaj variantoj. Eĉ aĉetante domon kaj aŭtomobilon, ni povas elekti tiun, kiu plenumas ĉiujn niajn postulojn. Ni ne plu vivas en ĉokalada, vanila kaj fraga mondo. Ĉie regas la elekteblo! Vi povas trovi kion ajn, kion vi volas precize laŭ viaj personaj preferoj kaj bezonoj.

Do kiel pri religio, kiu estus ĝuste laŭ mia gusto? Ĉu ekzistas religio sen peko, sen pretendoj, kiu ne mates demandojn, kiu ne pezigas nin per multaj ordonoj, instruoj kaj melpermesoj? Sed – ĉu religio povas esti io simila, kiel ni elzemple elektas preferatan specon de glaciaĵo?

La respondo estas JES JA!

Facila elekto[redakti]

1031.jpg

Rapid-manĝaj restoracioj allogas nin precize laŭ nia elekteblo. Iuj kafejoj fanfaronas per centoj de diferencaj kafaj gustoj kaj variantoj. Eĉ aĉetante domon kaj aŭtomobilon, ni povas elekti tiun, kiu plenumas ĉiujn niajn postulojn. Ni ne plu vivas en ĉokalada, vanila kaj fraga mondo. Ĉie regas la elekteblo! Vi povas trovi kion ajn, kion vi volas precize laŭ viaj personaj preferoj kaj bezonoj. Do kiel pri religio, kiu estus ĝuste laŭ mia gusto? Ĉu ekzistas religio sen peko, sen pretendoj, kiu ne mates demandojn, kiu ne pezigas nin per multaj ordonoj, instruoj kaj melpermesoj? Sed – ĉu religio povas esti io simila, kiel ni elzemple elektas preferatan specon de glaciaĵo?

Oni taksas je la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religiojn, 9 999 el ili eraraj! Elektu la vian! Ni nun prezentas kelkajn eblojn, nur la plej popularaj por faciligi vin!

Unu religio ne sufiĉas[redakti]

Policano al almozpetanto, kiu sidas antaŭ la granda sinagogo:

- Kion vi faras ĉi tie antaŭ la sinagogo? Ja hieraŭ mi vidis vin almozpeti antaŭ la katolika preĝejo! Ĉu vi estas judo aŭ kristano?

- Mi estas judo, sed nuntempe tute ne eblas vivi el nur unu religio.

Monoteismo kaj Politeismo[redakti]

104b.jpg

Le religiones sin dividas primarimente in monotheistikaj kae polytheistikaj.

Oni tre ofte prezentas monoteismon kiel noblan progreson en la spirita evoluo de la homaro. Popoloj kiuj senkaŝe kredas je la plureco de dio estas konsiderataj kvazaŭ spirite primitivaj.

a) Monoteismo

b) Politeismo

Panteismo[redakti]

Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo aŭ Li estus la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj.

Estas pluraj formoj de panteismo, kelkaj estas dubsencaj kaj egalas al ia ateismo: Spinozo.

Ĉefaj panteismaj doktrinoj kaj penisuloj:

Fetiĉismo[redakti]

1528.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fetiĉo.

Fetiĉismo estas la praktiko religie aŭ kvazaŭreligie ekstaziĝi antaŭ ia konkretaĵo, ĉu minerala, vegetaĵabesta, ĉu natura aŭ artefarita kaj honori ĝin laŭ diversaj manieroj. Tiu konkretaĵo, tiel nomata fetiĉo, tiam alprenas pli ampleksan gravecon ol ĝia nura fizika formo je la okuloj de la honoranto, kaj povas fariĝi kultinda.

Totemismo[redakti]

La totemismo estas soci-religia sistemo bazita sur parenceco kaj ligo inter iu totemo kaj iu homa grupo. Totemo estas viva aŭ malviva estaĵo, ĝenerale besto aŭ vegetaĵo konsiderata de iu grupo (klano) da primitivuloj kiel praulo kaj protektanto de la grupo, al kiu ĝi servas kiel insigno kaj kolektiva nomo.

Totemo estas viva aŭ malviva estaĵo, ĝenerale besto aŭ vegetaĵo konsiderata de iu grupo (klano) da primitivuloj kiel praulo kaj protektanto de la grupo, al kiu ĝi servas kiel insigno kaj kolektiva nomo.

La totemismo estas aro de kredoj kaj spiritaj kaj sociaj manifestiĝoj ligitaj al totemo.

La totemismo estas antropologia koncepto kiu inkludas: metafizikan rilaton, kompleksan sistemon de ideoj, simboloj kaj praktikoj, inter individuo aŭ socia grupo, kaj animalo, vegetalo aŭ eĉ objekto. Oni trovas totemismon ĉefe en Nordameriko, en Aŭstralio, en Oceanio, aŭ en Amazonio, kaj verŝajne estas kredo konektita al primitiva homo pli ol disvastigo tutmonda tra kulturoj kaj etnoj.

La totemismo ne estas konsiderata de ĉiuj kiel religia fenomeno. Ne temas vere pri religio, ĉar ĝi esprimiĝas inter aliaj per adorado de animaloj. La koncepto de totemismo ekkoniĝis uuafoje en Londono en 1781. La identigo de variaj religiaj sistemoj kun totemismo estis flankenigita kaj kla termino jam estas uzata nur por identigi la ekziston de totemaj animaloj en ia tribo. Kelkaj fakuloj komprenas, ke en la Paleolitiko oni povas rimarki kelkajn spurojn de kredo je ia parenceco kun animaloj, tio estas, karaktero de la totemismo.

La totemismo manifestiĝas en variaj formoj kaj tipoj de diferencaj kuntekstoj, ĉefe inter popoloj kiuj miksis por sia ekonomio terkulturadon kaj ĉasadon kaj, ĉefe, inter la komunumoj de ĉasistoj, kiel en Aŭstralio; estas ankaŭ en triboj kiuj bredas gregaron; la totemismo neniel povas esti katalogita kiel ĝenerala fazo de la kultura disvolviĝo de la kondutaro de etnaj grupoj, sed, sendube, influis psikologie sur tiu kondutaro, en ties sociigo kaj en la formado de la homa personeco.

Volapukismo[redakti]

2159.jpg

Tre malnova Religio fondita en 1880 a.Z de la profeto Johano Moseo Ŝlejer. La ĉefaj instruoj estis resumitaj je 10 reguloj en du ŝtonaj tabuloj, post kelkaj studoj kaj esploroj, la lingvistoj konsentas ke volapuko estas la plej proksima parenco aŭ prapatro mem de la eŭska lingvo (parolata en pacema sendependa lando en la sudo de Hispanio). Komence la religio gajnis multajn adeptojn sed J.Moseo Ŝ. malakceptis la kreadon de novaj leĝoj por la sektanoj kaj multaj el ili transiris al Esperantismo. Sed la sekto neniam radike mortis. Ĝi ekzistas hodiaŭ kiel sekreta terorisma kaj fundamentisma grupo kiu celas mortigi la esperantlingvaĉan vikipedion pere de tre altkvalitaj kaj longegaj artikoloj en la volapuka lingvo.

Esperantismo[redakti]

Vera kaj Ĝusta Religio fondita en la jaro 28 p.Z de la profeto L:L: Zamenhof (estas malpermesata la prononcadon de Lia Sankta Nomo, oni devas diri La Majstro-n). Religio fondita por detrui ĉiujn antaŭajn religiojn kaj lingvojn. La 26an de julio 1887 (dato de antikva ne plu uzata kalendaro) La Majstro proklamis sin fondinto de la plej grava religio kaj la Sendito kaj Promesito de la profeto Johano Moseo Ŝlejer. Lia vivo estas legebla en la Evangelio laŭ Edmond Privat. Li akre kaj skandaleme predikis kontraŭ tiuj homoj kiuj volis reformi la volapukajn leĝojn kaj li mem proponis novajn en 1894. Pro tio, parto de liaj kredantoj ekribeliĝis kaj kreis novan religion kun Belfrunto Iskarioto kiel plej lasta kaj granda profeto de ĉiuj epokoj. Nuntempe ĉi tiu religio preskaŭ malaperadas. Idismo estas la plej disvastiĝinta religio kun pli ol 500 milionojn da kredantoj. L.L. Zamenhof esis kondamnita je koratako de la Komisiono por Altrudo de Murdiga Lingvaĉo pere de Belfrunto Iskarioto.

Idismo (Fuŝa kaj falsa religio)[redakti]

220px-William Miller.jpg

Post la frenezemo de La Majstro kaj aplikado de murdiga progromo nomata "Homaranismo" multaj Majstro-adorantoj ekribeliĝis kaj elektis novan profeton. Belfrunto Iskarioto. Tiu estis la komenco ĝis la hodiaŭa epoko de la "jiĥado" inter murdaj esperantistoj kaj sanktaj idistoj. Tamen idistoj venkis la militon kaj sukcese malaperigas esperantistojn. Kvankam ekzistas komunaj rilatoj inter ambaŭ sektoj ankaŭ ekzistas diferencoj. Idistoj fieras ĉar ili ne havas ĉapelojn, n-finaĵon aŭ tabelo de korelativaj vortoj. Esperantistoj tamen konsideras idistojn kiel herezuloj ĉar Belfrunto Iskarioto mem ne estis profeto sed perfida kaj peforta apostolo kiu fondis la francan Esperantisman landan sekton kaj poste per 20 francaj frankoj vendiĝis al "Komisiono por Altrudo de Murdiga Lingvaĉo".

Aliaj religioj[redakti]

La monon ĉiam sekvas nombro de kredantoj. Oni diras, ke en la mondo ekzistas 5 aŭ 6 ĉefaj mondaj religioj (tio estas la unuaj ĉe la listo).

  1. Kristanismo entute: 2,1 miliardoj; inkluzivas:
  2. Islamo: 1,3 miliardoj
  3. Hinduismo: 900 milionoj
  4. ĉinaj tradiciaj religioj: 394 milionoj
  1. La nombron de sekvantoj de la tradiciaj ĉinaj religioj estas malfacile kalkuli (aŭ distingi).
  2. Budhismo: 376 milionoj
  3. origine indiĝenaj: 300 milionoj
  4. Ŝintoismo: 107 milionoj
  5. afrikaj tradiciaj kaj diasporaj: 100 milionoj
  6. Sikismo: 23 milionoj
  7. Ĝuĉeo: 19 milionoj
    Surbaze de la tuta homaro de Nord-Koreo
  8. Spiritismo: 15 milionoj
  9. Judismo: 14 milionoj
    Malfacilas distingi sekvantojn de la juda religio disde nuraj membroj de la juda popolo aŭ kulturo.
  10. Bahaa Kredo: 7 milionoj
  11. Ĝajnismo: 4,2 milionoj
    La vera nombro Bahaanoj estas forte disputadita
  12. Zaratuŝtrismo: 2,6 milionoj
  13. Tenriismo: 2 milionoj
  14. Unitaria Universalismo: 800.000
  15. Caodaismo: 500.000 (?)
  16. Novpaganismo: 100.000 (?)
    La vera nombro estas nur malklare konata
  17. Rastafarianismo: 100.000 (?)
  18. Bananismo: kelkaj miloj precipe en Irano kaj Uzbekistano

Monismo[redakti]

5046 m.jpg

Tute same kiel la devojigita kulto al iu dio, la kulto al mono povas esti potencega toksaĵo kaj konduki al monstraĵoj.

Misterecaj religioj[redakti]

Misterecaj religioj (el la greka μυστήριον - mysterion – poste latine mysterium) --kompletu tekston tie-- oni indikas la esoterajn kultojn kiuj alfundigas siajn radikojn en antikvajn praajn inicojn kaj disvastiĝis al la tuta greka kaj nezorienta mondo, kun aparta intensiĝo en la helenisma epoko kaj sinsekve dum tiu romia.

Unu el tiu fundamentaj karakteroj, komuna al la misterecaj kultoj, konsistas en la fako ke la amplekso de la krederoj, religiaj pratikoj kaj intima naturo estas rivelitaj nur al la inicitoj kiuj estas devigataj ne profani la sekreton kiu devas esti nedirebla.

Komunismaj komponantoj de la misterecaj ritoj estas ĝenerale ankaŭ sanktaj simboloj (ĉiu religio havas la siajn) kaj magiaj ceremonioj, sakramentoj kaj plurigaj ritaro kiuj povus inkluzivi oferojn, ritaj sinlavadoj, fastojabsintoj, sanktaj bankedoj, dancoj ktp.

Krona precipa karakterizo de tiuj kultoj estas la celo sava. La inica ago estas destinita realigi realon riverigan donitan al la unuopulo responde al ekzistaj problemoj koncernantaj la vivon kaj la morton.Pere de laŭgradaj perfektigintaj inicoj la adeptoj alvenas al la vizio de la diaĵo, kiu, estinte eĉ ĝi mortinta kaj renaskiĝinta, garantias al ili la religian liberigon. Aŭ la superado de homa kondiĉo, de la individua limigo kiun la morto kaj resurekto de la diaĵo simbolas. La “resurekto” indikas naskiĝon post-trans la morto al tiu mondo kiu aŭtomate ne konsistis en la supervivo.

La genezo kaj historia disvolviĝo de la misterecaj religioj okazis precipe en la terkulturista medio, en kiu la ciklo vivo-morto-renaskiĝo trovas fundamenton en la analogio de la laŭsezona ritmo de la vegetado kun la sorto de la homo renaskiĝanta – per la efika inico - al nova vivo. Pere de la drama reprezentado, simbola kaj spirita, de la perioda alternado de la naturaj fenomenoj, aktualigita en la inicaj ritoj, la prozelitoj atingas la plenumon de sia eskatologiaj kaj savigaj postuloj.

Nifo-religioj[redakti]

5569 n.jpg

Nifo-religio estas ajna religio en kiu la ekzisto de eksterteruloj (EToj) kaj nifoj estas elemento de kredo. Tipe, anoj de tiaj religioj kredas ke la EToj estas interesitaj pri la socia bonfarto de la homaro kiu aŭ jam estas, aŭ poste iĝos, parto de preekzistanta ET-a civilizo. Aliaj povas integrigi ET-on en pli supernatura mondrigardo en kiu la nifloĝantoj estas pli simila al anĝeloj ol fizikaj eksterteranoj; tiu distingo povas esti al malgranda malklarigita ene de la totala subkulturo. Tiuj religioj havas siajn radikojn en la tropoj de frua sciencfikcio (aparte spacsagaoj) kaj strangaj fikcio skribaĵoj, en nifologio, kaj en la subkulturo de nifekvidoj kaj eksterterankidnapaj rakontoj. Scientologio estas la plej granda nifo-religio en la mondo, sekvita de Raelismo.

Ĉu ne sufiĉas?[redakti]

3136.jpg

Unu el la subaj religioj estas la vera religio, aŭ ne.

1) Abrahamaj religioj

2) Hinddevenaj religioj

3) Filozofiaj religioj

4) Novpaganismo

5) Maldekstra-manaj religioj

6) Ekstertera-bazaj religioj

7) Spirita-bazaj religioj

8) Sinkretismaj religioj

9) Unikaj religioj

Regionaj religioj[redakti]

Eble vi preferu iun religion proksima al vi

Oni povas nomigi kiel regionaj religioj tiuj religioj kiuj naskiĝis (kiel ĉiuj) en specifa mondoregiono, sed poste ne disvastiĝis multe for de tiu aŭ, se tio okazis, ekzemple kiel ĉe Judismo, ĉiam restis en tiu regiono la referencpunkto (tiukaze Palestino). Ĉe aliaj religioj (pli mondaj), kvankam naskiĝis en preciza mondoparto, rapide disvastiĝis tutmonde kaj nuntempe oni ne povas diri, ke la ĉefa referencpunkto daŭre estas la naskiĝloko; tiele okazis kun kristanismo, naskita ankaŭ en Palestino, sed rapide disvastiĝita tra la tuta Eŭropo kaj poste tra la tuta mondo, aŭ ĉe Islamo, naskita en Arabio, sed poste disvastiĝita tra la tuta Nordafriko kaj Azio, tiel ke nuntempe la plej parto de islamanoj loĝas en sudorienta Azio, nome Indonezio, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, ktp. Same ankaŭ Budhismo disvastiĝis tra multaj ĉefe sudorienta aziaj landoj.

La plej konataj kaj gravaj regionaj religioj estas jenaj:

  • Judismo, kiu naskiĝis en Palestino kaj rapide disvastiĝis tra la Mediteraneo kaj pli for kaj, kvankam nuntempe estas en Usono, kie estas pli da judoj, Palestino post la kreo de la ŝtato Israelo denove iĝis la centro de la judismo.
  • Ŝintoismo estas indiĝena religio de Japanio. Praktike apenaŭ ekzistas for de tiu insularo, kie estas diversaj tipoj, inter ili, tiu ŝtata aŭ ŝtateca kaj eĉ tiu de tre konata en Esperantio sekto Oomoto.
  • Hinduismo naskita en Hindio, kie estas nun majoritata religio kiel en Nepalo.
  • Ĝainismo naskita en centra Barato, disvastiĝis al najbaraj landoj, sed de kiam hinduismo, budhismo kaj islamo disvastiĝis en tiuj samaj landoj, restis Barato kiel la ununura lulilo de tiu religio.
  • Zoroastrismo naskiĝis en la teritorio de la nuntempa Irano, kie ankoraŭ spite la disvastiĝo de Islamo restas kredantoj de tiu religio; kromaj sekvantoj estas en Barato, sed malmulte kompare.
  • Konfuceismo naskiĝis en Ĉinio kaj influis pli ol disvastiĝis en najbaraj landoj.
  • Sikhismo naskiĝis en Panĝabo, en Barato, kaj tie kaj nur tie estas majoritata religio, krom loĝantaroj en almigradaj landoj.
  • Rastafarianismo estas movado pli ol religio, sed ĉiukaze sufiĉe ligata al insulo Jamajko.