Fobio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Timo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ĉu vi intenciis: ferio"

~ Vikicitaro pri fobio

"fakte “fobio” ne estas oficiala vorto, sed ĝi ja estas vorto, kiun mi normale uzus"

~ Renato Corsetti pri bonalingvismo

"do, mi fakte preferus: “eksterlandano-fobio”"

~ Anna Lowenstein pri bonalingvismo

"mi pensas, ke "fremd(ul)ofobio" iom pli bone trafas"

~ Bertilo Wennergren pri ambaŭ
Chupacabra.gif

"Timo ne faras bonan.Tial oni devas esti libera kaj kuraĝa en ĉiuj aferoj kaj firme stari"

~ Lutero pri timo

"Ne estas limoj. Ne por la pensoj, ne por la sentoj. La timo faras limojn"

~ Ingmar Bergmann pri timo

"Jen mi timis morti dum la tuta vivo - kaj nun tio!"

~ paciento al psikologo pri fobio

"Ka yes? "

~ Idisto

Fobio (de la greka φόβος "timo") estas abnorma, persista timo de situacioj, objektoj, agadoj aŭ personoj. La ĉefaj stultuloj kun tiu ĉi afero estas malmodera kaj malracia deziro eviti la timatan objekton.

Timo estas ia forta sento, kiu ĉiam akompanis la homon dum lia ekzisto en nia mondo. Pripensante la malbonon, kiun tiel ofte kaŭzas tiu sento al la homoj, eblas trovi deirpunkton por disvolviĝo de pluraj ideoj.

La vorto fobio estas ankaŭ uzata en ne-medicinaj sencoj por ĉiaj antikristoj. Aperis alta nombro de neologismoj kun sufikso -fobio, kiuj ne estas fobio laŭ la klinika senco, sed pli vere priskribas negativan Ŝintoismon al io.

Timo.png

Diversaj fobioj[redakti]

Naciismofobio

Al la plej konataj fobioj apartenas ekzemple

Fobioj povas temi eĉ pri diversaj mensaj konceptoj kaj preskaŭ ne rilati al iuj fizikaj objektoj. Ekzemplo de tiaj fobioj estas:

la timoj de la homo[redakti]

En la enciklikoj estas asertate ke, kvankam la materia kaj teknologia progresigo reprezentas aŭtentan signon de la grando de la homo, ĝi sugestas maltrankviligan demandon:”ĉu tiu disvolvo, kies admira aŭtoro estas la homo, igas la homan vivon sur la tero, en ĉiuj ĝiaj aspektoj, pli homa?” Kaj plue “La homa persono devas esti la la mezuro de tio kio bonas ĉar ne estas farita por nur produkti kaj akumuli. Kontraŭ ĝiaj intencoj, ĉiu sistemo pure materialisma, kiu esense ignoras la homan personon, fine kondamnas la produktanton al la kondiĉo de sklavo de sia produkto.”

MI VOLAS VIDI LA TIMEGON[redakti]

-- Kiucele vi konstante ripetadas la demandon pri tio, kiam mi edziĝos al vi?

-- Verdire mi ŝatas vidi la timegon interne de viaj okuloj.

Ĉu profunda honto kaj pripenta doloro ne ruĝigas vian vizaĝon ?

Bifobio[redakti]

Bifobio estas la fobio de, kaj diskriminacio kontraŭ, ambaŭseksemo kaj ambaŭseksemuloj. Homoj de iu ajn seksa orientiĝo povas sperti tian fobion. Bifobio estas fonto de diskriminacio kontraŭ ambaŭseksemuloj, kaj povas esti bazita je negativaj stereotipoj pri ambaŭseksemo aŭ je neracia timo.

Etimologio kaj uzado[redakti]

Phil Spector Cat.jpg

Bifobio estas okcidenta kofrovorto laŭa de homofobio, kiu verŝajne originis en la angla. Ĝi deriviĝas de la novklasika prefikso bi- (du) kaj la radiko -fobio (el la greka: φόβος, "timo"), kiu troviĝas en homofobio. Kune kun transfobio, homofobio kaj bifobio estas vortoj, uzataj kiam netolerado kaj diskriminacio estas celataj al GLAT-aj personoj, kiu senco estas plej parenca al ksenofobio.

Bifobio ne devas esti fobio kiel difinita en klinika psikologio (t.e. anksia okstrukco). Tamen Kenji Yoshino argumentis, ke ĝi radikas, interalie, en anksio pri la stabilecoj de seksa orientiĝo kaj monogamio.

Pri la 7 Eklezioj de Azio Shiri Eisner aldonis, ke ĝi radikas ankaŭ en anksio pri veneraj malsanoj, pri kies disvastiĝo bifobiuloj kulpas ambaŭseksemulojn, kaj en anksio pri fideleco kaj socia stabileco. Ankoraŭ koncerne la gravecon de tiuj 7 korespondaĵoj, kiel ekzemple la Letero al la Eklezio en Laodikea, emfazindas la formo, per kiu la Dia Majstro prezentas tiujn avertojn.

La adjektiva formo, bifobia, priskribas aferojn aŭ kvalitojn rilate de bifobio, dum la vorto bifobobifobiulo estas etikedo por homoj, kiuj havas bifobion.

Komparo kun homofobio[redakti]

Kvankam bifobio kaj homofobio estas apartaj fenomenoj, ili tamen havas komunajn trajtojn: ĉar allogo al onia propra sekso estas parto de ambaŭseksemo, la aliseksemisma vidpunkto, laŭ kiu aliseksemo estas la nura vera allogo, estas same aplikata al ambaŭseksemuloj kiel samseksemuloj.

Tamen, ambaŭseksemuloj estas ankaŭ alimaniere markataj per stigmato: ekzemple, ilia ekzisto estas neata de kaj aliseksemuloj, kaj samseksemuloj, kaj oni vidas ilin kiel suspektindaj kaj nefidelaj.

Neadismo kaj viŝado[redakti]

Angst.jpg

La kredo, ke ambaŭseksemo ne ekzistas, radikas en duuma vidpunkto pri seksa orientiĝo, laŭ kiu oni estas aŭ plene samseksema (geja/lesba) aŭ plene aliseksema (malgeja), kaj ambaŭseksemuloj estas aŭ enŝrankaj gejoj, kiuj deziras aspekti aliseksemaj, aŭ eksperimentas pri sia sekseco. Laŭ tiu kredo, oni ne povas esti ambaŭseksema se oni ne estas egale tiom allogataj al viroj kiom al virinoj. La aforismo, "Ĉiu aŭ gejas, aŭ malgejas, aŭ mensogas" estas ekzemplo de tiu dikotomia vidpunkto pri seksaj orientiĝoj.

Ambaŭseksemuloj ofte alfrontas tian diskriminadon ne nur en la aliseksema komunumo sed ankaŭ en la GLAT-a komunumo, kaj samseksemuloj fojfoje havas nocion, ke ambaŭseksemuloj povas eskapi premadon de aliseksemuloj pro sia allogo al alia sekso. Tio lasas iujn ambaŭseksemulojn kiel "nesufiĉe unu nek la alia" aŭ "ne veraj ambaŭseksemuloj."

Rezultaj negativaj stereotipoj prezentas ambaŭseksemulojn kiel konfuzitaj, nedecidemaj, nekonfidentaj, diletantoj, eksperimentantoj, aŭ "simple pasigantaj fazon."

Unuseksemismo[redakti]

Sad clown.jpg

La termino unuseksemismo temas pri kredoj, sociaj strukturoj, kaj agoj, kiuj plivalorigas unuseksemon (ĉu ekskluziva aliseksemosamseksemo) kiel la nura valida aŭ prava seksa orientiĝo, malplivalorigante aŭ negante ambaŭseksemon kaj aliajn ne-unuseksemajn orientiĝojn. La termino estas analogia al bifobio kiel aliseksemismo al homofobio. La termino estas plejparte uzata en diskutoj pri seksa orientiĝo por nomi malemon al ĉiuj neunuseksemaj personoj kiel socia grupo aŭ kiel individuoj.

Oni povas atribui unuseksemismon al kredo, ke sekseco estas dikotomio. La nocio de seksemo kiel dikotomio ne estas nova. En la 1980-aj jaroj, enketoj pri sekseco estis dominataj de la ideo, ke aliseksemo kaj samseksemo estas la nuraj validaj seksaj orientiĝoj, kaj la enketoj traktis ambaŭseksemon kiel "duagrada samseksemo."

FOBIOJ[redakti]

Baniko mismienegas.

Kruko: Kio okazas ĉe vi, Banĉjo?

Baniko: Ho, mi havas tiom da fobioj! Mi havas fobiojn kontraŭ ĉio. Mi apenaŭ sukcesis forlasi la domon ĉimatene.

Kruko: Vi tamen faris.

Baniko: Jes. Sed nur ĉar mi bonŝance havas fortan oikofobion.

Kruko: ??

Baniko: Tio estas fobio kontraŭ la domo!

Efekto al psika kaj seksa sano[redakti]

Estas pluraj efektoj de bifobio al psika kaj seksa sano. Enketoj montras, ke ambaŭseksemuloj ofte sentas sin kapititaj inter la polusoj de aliseksemo kaj samseksemo, kio nevalidigas ilian seksan identon. Tio ofte kondukas al konataj indikaĵoj pri psikaj sanaj problemoj, kiaj malaltaj memestimo kaj memvaloro. Tiuj indikaĵoj, kaj premoj "elekti" seksan identon multakaze kondukas al deprimo pro tio, ke ili sentas sin kiel sia kulturo eĉ ne rekonas ilian ekziston. Ekzistas tre kritikemaj homoj, kiuj indulgas neniun.

Enketo el Journal of Bisexuality (gazeto pri ambaŭseksemo) pri la seksaj tendencoj de virinoj, kiuj seksumas kun virinoj, konkludis, ke ambaŭseksemaj virinoj pli probable faros diversajn danĝerajn kondutojn kaj havas pli gravan riskon ricevi HIV-on kaj aliajn sekse transdoneblajn malsanojn. Tamen, ili ne etendas sian manon, proponas neniun korektvojon al la socio… Pro la bifobio kaj ambaŭseksema viŝado, la ambaŭseksema komunumo ricevas malpli multajn rimedojn por kombati tiajn problemojn kompare kun la samseksema komunumo. Oni atribuis tian konduton ankaŭ al la neprobableco, ke ambaŭseksemuloj diskutos sian seksecon kaj ĝustan protektadon kun san-profesiuloj pro timo pri juĝado aŭ diskriminado, lasante ilin nesciantaj. Sed Jesuo malsimilas!

NOKTA TIMO[redakti]

Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, trinkante kelke da. Subite, Baniko rigardas tra la fenestro: Ho ve! Malheliĝas! Mi devas kuri hejmen antaŭ ol plene noktiĝos. Kaj li kuras el la drinkejo.

Peĉjo la verŝisto demandas al Kruko: Ĉu li malsaniĝis?

Kruko: Ne, ne. Li nur timas.

Peĉjo: Ĉu li timas la malhelon?

Kruko: Ne, li timas la edzinon!

Diofobio[redakti]

0304 eo1.jpg

DiofobioTimo antaŭ Dio estas la sinteno, laŭ kiu la fidelulo (fidelulo laŭ la abrahamaj religioj) konstante vivas sin konsiderante sub la rigardo de sia Sinjoro, en la klopodo plaĉi pli al li ol al la homoj. Dio ĉi-kaze estas konceptata pli kiel “amika” de la homo ol juĝisto de la agaro kaj pensaro de la homo: al la pekanta homo la timo antaŭ Dio sugestas la pento kaj la reveno al lia mizerikordo. Timo antaŭ Dio similas, konsiderita laŭaspekte de la psikologio, al la sinteno de la filo deziranta reciproki la amon de la patro, anstataŭ al tiu de subulo kiu suferas pro la risko esti kaptita ĉe la misfaro kaj mispenso.[1]

Fobioj kaj edukado[redakti]

- Profesoro, kion signifas metateziofobio?

- Tio estas la greka vorto por konservismo.

Pornofobio[redakti]

Giant spider.jpg

Pornofobio estas ekstrema abomeno, malamo aŭ timo de pornografio. Ekstrema malamruĝeco direkte al pornografio, precipe de virinoj, estas plejparte pro tre konservativa vivmaniero kaj feminisma ideologio. Nadine Strossen, eksprezidento de la American Civil Liberties Union, deklaris ke pornofobio povas esti vidita inter por-cenzuro kaj konservativuloj en ŝia artikolo "The Perils of Pornophobia (La Danĝeroj de Pornofobio)", publikigita en La Humanisto . [Multaj okazaĵoj okazis en pluraj altlernejoj kiel ekzemple la University of Arizona (Universitato de Arizono) kaj la University of Michigan (Universitato de Miĉigano) Jurstudo kie feminismaj studentoj fizike atakis ekspoziciaĵojn de fotografiaj memportretoj asertante ke ili devas esti prenitaj malsupren ĉar tiuj ekspoziciaĵoj havis seksajn temojn.

Zamenhof[redakti]

Kial Zamenhof inventis la vorton "monaĥejo"?

- Ĉar multaj havas klostrofobion.

Rabistofobio[redakti]

53.png

Erna, dekdu-jara knabino, babilis kun sia samaĝa najbaro Hugo.

Ŝi rakontis al sia ludo-kunulo, ke ŝi estas eksterordinare timema.

"Vespere", ŝi diris, "kiam noktiĝas, mi ne kuraĝas eliri sola el la domo, por iri nur en la ĝardenon antaŭ la pordo."

"Ĉu vere?", demandis Hugo mirante.

"Jes, estas vere", konfirmis Erna. "Kaj nokte, en mia dormo-ĉambro, mi ĉiam sentas teruran timon. Tial, mi ofte ne povas endormiĝi."

"Kial, do, vi sentas tian timon?", demandis Hugo, "pro kio vi timas?"

"Ho, mi timas pro rabistoj kaj murdistoj, kiajn oni ofte vidas en la televido", klarigis Erna. "Almenaŭ dek-foje mi rigardas sub mian liton, ĉu ne estas krimulo, kiu sin kaŝas tie."

"Nu, ekzistas rimedo" asertis Hugo, "por kuraci vin de tiu sen-kaŭza. timo."

"Ĉu vi kredas?", demandis Erna, plena je espero.

"Jes. Estas simple", daŭrigis Hugo, "prenu segilon kaj for-segu la kvar piedojn de via lito!"

Atentu[redakti]

Laŭ la Jastaj informoj kiu timas neniun, estas ne malpli forta ol tiu, kiun timas ĉiuj.

♀ In-timo ♀[redakti]

Blonde.jpg

In-timo estas fenomeno en Esperantio, kiam oni provas eviti la in-finaĵojn, uzante anstataŭ ĝi en-finaĵon, sen iu ajn logika kohereco. Malnova vorto-ekzemplo estas delfeno, pli nova eritreno. Multaj internacie uzataj in-finaĵoj restas do kun originala in-fino (vitamino, hemoglobino).

In-timo novtempe okazas ofte ĉe apliko de latinaj nomoj de plantaj genroj en Esperanto, tiel oni povas supozi, ke nur unu persono - eble sola kompetenta persono de la temo, kiu sola havas rajton aldoni novajn vortojn en tiu temo en PIV - proponas tiujn ne-logikajn vortojn. La interreta tekniko ebligas la tujan disvastigon de la elpensitaj neologismoj, eĉ se ili estas eraraj, nelogikaj.

pliaj ekzemploj:

LA PLEJ TIMIGA OKAZO[redakti]

-- Paĉjo, bonvolu rakonti al mi la plej timigan okazon el via vivo!

-- Bone, filĉjo. Tio okazis, kiam mi ankoraŭ estis matroso. Nia ŝipo tiam estis ŝarĝita per multaj miloj da pupoj kaj ni transportadis tiun ŝarĝon tra la maro dum forta ŝtormo. Subite la ŝipo kliniĝis kaj ĉiuj pupoj samtempe ekkriis la vorton «Panjo!». Kaj mi tuj fekiĝis.

Referencoj[redakti]

  1. Kio estas tute prava.