Teorio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konkludoj.jpg

"Tio estas multe tro simpla."

~ Sciencisto pri ĉi tiu artikolo

"Malgraŭ vi havas vian propran alian teorion, kiun rigardas kiel fakto. Vi fidas al vian teorion tiom multe, ke vi opinias, ke ĝi estas respondo al ĉiuj demandoj!"

~ Akuzativulo pri teorio

"La TEORIO de evolucio estas nepruvebla."

~ Usonano pri teorio

"Kion signifas diable?"

~ Filipo de Orléans

Teorio (bonalingve Teorujo) estas lando de teoro, en kiu oni preparas kaj trinkas teon uzante nur orajn tasojn kaj teujojn.

En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas nepruvita propozicio, provizore akceptata por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj.

Konstruo[redakti]

Nur teorio...

Por konstrui teorion oni aŭguru per ĵetkuboj aŭ, se tiuj mankas, oni povas manaŭguri ĝin.

Estas multaj aliaj manieroj krei teorion. Ekzemple, la argumento Post hoc ergo propter hoc (post tiu, sekve pro tio). Tiu maniero praviĝas per la teorio laŭ kiu se afero okazas post alia, la dua estas nepre la kaŭzo de la unua. Ekzemple, la Plejadoj aperas ĉiam antaŭ sekperiodo en Brazila Nordoriento, do, laŭ science teorio, la apero de Plejadoj kaŭzas la halton de pluvoj. Tamen por pli forte estigi ligon de kaŭzo kaj efekto inter du faktoj, oni bezonas aŭguri la teorion, per hazardo.

Ekzemploj[redakti]

La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion.

'Teorio de ĉio' estas nomo por io, kio jam ekzistas. 'Reenkarniĝo' kaj ankaŭ 'teorio de ĉio' entute estas teorioj. La 'teorio de ĉio' klarigis ĉiun problemon, samkiel reenkarniĝo aldonas barokigon. La pruvoj de la teorio de ĉio estas diversaj pro tio, ke sciencistoj ade serĉis kaj trovis pruvojn por ĝi. Ankaŭ reenkarniĝo estas tre preciza ideo, kiu klarigas ĉion, kaj pri kio ĉiu jam trovis pruvon. La spritismuloj kaj tiaj precipe serĉas konfirmon, kio estas sufiĉe scienca (ĉar serĉi konfirmon estas bone).

Valideco[redakti]

Tio estis teorio

Mi ne estas sciencisto, do mi lasas al sciencistoj la decidon, kiu teorio estas "ĝusta". Sciencistoj vaste interkonsentas, ke neniu povas pruvi teorion vera aŭ malvera. Ĉiu teorio estas egale valida, ĉu evoluismo, ĉu kreismo, ĉu la teorio de la nevidebla rozkolora unukornulo.

Aksiomo[redakti]

Aksiomo estas principo (baza aserto), kiu estas akceptata sen pruvo en scienca teoriodeduktiva sistemo.

La vorto aksiomo devenas de greka αξιωμα [aksioma] - kiu signifas "io inda aŭ memevidenta".

Aksiomoj kies valideco ne estas tiel evidenta ankaŭ estas nomataj ”postulatoj”. Parenca nocio estas ”dogmo”. Subfako de filozofio, en kiu temas pri aksiomoj kaj aksiomigo, nomiĝas aksiomiko.

Statement.png

Teorioj[redakti]

C.jpg

Jes, ja, jen tedaj teorioj.

Kvir-teorio[redakti]

Kvir-teorio estas skolo de poststrukturisma kritika teorio, kiu elmerĝiĝis en la fruaj 1990-aj jaroj el la fakoj kviraj studoj kaj virinaj studoj. Kvir-teorio ampleksas kaj "kvirajn legojn" de tekstoj, kaj teoriadon pri kvireco (aŭ GLATeco) mem.

La usona sciencistino Judith Butler, lesbanino, la pionirino de la kvir-teorio (kviro)

Forte influita de la verkaroj de Lauren Berlant, Leo Bersani, Judith Butler, Lee Edelman, Jack Halberstam, David Halperin, José Esteban Muñoz, kaj Eve Kosofsky Sedgwick, kvir-teorio ellaboras kaj feminismajn defiojn al la ideo, ke sekso estas parto de la esenca memo, kaj la fokusan ekzaminadon en gejaj kaj lesbaj studoj pri la socie konstruita naturo de seksaj agoj kaj identecoj. Dum gejaj kaj lesbaj studoj koncentras sin al enketado pri natura kaj nenatura kondutoj kuntekste de samseksema konduto, kvir-teorio etendas sian fokuson por inkluzivi ĉiun specon de seksa aktivado aŭ identeco, kiu falas en normajn kaj aberaciajn kategoriojn. Itala feministo kaj filmoteoriisto Teresa de Lauretis inventis la terminon "kvir-teorio" por kongreso, kiun ŝi organizis ĉe la Universitato de Kalifornio, Santa Cruz en 1990 kaj por speciala numero de Differences: A Journal of Feminist Cultural Studies, kiun ŝi redaktis surbaze de tiu kongreso.

Kvir-teorio "koncentras sin al malakordoj inter biologia sekso, socia sekso, kaj deziro." "Kviro" estas asociita plej elstare kun GLAT-aj temoj, sed ĝia analiza kadro inkluzivas ankaŭ temojn kiel transvestado, intersekseco, seksa ambigueco kaj sekskorekta kirurgio. La klopodo de kvir-teorio malpruvi stablajn (kaj korelaciajn) biologiajn seksojn, sociajn seksojn, kaj seksecojn evoluas el specife lesba kaj geja reagordo de la poststruktura konceptado pri identeco kiel konstelacio de multaj nestablaj starpunktoj. Kvir-teorio ekzamenas la konstituajn diskursojn pri samseksemo evoluigitaj en la lasta jarcento por meti "kvirecon" en sia historia kunteksto, kaj enketas nuntempajn argumentojn, kaj por, kaj kontraŭ, tiu plej lasta terminologio.

Feminisma teorio[redakti]

Feminisma teorio estas la tedaĵo de feminismo en teoria aŭ filozofia diskurso. Ĝi planas kompreni la naturon de seksa malegaleco. Ĝi ekzamenas la sociajn rolojn de virinoj, sperton, interesojn, kaj feminisman politikon en gamo da kampoj, kiaj ekzemple antropologio kaj sociologio, komunikado, psikanalizo, ekonomiko, literaturo, eduko, kaj filozofio.[1] Dum ĝenerale disponigas kritikon de sociaj rilatoj, multe de feminisma teorio ankaŭ temas pri analizado de seksa malegaleco kaj la apogo al la interesoj de virinoj. Temoj esploritaj en feminismo inkludas diskriminacion, objektivigadon (aparte seksa objektivigado), subpremadon, patriarkecon,[2][3], stratego, stereotipigo, arthistorio, kolapso kaj nuntempa arto,[4][5] kaj estetiko.

Integrala teorio[redakti]

Integrala teoriointegrala filozofio estas mondkoncepto, kiu celas evoluigi ampleksan, ekvilibran kaj holisman rigardon al la homo kaj la mondo. Tiucele ĝi klopodas integri antikvajn, modernajn kaj postmodernajn mondrigardojn, okcidentan kaj orientan filozofion, spiritecon kaj sciencan pensadon.

Pioniroj de integrala teorio estis i.a. Sri Aŭrobindo kaj Jean Gebser. Ĝia ĉefa reprezentanto fariĝis Ken Wilber.

Teorio de aludaj sugestoj[redakti]

Urinal fly
Stairs calories

La Teorio de aludaj sugestoj estas koncepto de kondutismaj sciencoj, de politika teorio kaj ekonomiko eltirita de industri-dezajnaj praktikoj, kiu argumentas, ke nerektaj sugestoj povas, sen devigi, influi la instigojn, motivigojn kaj decidojn de grupoj kaj individuoj, almenaŭ same efike, se ne pli efike ol rekta instruado, leĝaro aŭ devigo.

Tiu koncepto rilatas al la verkoj de la Universitato de Ĉikago, kiel la ekonomikisto Richard Thaler kaj la juristo Cass Sunstein. La libro influis en la britaj kaj usonaj politikistoj.

Socia teorio[redakti]

Sociaj teorioj estas kadroj de empiria pruvaro uzitaj por studi kaj interpreti sociajn fenomenojn. Ilo uzita de sociaj sciencistoj, sociaj teorioj rilatas al historia studo pri plej validaj kaj fidindaj metodologioj (ekz. pozitivismo kaj kontraŭpozitivismo), same kiel al la unuarangeco ĉu de strukturo aŭ de agento. Kelkaj sociaj teorioj klopodas resti strikte scienca, priskriba, kaj objektiva. Konfliktaj teorioj, male, prezenta klare regularajn sintenojn, kaj ofte kritikas la ideologiajn aspektojn esencajn en konvencia, tradicia pensaro.

La originoj de socia teorio estas malfacile skizeblaj, sed la indikoj ofte revenas al Antikva Grekio. El tiuj fondoj en Okcidenta filozofio leviĝis la teorio de la socia kontrakto de la Klerismo, la sociologia pozitivismo, kaj la moderna sociscienco. Nuntempe, 'sociscienco' estas uzata kiel ombrela termino por referenci al sociologio, ekonomiko, politika scienco, jurfilozofio, kaj aliaj fakoj. Socia teorio estas interfaka kaj desegnas ideojn el kampoj tiom diversaj kiaj antropologio kaj komunikilaj studoj. Socia teorio de neformala naturo, aŭ aŭtoreco bazita ekster akademia socia kaj politika scienco, povas esti referencata anstataŭ "socia kritiko" aŭ "socia komentaro". Simile, "kultura kritiko" povas esti asocia kaj kun formalaj kulturaj kaj literaturaj sciencoj, same kiel kun aliaj ne-akademiaj aŭ ĵurnalismaj formoj de verkado.

Socia teorio kiel distinga fako aperis en la 20a jarcento kaj estis tre asocia al koduto de kritika pensaro, baze sur racio, logiko kaj objektiveco, kaj la deziro por konaro tra aposterioraj metodoj de malkovro, pli ol apriora metoda tradicio. Kun tio mense facilas ligigi socian teorion al pli profunda filozofia studo por certigi la respondecon de ĉiu homo.

Intersekca teorio[redakti]

Dyke March, 2020, Hamburgo

Intersekca teoriopluraneca teorio estas maniero analizi, ekkompreni kaj korekti la efektojn, kiam multaj formoj de subpremado, dominado kaj diskriminado interagas samtempe[6] en individuoj, kulturoj kaj socioj (pluraneco). Oni parolas pri la formoj de subpremado kiel aksoj aŭ "vektoroj," kiuj "intersekcas sin" aŭ estas "interŝlositaj," kaj pri la tuta sistemo kiel matrico de subpremado.

Unue nomita de Kimberlé Williams Crenshaw, afrik-usona civilrajta juristo kaj eminenta profesoro pri kritika ras-teorio, intersekca teorio ekzamenas kiel diversaj subpremitaj biologiaj, sociaj, kaj kulturaj kategorioj, kiaj sekso, raso, klaso, kapablo, seksa orientiĝo, religio, kasto, aĝo, lingvo, nacieco kaj aliaj aksoj de identeco, interagas multnivele kaj ofte samtempe. La teorio proponas, ke oni pripensu ĉiun elementon aŭ trajton de persono kiel nepre ligitaj al ĉiuj aliaj elementoj por plene kompreni ties identecon.[7] Oni povas uzi tiun kadron por kompreni kiel sistema maljusteco kaj socia neegaleco okazas multedimensie.[8] Intersekca teorio asertas, ke la klasikaj formoj de subpremado en la socio — kiel rasismo, seksismo, klasismo, kapablismo, aliseksemismo, cisseksismo, lingvismo, aĝismo, nativismo kaj kredrilata diskriminacio — neniel staras sendepende unu de la alia. Anstataŭe, tiuj formoj de subpremado interrilatas, kreante sistemon de subpremado, kiu spegulas la intersekciĝon de multaj formoj de diskriminado.[9]

Intersekca teorio estas grava paradigmo en akademia enketado kaj pli vastaj kuntekstoj, kiaj klopodoj por socia justeco kaj demografio, kaj penas klarigi la manieron kiel socie konstruitaj kategorioj de aparteco intersekcas sin por krei socian hierarkion.[10] Ekzemple, intersekca teorio asertas, ke ne ekzistas unuopa sperto de identeco. Anstataŭ rigardi (ekzemple) la problemojn de virinoj nur el seksa vidpunkto, necesas konsideri ankaŭ aliajn sociajn kategoriojn, ekzemple klason, kapablon, naciecon, lingvon kaj rason, por havi plenan komprenon pri la problemoj alfrontataj de virinoj.

Intersekca teorio ankaŭ sugestas, ke ŝajne diskretaj formoj de subpremado estas formataj unu per la alia (reciproke konsistigaj).[11] Tial, por plene kompreni la rasigadon de subpremitaj grupoj, oni devas enketi la manierojn, kiel rasigaj strukturoj, sociaj procezoj kaj sociaj reprezentaĵoj (aŭ ideoj, kiuj pretendas reprezenti grupojn kaj grupanojn en la socio) estas formitaj per sekso, klaso, sekseco, ktp.[12] Kvankam la teorio komencis kiel esploro de la subpremado de neblankaj virinoj en la Usona socio, hodiaŭ tia analizo estas eventuale aplikata al ĉiuj kategorioj de subpremataj homoj.

Montesoria pedagogio[redakti]

Michelle Obama parolas al geknaboj en sudamerika Montesoria lernejo.

Montesoria pedagogio estas alternativa edukadmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montessori (1870-1952) en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj[13][14], sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro, kiun publikis Maria Montessori malfrue en sia vivo, De L'Enfant à L'Adolescent (De infanaĝo al adoleskaĝo). Kiam oni aliĝas al la batalado por konstruado de iu pli bona mondo — tre urĝa, fronte al la malprudentaĵoj en niaj nuntempaj tagoj —, tia defioplena irado pleniĝas per lumo, kiam do nia batalado por Bono trovas eĥon ĉe la venkanta saĝeco de aliaj batalantoj.

Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon. La instruistoj agas malpli kiel tradiciaj laborantoj, kaj pli kiel klinikaj spektantoj (ofte nomataj direktorogvidanto). Ili emfazas la gravecon ŝanĝadi la medion al unu kiu pli taŭgu al la nivelo de la lernantoj. Ili ankaŭ emfazas la gravecon de korpa aktiveco en abstrakta komprenado kaj utilaj lernadaj ebloj. Legado ofte instruiĝas fonetike.

La Montesoria pedagogio ne estas regata de ununura grupo. Fakte, ekzistas multaj sendependaj organizaĵoj, kiuj dediĉas sin al tiu metodo.

Metodologio[redakti]

Intersekca metodologio konsistas de kvar komponantoj: kolekto de datumoj, kunteksta analizo, rigardo al politikoj kaj la sistemoj de ties realigado, kaj realigado de intersekcaj politikoj, kiujn kaj registaroj kaj neregistaroj povas proponi.[15]

Por enketi la intersekciĝon de multaj formoj de subpremado ekzistas tri ĝeneralaj metodoj. Tiuj tri metodoj estas kontraŭkategoria komplekseco, interkategoria komplekseco, kaj enkategoria komplekseco. Intersekca teorio ekis kun la enkategoria metodo.[15] Tiuj metodoj reprezentas la larĝan spektrumon de metodologio hodiaŭ uzata por pli bone kompreni kaj apliki la intersekcan teorion.[16]

Kontraŭkategoria metodo[redakti]

Science.jpg

La kontraŭkategoria metodo, aŭ kontraŭkategoria komplekseco, estas bazita je la "metodologio, kiu malkonstruas analizajn kategoriojn."[16] Ĝi ekis kiel parto de feminisma enketo[15] kaj argumentas, ke la sociaj kategorioj estas arbitraj konstruaĵoj de la historio kaj la lingvo, kaj ili kontribuas malmulte al la kompreno pri la manieroj kiel homoj spertas la socion.[17] Aldone, la kontraŭkategoria metodo laŭas la ideon, ke "neegalaĵoj radikas en rilatoj, kiujn difinas raso, klaso, sekseco, kaj sekco."[16] Tial, la nura maniero por elimini subpremadon en la socio estas elimini la kategoriojn, kiujn oni uzas por sekcii homojn al malsamaj grupoj. Tiu analizo pretendas, ke la socio estas tro kompleksa por redukti ĝin al finitaj kategorioj, kaj anstataŭe rekonas la bezonon de tutampleka metodo por kompreni intersekciĝojn de formoj de subpremado.[18]

Interkategoria (aŭ kategoria) metodo[redakti]

La interkategoria metodo, aŭ interkategoria komplekseco, emfazas la rilatojn inter grupoj neegalaj en la socio.[15] Ĝi komencas per la agnosko de socia neegaleco, kaj uzas tion kiel bazon por diskuti la intersekciĝon de diversaj formoj de subpremado.[16] Laŭ interkategoria komplekseco, "la koncerno temas pri la naturo de la rilatoj inter sociaj grupoj kaj, plej grave, kiel ili ŝanĝiĝas."[16] Proponantoj de tiu metodologio uzas ekzistajn kategoriajn distingojn por dokumenti neegalecon tra multaj dimensioj kaj mezuri ĝian ŝanĝiĝon dum tempo.[16]

Enkategoria metodo[redakti]

Infinite.jpg

La enkategoria metodo, aŭ enkategoria komplekseco, estis la originala metodo de intersekca enketo,[15] sed povas esti vidata kiel mezpunkto inter la kontraŭkategoria kaj interkategoria metodoj.[18] Ĝi rekonas la evidentajn difektojn de ekzistaj sociaj kategorioj, kaj pridemandas la manieron kiel ili kreas limojn de distingado.[18] Tiu ĉi metodo tamen ne malakceptas la atentindecon de sociaj kategorioj por kompreni la modernan socian sperton.[18] Plue, la enkategoria metodo fokuse studas la malzorgitajn sociajn grupojn ĉe la intersekciĝo de la kontraŭkategoria kaj interkategoria metodoj.[16] Por bilanci tiujn reciproke kontraŭajn vidpunktojn, la enkategoria metodo atentas tiujn, kiuj transiras la limojn de konstruitaj kategorioj por kompreni la kompleksecon kaj intersekciĝon de homaj interagoj.[16]

Strangaj teorioj[redakti]

Mi povus ankaŭ malkovri al vi la plej rafinitajn teoriojn pri la salona vivo; tiel, ekzemple, ke ne estas rekomendinde purigi siajn ŝuojn per la fenestro-kurtenoj, nek pruntepreni dentpurigilon de hazarda tablo-najbaro, kiun oni tute ne konas.

Intersekca praktiko[redakti]

Radioactive hot dog.jpg

Iuj fakuloj proponis la inkludon de intersekcismaj praktikoj en la politika mondo, edukado, medicino, dungado, ekonomio, kaj proprieto.[19] Ene de la edukada institucio, Jones' 2003 enketo pri laborist-klasaj virinoj en akademio konsideras meritokration en ĉiuj sociaj stratumoj kaj konkludas, ke ĝi estas komplikita de raso kaj la aliaj eksteraj fortoj, kiuj subpremas. En la sanaj sistemoj, usonaj enketistoj trovis, ses monatojn post la atakoj kontraŭ la Monda Komercocentro je la 11-a de septembro 2001, plimultigon de malsukcesaj nask-rezultoj, kiam la gepatroj havis nomojn ŝajne arabajn aŭ islamajn. Enketistoj ankaŭ trovis, ke ankaŭ enmigradaj politikoj rekte influas la fundamentajn kaŭzojn de malsanoj.

Aldone, aplikoj de intersekca teorio al proprieto kaj ekonomio povas esti repaŝitaj en la usona historia rakonto, plena de "streĉoj kaj bataloj pri propraĵoj– en iliaj diversaj formoj. De la forigo de indiĝenoj (kaj poste japan-amerikanoj) el ilia tero, ĝis la milita konkero de granda parto de Meksikio, ĝis la konstruaĵo de afrikanoj kiel propraĵoj, la kapablo difini kaj posedi propraĵojn estis centra trajto de potenco en Usono... [kie] sociaj avantaĝoj aldoniĝas grandparte al posedantoj de propraĵoj. [19] Oni aplikus la intersekcan kadron de analizado al diversaj areoj, kie raso, klaso, sekso, sekseco, kaj kapablo estas influitaj de politikoj, procedoj, praktikoj, kaj leĝoj en "kuntekstospecifaj enketadoj, inkluzive, ekzemple, analizo de la multaj manieroj, kiel raso kaj sekso interagas kun klaso en la labormerkato; enketo de la manieroj, kiel ŝtatoj konsistigas reĝimojn, kiuj regulas identecon, reproduktadon, kaj familia formiĝo"[20] kaj ekzameno de la neegalaĵoj, kiuj ekzistas pro "la potenc-rilatoj de blankeco... [kaj] la neado de la potenco kaj privilego... de blankeco... mezklaseco [kaj] la rolo de potenco, kiun ĝi havas en sociaj rilatoj."[21]

Psikologio[redakti]

Psikologiaj enketistoj antaŭvidis intersekcan teorion ekde la 1950-aj jaroj, antaŭ la enketoj de Patricia Hill Collins, rigardante biasojn, heŭristikon, stereotipojn kaj antaŭjuĝojn. Endas rimarki, ke psikologia enketado konsideras ĉiujn variablojn en ĉiu situacio, kaj ne prioritatigas sekson kaj rason kiel pli aŭ malpli notindajn ol iun alian variablon. Psikologiaj studoj tamen trovis, kiel ankaŭ intersekca teorio sugestas, ke la kombinita efekto de indentoj kiel sekso kaj raso ne estas adicia, kaj ili interagas en manieroj kompleksaj. Ekzemple, en iuj situacioj, oni povas taksi nigrajn gejajn virojn pli pozitive ol nigrajn malgejajn virojn, ĉar la "inaj" aspektoj de la geja stereotipo malpliigas la stereotipojn pri "hipermaskleco" kaj "agreso" de nigraj viroj.[22][23]

Esperanto-movado[redakti]

Galvao.jpg

Aperis en julio 2014 la blogo Egalecen, kiu traktas lingvan justecon per intersekca teoria kadro. En BA21 aperis artikolo de Rolando Bonkorpa pri la temo, kun la titolo "Pluraneco." La 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakujo traktis la temon "Socia justeco — lingva justeco."

Sciencismo[redakti]

Sciencismo estas tendenco kaj teorio laŭ kiu la scienca metodo estas aplikebla al ĉiuj branĉoj de la homa sciaro kaj spertaro. Ĉar inter tiuj ĉi kuŝas ankaŭ la prihomaj sciencoj kun ties morala imperativo, eĉ rilate tiujn ĉi sciencismo pretendas malkovri kaj taksi iliajn originon cerba rezulto kaj relativigi ilian etikan valoron kvazaŭ devenatan ekskluzive nur el la diversaj stadioj de la evoluo. Kutime sciencistoj adheras, konscie aŭ nekonscie, al materiismo kaj pozitivismo aŭ al aliaj filozofioj neantaj la eblon sin servi je la metafizikaj principoj pro la preteksto ke ili ne estas science trakteblaj; eĉ filozofion ili faras scienca objekto. Modelo de tiu pensado videblas en la jena frazo: "oni povas konsideri la homon kiel beston specisuperan kiu produktas filozofiojn kaj poemojn same kiel silkraŭpoj faras siajn kokonojn kaj la abeloj siajn abeluojn". (Hippolyte Taine)

Foje, tamen, la koncepto pri sciencismo montras nur eksceson de fido je la fizikaj kaj metamatikaj sciencoj, kaj do, kvankam riskante fali en dogmismon, ne certas ĉu temas vere pri sciencismo aŭ pri penso ankoraŭ ne klariĝinta. Ĉiukaze, tamen, la termino, forĝita en Francio en 18-a jarcento kaj rapide disvastiĝinta kun diversaj signifoj, hodiaŭ nuanciĝas pli negative ol pozitive, nome pli nescience ol science.

Se kontraŭ tiu tendenco bataladas metafizikistoj kaj sciencistoj spertantaj la limojn de la scienco, precipe ĝin kondamnas kristanismo, kaj ĝenerale ĉiuj religioj, pro ĝia baro al racia demonstro pri la ekzisto de supernaturaĵoj kaj pro la relativismo koncernanta la validecon de la unuaj fundamentaj moralaj principoj. Rilate tion valoras la penon konsulti la kolokvojn kaj asertojn de la Papa Akademio de la sciencoj/sektoro de homaj sciencoj, kies plurcentaj laikaj sciencistoj havas sian sidejon en la teritorio de la vatikana ŝtato.[24]

Filozofio[redakti]

Einstein.jpg

Montesoria citaĵo

Ekde la momento, kiam la infano eniras la klasĉambron, eĉ ŝtupo en ĝia edukado estas vidata kiel progresa konstruloko, fine kreanta la tutan personon, de infaneco al plenkreskeco. Fokuso estu sur la bezonoj de la infano. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.

Studentoj lernas per pli heŭristika metodo ol en tradiciaj lernejoj. Instruistoj provizas la materialojn bezonatajn por mem-lerni, kaj gvidas la studentojn, sed enmiksiĝas malpli ol tradiciaj instruistoj. [25] Montesoriaj lernejoj fokusas pli pri la individuaj bezonoj de studendoj, ol tradiciaj lernejoj. Tradiciaj lernejoj kutime fokusas pli pri la klasaro entute, kaj strebas instrui al ĉiuj samtempe. [26]

Ĉefideoj[redakti]

La jenaj ideoj faras la bazon de la Montesoria pedagogio[27]:

  • Geknaboj povas mem-lerni.
  • Heŭristika sistemo pli bone funkcias; instruistoj devas minimume enmiksiĝi en la lernada procezo. Ili devas nur spekti, kaj post la lernado de nova kapablo, gvidi la studentojn al nova temo.
  • Ekzistas "sensitivaj tempoj", dum kiuj studentoj povas rapide lerni novajn kapablojn. Multe da esploro indikas, ke fakte "grava aĝo" ekzistas por la akiro de novaj kapabloj. Interesa ekzemplo estas grava aĝo hipotezo kaj okaza studo de Genie Wiley.
  • Geknaboj lernas per esploro kaj el siaj propraj eraroj.
  • Intruistoj devas ne interrompi studentojn dum intensa fokuso al iliaj interesoj.
  • Geknaboj lernas per tuŝo.
  • Geknaboj instruas eĉ la aliajn, kaj lernas mem per instruado.

Apliko[redakti]

Klasĉambroj[redakti]

Moderna Montesoria klasĉambro.

Ofte Montesoriaj klasĉambroj penas inkluzivi naturaĵojn; hejmigitajn klasbestojn kaj plantojn. Klasĉambroj kutime enhavas studentojn, kun aĝdiferencoj de ne pli ol tri jaroj. Tiel, studentoj ankoraŭ povas kunamikiĝi kaj sociumi, kaj ankaŭ la pli maljunaj studentoj povas agi kiel instruistoj, kaj mem lerni de la proceso.

Klasĉambroj ofte enhavas ilojn por lude instrui novajn konceptojn al la studentoj.[28] Du ekzemploj estas koloritaj cilindroj kaj binomiaj kuboj.

Koloritaj cilindroj sternitaj.

Cilindraj blokoj

Ekzistas kvar ujoj de cilindroj:

  • Flavaj cilindroj kiuj varias je alteco kaj dikeco. La plej malalta cilindro estas la plej maldika kaj la plej alta estas la plej dika.
  • Ruĝaj cilindroj kiuj havas la saman altecon, sed varias je dikeco.
  • Bluaj cilindroj kiuj havas la saman dikecon, sed varias je alteco.
  • Verdaj cilindroj kiuj varias je alteco kaj dikeco. La plej malalta estas la plej dika kaj la plej alta estas la plej maldika.

Geknaboj uzas tiujn ilojn por ludi lernante pri formoj kaj dimensioj.[29] Ŝablono:-

Binomiala Kubo

Binomiala kubo

La binomiala kubo konsistas el la jenaj eroj: 1 ruĝeta kubo, 3 nigraj kaj ruĝaj prismoj, 3 nigraj kaj bluaj prismoj, 1 blua kubo.

Ujo enhavanta 8 prismojn reprezentas la principojn matematikajn: aŭ:

La eroj enfermiĝas en ujo kun du flankoj ĉarniritaj. La kolora skemo de la kubo estas farbita sur la tuta ekstero de la ujo, krome la malsupro. [30]. Ŝablono:-

Fakoj[redakti]

La jenaj fakoj instruiĝas en montesoriaj lernejoj:

  • Praktika Vivo
  • Sensoj
  • Kulturo
  • Scienco
  • Lingvoj
  • Matematiko
Eins.jpg

Praktika vivo[redakti]

En ĉi tiu fako, geknaboj trovas materialaĵojn kaj ekzercojn de siaj ĉiutagaj vivoj. Ili ekzemple povas deverŝi akvon de ujo en glason, lerni kiel kunige nodi ŝuajn ŝnurojn (laĉojn). Tiaj agadoj helpas geknabojn iĝi pli sendependaj en realviva senco.[31]

Sensoj[redakti]

En ĉi tiu fako, geknaboj rafiiĝnas eĉ pri la sensoj. Ili iĝas geknaboj, kiuj povas konstati kolorajn aŭ sentajn malsimilecojn, organizi siajn pensojn kaj objektojn en siaj medioj kaj havas pli bonan sencon de tonalto en muziko, kiun ili aŭdas. [32]

Bhole.jpg

Ripetado[redakti]

Studentoj rajtas ade fari la saman lecionon, tiom ofte, kiom ili volas. Kiam studento esprimas enuecon, tiam estas konsiderita tempo por li progresi al nova nivelo.

Literoj[redakti]

Organisational Structure of Maldives Inland Revenue Authority.jpg

Kiam literoj estas prezentataj al la infanlernantoj, tio okazas tute fonetike[33]. La studentoj ne lernas, ke 'k' nomiĝas "/Ko/", sed ke 'k' uziĝas, kiel ĝi sonas envorte.

Tri-partaj lecionoj[redakti]

Ofte, tri-parta procezo uziĝas[34]. Ĝi inkluzivas la jenajn partojn:

  • La instruisto diras al la studentoj, kiel la lernota aĵo nomiĝas. Ekzemple, "Ĉi tiu litero estas /k/." Kutime ankaŭ, en la kazo de literoj, la instruisto postulas ke la studentoj desegnas la literon /k/.
  • La instruisto helpas la studentojn konstati, kiuj aĵoj havas la nomon "k". Ekzemple, "Bonvolu doni al mi la blokon, kiu samformas kiel /k/".
  • La instruisto kontrolas, ĉu la studento scias, kio estas la objekto. Ekzemple, la instruisto montras al la studento /k/ kaj demandas, "Kio ĝi estas?" Se la studento ne scias, la instruisto ŝanĝas la temon al alia leciono, por ne tro premi la studentojn. Maria Montessori mem klarigis, ke ne gravas, ĉu aŭ ne la studento komplezas la trian parton ĝuste nun. Instruistoj devas fidi je la studentoj, kaj certiĝi, ke ili lernos iam sen premo.

Hejminstruo[redakti]

P.jpg

Hejminstruantoj povas trovi la filozofion kaj la materialojn de la Montesoria pedagogio utilaj.

Tamen, en la hejminstruada medio, estas malfacile kopii karakterojn de Montesoriaj lernejoj, inkluzive:

  • Akiro de la lerniloj;
  • Sperto kaj scio de speciale trejnitaj Montesoriaj instruistoj;
  • Speciale konstruitaj ejoj, kiuj estas Montesoriaj klasĉambroj.

Apogo[redakti]

La libro de Angeline Stoll Lillard, Montessori: La Scienco Malantaŭ La Genio (Oksforda Universitata Presejo) (2005) prezentas la unuan tutampleksan esploron pri la Montesoria pedagogio kontraŭ la kutima edukado sistemo, bazita sur la fundaj principoj de ambaŭ. Lillard citas esploron indikanta, ke la bazaj metodoj de Montessori pli taŭgas al tio, kion psikologia esploro malkaŝas pri homa evoluado, kaj argumentas la bezonon de pli da esploro.

Esploro el la jaro 2006 publikigita en la recenzo Science (Scienco) findecidis ke Montesoriaj studentoj plenumis taskojn en la fakoj lingvo, matematiko, kaj ankaŭ sociumado pli bone ol kontrolstudentoj. La esploro rezulto diris, ke "Je la fino de infanĝardeno, la Montesoriaj geknaboj atingis plibonajn rezultojn je standarditaj ekzamenoj de legado kaj matematiko; pozitive sociumadis en la ludkampo plie, kaj montris superan sociumadan povon. Ili ankaŭ montris pli zorgon por egaleco kaj justeco. Je la fino de infana lernejo, Montesoriaj geknaboj verkis pli lertajn eseojn kun pli kompleksaj frazostrukturoj, elektis pli pozitivajn respondojn al sociaj dilemoj, kaj raportis plian sencon de komuneco ĉe siaj lernejoj. Tamen, tiu rezulto ŝanĝiĝis kun aĝo, kaj je la aĝo de 12 la daŭraj avantaĝoj de la Montesoria sistemo plejparte malaperis. La esploro estis kondukita jene: La esploristoj elektis studentojn, aĝajn kvin kaj dekdu, per hazarde generita komputila loterio. La 'venkintoj' de la loterio iris al Montesoriaj lernejoj. La kontrolstudentoj, kiuj 'malvenkis', iris al kutimaj proksimaj lernejoj. [35]

La aŭtoroj findecidis ke, "kiam severe aplikata, Montesoria edukado kreskigas sociajn kaj akademiajn kapablojn kiuj egalas aŭ superas al tiuj, kreskigataj en aliaj lernejoj". Esploro de K. Dohrmann kaj kunlaborantoj[36] apogas tion, montrante superan matematikan kaj sciencan kapablojn inter altnivelaj studentoj kiuj antaŭe iris al publikaj Montesoriaj infanlernejoj (kompare al aliaj altnivelaj kunlernantoj). Du esploroj de Ratthunde kaj Csikszentmihalyi[37][38] montris pli altan nivelon de intereso kaj ambicio dum faro de lerneja laboro kaj pli pozitivajn sociajn rilatojn inter Montesoriaj mezlernantoj kontraŭ similaj kontrolstudentoj.

Mumbai skyline (01).jpg

La fontoj JEDP[redakti]

La fonto J (aŭ Javea) kaj tiu E (aŭ Elohima) tiel estas nomataj pro ilia maniero nomi Dion.

La «Javista» tradicio originas en monarkia epoko de (10-a/9-a jarcentoj). En ĝi, la homo kaj lia mondo estas priskribitaj kun granda konkreteco kaj kun analizoj de la internaj konfliktoj de la homa koro - Dio estas multe proksima al sia popolo kaj fojfoje estas kvazaŭ antropomorfigita (same kiam Dio promenas en la Edena ĝardeno). Estas, ĝi, malmulte interesita pri la aspektoj historiaj/juraj, kaj nomas la «Sinajo» la monton de la Apero.

La fonto Elohima uzas Elohim kiel nomo de Dio. Ĝi formiĝis en posta epoko (8a jarcento) en la norda Izraela reĝlando, post la disiĝo de la Nordo el la Sudo de la unueca ŝtato, En ĝia teologia koncepto Dio estas vidata en maniero pli transcenda ol la Javea: Dio parolas el la ĉielo, aperas en sonĝoj, aperas kiel anĝelo...

La tradicio D (aŭ Readmona) estas tiel signala ĉar dominanta en la libro Readmono. Ĝi reiriĝas al 7a jarcento en la Juda Reĝlando de sudo, havas didaktikajn celojn koncernantajn la Leĝon kaj ĝi estus la regularo kiu, retrovita en la Templo, ekstartigis la postekzilan religian reformon.

La tradicio P (Kodo Pastra) kolektas rakontojn tre antikvajn, sed disvolviĝintan en epoko postekzila. Esence ĝi rilatas la liturgiajn kaj ritajn normojn kiuj superregas el la libro Levidoj. Wenham, Gordon. "Pentateuchal Studies Today", Themelios 22.1 (Oktobro 1996)

Redaktadoj[redakti]

Google uncyc.jpg

Fakuloj kutime datas la unuan redakton je la 750 a.K kiam oni mikse unuigis la fonton J kun la E: dua redakto, kombinanta la fontojn J kaj E kun la D kaj P, okazis en 5-a jarcento a.K.

Elementoj[redakti]

La integrala teorio de Ken Wilber rekonas 5 elementojn:

  • kvadrantoj
  • niveloj
  • linioj
  • statoj
  • tipoj

Niveloj[redakti]

Lich.jpg

Laŭ integrala teorio, la homa konscio evoluas laŭ ŝtupoj:

  1. egocentrismo
  2. etnocentrismo
  3. mondcentrismo

Super tiuj tri niveloj troviĝas la integrala nivelo. Homo, kiu atingis ĝin, trovas ankaŭ en la malpli altaj niveloj ion pozitivan kaj rigardas ĉiujn erojn de la materia kaj spirita mondo kiel interplektitan reton.

La holarkion egocentrismo - etnocentrismo - mondcentrismo - integrala mondrigardo prezentas pli detale - kaj kun pli multaj ŝtupoj - la spirala dinamiko.

Estonteco[redakti]

Eble iam estos pli bona teorio ol la evolua. Tio estas tre verŝajna. Eble ni eraris, kaj eble iam estos teorio en kiu pomoj ne falas teren.

Notoj[redakti]

  1. Mi kredas, ke estas speco de brasiko.
  2. Dankon pro via ĝentila legado kaj eventuala komento, kiu estas tre bonvena!
  3. FESTetOvenas, mojosa junulara renkontiĝo kun elstara E-muzik-programo
  4. "Subsugesti" estus bona propono, se *sugesti* estus oficiala vorto, sed …
  5. latifundio
  6. (fr) Intersekcieco reprezentas la amasiĝon de diversaj specoj de diskriminacio (etna, seksa, socia, ktp ), en: Gaëlle Dupont, «Droit des femmes : la lutte en couleurs». Le Monde, la 25-an de novembro 2016, alirite la 1-an de junio 2021.
  7. Ŝablono:Citaĵo el libro
  8. Ŝablono:Citaĵo el gazeto
  9. Ŝablono:Cito
  10. Ŝablono:Citaĵo el gazeto
  11. Ŝablono:Citaĵo el libro
  12. Ŝablono:Citaĵo el gazeto
  13. 11-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Nicky, Jean-Luc, Larisa, Nathalie, Bert ...
  14. Kion vi pensas?
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 Intersectionality in Theory and Practice
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 16,6 16,7 Citaĵa eraro: Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj journals.uchicago.edu
  17. Ronquillo, T. M. (2008). Normalizing knowledge and practices.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Ŝablono:Citaĵo el gazeto Pdf. Ŝablono:Webarchiv
  19. 19,0 19,1 Ladson-Billings & Tate IV 1995
  20. Cho, Crenshaw & McCall 2013
  21. Levine-Rasky, 2011
  22. Ŝablono:Citaĵo el gazeto
  23. Ŝablono:Citaĵo el gazeto
  24. aside : krom; flanken; paranteza (au flanka) rimarko; _digresio_;
  25. The Montessori Method, Maria Montessori, online edition, ch. 22, p. 371.
  26. Chicago Sunday Tribune/Smart section/March 1, 2009, pg. 4
  27. http://www.education.com/reference/article/principles-montessori-method/ Uzita 7/1/2010
  28. [1] Uzita 7/1/2010
  29. [2] Uzita 7/1/2010
  30. [3] Uzita 7/1/2010
  31. http://www.infomontessori.com/practical-life/introduction.htm Uzita 7/1/2010
  32. http://www.infomontessori.com/sensorial/introduction.htm Uzita 7/1/2010
  33. http://www.montessorimom.com/montessori-reading-/ Uzita 7/1/1020
  34. http://www.montessorimom.com/three-period-lesson/ Uzita 7/1/2010
  35. Ŝablono:Cite journal
  36. Ŝablono:Cite journal
  37. Ŝablono:Cite journal
  38. Ŝablono:Cite journal