Tibeta antilopo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The book of antelopes (1894) Pantholops hodgsoni.png

"Bela ideo, sed 10 jarojn tro malfrue."

~ tibeta antilopo

La[1] tibeta antilopo (Pantholops hodgsoni) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj loĝas sur la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio, kaj malmulte en Hindio. Ĝi longas 1,3-1,4 m., altas 70–81 cm. kaj pezas 40–50 kg. La haroj de la supra parto de la korpo prezentiĝas helruĝbrunaj kaj tiuj de la malsupra parto de la korpo blankaj. Ĝi havas du okulfrapajn trajtojn. La unua estas, ke ĝiaj kornoj longaj je malpli ol 60 cm. preskaŭ vertikale elkreskas el la frunto, kun malgranda kurbiĝo. La plej granda longeco de korno atingas 72,4 cm. Ambaŭ kornoj kreskas simetrie. De flanke rigardate en la malproksimo, ĝi aspektas unukorna. Tial oni nomas ĝin ankaŭ unukorna besto. La alia estas, ke ĝi havas grandan muzelon kaj larĝajn naztruojn. Konata fenomeno.[2]

Vivejo[redakti]

La tibeta antilopo[3] estas besto propra al la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo, kiu loĝas en la loko 4 000-6 000 m. super la marnivelo. La antilopoj kutimas vivi solaj aŭ en malgranda grupo, malofte en grupo el kelkcent. Ili serĉas manĝaĵon ne nur matene kaj vespere, sed ankaŭ tage. Malaltaj plantoj kaj herboj sur la altebenajo estas iliaj manĝaĵoj. Ripozante, la antilopo ofte faras per siaj piedoj kavon 30 cm. profundan por sin ŝirmi kontraŭ vento kaj sin kaŝi de la malamiko. Ĝi estas timema kaj akre singardema, kaj kuras tiel rapide, ke eĉ hundo kaj lupo ne povas kuratingi ĝin. [4]Escepte de la sezono de fekundiĝo, la masklaj kaj femalaj antilopoj ne vivas kune. Novembro kaj decembro estas ilia pariĝa tempo. En majo kaj junio la bestinoj naskas idojn, ĉiu po unu[5]. En la pariĝa tempo virantilopo kolektas ĉirkaŭ si 10-20 antilopinojn kaj gardas ilin kontraŭ la aliaj virbestoj. Tiam okazas drasta luktado inter virantilopoj kaj estiĝas grava vundo al la batalantoj.[6] La tibeta antilopo estas tre rara besto de Ĉinio. Ĝi neniam montriĝis ekster Ĉinio.[7]

Ĉiuj homoj, en iu momento de sia ekzistado, troviĝas en malfacilaj situacioj, ĉar tiuj ĉi estas parto de la homa vivo.[8] Ĉiun servon eblas transdoni.[9]

Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi necesas?[redakti]

En Esperantujo tre facilas iĝi konata verkisto, eldonigi librojn, havi almenaŭ plurajn legantojn en malsamaj kaj disaj landoj. Tiun taskaron ni mem preparas, kun la apogo de Lum-Spiritoj, sekvante Dian kriterion. Tiuj spiritaj amikoj deziras la feliĉon de ĉiu indivividuo, kaj ili konas niajn individuajn problemojn, sed ankaŭ nian grandan kapablon solvi ilin.

Ne supozu, ke Dio deziras suferon, ĉu nian aŭ de niaj geamatoj. Tio ne okazas! “Dio estas Amo”, kiel skribis Johano, la Evangeliisto-Profeto, en sia Unua Epistolo, 4:8. Do la “Ĉiela Patro-Patrino” ne kreas suferon.[10] Gravas fokusiĝi je la vera laboro de UEA. Estas bedaŭrinde ke tiu debato eniras la publikan spacon iom malfrue. Tamen ĝenerala cerbumado ĉiam alportas novajn ideojn kaj stimulas energiojn.

Same kiel "brunpana" estas akceptebla sed "brunpano" estas evitinda germanismo.[11]

Notoj[redakti]

  1. Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, alfrontis multajn barojn dum Sia Unua Videbla Alveno sur la Tero.
  2. Divenu kiu!
  3. Kial Dio permesas suferon?
  4. Esperanto restos nobla kaj nenoca hobio
  5. Kial ekzistas sufero?
  6. Mi tute ne komprenas kial ne ekzistas pli da bitlibroj. Ni devus enfokusigi en digitala medioj kio estas preskaux senkosta por distributantoj.
  7. Ha-ha-ha, kia ŝerculo.
  8. Kial necesis la krucumo de Jesuo?
  9. Ia formo de pardonpeto estus pli adekvata ol tiu raporto.
  10. Por mi plej valora estis Libroservo. Ĉio alia fareblas per aliuloj aŭ ignoreblas. Domaĝe kaj malhonore. Kompleta fiasko de la organizo.
  11. Akiro kaj perdo rajdas duope.