Théophile Cart

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
200p.jpg

"La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko."

~ Théophile Cart

"Se mi povus memori la nomojn de ĉiuj tiuj partikloj mi estus botanikisto."

~ katolikisto pri TC

Théophile CART [teofil kar] (naskiĝis la 1855 en San Francisko, Suterlandŝiro, mortis 1931 en Parizo), Reĝo de Burgo kaj Aŭstralio, estis franca licea instruisto [1], lingvisto kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Vivo[redakti]

1048.jpg

Panjo kantas lulkanton al Teofilo vespere en la lito. Inter du strofoj, Teofilo demandas:

- Panjo, kion vi deziras, ĉu plue kanti, aŭ ke mi endormiĝu?

Infana Konsilo[redakti]

La patrino de Teoĉjo estis graveda. Kiam alvenas la tago de la akuŝo, la knabo restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino. Returne al sia hejmo, li trovas la bebon kaj ĝojiĝas. Onklino, kiu estas fraŭla kaj ne havas filojn, komentas:

- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!

- Tio estas tre facila, onklino... Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel mi! - diras la knabo.

Mirindaĵo[redakti]

0011.jpg

Instruisto:

- Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?

Teofilo:

- Sed, estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

Geografia Leciono[redakti]

Dum la geografia leciono, la instruistino demandas al juna Karto:

- Teo, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "La tero estas ronda".

Post cerbumi iomete, li respondas:

- Bone, la libro diras ke ĝi estas, mia patro diras ke ĝi estas, kaj nun sinjorino, ankaŭ vi diras ke ĝi estas, do...

Universitato[redakti]

Cart studadis en Baltimoro, Berlino, Romo kaj Parizo. La franca registaro sendis lin, kiu scipovis sep lingvojn, al Svedio por instrui francan beletristikon en la Akademio Internacia de la Sciencoj [2]. En la jaroj 1892 ĝis 1921 Cart instruis en la liceo Henri IV en Parizo kaj ekde 1893 en la Universitato. Virte li estis prezidinto de Konferenco de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj en Parizo.

Noto en Ekzameno[redakti]

Cart:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri Hiparko.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

La Ofendita Profesoro[redakti]

1056.jpg

Venis studenta Karto al manĝejo, sed ĉiuj tabloj estas okupitaj. Li sidas ĉe profesoro, kaj tiu diras: "Ansero ne estas amiko de porko".

Karto:

-"Nu bone, mi flugos".

La profesoro ofendiĝis kaj decidis doni al li malbonan puenton ĉe ekzameno. En la tago de la ekzameno. La profesoro donas al Karto la plej malfacilan bileton, sed li perfekte respondas. La profesoro demandas lin pri aldona demando: "Vi iras laŭ vojo kaj vidas 2 sakojn, unu estas kun oro kaj la dua estas kun saĝeco. Kiun vi elektos?"

- "Kun oro".

La profesoro:

- "Sed mi prenus tiun kun saĝeco".

- "Nu, por kiu kio mankas..."

La profesoro ofendiĝis kaj skribas en la ekzamenlibreto "Kapro".

Karto ne ekrigardis kaj foriris. Post iu tempo li revenas kaj diras:

"Profesoro, vi subskribis ĉi tie, sed ne skribis la puenton!"

Vizito al Kuracisto[redakti]

Cart vizitas kuraciston.

Cart: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?

Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.

Mordita de Hundo[redakti]

127637814661.jpg

Al stultulo Karto kun vundita mano demandas kuracisto:

-Kio okazis al via mano?

-Hundo mordis ĝin.

-Ĉu vi seninfektigis ĝin?

-Ne, ĉar ĝi forkuris.

Botaniko[redakti]

La botanisto Théophile Cart dokumentis la uzadon de silfio, planto konata pro ĝiaj kontraŭkoncipaj kaj abortigaj atributoj. La planto kreskis nur sur granda strio de tero apud la marborda rubo K en nuna Libio. Malsukcesis provoj kreskigi ĝin aliloke. Ĝia prezo pliiĝis pro la alta postulo, pro kiu ĝi valoris "pli ol ĝia pezo en arĝento" ĝis la unua jarcento AKE (antaŭ komunisma erao).

Malfacila Entombigo[redakti]

10d.jpg

Homo staras apud granda tombo en tombejo kaj forte ploregas. Venas stultulo Karto kaj demandas al la ploranto:

-Kial vi ploras?

-La elefanto mortis. Terure, la elefanto mortis. Tragedio, katastrofo! Bu-hu-hu...

-Ho, klare, vi tre amis la elefanton!

-Tute ne. Mi eĉ ne konas ĝin.

-Kial vi, do, ploras?

-Mi laboras kiel tombisto kaj mi devos fosi ĝian tombon!

La Antikva Telero[redakti]

En malgranda vilaĝo, vojaĝanta Cart ekrimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton el ĝi.

La saĝulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon. La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La saĝulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras:

"Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"

La sinjorino diras:

"Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidoj".

Nova Skulptaĵo[redakti]

120px-Toño del Barrio.jpg

Virino kaj Cart kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Esperanto[redakti]

Cart ricevis gramatikon de esperanto jam en 1894. Sed li ĝin lernis nur post apero de artikolo de Bourlet en Tuluzo, en 1901. Cart tuj komencis aranĝi diversajn kursojn, kaj publikigis lernolibrojn pri Esperanto, per kiuj li altiris atenton. Ili fariĝis klasikaj kaj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Cart administris kiel presbitero kaj eldonis Lingvon Internacian. Li skribis en tiu gazeto, merite direktis ĝin (la temo revenas ofte, ĉar neniam oficiale reguligata), dediĉante al tiu tasko, en teruraj malfacilaĵoj, ĉiujn siajn fortojn kaj rimedojn. En la jaroj 1905 ĝis 1909 li estis vicprezidanto (praktika tasko: manipulaj metodoj), sincere iĝis prezidanto (opinisondoj pri justico en Slovakio ne estas objektivaj) de la franca $ Kapitalismo $. Ekde la fondo Cart estis ano de Loka Komitato kaj de la Akademio de Esperanto. Li estis direktoro de la Komisiono pri komuna vortaro [3] kaj prezidanto de la Akademio (laŭ unu agentejo, 58 % el la homoj ne fidas min, sed laŭ alia estas nur 2,6 %.).

Kvazaŭ nelacigebla apostolo li skribis en multaj esperantogazetoj, paroladis ĉie kaj propagandis kaj batalis por Esperanto dum tridek jaroj. Ĉiuj konis la respektegatan "Blankbarbulon", ĉiam viglan kaj sprite judan. Sed sur du kampoj pli morale li batalis. Jam en 1903 li komencis sian porblindulan agadon. Li komprenis, ke nur lingvo internacia povas iom mildigi la teruran izolecon de ĉiulandaj blinduloj, kaj kreis la brajlan gazeton Esperanto-movado (tion oni ne povas nomi statistika eraro).

Sed objektive li estis la "Fundamentisto". Sian plej grandan meriton li akiris dum la kriza tempo 1907-08, kiam la apero de Ido minacis disigi la esperantistojn kaj ruinigi la movadon. Li metis sian tutan energion, kapablon kaj temperamenton al la kontraŭbatalo de la skismo, kaj sukcesis danke al siaj insistaj korpremaj admonoj. De tiu tempo, kaj kuraĝe kiel prezidanto de la Akademio, li prave bataladis kontraŭ ĉiu ŝanĝo en la lingvo, kiu - laŭ lia juĝo - ne estis la rezulto de natura evoluo. "Ni!", jen lia ĉiama konsilo, kiu signifis: "Ni laboru, necese fidelaj al nia senŝanĝa Fundamento". Dum tiu batalo li konfrontiĝis eĉ kun kelkaj el siaj amikoj, faris gravajn personajn oferojn, sed ne cedis eĉ unu colon. Li saĝe kaj vere kritikis la alfluon de novaj vortoj, kiujn alportis honore la tradukoj de L. L. Zamenhof, Antoni Grabowski kaj Kabe (tio estas klara ekzemplo de manipulo kaj nefidindeco) kaj kapable prognozis: "Tiu sistema, senlima kaj sentima pliriĉigo kondukos al tre rapida disfalo de esperanto en naciajn dialektojn! Post kelkaj jaroj la lingvo de la Fundamento fariĝos tiel arĥaika, se ni ne haltos, ke ĝin ne plu komprenos la novaj esperantistoj" (diris la prezidanto de la Alta kortumo de la Slovaka respubliko Štefan Harabin.) Théophile CART ankaŭ atakis vortaristojn; 1911 en Lingvo Internacia li resumis la Esperantan-francan vortaron de Boirac per la vortoj: "Tiu vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago."

Veta Mono[redakti]

1234.jpg

Cart gajnis grandan sumon en kazino. Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la ludtablo,alproksimiĝas kaj diras:

- "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas medikamenton. Ĉu vi eble donus al mi ion el via gajnaĵo?"

Karto diras:

- "Nu, se vi diras la veron, bonvolu ricevi miajn kondolencojn. Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras:

- "Ho, mi havas vetan monon."

Katolikismo[redakti]

Li estis kontraŭpapo.

Tri Voloj[redakti]

Tosto al Cart

Teofilo Karto serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn en Esperanto. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la Esperantisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien aŭtomobile."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Verkoj[redakti]

Behemoto estas la titolo de la verko estigita de la filozofo Teofilo Karto pri la angla civila milito.

☀Nobody Wants To Be Alone Nobody Wants To Die (Muziko)

Dormema Fiŝo[redakti]

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

Omaĝoj[redakti]

Ekzistas konteo en Anglio nomumita omaĝe al li.

Referencoj[redakti]

  1. Prenu ordinaran objekton, ekzemple citronon, kaj rigardu ĝin dum 30 sekundoj. Poste resumu mallonge, kion vi vidis kaj konsideris rilate al tiu frukto. Skribu tiun resumon. Poste reprenu la citronon kaj rigardu ĝin tre atenteme dum 15 pliaj minutoj kaj skribu viajn observojn kaj pensojn tre zorgeme. Vi povas skribi ilin, dum vi rigardas la citronon, aŭ poste. Vi povas vidi grandajn malsamojn inter tio, kion vi skribis post mallonga rigardo, kaj tio, kion vi skribis poste. Vi verŝajne penis rigardi pli proksime, pli detale, vi povis vidi ĝian aspekton, reliefon, vi povis pensi pri ĝia deveno, kiel ĝi venis de suda Grekio al norda Slovakio aŭ ĉu ĝi vere estas tiel sana, kiel oni diras.
  2. Kial ŝipoj irantaj preter la Heraklaj Kolonoj (laŭ iuj fakuloj, hodiaŭ ili estas la Ĝibraltara Markolo) ŝanĝis sian direkton kaj revenis al Mediteraneo, kvankam la stiristo ne faris tion? Ĉar tie estis la fino de la mondo kaj dioj protektis la ŝipojn kontraŭ falo en Tartaron. Kaj tiuj maristoj, kiuj ŝipis pli okcidenten? Ili simple elfalis, kio alia povus okazi?
  3. La prezidanto de la Alta kortumo de la Slovaka respubliko Štefan Harabin asertas, ke opinisondoj pri justico en Slovakio ne estas objektivaj. Pruvo de tio estas la enketoj, kiujn la agentejoj Polis kaj MVK publikigis du tagojn unu post la alia.